Ĉedi ekstaris kaj iris antaŭ la muro de ekranoj kaj regpaneloj, kunpreminte la pugnetojn pro malpacienco.
— Kaj mi, ŝajne, komprenis, — malrapide ekparolis ŝi, — mi eĉ vokis Olla-n, antaŭ ol vi venis, — por eksperimento…
Rodis kaj Olla atende rigardis al Ĉedi.
— Ili havas duan reton de tutplanedaj novaĵoj. Tiu, kiun ni ricevadis ĉiutage, estas regata kaj filtrata, same kiel nia Monda Reto. Sed se ni faras tion por selekto de la plej interesa kaj grava, unuavice sciigenda, do ĉi tie oni faras tion por tute aliaj celoj.
— Mi komprenas, — kapjesis Faj Rodis, — por montri nur tion, kion deziras la regantoj de Tormans. Per selekto de novaĵoj estas kreata «certa impreso». Kaj eble, estas kreataj eĉ la «novaĵoj» mem.
— Sendube, tiel. Mi divenis, kiam rigardis al la «indignado» de popolo. Grupoj da homoj, kiuj eldiras absolute same, kun ludata fervoro. Ili estas elektitaj en diversaj urboj. Kaj la veran sinoptikaĵon de homoj kaj opinioj ni ne vidas, same kiel ne vidas ĝin ankaŭ la loĝantaro de la planedo.
— Se estas tiel… — komencis Faj Rodis.
— Devas ekzisti alia reto, — daŭrigis Ĉedi. — Tra ĝi iras aŭtentika informo. La regantoj ne spektas la falsaĵon. Tio estas ne nur senutila, sed eĉ danĝera por regado.
— Kaj vi deziras agordi ricevilojn al la dua reto, ĉu? — demandis Olla Dez. — Ĉu vi havas ideojn pri ĝiaj parametroj?
— Ĉu vi memoras, kiel ni kaptis la noktajn raportojn de observatorioj?
Olla Dez kliniĝis super aparato de onda sekcado, kaj ties indikiloj ekvivis, palpante kanalojn de elsendoj.
Faj Rodis brakumis Ĉedi-n je la ŝultroj kaj facile alpremis al si. Ili ambaŭ ne deŝiriĝante rigardis al la malplena ekrano. Traflugadis malklaraj konturoj aŭ ekbriloj de klaraj linioj. Post kelkaj minutoj laŭta parolo eksonis samtempe kun apero sur la ekrano de vasta ejo kun vicoj de tabloj kun metitaj sur ilin tabeloj kaj desegnaĵoj. Homoj, tute ne similaj al la surstrataj furiozantoj, en brunaj kaj malhelgrizaj vestoj kuniĝis en rondeton sur la malantaŭa plano. Ili estis multe pli aĝaj ol la ekzaltita junularo.
«Mi ne komprenas tiun ĉi panikon, — parolis unu en la centro de la kunvenintoj. — Indus akcepti la stelŝipon. Nur pensu, kiom multe ni povus ekscii de ili, evidente, homoj de pli alta kulturo kaj tiel similaj al ni…»
«Ĝuste en tio ja estas la afero, — interrompis alia, — sed kion ni faru kun la mito pri la Blankaj Steloj?»
«Kiu ĝin bezonas nun?» — malkontente sulkigis la brovojn la unua.
«Tiuj, kiuj babiladis pri nepra vero en la libroj de la grandega geniulo Coam, liveritaj el la Blankaj Steloj. Kaj se ni devenas el la planedo de tiuj fremduloj kaj tie ĉio tiel ŝanĝiĝis, do…»
«Sufiĉas! La Kvaropo ĉie havas okulojn kaj orelojn, — interrompis la unua parolanto, — ni silentu».
