— Kion ni faru? — ripetis Grif Rift, mallaŭtiginte la ripetan mesaĝon.
— Ni parolu kun Tormans! Post la elpaŝo de Zet Ug ni interrompos la elsendon, kaj sur ĉiuj ekranoj aperos mi kun peto pri alteriĝo. Olla Dez prepariĝis al tia okazo. — Sur la vangoj de Faj Rodis aperis ruĝo de facila ekscitiĝo.
Je la difinita tempo la tuta stelŝipanaro kunvenis ĉe la komunikaj ekranoj. Venis gravega momento. Pro ĝi ili estis senditaj de la Tero kaj faris la tutan nekredeblan rektradian flugon. Ĉio dependas de tio, kiel konstruiĝos rilatoj de la gastoj, bedaŭrinde nevokitaj, kun la tormansanoj, pli ĝuste, kun iliaj regantoj. Ĉar decido de tiu grupeto de homoj, eĉ, probable, de sola Ĉojo Ĉagas, determinos «la volon» de Tormans kaj la sukceson de la ekspedicio de la teranoj.
Signala horloĝo super kornico de reflektilo de la stereoekrano iris laŭ la tempo de la ĉefurbo de Tormans. Faj Rodis, provizore foririnta en sian kajuton, aperis proksimume je kvaronhoro antaŭ la elpaŝo de Zet Ug. Probable, ŝi anticipe preparis robon de ŝatata tormansa koloro — la ruĝa, kun ore-oranĝa ornamo el lanugeca profundkolora ŝtofo. La kontrastigitaj per tiu robo konataj trajtoj de Faj Rodis iĝis pli necedemaj kaj firmaj, preskaŭ minacaj, kaj ŝiaj malabruptaj moviĝoj ŝajnis rebriloj de la ruĝa suno de Tormans. Ŝi eĉ pli mallonge detranĉis la harojn, plene malkovrinte la fieran kolon. Zorgeme frizita, kun bukloj de nigraj haroj sur la vangoj, sen ajna ornamaĵo, Faj Rodis eksidis en la fotelon antaŭ la ekrano, ne dirinte eĉ vorton al la kamaradoj. Mallaŭtigita kutima kantado de la aparatoj de DES ne rompis streĉitan silenton de la ŝipo.
Sonoraj, sonantaj metale batoj, kiel je giganta batalŝildo, proklamis komencon de elpaŝo de unu el la regantoj de la planedo. Dum ioma tempo la ekrano restis malplena, poste sur ĝi aperis nealta homo en ruĝa survesto, brodita per bizare sinuantaj oraj serpentoj. Lia haŭto ŝajnis pli hela, ol tiu de la plej multaj tormansanoj. Malsana pufeco mildigis akrajn sulkojn ĉirkaŭ la larĝa maldiklipa buŝo, la malgrandaj saĝaj okuloj brilis per decidemo kaj samtempe kuradis maltrankvile, kvazaŭ la tormansano timis ion preteratenti.
Olla Dez subpremis suspiron de nekompreno kaj elreviĝo kaj strabis al Faj Rodis. Tiu restis senpasia, kvazaŭ la aspekto de tiu homo ne estis por ŝi neatendita.
Zetrino Umrog glatigis per la mano la altan, kalvetan frunton, sulkigitan per transversaj faltoj.
— Popolo de Jan-Jaĥ! La granda Ĉojo Ĉagas komisiis min averti vin pri la danĝero. En nia ĉielo aperis fremdulo, veninta el mallumo kaj malvarmo de la universo. Regata ŝipo de malamikaj fortoj. Ni deklaras sur la tuta planedo krizan staton, por rebati la malamikon. Ni sekvu la ekzemplon de niaj prauloj, ilian saĝon dum la regado de Ino Kaŭ kaj la kuraĝon de la popolo, forpelinta la nevokitajn gastojn dum la Epoko de la Saĝa Rifuzo. Vivu Ĉojo Ĉagas!
— Eble, sufiĉas? Ĉu la reganto diris klare? — flustris Olla Dez el malantaŭ la regpanelo.
Faj Rodis kapjesis, kaj Olla turnis palbluan globeton, ŝaltinte je maksimuma laŭteco anticipe agorditan aparaton de TVF. La bildo de Zet Ug ektremis, disrompiĝis je koloraj zigzagoj kaj malaperis. Por ono de sekundo Faj Rodis sukcesis rimarki esprimon de timo sur la vizaĝo de la reganto, ŝi levis sin kaj ekstaris sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ŝi fikse rigardis en la rombeton de la centra radio, kaj per flanka vido povis vidi sin sur la ekranoj, kiel en spegulo.
