Ĉedi, kiel ĉiuj, estis hardita per fizikaj malfacilaĵoj, laboris en hospitaloj de gravaj malsanoj — recidivoj de misa heredeco aŭ gravegaj traŭmoj kun nemaloftaj okazoj de eŭtanazio — verdikto de facila morto, malgraŭ ia ajn alta nivelo de socia evoluo.
Sed ĉio ĉi estis natura neceso de la vivo, komprenebla, venkita per saĝo kaj psika harditeco, de la vivo, ĉiuminute sentanta sian unuecon kun la komuna spirita torento de la homaro, strebanta al ĉiam pli alta estonteco. Je ĝi ne necesis kredi, kiel dum delonge pasintaj tempoj, tiom reale ĝi staris antaŭ la forpasanto en la estintecon. Sed tio, kion vidis Ĉedi en la «steleto» de Rodis, tute ne similis al malfeliĉo de la vivo de la EKM.
Soleco kaj senhelpeco de homo, perforte deŝirita de ĉio interesa, hela kaj kara, estis tiel nudigitaj, ke sento de senfina tristo trude eniĝis en la animon preter la volo de Ĉedi. Humiligoj kaj turmentoj, kiujn spertis tiu soleca, malakceptita estaĵo, estis revenigantaj homon de la EKM en praan furiozon, miksitan kun amaro de senforteco, ŝajne, neimagebla por homo de la Tero.
Per la spertoj de Faj Rodis Ĉedi kvazaŭ mergiĝis en atmosferon de sufoka, sensenca krueleco kaj malamikeco de delonge pasintaj jarcentoj. La fiera, ŝtala digno de la virino de la EKM ne rompiĝis sub forto de la psikologia premo, eble, tial, ke antaŭ ŝi estis Faj Rodis — la personiĝo de ĉio, al kio strebis Ĉedi mem.
La juna esploristino de la homo kaj de la socio ekhontis, rememorinte, kiel sur la fora Tero ŝi plurfoje pridubis neceson de la komplikaj gardaj sistemoj de la komunisma socio. Homoj de la Tero de generacio al generacio malŝparadis por ili grandegajn materiajn rimedojn kaj fortojn. Nun Ĉedi sciis, ke, malgraŭ neevitebla kresko de bonkoreco, kompato kaj kareso, pro sumo de travivitaj jarmilionoj da inferecaj suferoj, akumulitaj en gena memoro, ĉiam eblas apero de homoj kun arkaika kompreno de heroeco, kun sovaĝa strebo al potenco super homoj, al leviĝo per humiligo de aliuloj. Unu rabia hundo povas mordi kaj morte endanĝerigi centojn da homoj. Same homo kun tordita psikologio kapablas kaŭzi en bonkora, nenion suspektanta ĉirkaŭaĵo terurajn malfeliĉojn, antaŭ ol la mondo, kiu delonge forgesis pri antaŭaj sociaj danĝeroj, sukcesos izoli kaj transformi lin.
Jen kial tiel komplika estas la organizo de POSI — psikologia observado, laboranta kune kun RTI — reta transformado de individuo — kaj seninterrompe perfektigata de la Konsilio de Digno kaj Juro. Estas plena analogio kun DES — defendo de elektronikaj sistemoj de kosma ŝipo, sed ĝi estas multe pli komplika, diversa.
La unuafoje ĝuste komprenita rolo de POSI trankviligis kaj vigligis Ĉedi-n. Kvazaŭ patrineca sendorma zorgo de la homaro de la Tero etendis sian povan manon ĉi tien, tra spiraloj de Ŝakti kaj Tamas. Profunde suspirinte, la junulino ĉesis senti la metalan kirason kaj ekdormis tiel trankvile, kiel ŝi ne dormis ekde la momento de proksimiĝo al Tormans.
Ĉapitro 5
En la ĝardenoj Coam
Neja Holli, transloĝiĝinta sub la kupolon de la stelŝipo anstataŭ Gen Atal, vekiĝis pro obtuza hurlado de aparatoj de ekstera aŭskultado. Ŝi komprenis, ke «Malhela Flamo» transiris sur malaltan orbiton, ne malŝaltante la defendan kampon. Sur la ekrano de la interna TVF ŝi ekvidis la pilotojn de la stelŝipo, vigle konversaciantajn kun Faj Rodis.
