Выбрать главу

Faj Rodis silente kapjesis.

— Mi mem venos al vi. Mikrofilmaj rulaĵoj kun kopioj de la originaloj estas en tiuj ĉi kestoj. Sukcesan vivon! — tiel oni diras ĉe ni dum foriro.

Faj Rodis etendis al la reganto la manon per la tera gesto de amikeco. Kaj li iom tenis ĝin, premante kaj rigardante en la profundon de la lumantaj «stelaj» okuloj de sia gastino, tiel mirinde diferencantaj de ĉio, kion li konis kaj sur la hejma planedo, kaj el antikvaj filmoj de la Tero, kiun rezignis liaj prauloj.

Subite tiu stranga homo lasis, pli ĝuste, depuŝis la manon de Rodis kaj malaperis malantaŭ la pordo. La grandega kirasa plato fermiĝis per abrupta frapo, simila al sono de meĥanika martelo.

Rodis okupiĝis pri ekzercoj de spirado kaj koncentriĝo, por ŝargi la korpon per energio por la farota laboro. Ne nur trarigardi, sed ankaŭ konservi en la memoro la viditan. Estas tro malfrue pensi pri registrado per SDP, kaj apenaŭ la ŝanĝiĝema reganto de la planedo konsentus ripeti sian impulson.

Fosinte en la rulaĵoj, Rodis vidis, ke Ĉojo Ĉagas demonstris al ŝi unu grupon, signitan per hieroglifoj, kiujn ŝi legis kiel «Homo al homo». La dua kaj la tria kestoj estis surskribitaj: «Homo al naturo» kaj «Naturo al homo».

La filmoj «Homo al naturo» montris, kiel malaperadis de sur la Tero arbaroj, sekiĝadis riveroj, estis neniigataj fekundaj grundoj, dispolvigitaj aŭ saligitaj, pereadis verŝitaj per rubo kaj nafto lagoj kaj maroj. Grandegaj areoj da tero, trafositaj per minejoj, kripligitaj per amasiĝoj de sterila minaĵo aŭ marĉigitaj per vanaj provoj reteni dolĉan akvon en la rompita akva balanco de la kontinentoj. Tio estis filmoj-akuzoj, faritaj en samaj lokoj kun intervalo de kelkaj jardekoj. Mizeraj arbustoj surloke de majestaj, kiel preĝejoj, boskoj de cedroj, sekvojoj, araŭkarioj, eŭkaliptoj, gigantoj el densegaj tropikaj arbaroj. Silentaj, nudigitaj, ronĝitaj de insektoj arboj — tie, kie oni ekstermis birdojn. Tutaj kampoj da kadavroj de sovaĝaj bestoj, venenitaj pro malklera uzado de ĥemiaĵoj. Kaj denove — malŝpara forbrulado de miliardoj da tunoj da karbo, nafto kaj gaso, akumulitaj dum miliardoj da jaroj da ekzistado de la Tero, ega kvanto da neniigita ligno. Tutaj montoj da dispecigita vitro, boteloj, rustiĝinta fero, nedetruebla plastaĵo. Eluzitaj piedvestaĵoj akumuliĝadis per trilionoj da paroj, kreante malbelegajn amasojn, pli altajn ol la egiptaj piramidoj.

La kesto «Naturo al homo» iĝis la plej malagrabla. En la terurantaj filmoj de la lastaj jarcentoj, kie kunpuŝiĝis frakasa povo de teĥniko kaj kolosaj amasoj da homoj, la homa individueco, malgraŭ grandegeco de sufero, forviŝiĝis, dissolviĝante en la oceano de komuna teruro kaj malfeliĉo. Homo — integra unuo en batalo aŭ en homamaso, destinita al neniigo — estis valore egaligita al kuglo aŭ al forigenda rubo. La kontraŭhomeco kaj senelira malgloro de la falo de la civilizo, ĝiaj skaloj tiel premis la psikon, ke ne lasis lokon por individua kompato kaj kompreno de suferoj de homo kiel proksimulo.

La filmoj de la tria kesto montris apartajn personojn per granda plano, montrante suferojn kaj malsanojn, aperantajn pro malracia vivo, pro rompo de ligo kun la naturo, pro nekompreno de bezonoj de la homa organismo kaj pro ĥaosa, sendisciplina naskado. Montriĝis gigantaj urboj, forlasitaj pro manko de akvo, — diseriĝintaj amasoj da rompaĵoj de betono, fero, vezikiĝinta asfalto. Grandegaj akvoelektrejoj, kovritaj per ŝlimo, digoj, disrompitaj per movoj de la tera krusto. Putrantaj golfoj de maroj, kies biologia reĝimo estis rompita, kaj la akvoj estis venenitaj per akumuliĝo de la peza akvo pro rapidigita elvaporiĝo de artefaritaj etaj basenoj sur baritaj riveroj. Gigantaj strioj de senviva ŝaŭmo laŭ malpleniĝintaj bordoj: nigraj — pro nafta koto, blankaj — pro milionoj da tunoj da lavaj ĥemiaĵoj, defluigitaj en marojn kaj lagojn.

