Post la pensoj pri la instruisto antaŭ Faj Rodis aperis imago de alia homo, same ne timinta animan pezon de esploristo de historio de la EDM.
Organizinto de famaj elfosadoj, aktorino kaj kantistino Veda Kong estis por Rodis ekde la infanaj jaroj senŝanĝa idealo. Tre delonge la korpo de Veda Kong vaporiĝis en blua ekbrilo de alttemperatura sepulta radio. Sed bonegaj stereofilmoj de la Erao de la Granda Ringo plu portas tra jarcentoj ŝian vivan ĉarman aspekton. Nemalmulaj gejunuloj entuziasmiĝis per strebo iri laŭ sama vojo. En la socio, kie historion oni opinias la plej grava scienco, multaj elektas tiun fakon. Sed historiisto, trasentanta ĉiujn malfeliĉojn kaj penojn de homoj de la esplorata epoko, submetiĝas al nemalofte neeltenebla psikologia ŝarĝo. Multaj evitas la mornajn Malhelajn Jarcentojn kaj la EDM-on, penetro en kiujn postulas specialan sinregon kaj animan trejnon.
Faj Rodis eksentis tutan pezon de la pasinteco, kuŝiĝintan sur ŝian animon, la pezon de la jarcentoj, kiam historio estis ne scienco, sed nur instrumento de politiko kaj subpremado, amasigo de mensogo. Tre multajn penojn la falsistoj faris, por malgravigi ordinarajn homojn de antikvaj tempoj kaj per tio kvazaŭ kompensi neplenvaloran, mizeran vivon de iliaj posteuloj. Por homoj de la novaj, komunismaj eraoj de la historio de la Tero, sentime kaj abnegacie profundiĝantajn en la pasintecon, giganteco de tie renkontita sufero kuŝiĝis per nigra ombro sur la tutan vivon.
Rodis tiel profundiĝis en siajn pensojn, ke ne aŭdis grincon de la blendita pordo, singarde malfermita de Ĉojo Ĉagas. La supra lumo restis malŝaltita. Nur palaj radioj de violkoloraj gasaj lampoj kruciĝis en mallumo de la subtera halo. Ĉojo Ĉagas ne tuj komprenis, ke la vidas sian gastinon en strikta, kiel propra haŭto, skafandro, kaj avide komencis pririgardi ŝin. Faj Rodis revenis al la nuno, facile desaltis de sur la tablo kaj sub atenta rigardo de Ĉojo Ĉagas aliris la seĝon, sur kiu kuŝis ŝia vesto. Ĉojo Ĉagas levis la manon, haltigante Rodis-on. Ŝi nekomprene rigardis al li, korektante la harojn.
— Ĉu vere ĉiuj virinoj de la Tero tiel belas?
— Mi estas tute ordinara, — ridetis Faj Rodis kaj demandis: — Ĉu mia aspekto en la skafandro plezurigas vin?
— Certe. Vi estas tiel neordinare bela.
Faj Rodis rulis la maldikan veston en pufan rulaĵon kaj survolvis ĝin ĉirkaŭ la kapo, simile al vasta turbano. Surmetita iomete oblikve, la turbano donis al la regulaj kaj etaj trajtoj de la tera virino senzorgan kaj ruzetan esprimon.
Ĉojo Ĉagas ŝaltis la supran lumon kaj prokrastis, rigardante al la gastino kun senkaŝa admiro.
— Ĉu en la stelŝipo estas virinoj pli belaj ol vi?
— Jes. Olla Dez, ekzemple, sed ŝi ne aperos ĉi tie.
— Bedaŭrinde.
— Mi petos ŝin danci por vi.
Ili revenis en la verdan ĉambron, kiun Rodis lasis antaŭ tri tagoj. Ĉojo Ĉagas proponis al ŝi ripozi. Rodis rifuzis.
— Mi hastas. Mi kulpas antaŭ la kunuloj. Miaj amikoj, verŝajne, maltrankvilas. La filmoj de la tera pasinteco forgesigis min pri tio. Sed mi tiel dankas vin pro la malkaŝemo! Estas facile imagi, kiom gravas por historiisto tiu renkontiĝo kun dokumentoj kaj verkoj de antikva arto, perditaj ĉe ni sur la Tero.
