Выбрать главу

La longaj, iom mallarĝaj okuloj sub la rompliniaj brovoj rigardis atente kaj regeme, kaj la lipoj de la granda buŝo kun levitaj anguloj estis dense kunpremitaj, esprimante malkontenton.

La virino haltis, senceremonie pririgardante sian gastinon. Faj Rodis unua faris paŝon renkonten.

— Ne trompu vin, — mallaŭte diris ŝi, — vi, sendube, estas bela, sed ne povas esti la plej bela, samkiel neniu en la universo. Nuancoj de la belo estas senfine malsamaj — en tio estas riĉo de la mondo.

La edzino de la reganto mallarĝigis la malhelajn brunajn okulojn kaj etendis la manon per majesta gesto, en kiu videblis io afekta, infaneca. Faj Rodis, jam ekkoninta la salutgeston de Tormans, facile premis ŝian mallarĝan manplaton.

— Kia estas via nomo, gastino el la Tero? — demandis tiu per alta, akreta voĉo, abrupte, kvazaŭ ordonante.

— Faj Rodis.

— Sonas bone, kvankam ni kutimis al aliaj sonkombinoj. Kaj mi estas Jantre Jaĥaĥ, en ĉiutaga mallongigo — Jan-Jaĥ.

— Oni nomis vin laŭ la nomo de la planedo! — ekkriis Rodis. — Sukcesa nomo por edzino de la supera reganto.

Laŭ la lipoj de la tormansanino trakuris malestima subrideto.

— Tute ne! La planedon oni nomis per mia nomo.

— Ne povas esti! Alinomi la planedon kun ĉiu nova regantino — kia grandega kaj vana laboro por reskribi ĉiujn indikilojn, kiom da konfuzo en libroj!

— Klopodoj pri ŝanĝo de nomoj estas bagatelo! — enmiksiĝis Ĉojo Ĉagas. — Por niaj homoj ne sufiĉas okupiĝoj, kaj laborantoj ĉiam troviĝos.

Faj Rodis unuafoje konfuziĝis kaj silente staris antaŭ la reganto de la planedo kaj lia bela edzino.

Ili ambaŭ siamaniere komprenis ŝian konfuziĝon kaj decidis, ke venis konvena momento por fino de la aŭdienco.

— Malsupre, en la flava halo, atendas inĝeniero, aldonita al vi por helpo pri ricevo de informo. Li ĉiam estos ĉi tie kaj venos laŭ via unua voko.

— Ĉu vi diris inĝeniero? — demandis Rodis. — Mi kalkulis pri historiisto. Ja mi estas malklera en demandoj de teĥnologio. Krome, ĉe ni sur la Tero historio estas la plej grava branĉo de scioj, la scienco de sciencoj.

— Por disponi informon, necesas inĝeniero. Ĉe ni estas tiel. — Ĉojo Ĉagas degne subridetis.

— Dankon. — Rodis riverencis.

— Ho, ni renkontiĝos ankoraŭ plurfoje! Kiam vi montros al mi filmojn pri la Tero?

— Kiam vi deziros.

— Bone. Mi elektos tempon kaj sciigos. Aĥ jes, — Ĉojo Ĉagas kapmontris al la drapiraĵoj, — remetu ilin en la antaŭan staton.

— Vi povas signali, ili estas liberaj.

Ĉojo Ĉagas klakis per la fingroj, kaj en la sama sekundo ambaŭ gardistoj eliris el la kaŝejoj kun klinitaj kapoj. Unu el la gardistoj ekiris antaŭ Faj Rodis tra koridoroj ĝis halo, kurtenita per nigraj drapiraĵoj kaj kovrita per nigraj tapiŝoj. De tie nigraŝtona ŝtuparo per du duonrondoj malleviĝis al la or-flava malsupra halo. La gardisto haltis ĉe la balustrado, kaj Faj Rodis ekiris malsupren sola, sentante strangan faciliĝon, kvazaŭ malantaŭ la morna nigro supre restis la maltrankvilo pri sorto de la ekspedicio.