La malleviĝo de «Malhela Flamo» devis eksciti la tutan planedon. Eblis dua atako ĝuste en tiu momento, kiam la teranoj malŝaltos la defendan kampon. Faj Rodis, insistinta pri malŝalto de la kampo, venkis en la disputo. Ŝi konvinkis la pilotojn pri tio, ke en oligarkia ŝtato la informa retrokuplo nepre estas malforta. Dum mesaĝo pri tio, ke la kampo estas forigita kaj eblas ripeti la atakon, atingos la superan estron, «Malhela Flamo» sukcesos alteriĝi.
La stelŝipo turniĝis super la planedo Jan-Jaĥ, celante al la difinita loko de alteriĝo. Tiu kabo, elstaranta en maron, estis tro malgranda por la grandega, mallerta SRR. Estis malfermitaj ankoraŭ du vidaj ŝaktoj, kaj la teranoj ne povis deŝiriĝi de ili, unuafoje rigardante al la planedo el tiom proksima distanco. «Malhela Flamo» faris lastajn rivoluojn sur alto de ĉirkaŭ 250 kilometroj. La atmosfero, iom pli densa, ol la tera, jam komencis varmigi la ŝipon, dissekcantan ĝin. La planedo Jan-Jaĥ ne ŝajnis lazura, kiel la Tero. La dominanta kolornuanco estis viola, grandaj lagoj inter montoj aspektis preskaŭ nigraj, kun oreca brilo, kaj oceanoj — intense ametistaj. Tie, kie tra maldika tavolo de akvo videblis malprofundaĵoj, la maro morne verdis.
La teranoj kun malgaja sento rememoris ĝojan verdan koloron de Tibeto, kia ili vidis ĝin lastfoje el sama alto.
Paralelaj ripoj de dissekcitaj malaltaj montaraj eĝoj, vicoj de dense starantaj piramidoj, labirintoj de sekaj valoj sur neĉirkaŭrigardeblaj altebenaĵoj de Jan-Jaĥ ŝajnis helbrunaj kun violkolora nuanco. Iuloke maldika vegeta kovraĵo kuŝis sur prifosita kaj senfrukta grundo kiel ĉokolada kovrilo. Kolosaj elverŝaĵoj de sulkecaj malhelgrizaj lafoj markis la zonon de ekvatoraj disrompoj. Ĉirkaŭ tiuj mornaj regionoj la grundo ricevis brikruĝan koloron, kaj kun malproksimiĝo for de la lafaj montoj iĝis ĉiam pli flava. Simetriaj sulkoj de sablaj dunoj faltis dezertan bordon, kaj la planedo ŝajnis neloĝata.
Nur rigardinte pli atente, la teranoj ekvidis, ke laŭ longaj riveroj kaj en malaltaj valoj, kie la grundo bluis pro humidaj vaporoj, grandaj areoj estis dislimitaj per regulaj kvadratoj. Poste videbliĝis vojoj, verdaj insuloj de urboj kaj gigantaj grizbrunaj makuloj de subakvaj ĝangaloj sur maraj malprofundaĵoj. Nuboj ne diseriĝadis al lanugaj buletoj, plumaj strioj aŭ ŝiritaj blindige blankaj kampoj, kiel sur la Tero. Ĉi tie ili aglomeriĝadis kiel skvamaj, grajnaj bulegoj, amasiĝante super maroj de la vosta kaj la kapa hemisferoj.
La stelŝipon trapenetris vibrado. Grif Rift ŝaltis malvarmigilojn. Ĉirkaŭita de arĝenta nubo, la ŝipo ekimpetis malsupren. La ŝipanaro ĉi-foje renkontis la bremsan superpezecon ne en la magnetaj kameroj, sen en la amortizaj foteloj kaj sur divanoj. Kaj ree, senkonscie obeante al la nevidebla limo, la sepopo, vestita en metalajn kirasojn, kuniĝis sur divano aparte de la ceteraj ŝipanoj.