— Vi estas unu el tre malmultaj, vidintaj tion, — severe diris Ĉojo Ĉagas.
— Ĉu vi ligas min per promeso nenion diri al loĝantoj de via planedo?
— Ĝuste!
Faj Rodis etendis la manon, kaj denove Ĉojo Ĉagas penis lasi ĝin en la sia. Aŭdiĝis mallaŭta fajfo de interparolilo. La reganto forturniĝis al la tableto, diris kelkajn malklarajn vortojn. Baldaŭ en la ĉambron eniris maltrankvila inĝeniero Tael. Haltinte ĉe la pordo en respekta pozo, li riverencis al Ĉojo Ĉagas, ne tuj rimarkinte Rodis-on en la profundo de la ĉambro.
— La gastoj de la Tero serĉas sian regantinon. Ili venis en la halon de Juĝo kaj kondukis kun si unu el la naŭpiedaj aparatoj. Kiaj ordonoj sekvos?
— Neniaj. Ilia regantino estas ĉi tie, ŝi tuj aliĝos al ili. Kaj vi restos por konsiliĝo!
Inĝeniero Tael turniĝis kaj rigidiĝis. La metala Rodis, kronita per gaja nigra turbano, sub kiu lumis ŝiaj neordinaraj verdaj okuloj, ŝajnis al li potenca kreaĵo de nekonata mondo. Ŝi staris sendepende kaj libere, kio estis neimagebla por virino de Jan-Jaĥ, plene malfermita kaj samtempe tia malproksima kaj neatingebla, ke la inĝeniero eksentis doloron, eĉ malesperon.
Faj Rodis afable ridetis al ŝi kaj alparolis al la prezidanto de la Kvaropa Konsilio:
— Ĉu vi permesos baldaŭ intervidiĝi kun vi?
— Certe. Ne forgesu pri via Olla kaj pri la dancoj!
Faj Rodis eliris. Ŝi nun iris sen akompananto tra malplenaj koridoroj kaj senhomaj haloj. En la unua halo kun rozkoloraj muroj, kun kojnoskribo de nigraj sagoj kaj rompitaj linioj staris virino. Rodis rekonis la edzinon de la reganto, kiu donis sian nomon al la tuta planedo. La belaj lipoj de Jantre Jaĥaĥ kurbiĝis en orgojla rideto, pli akra iĝis la malbonkora rompiĝo de la brovoj.
— Mi vidas vian ludon, sed ne atendis de la klera estrino de la alvenintoj tian senhontecon kaj arogantecon!
Faj Rodis silentis, rememorante semantikon de la forgesitaj sur la Tero insultaj vortoj, kun kiuj ŝi devis konatiĝi sur Tormans. Tio eĉ pli kolerigis la tormansaninon.
— Mi ne permesos, ke vi promenu ĉi tie en tia aspekto! — ekkriis ŝi.
— En kia aspekto? — nekomprene ĉirkaŭrigardis sin Faj Rodis. — Ha, ŝajne mi komprenas. Sed via edzo diris, ke tiu aspekto plezurigas lin.
— Diris! — sufokiĝis pro kolerego Jantre Jaĥaĥ. — Vi ne komprenas, ke vi estas maldeca! — Ŝi kun emfaza abomeno ĉirkaŭrigardis Rodis-on.
— La vesto ne taŭgas por strato ĉe viaj moroj, — konsentis Rodis. — Sed ĉu en loĝejoj? Via vesto, ekzemple, ŝajnas al mi kaj pli bela, kaj pli defia.
La tormansanino, vestita en robon kun malalta korsaĵo, nudiganta la bruston, kaj en mallongan, distranĉitan je mallarĝaj rubandoj jupon, ĉe ĉiu moviĝo malfermantan la femurojn, vere ŝajnis pli nuda.