Meze de la halo sur flava tapiŝo staris homo, pli pala ol ordinara tormansano, kun densa kaj mallonga nigra barbo, simila al antikva portreto de la EDM. Potenca frunto, densaj brovoj, pendantaj super iomete konveksaj neimageblaj okuloj, mallarĝa arko de nigraj lipharoj… La homo kvazaŭ en tranco rigardis, kiel estis mallevanta sin laŭ la nigra ŝtuparo la virino de la Tero, kies mirinde regulaj kaj firmaj vizaĝtrajtoj estis duonkaŝitaj per la diafana ŝildeto. Io nehoma sentiĝis en brilo de ŝiaj larĝe malfermitaj verdaj okuloj sub rekta streko de la brovoj. Ŝi rigardis kvazaŭ tra li en senlimajn, nur al ŝi konatajn forojn. La tormansano tuj komprenis, ke tio estas filino de mondo, ne limigita per unu planedo, malfermita al vastaĵoj de la universo. Venkinte la minutan konfuziĝon, la inĝeniero aliris.

— Mi estas Honteelo Tollo Frael, — klare prononcis li la trivortan nomon, signantan malaltan rangon.

— Mi estas Faj Rodis.

— Faj Rodis, mi estas sendita je via dispono. Mia nomo estas komplika, speciale por gastoj el fremda planedo. Nomu min simple Tael, — la inĝeniero ekridetis sinĝeneme kaj bonkore.

Rodis komprenis, ke tio estas la unua vere bona homo, renkontita de ŝi sur la planedo Jan-Jaĥ.

— Ĉu ĉe vi ekzistas iaj aldonaĵoj al nomo, signifantaj estimon, markantaj saĝon, laboron, heroecon, kiel ĉe ni sur la Tero?

— Ne, estas nenio simila. Ĉiujn oni mallonge nomas «mavo» — mallongvivulo; sciencistoj, teĥnikistoj, artistoj, kiuj ne havas la devon de frua morto, nomiĝas «lovoj» — longvivuloj, kaj la regantojn oni alparolas per vortoj «granda», «ĉiopova» aŭ «reganto».

Faj Rodis estis pripensanta tion, kion ŝi aŭdis, kaj la inĝeniero nervoze movis laŭ la tapiŝo la pinton de sia ŝuo, rigida kaj knarema, malsame de senbruaj, molaj ŝuoj de «serpentuloj».

— Eble, vi deziras eliri en la ĝardenon? — preskaŭ malkuraĝe proponis li. — Tie ni povas…

— Ni iru… Tael, — diris Rodis, donacante al la inĝeniero rideton.

Li paliĝis, turniĝis kaj ekiris antaŭen. Tra la fenestro-pordo ili malleviĝis en la ĝardenon, en malvastajn aleojn, planitajn tute laŭ tera maniero.

Faj Rodis ĉirkaŭrigardis, penante rememori, kie ŝi vidis ion similan. Ĉu en iu el lernejoj de tria ciklo en Suda Ameriko?

Senpetalaj floroj-diskoj, intense flavaj ĉe la randoj kaj intense violkoloraj en la centro, balanciĝantaj sur maldikaj nudaj tigoj super turkiskolora herbo, per nenio rememorigis la Teron. Fremde aspektis flavaj funelaspektaj arboj. Tra la biofiltriloj apenaŭ senteble penetris spica odoro de aliaj floroj, akre bluaj, grapole pendantaj de arbustoj ĉirkaŭ ovala kampeto. Faj Rodis faris paŝon al larĝa benko, intencante eksidi, sed la inĝeniero vigle almontris en alia direkto, kie konusan monteton kronis pavilono en aspekto de krono kun obtuzaj dentoj.

— Tio estas la floroj de senpensa ripozo, — klarigis li, — sufiĉas sidi tie dum kelkaj minutoj, por enprofundiĝi en rigidecon sen pensoj, timo kaj zorgoj. Ĉi tie ŝatas sidi la superaj regantoj, kaj servistoj forkondukas ilin en difinita tempo, alie homo povas resti ĉi tie kiom ajn longe!

La tormansano kaj la gastino el la Tero leviĝis en la pavilonon, el kiu bone videblis la ĝardenoj Coam. Malproksime malsupre, malantaŭ la bluaj muroj de la ĝardenoj, ĉe la bazo de la altebenaĵo, kuŝis grandega urbo. Ĝiaj vitrecaj stratoj briletis kiel riveraj branĉoj. Sed akvo mem ne tre sufiĉis eĉ en la ĝardenoj Coam.

Sub la tero, en kaŝitaj tuboj, estis bruantaj fluetoj kaj ie ili enfluadis en moderajn basenojn. De la altega pordego eĉ ĉi tien atingis malagorda muziko, kuna bruo de voĉoj, rido kaj apartaj krioj.

— Ĉu tie io okazas? — demandis Rodis.