Antaŭ miregigitaj tormansanoj anstataŭ la tordita kaj rompita bildo de Zet Ug aperis mirinde simila al ili ridetanta virino, kun voĉo milda kaj forta.
— Homoj kaj regantoj de Jan-Jaĥ! Ni venis el la Tero, la planedo, naskinta kaj nutrinta viajn praulojn. Hazardo malproksimigis vin en neatingeblan por ni antaŭe profundon de la spaco. Nun ni kapablas trairi ĝin kaj venis al vi, kiel rektaj parencoj, por kunigi penojn atingi pli bonan vivon. Ni neniam estis ies ajn malamikoj kaj estas plenaj je bonaj sentoj al vi, kun kiuj nin nenio dividas kaj eblas absoluta interkompreno. Ni petas permeson malleviĝi sur vian planedon, konatiĝi kun vi, rakonti pri vivo de la Tero kaj transdoni al vi ĉion, kion ni scias utilan kaj bonan. Sur nia ŝipo estas nur dek tri samaj, kiel vi, homoj, tio estas manpleno kompare kun multegaj loĝantoj de Jan-Jaĥ. Ni reprezentas por vi nenian danĝeron, se vi akceptos nin kiel gastojn de via planedo. Ni ellernis vian lingvon, por eviti erarojn kaj nekomprenon.
La ekrano kovriĝis per grizaj streketoj, iĝinte plata kaj malplena. El ĝia profundo aperis, rompiĝante, hurla sono, tra kiu trostreĉite kriis la jam konata al la teranoj voĉo de la anoncisto de Saĝejo:
— La elsendon… ni ĉesigas la elsendon…
Faj Rodis interrigardis kun Grif Rift kaj, depaŝinte malantaŭen, reeksidis sur sian lokon. Olla Dez etendis la manon al la globeto de la ŝaltilo, sed Rodis geste haltigis ŝin. Kliniĝinte al la ricevilo, ŝi ekparolis laŭte kaj sonore, ne atentante hurladon kaj fajfadon de ĵamoj:
— La stelŝipo «Malhela Flamo» vokas la Kvaropan Konsilion! Vokas la Kvaropan Konsilion! Ni ripetas la peton — permesu alteriĝon! Ni petas sciigi Ĉojo-n Ĉagas, la prezidanton de la Kvaropa Konsilio. Ni atendas respondon sur la sekundara frekvenco de viaj navigaciaj elsendoj. Ni atendas respondon!
Olla Dez malŝaltis la TVF-on. Ekbrilis blua lumeto de la elipsa anteno. Post la hurlado kaj la bojantaj krioj en la ronda halo ekregis morta silento. Ĝin rompis Rodis mem.
— Mi ne povas opinii la komencon sukcesa, — zorgoplene diris ŝi.
— Mi dirus, ke la provo konatigi Tormans-on kun ni fiaskis, — seke ridetis Grif Rift.
— Jen, bonas tiuj regantoj! — indigne ekkriis Ĉedi. — Ili timas!
— Samon, kion timis ĉiuj homoj, edukitaj de kapitalismo, penetritaj per envio de deviga malegaleco. Ili timan konkurencon, — malgaje respondis Faj Rodis.
— Do, tion, ke ni forprenos la potencon? — demandis Ĉedi.
— Certe!
— Sed tio estas freneza kaj sensenca. Por kio ni bezonas potencon en la fremda mondo?
— Tio estas klara por ni, por la tuta Tero, por la Granda Ringo, sed apenaŭ multaj homoj sur Tormans komprenas tion.
— Tiuokaze por kio ni entute petu alteriĝon? Evidente, ni kaj ili ne interkompreniĝos, — kuntiris la ŝultrojn Ĉedi.
— Por tiuj, kiuj povos kompreni. Kaj ankaŭ ni devas kompreni ilin, eĉ tiujn ĉi strangajn regantojn, — firme diris Rodis.
— Kaj ĉu vi insistos?
— Mi penos!
La blua lumeto briladis horon post horo, sed la planedo silentis. La stelŝipo foriris sur la noktan flankon, kiam Faj Rodis leviĝis kaj invitis ĉiujn kunvojaĝantojn, liberajn de deĵorado, en la manĝoĉambron.
Ĉiuj energie ekmanĝis malhelbrunajn briketojn de nutra miksaĵo, sufiĉe bongusta, por subteni apetiton, kaj sufiĉe elasta, por doni laboron al fortikaj dentoj kaj makzeloj — heredaĵo de prauloj, kiuj manĝadis ĉiajn malmolajn kaj malbone digesteblajn manĝaĵojn. Faj Rodis limiĝis per pokalo da densa KMT — olive-verda trinkaĵo. Grif Rift nur trinkis kelkajn glutojn da pura akvo.