— Krome, — apenaŭ rimarkebla rideto glitis laŭ la lipoj de Rodis, — en tiu ĉi metalo mi estas absolute neatingebla.
— Vi, teranoj, estas aŭ senlime naivaj, aŭ tre ruzaj. Ĉu vi vere ne komprenas, ke vi estas bela, kiel neniu virino de mia planedo? Bela, neordinara kaj danĝera por niaj viroj… Eĉ nur rigardi al vi… — Jantre Jaĥaĥ nervoze kunpremis la manojn. — Kiel mi klarigu al vi? Vi kutimiĝis al perfekteco de korpo, tio iĝis normo ĉe vi, dum ĉe ni tio estas raraĵo.
Faj Rodis metis la manon sur la nudigitan ŝultron de Jantre Jaĥaĥ, kaj tiu retiriĝis, eksilentinte.
— Pardonu min, — riverencetis Rodis. Ŝi disvolvis la turbanon kaj dum momento vestis sin.
— Sed vi promesis al la edzo iajn dancojn?
— Jes, kaj tion necesos plenumi. Mi ne pensas, ke tio povas esti malagrabla por vi. Tamen rilatoj kun la reganto de la planedo estas speciala afero, koncernanta la kontakton de niaj mondoj.
— Kaj ĝi ne koncernas min? — ree eksplodis la tormansanino.
— Jes! — konfirmis Faj Rodis, kaj Jantre Jaĥah malaperis, muta pro furiozo.
Faj Rodis staris iom en medito kaj malrapide ekiris tra la halo. Forta laco obtuzigis ŝian ĉiaman akrecon de sentoj. Ŝi trairis la duan, flavan kun bruno, halon kaj ĵus eniris en la lastan, malforte prilumitan galerion, kunigantan la restadejon de la reganto kun la parto de la palaco, disponigita al la teranoj, kiam eksentis ies rigardon. Rodis momente koncentriĝis en psika streĉo, nomata la artifiko de rebato de malbona intenco. Sufoka sono, simila al ekkrio de miro kaj nekompreno, aŭdiĝis el la mallumo. Rodis, streĉante la volon, iris pretere, kaj post ŝi, malalte kliniĝinte, kuris homo, direktante sin en tiun flankon, de kie ŝi venis.
Kaj ĝuste tiam malsupre io peze falegis. La kriego de SDP, vokanta Rodis-on, penetris ĉiujn angulojn de la palaco. Preterkuris gardistoj. Tio estis ĝuste tiu momento, kiam la «sava» kompanio falis tra la planko de la Halo de Mallumo, aŭ de la Halo de Juĝo, kiel ĝi nomiĝis oficiale.
La homoj de la Tero ankoraŭ ne komprenis, ke la gardistaron de la palaco kaj la malsuprajn estrojn ne eblas rigardi kiel homojn normalajn, kvankam nesufiĉe klerajn kaj edukitajn, tamen ja responsantajn pri siaj agoj. Ne, la «liluloj» estis morale difektaj, psikologie rompitaj estaĵoj, nekapablaj rezoni kaj plene liberigintaj sin de responso, senrezerve fidelaj al la volo de la superaj estroj. Ĝuste al tia konkludo venis la stelŝipanoj, diskutinte la okazintaĵon post mallonga raporto de Faj Rodis.
— Ni ĉiuj faris multegajn erarojn. — Rodis ĉirkaŭrigardis la kamaradojn per la ridantaj okuloj. — Ĉu mi rajtas riproĉi vin, se mi mem deziras iel tumultigi, dispuŝi tiun krudferan obstinon, deziron konservi la teruran ordon?
— Nin tute premis la konservejoj de informo, — diris Ĉedi, — antikvaj preĝejoj kaj aliaj forlasitaj ejoj, plenŝtopitaj per stakoj de libroj, paperoj, mapoj kaj dokumentoj, ŝimintaj, iufoje duonputrintaj. Por trarigardi almenaŭ unu tian konservejon, necesas centoj da diligentaj laborantoj, kaj proksimuma nombro de konservejoj sur la tuta planedo estas ĉirkaŭ tricent mil.