Erf Rom avertis la homaron ne allasi mondan regadon de oligarkio — faŝismon aŭ ŝtatan kapitalismon. Tiuokaze super nia planedo frapfermiĝus ĉerkokovrilo de plena senelireco el infereca ekzistado sub kalkano de absoluta potenco, armita per tuta povo de terura tiutempa armilaro kaj de ne malpli mortiga scienco. La verkoj de Erf Rom, laŭ opinio de Kin Ruĥ, helpis al konstruo de la nova mondo dum transiro al la Erao de la Monda Unuiĝo. Interalie, ĝuste Erf Rom estis la unua, kiu rimarkis, ke tuta natura evoluo de la vivo sur la Tero estas infereca. Pri la samo poste tiel reliefe skribis Kin Ruĥ.
Rodis kutime klavis ĉifron, kaj malgranda kvadrato de biblioteka ekrano eklumis. La konata vizaĝo de Kin Ruĥ aperis en flava profundo, direktante al la spektantinoj mirinde akrajn kaj blanketajn okulojn. La sciencisto movis la manon kaj malaperis, plu parolante ekster la ekrano.
Kaj sur la ekrano aperis laca, malgaja kaj inspirita vizaĝo de maljuna viro kun kvadrata frunto kaj alte kombitaj grizaj malpezaj haroj. Kin Ruĥ klarigis, ke tio estas antikva filozofo Aldis, kiun antaŭe oni estis identiganta kun la inventisto de mara signala lanterno. Ja estas malfacile kompreni nomojn de popoloj, ĉe kiuj fonetiko ne koincidis kun ortografio, kaj la ĝusta prononco estis perdita dum postaj jarcentoj, kio speciale tuŝis la disvastiĝintan en la EDM anglan lingvon.
Aldis, rimarkeble emociiĝante kaj anhelante pro evidenta kora malsano, parolis: «Mi prenas kiel ekzemplo junan homon, perdintan amatan edzinon, ĵus mortintan pro kancero. Li ankoraŭ ne sentis, ke li estas viktimo de speciala maljusteco, de universala biologia leĝo, senkompata, terura kaj cinika, neniom malpli ol la monstraj faŝismaj “leĝoj”. Tiu netolerebla leĝo diras, ke homo devas suferi, perdi junecon kaj fortojn kaj morti. Ĝi permesis, ke la junulo perdu ĉion plej karan, kaj donis al li nek sekurecon, nek defendon, lasante lin por ĉiam malfermita al ajnaj batoj de la sorto el ombro de la estonteco! La homo ĉiam arde revis ŝanĝi tiun leĝon, rifuzante esti biologia malgajnanto en la ludo de la sorto laŭ reguloj, establiĝintaj antaŭ miliardoj da jaroj. Kial do ni devas akcepti nian sorton sen lukto?.. Miloj da Ejnŝtejnoj en biologio helpos eltiri nin el tiu ludo, ni rifuzas klini la kapon antaŭ maljusteco de la naturo, konsenti kun ĝi». Kin Ruĥ diris: «Estas malfacile pli klare formuli la nocion de infereco aplike al la homo. Vidu, kiel delonge homoj komprenis ĝiajn principojn. Kaj nun…»
Sur la ekrano aperis modelo de la terglobo, plurtavola diafana sferoido, prilumita elinterne. Ĉiu parto de ĝia surfaco estis eta dioramo, ĵetanta stereoskopian bildon rekte al spektanto kvazaŭ el senfina foro. Komence lumis malsupraj tavoloj de la globo, lasante la suprajn diafanaj kaj mutaj. Iom post iom la projekcio leviĝadis supren al la surfaco. Antaŭ spektanto estis vide pasanta la historio de la Tero, eternigita en geologiaj tavoloj. Tiu ordinara demonstra modelo entenis antaŭe neviditan de Ĉedi enhavon. Kin Ruĥ deklaris, ke li konstruis skemon de evoluo de animaloj laŭ datumoj de Erf Rom.
Ĉiu animala specio estis adaptita al certaj kondiĉoj de vivo, al ekologia niĉo, kiel nomis ĝin biologoj jam en la antikveco. La adaptiĝo estis fermanta elirejon el la niĉo, kreante apartan zonon de infereco, ĝis la specio multobliĝis tiom, ke ne plu povis ekzisti en la troloĝata niĉo. Ju pli perfekta estis la adaptiĝo, ju pli prosperis apartaj specioj, des pli terura venis la repago.