Kvazaŭ laŭ signalo, la homoj disiris al siaj lokoj ĉe tabloj. La okulo de televida kamerao ŝanĝis la bildon al laboratorio kun aparataro kaj muro el retaj kaĝoj, en kiuj estis moviĝanta io viva. Ĉi tie staris maljunaj homoj en flavaj ĥalatoj kaj la konversacio same temis pri la stelŝipo de teranoj.
«La nekredeblaĵo finfine okazis, — diris virino kun amuzaj harligoj, sur la Tero konvenaj por knabineto. — Dum jarmiloj ni negadis racihavan altkulturan vivon ĉirkaŭ ni aŭ opiniis ĝin raregaĵo. En la Jarcento de la Saĝa Rifuzo venis unu stelŝipo, kaj nun aperis la dua, kaj eĉ kun niaj rektaj parencoj. Kiel eblas ne akcepti ĝin!»
«Ŝŝ! — tute termaniere faris signon de silento maljuna tormansano, ĝiba pro aĝo. — Tie, — li levis la fingron supren, — oni ankoraŭ nenion diris».
Kaj ree laŭ senvorta ordono la homoj disiris. La kamerao montris altan halon kun egaj fostosimilaj maŝinoj, tuboj kaj kaldronoj. Kaj subite ĉio malaperis. La blua okuleto de la ricevilo estingiĝis, verdeta lumo prilumis la fenestron de la filtrilo, kaj aŭdiĝis jelpetanta tormansa parolo. La teranoj, restintaj en la manĝejo, hastis aliĝi al la observantoj.
«Al la venintoj de fremda planedo. Al la venintoj de fremda planedo. La Kvaropa Konsilio vokas vin por intertraktado. Konektiĝu al duflanka televida komunikado per speciala kanalo. La teĥnikisto klarigos manieron de konekto!»
La malhela stereoekrano ree eklumis. En malvasta ĉambreto, simila al ordinara aŭtomata instalaĵo de TVF, sidis maljuna blue vestita tormansano. Li komencis paroli en malgrandan parolilon antaŭ si, penante klarigi al la teranoj parametrojn de la speciala lineo. Olla Dez dum momento konektis la jam agorditan TVF-on de «Malhela Flamo». La tormansano ŝanceliĝis malantaŭen kaj rigidiĝis pro miro, ekvidinte sur sia ekrano la homojn de la stelŝipo.
— Stelŝipo «Malhela Flamo» pretas al intertraktado, — kun apenaŭ rimarkebla nuanco de triumfo diris Olla Dez, iomete stumblante en tormansa prononco.
La teĥnikisto en blua vesto finfine rekonsciiĝis de neatenditeco kaj diris ion mallaŭte kaj malklare en kubeton sur fleksebla tigo, aŭdis respondon kaj levis la paliĝintan vizaĝon.
— Pretiĝu. Elektu inter vi tiun, kiu scipovas bone paroli en la lingvo de Jan-Jaĥ kaj scias vortojn de respekto. Mi komutas vin al la Restadejo de la Kvaropa Konsilio!
Sur la ekrano aperis ĉambrego, tute drapirita per vertikalaj faldoj de peza ŝtofo de densa malakite-verda koloro. Sur la antaŭa plano staris ronda tablo kun masivaj skulptitaj piedoj en formo de ungegaj manegoj. Sur la tablo solece kuŝis palblua opaleska globo. Kvar foteloj el sama verda ŝtofo staris sur hela sunflava tapiŝo. Sur malantaŭa muro videblis astronomia mapo, malforte lumanta super nigra ŝranko kun pordetoj, beligitaj per buntaj kaj fajnaj desegnaĵoj. Sur la ŝranko lumis alta lampo kun palblua kloŝo, borderita per verda strio, kiu prilumis kvar homojn, kun maldeca orgojlo sidaĉantajn en la foteloj. Tri el ili kaŝiĝis en ombro, antaŭe sidis maldika kaj alta homo en blanka survesto, kun nuda kapo kaj starantaj brose mallongaj griz-nigraj haroj. La malmola buŝo ne harmoniis kun la malakra mallonga nazo, kaj la penetremaj mallarĝaj okuloj — kun la brovoj, alte levitaj, kvazaŭ en peno kompreni. Sed Olla Dez povis esti kontenta. Ĉojo Ĉagas impresis kiel reganto kaj, sendube, estis tiu.