La loko kaj la tempo de alteriĝo de «Malhela Flamo», kiel poste eksciis la teranoj, estis sekretigita. Tial nur nemultaj loĝantoj de Jan-Jaĥ vidis, kiel la giganta ŝipo, subite aperinta el profundo de la ĉielo, ekpendis super la dezerta kabo. Varmega fosto de bremsa energio batis la maldensan grundon, levinte polvan kaj fuman trombon. La freneze kirliĝanta kolono longe ne cedis al premo de mara vento. Ĝia varmega spirado disvastiĝis fore laŭ la maro kaj la firmaĵo, renkonten al hastantaj ĉi tien longaj bruantaj maŝinoj, plenŝtopitaj per tormansanoj en samaj lilaj vestoj. Ili estis armitaj — sur ĉies brusto pendis skatoloj kun elstarantaj antaŭen mallongaj tuboj. Kaptitaj per la varmega spirado de la trombo, la aŭtoj haltis en respekta malproksimo. La tormansanoj atente rigardis en la polvan kurtenon, penante kompreni, kio estas tio — ĉu bona alteriĝo aŭ katastrofo? Iom post iom tra la grizbruna mallumo komencis aperi la malhela kupolo de la stelŝipo, kiu staris tiel firme, kvazaŭ ĝi malleviĝis sur anticipe preparitan fundamenton. Mirige por la tormansanoj, eĉ alta vepro ĉirkaŭ la ŝipo estis nedamaĝita. Oni devis trahaki vojon, por tralasi aŭtojn kun emblemo de kvar serpentoj, destinitajn por la alflugintoj.
Ĝuste apud la stelŝipo mem vegetaĵoj estis neniigitaj kaj la grundo fandiĝis, kreinte glatan ringan placeton.
Subite la malsupro de la stelŝipo dronis en arĝenta nubo. Al la tormansanoj blovis malvarmo. Post kelkaj minutoj la grundo malvarmiĝis. En la ŝipo malfermiĝis du rondaj lukoj, similaj al larĝe dismetitaj okulegoj. Iliaj elstaraj poluritaj surfacoj eklumis per malbonaŭgura rebrilo sub radioj de la ruĝa suno, trapenetrintaj la kirlaĵojn de maldensiĝanta polvo. La lile vestitaj tormansanoj, traŝiriĝantaj duonringe tra la vepro, haltis, retrorigardante al la aŭtoj, restintaj malantaŭe. De tie oni laŭ vico transsendis ordonon ne aliri pli proksime. Nehome potenca elspiro aŭdiĝis super la kabo. Spirala moviĝo de aero kirlis foliojn, pecojn de karbiĝintaj branĉoj kaj malleviĝintan polvon, levante ilin supren al la violkolora firmamento. Vento kaptis kaj forportis la rubaĵon en la dezertan maron. Sen paŭzo super la ringa elstaraĵo de la malsupro de la ŝipa kupolo disrampis flanken dikaj kirasaj platoj. Eliĝis peza tubo, diametre pli granda, ol homa alto. Sur ĝia fino elegante kaj senbrue disvolviĝis ventumilo el metalaj traboj, sub kiu malleviĝis sur la grundon diafana ĉelo de lifto. Retenante la spiron, la tormansanoj rigardis al tiu kristale brilanta kesto.
Faj Rodis, kiu iris antaŭe laŭ la tuba galerio, per rigardo adiaŭis la restantajn ŝipanojn. Ili viciĝis, kaj, penante kaŝi maltrankvilon, adiaŭis la forirantojn per ridetoj kaj karesaj manpremoj.
Ĉe regstangoj de la lifto staris Grif Rift. Li retenis la metalan kubuton de Rodis, flustrinte kun nekutima por li mildeco:
— Faj, memoru, mi pretas ĉion responsi! Mi forviŝos ilian urbon for de la planedo kaj disfosos ĝin ĝis kilometra profundo, por savi vin!
Faj Rodis brakumis la ŝipestron ĉe la fortika kolo, altiris lin al si kaj kisis.
— Ne, Grif, vi neniam faros tion!
En tiu «neniam» estis tiom da forto, ke la severa stelŝipano obee klinis la kapon…
Antaŭ la loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ aperis virino en nigra vesto, simila al tiuj, kiuj estis permesitaj nur al la superaj funkciuloj de Saĝejo. Metalaj stangetoj sur la kolumo tenis antaŭ la vizaĝo de la gastino diafanan ŝildeton. Sur la ŝultroj en takto kun paŝoj tremetis serpentsimilaj tubetoj kaj blindige brilis triangulaj speguletoj, kvazaŭ sanktaj simboloj de potenco. Apude, brilante per nigra metala kovrilo, lerte trotis per naŭ fostetoj-kruretoj ia meĥanismo, nedeirante sekvanta la virinon de la Tero…