Eklumadis kaj estingiĝadis diversaj partoj de la globuso, alternadis bildoj de terura evoluo de la animala mondo. Multmilaj amasoj da krokodilsimilaj amfibioj, baraktantaj en glueca ŝlimo en marĉoj kaj lagunoj; lagetoj, troplenigitaj de salamandroj, serpentecaj kaj lacertecaj estaĵoj, pereantaj milionope en sensenca lukto por ekzisto. Testudoj, gigantaj dinosaŭroj, maraj monstroj, agoniantaj en golfetoj, venenitaj per putrado, mortantaj sur bordoj, eluzitaj pro sennutreco.
Pli supre laŭ teraj tavoloj kaj la geologia tempo aperis milionoj da birdoj, poste gigantaj gregoj de animaloj. Neeviteble kreskadis nivelo de cerbo kaj sensoj, ĉiam pli grandaj iĝadis timo de morto, zorgo pri idaro, ĉiam pli senteblaj iĝadis suferoj de vorataj herbomanĝuloj, en kies malklara mondosento grandegaj rabobestoj devis prezenti ion similan al demonoj kaj diabloj, kreitaj poste per fantazio de la homo. Kaj reĝa povo, bonegaj dentoj kaj ungegoj, ravantaj per sia praa belo, havis nur unu destinon — ŝiri, ronĝi vivan karnon, mueli ostojn.
Kaj neniu kaj nenio povis helpi, ne eblis forlasi tiun fermitan cirklon de infereco, marĉon, stepon aŭ arbaron, en kiu animalo venis en la mondon en blinda instinkto de reproduktado kaj konservado de specio… Kaj la homo, kun siaj fortaj sentoj, memoro, scipovo kompreni estontecon, baldaŭ ekkonsciis, ke, samkiel ĉiuj teraj estaĵoj, li estas denaske kondamnita al morto. Demando estas nur en tempolimo de plenumiĝo kaj en tiu kvanto da sufero, kiu falos sur ĝuste tiun individuon. Kaj ju pli alta, pura, nobla estas homo, des pli granda mezuro da sufero estos al li donita de la «malavara» naturo kaj de la socia estado — ĝis kiam saĝo de homoj, unuiĝintaj en titanaj penoj, rompos tiun ludon de blindaj elementaj fortoj, daŭrantan jam dum miliardoj da jaroj en giganta komuna infereco de la planedo…
Jen kial unua kompreno de infereco de la vivo antaŭe kaŭzadis tiom da psikaj rompiĝoj kaj memmortigoj en la plej bela aĝo — dek ok — dudek jaroj.
— Mi kunigis du fragmentojn el lekcioj de mia instruisto, — diris Faj Rodis, — kaj nun al vi estas klara la proverba teorio de infereco. «Dum jara milion' al kred' de niaj “jes” — “ne” — estas la respond'», — kantis Rodis, iom ŝanĝinte vortojn de unu el siaj ŝatataj antikvaj rusaj poetoj.
— Ho jes! — ekkriis Ĉedi. — Sed ĉu mi povos ekscii pri trejnoj, kiujn travivis kelkaj historiistoj?
— Vi, ŝajne, scias pri mi pli, ol mi supozis, — diris Rodis, legante ŝiajn pensojn, — do eksciu plu.
Kun tiuj vortoj ŝi prenis stelsimilan kristalon de memorregistraĵo, slange nomata «steleto», kaj donis ĝin al Ĉedi.