Faj Rodis, plu en sia ruĝ-oranĝa robo, paŝis sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ĉojo Ĉagas rektiĝis kaj longe ĉirkaŭrigardis la virinon de la Tero.
— Mi salutas vin, kvankam vi venis sen invito! — finfine diris li.
«Por peti “inviton” kaj ricevi respondon, necesus kelkaj miloj da jaroj!» — pensis Rodis, kaj ŝiaj lipoj tremeris en apenaŭ rimarkebla subrido, kaŭzinta same rapidan reagon — la brovoj de la reganto iomete moviĝis.
— Tiu, kiu regas ĉe vi kaj kiu estas komisiita reprezenti regantojn de via planedo, ekspliku la celon de la veno, — daŭrigis li.
Faj Rodis koncize kaj ekzakte rakontis pri la ekspedicio, pri la fontoj de scioj pri la planedo Jan-Jaĥ kaj pri la historio de malapero de tri stelŝipoj de la Tero en la komenco mem de la EMU. Ĉojo Ĉagas senpasie aŭskultis, dekliniĝinte malantaŭen kaj metinte sur molan benketon la krurojn, vestitajn per striktaj blankaj kruringoj. Kaj ju pli orgojla iĝadis lia pozo, des pli klare legis la teranoj konfuziĝon, okazantan en la animo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.
— Mi ne komprenis, en kies nomo vi parolas, fremduloj. Vi ĉiuj estas tro junaj! — diris Ĉojo Ĉagas, tuj post kiam Rodis finis sian mesaĝon kun peto akcepti «Malhelan Flamon».
— Ni estas homoj de la Tero kaj parolas en la nomo de nia planedo, — respondis Faj Rodis.
— Mi vidas, ke vi estas homoj de la Tero, sed kiu ordonis al vi paroli tiel, sed ne alie?
— Ni ne povas paroli alie, — kontraŭis Rodis, — ni ĉi tie estas ero de la homaro. Ĉiu el homoj de la Tero parolus samon, nur, eble, per aliaj esprimoj aŭ pli klare.
— La homaro? Kio estas tio?
— La loĝantaro de nia planedo.
— Do la popolo?
— La nocion «popolo» ni havis en la antikveco, kiam ĉiuj popoloj de la planedo ankoraŭ ne unuiĝis en unu familion. Sed se mi uzu tiun nocion, do ni parolas en la nomo de la unueca popolo de la Tero.
— Kiel povas popolo paroli preter leĝaj regantoj? Kiel povas neorganizita homamaso, des pli plebo, esprimi unuecan kaj utilan opinion?
— Kaj kion vi subkomprenas sub la termino «plebo»? — singarde demandis Faj Rodis.
— La parton de loĝantaro, nekapablan al alta scienco, uzatan por reproduktado kaj por la plej simplaj laboroj.
— Ni ne havas plebon, ne havas homamason kaj regantojn. Kaj leĝa ĉe ni estas nur la deziro de la homaro, esprimita per sumado de opinioj. Por tio ekzistas precizaj maŝinoj.
— Mi ne komprenis, kian valoron havas opinio de apartaj personoj, malkleraj kaj nekompetentaj.
— Ni ne havas nekompetentajn personojn. Ĉiu granda demando estas malfermite esplorata fare de milionoj da sciencistoj en miloj da sciencaj institutoj. La rezultoj estas sciigataj al ĉiuj. Decidojn pri malgrandaj demandoj faras respektivaj institutoj, eĉ apartaj homoj, kaj kunordigas ilin la Konsilioj laŭ ĉefaj branĉoj de ekonomio.