Poste per malgaja vico ekiris troplenigitaj malsanulejoj, psikiatraj klinikoj kaj aziloj por kripluloj kaj idiotoj. Kuracistoj despere luktis kontraŭ senĉese kreskantaj malsanoj. Sanitaraj kaj bakteriologiaj scioj ekstermis epidemiajn malsanojn, atakintajn la homaron de ekstere. Sed manko de racia kompreno de biologio kune kun likvido de la kruela forselektado de malfortuloj ŝancelis fortikecon de organismo, ricevitan per milionoj da jaroj da selektado. Neatenditaj malamikoj ekatakis la homon elinterne. Diversspecaj alergioj, kies plej terura speco estis kancero, difektoj de heredeco, psikaj deflankiĝoj multobliĝadis kaj iĝis vera plago. La medicino, strange ne opiniata antaŭe la unuaranga scienco, ree rigardis apartan homon kiel abstraktan unuon kaj montriĝis ne preta al novaj formoj de malsanoj. Ankoraŭ pli da malfeliĉoj aldonis kruda falsado de manĝaĵo. Kvankam antaŭ la okuloj de la homaro jam estis la malĝoja sperto kun manioko, batato kaj maizo — amelriĉa manĝaĵo de la plej antikvaj socioj de tropikaj regionoj, tamen eĉ en la epoko de la EDM oni ne atentis ĝin. Oni ne deziris kompreni, ke tiu abundo de manĝaĵo estas ŝajna; en la realo ĝi estas neplenvalora. Poste venadis poioma forkonsumiĝo pro manko de proteinoj, kaj sur la sovaĝa stadio aperadis kanibalismo. Malbona nutrado plimultigis malfortajn, malviglajn homojn — pezan ŝarĝon por la socio.

Al Faj Rodis apenaŭ sufiĉis fortoj rigardi al malsanuloj, elturmentitaj de kancero, al kompatindaj difektitaj infanoj, apatiaj plenaĝuloj; al fortoplenaj homoj, kies energio kaj agemo kaŭzis eluzitecon de la koro, neeviteblan en kondiĉoj de malfacila vivo de la pasintaj tempoj, kaj tro fruan morton.

La plej minacaj iĝis nerekonitaj psikozoj, nerimarkeble subfosantaj la konscion de homo kaj kripligantaj lian vivon kaj estontecon de liaj proksimuloj. Alkoholismo, sadisma kolero kaj kruelo, senmoraleco kaj neeblo rezisti al eĉ minutaj deziroj transformadis ŝajne normalan homon en abomenindan bruton. Kaj plej malbone estis, ke tiajn homojn oni rekonadis tro malfrue. Ne estis leĝoj por defendi la socion kontraŭ iliaj agoj, kaj ili sukcesadis morale kripligi multajn homojn ĉirkaŭ si, speciale proprajn infanojn, malgraŭ ega abnegacio de virinoj — iliaj edzinoj, amantinoj kaj patrinoj…

«Kaj pli ĝuste, — pensis Rodis, — danke al tiu abnegacio, al tolero kaj bonkoreco ekfloris pompaj floroj de malbono el etaj burĝonoj de komenca senbrideco kaj senvoleco. Eĉ pli, toleremo kaj kvieteco de virinoj helpadis al viroj toleri tiranion kaj maljustecon de la socia ordo. Humiliĝante kaj lakeante antaŭ superuloj, ili poste venĝis pri sia malhonoro al sia familio. Plej despotaj reĝimoj ekzistis tie, kie virinoj estis plej subpremataj kaj senrespondaj: en islamaj landoj de la antikva mondo, en Ĉinio kaj Afriko. Ĉie, kie virinoj estis faritaj labora brutaro, infanoj, edukitaj de ili, iĝadis malkleraj kaj malprogresantaj sovaĝuloj».

Tiuj pensoj ŝajnis al Faj Rodis interesaj, kaj ŝi diktis ilin al la registra aparato, kaŝita en la spegula flugileto de la dekstra ŝultro.