— Infereco centoble plifortigadis neeviteblajn suferojn de la vivo, — diris ŝi, — kreadis homojn kun malforta nerva sistemo, kiuj vivis ankoraŭ pli malfacile, — jen unua fermita cirklo. Dum periodoj de relativa plibonigo de kondiĉoj la sufero malfortiĝadis, kreante indiferentajn egoistojn. Post transiro de konscio sur pli altan socian ŝtupon ni ĉesis izoliĝi en persona sufero, sed anstataŭe senlime vastiĝis sufero pro aliuloj, tio estas kompato, zorgo pri ĉiuj, pri ekstermo de malfeliĉo kaj suferoj en la tuta mondo, — tio, kio ĉiuhore zorgigas kaj maltrankviligas ĉiun el ni. Se oni troviĝu en infereco, konsciante ĝin kaj neeblon eliri por aparta homo pro longdaŭreco de la procezo, do tio havas sencon nur por helpi al ĝia neniigo, sekve, helpi al aliuloj, farante bonon, kreante belon, disvastigante scion. Alie kia senco estas en la vivo?
Jen simpla vero, komprenita mirinde malfrue. Tial veraj revoluciuloj de spirito komence estis maloftaj en tiuj antikvaj tempoj.
Por imagi mezuron de persona sufero de antikvaj tempoj, ni, historiistoj, elpensis sistemon de trejnado, konvencie nomitan ŝtupoj de infereco. Tio estas serio de ne nur fizikaj, sed ankaŭ psikologiaj turmentoj, destinitaj por tio, ke ni, esplorantoj de historio de la EDM, iĝu pli proksimaj al sentoj de la prauloj. Motivoj de iliaj agoj kaj antaŭjuĝoj tiel iĝus pli klaraj por la posteuloj, malproksimaj de ili je jarmiloj da hela vivo.
Ĉedi Daan medite klinis la kapon.
— Kaj ĉu vi pensas, ke ĉi tie, sur Tormans, estas infereco? Ke la kovrilo de tutplaneda subpremado ĉi tie frapfermiĝis, ĉar ili ne atingis…
— Ĉe ili tutplaneda oligarkio venis tre rapide pro homogeneco de loĝantaro kaj kulturo, — klarigis Rodis.
Ĉedi Daan eliris, retrorigardante al la senmova Faj Rodis, forfluginta pense ĉu al la neesplorita planedo malsupre sub la ŝipo, ĉu al la senfine malproksima Tero.
Post du horoj Ĉedi revenis, kun ruĝegaj vangoj kaj mallevitaj okuloj. Sen vortoj ŝi redonis la «steleton», kaptis la etenditan manon de Rodis, almetis al la frunto kaj subite kisis. Flustrinte: «Pardonu min pro ĉio», — ŝi elkuris el la kajuto, ankoraŭ mallerta en sia skafandro. Rodis rigardis post ŝi, kaj apenaŭ iu el la stelŝipanaro povus imagi tiom da patrineca bonkoreco sur la vizaĝo de la estrino de la ekspedicio.
La impreso de la ĵus spektita «steleto» ekscitis Ĉedi-n, tuŝinte iajn antikvajn instinktojn. La viditaĵo staris kaj premis en la memoro kun dolora akreco, malgraŭ ĉiuj penoj de Ĉedi kiel eble plej rapide forgesi ĝin. Sciante multajn similajn historiojn el antikvaj libroj kaj filmoj pri pasinteco, Ĉedi antaŭe estis imaganta kruelecon de pasintaj tempoj nur abstrakte.
Rezistado de herooj entuziasmigadis, kaj priskribo mem de iliaj malfeliĉoj eĉ lasadis malklare agrablan senton de sekureco, de neeblo de tia arbitro de sorto kaj kun Ĉedi mem, kaj kun iu alia el la tuta homaro de la Tero. Instruisto de psikologio klarigis en la lernejo, ke en la antikveco, kiam estis multe da malsataj kaj malriĉaj homoj, la sataj kaj riĉaj ŝatis legi librojn kaj spekti filmojn pri malriĉuloj, mortantaj pro malsato, subpremataj kaj humiligataj, por pli forte senti sian riĉan kaj trankvilan vivon. Plej multaj sentimentaj libroj pri damaĝitaj kaj malfeliĉaj homoj kaj, kiel antitezo al ili, pri nekredeble sukcesaj herooj kaj belulinoj, estis kreitaj en la nestabila, maltrankvila tempo de la EDM. Tiam homoj, antaŭsentante neeviteblon de minacaj katastrofoj en la vivo de la homaro, ĝojis al ĉiu artaĵo, kiu povis doni valoregan senton de almenaŭ provizora sendanĝereco: «Tio okazu al aliaj, sed ne al mi».