— Nenio. Tie estas gardistoj kaj servistoj de la ĝardenoj.

— Kial do ili estas tiel maldiskretaj? Ĉu la regantoj, loĝantaj ĉi tie, ne postulas silenton?

— Mi ne scias. En la urbo estas multe pli da bruo. En la palaco tio ne aŭdeblas, kaj oportuno de aliuloj ilin ne interesas. La servistoj de la regantoj neniun timas, se ili plaĉas al siaj sinjoroj.

— Tiuokaze ili ilin tre malbone edukas!

— Sed por kio? Kaj kion vi komprenas sub tiu vorto?

— Antaŭ ĉio — scipovon reteni sin, ne malhelpi al aliaj homoj. En tio estas la sola eblo fari kunan vivon bona por ĉiuj senescepte.

— Kaj ĉu vi atingis tielaĵon sur la Tero?

— Multe plian. La plej altajn ŝtupojn de percepto kaj memdisciplino, kiam oni pensas komence pri aliulo, poste pri si.

— Tio ne eblas!

— Tio estis atingita jam antaŭ jarmiloj.

— Do, ankaŭ ĉe vi ne ĉiam estis tiel?

— Certe. La homo venkis sennombrajn obstaklojn. Sed la plej malfacila kaj ĉefa estis la venko de si mem ne por unuopuloj, sed por ĉiuj homoj. Kaj poste ĉio iĝis simpla. Komprenado de homoj kaj helpado al ili donis senton de propra valoro, por kio necesas nek speciala talento, nek escepta intelekto, sekve, ĝuste tio estas la vojo de la plejmulto da homoj. Ili eksentis, kiel ili iĝas ĉiam pli sentemaj, lertaj kaj vastaj, kun grandega avantaĝo super malvastaj intelektuloj, eĉ la plej saĝaj.

La inĝeniero silentis, aŭskultante foran muĝadon de radio kaj homa bruo.

— Kaj nun rakontu al mi pri manieroj de konservado de informo sur la planedo Jan-Jaĥ. Kaj helpu ricevi ĝin.

— Kio interesas vin antaŭ ĉio?

— La historio de loĝigo de la planedo ekde la momento de veno ĉi tien de viaj homoj kaj ĝis la nuna tempo. Speciale interesaj por mi estas la periodoj de maksimuma loĝateco kaj de posta abrupta malkresko de la loĝantaro de Jan-Jaĥ. Certe, kun ekonomiaj indikoj kaj kun ŝanĝiĝo de dominanta ideologio.

— Ĉio, kio koncernas nian aperon ĉi tie, estas malpermesita. Same malpermesita estas tuta informo pri la periodoj de la Granda Malfeliĉo kaj de la Saĝa Rifuzo.

— Mi ne komprenas.

— La regantoj de Jan-Jaĥ al neniu permesas studi tiel nomatajn malpermesitajn periodojn de historio.

— Nekredeble! Al mi ŝajnas, ĉi tie estas ia miskompreno. Kaj dume konatigu min almenaŭ kun tiu historio, kiu estas permesita, sed nur kun precizaj ekonomiaj indikoj kaj statistikaj datumoj de komputiloj.

— Datumoj de komputiloj estas al neniu montrataj kaj antaŭe estis same. Por ĉiu periodo ilin prilaboras specialaj homoj en sekreta maniero. Estis publikigita nur tio, kio estis permesita.

— Kian do signifon tiu informo havas por la scienco?

— Preskaŭ nenian. Ĉiun periodon la regantoj penis montri tiel, kiel ili deziris.

— Ĉu estas eblo akiri la verajn faktojn?

— Nur malrekte, en manuskriptaj memoraĵoj, en literaturaj verkoj, kiuj evitis cenzuron aŭ neniigon.

Faj Rodis ekstaris. Inĝeniero Tollo Frael same levis sin, honte klininte la kapon, humiligita en sia esplorista sklaveco. Rodis metis la manon sur lian ŝultron.

— Ni agu ĝuste tiel, — milde diris ŝi. — Unue ĝeneralan sinoptikaĵon de la historio ene de la permesitaj limoj, poste penu akiri ĉion, kio restis post pasintaj cenzuroj, korektoj, pli ĝuste distordoj kaj rekta misinformado. Ne malgaju, sur la Tero estis similaj periodoj. Kaj kio rezultis poste, vi baldaŭ vidos.

La inĝeniero silente akompanis ŝin ĝis la palaco.