La viditaĵo afekciis Faj-on Rodis. Ŝi komprenis, ke la filmoj de la antikvaj stelŝipoj estis speciale selektitaj. La homoj, malamintaj sian planedon, perdintaj kredon pri kapablo de la homaro eliri el la infero de senorda vivo, prenis kun si ĉion malglorantan la civilizon, la historion de popoloj kaj landoj, por ke la dua generacio jam imagu la forlasitan Teron loko de neeltenebla sufero, kien ne eblas reveni pro ajnaj malfacilaĵoj, eĉ pro tragika fino de la vojo. Probable, la sama sento de disrompo kun la pasinteco igis la praulojn de la nunaj tormansanoj, kiam ili mirinde feliĉis trovi tute taŭgan por vivo planedon sen racihavaj estaĵoj, deklari sin venintoj el la mitaj Blankaj Steloj, idoj de potenca kaj saĝa civilizo. Nenio malhelpis ankaŭ poste montradi la filmojn pri la teraj teruraĵoj. Sur ilia fono la moderna vivo de Tormans aspektus vera paradizo. Sed iĝis jam danĝere detrui la enradikiĝintan kredon je ia supera saĝo de la Blankaj Steloj kaj de ĝiaj konservantoj — la oligarkoj. Eble, ekzistis ankaŭ aliaj motivoj.

Faj Rodis laciĝis. Demetinte la maldikan ŝtofon de la pseŭdotormansa vesto, ŝi faris komplikan sistemon de ekzercoj kaj finis per improvizita danco. La nervoza saltado de pensoj haltis, kaj Rodis ree iĝis kapabla al trankvila meditado. Eksidinte sur la finon de la grandega tablo en la klasika pozo de antikvaj orientaj saĝuloj, Rodis koncentriĝis tiel, ke ĉio ĉirkaŭanta malaperis kaj antaŭ ŝia interna rigardo restis nur la gepatra planedo.

Eĉ ŝi, fakulo pri la plej kriza kaj danĝera periodo de evoluo de la tera homaro, ne imagis tutan amplekson kaj tutan profundecon de infereco, kiun trairis la mondo sur la vojo al la racia kaj libera vivo.

La antikvaj homoj vivis en tiuj kondiĉoj dum tuta vivo, alian vivon ili ne havis. Kaj tra tiu palisaro de malklereco kaj kruelo de generacio al generacio dum jarcentoj tiriĝis oraj fadenoj de pura amo, konscienco, bondonanta kompato, helpo kaj abnegaciaj serĉoj de elirejo el la infero. «Ni kutimiĝis admiri titanojn de arto kaj scienca penso, — pensis Rodis, — sed al ili, vestitaj en kirason de ŝvebanta kreado aŭ ekkonado, estis pli facile trabatiĝi tra malfacilaĵoj de la vivo. Multe pli malfacile estis al ordinaraj homoj — ne pensuloj kaj ne artistoj. La sola, per kio ili povis defendi sin kontraŭ batoj de la vivo, estis banalaj kaj damaĝitaj en travivaĵoj revoj kaj fantazioj. Sed tamen… elkreskadis novaj, similaj al ili, modestaj kaj bonkoraj homoj de nerimarkebla laboro, siamaniere fidelaj al altaj aspiroj. Kaj post la Erao de la Disa Mondo venis la Erao de la Monda Unuiĝo, kaj la Erao de Komuna Laboro, kaj la Erao de Kuniĝintaj Manoj».

Nur nun ne per la racio, sed per la koro komprenis Faj Rodis tutan nemezureblecon de la prezo, kiun pagis la homaro de la Tero por ĝia komunisma nuno, por eliro el infereco de la naturo. Ŝi komprenis novmaniere la saĝon de la defendaj sistemoj de la socio, akre eksentis, ke neniam, en neniaj kondiĉoj, pro io ajn ne endas allasi eĉ etan deflankiĝon al la pasinteco. Neniun paŝon malsupren laŭ la ŝtuparo, reen en la malvastan abismon de infereco. Malantaŭ ĉiu ŝtupo de tiu ŝtuparo staris milionoj da homaj okuloj, sopirantaj, revantaj, suferantaj kaj minacaj. Kaj maro de larmoj. Kiel granda kaj kiel prava estis instruisto Kin Ruĥ, metinta la teorion de infereco en la fundamenton de studo de la antikva historio! Nur post li definitive klariĝis la plej grava psikologia cirkonstanco de la antikvaj epokoj — manko de elekto. Pli ĝuste, elekto, tiom malfaciligita per socia nearanĝiteco, ke ĉia peno superi la cirkonstancojn kreskis en moral-psikologian krizon aŭ en seriozan fizikan danĝeron.