Ĉedi Daan, restinta deĵori pri kaptado de televidaj elsendoj, observis reviviĝon de la tutplanedaj novaĵelsendoj. Antaŭ televidaj kameraoj aperadis stratoj kaj placoj de diversaj urboj de Tormans, kunvenaj haloj kaj aŭditorioj de lernejoj. Ĉie ekscititaj tormansanoj gestadis, kriis de malproksime aŭ vorttorentis proksime de la kameraoj. Oni demandis: «Kion ni faru kun la stelŝipo?», kaj plej ofte ripetiĝadis vortoj: «For, ne lasu, neniigi!..» Sur larĝa ŝtupego antaŭ domo, simila al astronomia laboratorio, aperis junulo en blua vesto. La anoncisto anoncis, ke elpaŝos unu el la Ĉielgardistoj, la organizo, kies celo estas gardi netuŝeblecon de la planedo Jan-Jaĥ. La bluvestita homo ekkriegis: «Vi aŭdis kovardan mensogon de sentaŭgulino, fiestrino de bandaĉo de interstela ŝtelistaro, kun senprecedenca arogo kuraĝinta nomi sin fratino de nia granda popolo. Nur pro tiu sola sakrilegio la danĝeraj fremduloj estas punendaj. Niaj sciencistoj delonge malkovris kaj pruvis, ke la prauloj de la popolo de Jan-Jaĥ venis el la Blankaj Steloj, por konkeri la naturon de la forgesita planedo kaj aranĝi ĉi tie vivon, plenan je feliĉo kaj trankvilo…»
Ĉedi Daan, absorbita de la absurda parolado de la oratoro, dirata kun nekutima por la teranoj patoso, per voĉo jen tremanta, jen krianta, ne rimarkis, kiel malantaŭ ŝia dorso aperis Faj Rodis kaj ŝaltis la tradukilon. Sed eĉ tiu ne povis trovi ekvivalentojn por vortoj «kovarda», «bandaĉo», «ŝtelistoj», «sentaŭgulino», «sakrilegio». Rodis foriris por trovi informojn, kaj Ĉedi, iufoje uzante diferencan pligrandigon, plu rigardis en la homamason — junaj vizaĝoj, nur junaj, kun tiu nepenetrebla kaj forbarita de la mondo esprimo, kiu okazas ĉe fanatikuloj aŭ ĉe malspritaj, indiferentaj homoj.
Subita diveno igis Ĉedi-n ŝalti sur la signala braceleto vokon de Olla Dez. Tiu alkuris, ruĝiĝinta post rebatado de atako, kiun faris kontraŭ ŝi samtempe Vir Norin, Tivisa kaj Neja Holli pro ŝia romantika emo al «regantoj». Post ŝi eniris Faj Rodis, portante folieton de ĵus kopiita el la «steleto» vortaro de antikvaj nocioj.
— Ĉu vi trovis la enigmajn vortojn? — ne paciencis Ĉedi, kvankam ŝi deziris eldiri propran divenon.
— Blasfemaĵoj, tio estas vortoj sur malalta nivelo de psika evoluo, kiujn oni opinias ofendaj por tiuj, al kiuj ili estas adresitaj.
— Por kio? Ja ili nenion scias pri ni!
— Ili uzas metodojn de penetro en psikon de homo tra subkonscio, siatempe leĝe malpermesitajn ĉe ni, sed vaste uzitajn en demagogio de faŝismaj kaj pseŭdosocialismaj ŝtatoj de la EDM. Terura krimulo Hitler, kiu taksis sian popolon kiel gregon de simioj, agis precize same kiel tiuj tormansaj oratoroj. Li kriis, hurlis, ruĝegiĝis en furiozaj spasmoj, eligante blasfemaĵojn kaj vortojn de malamo, infektante homamason per veneno de siaj senbridaj emocioj. «En homamaso instinkto estas super ĉio, kaj el ĝi eliras kredo» — jen liaj vortoj, uzitaj poste en oligarkia pseŭdosocialismo de Ĉinio. Kun kontraŭuloj oni ne disputas. Oni krias al ili, kraĉas, batas, kaj se necesas, neniigas fizike. Vi mem vidas, ke por oratoroj de Tormans ekzistas nenio, krom nocioj, enbatitaj en la kapon. Ili alparolas ne al sobra prudento, sed al animala senpenseco, do vin ne ĝenu tiu blasfemado — ĝi estas nur artifiko en ellaborita sistemo de trompado de popolo.