— Ne pli bone statas pri artaĵoj, — rimarkis Gen Atal. — En Domoj de Muziko, Pentroarto kaj Skulptaĵo estas eksponita nur tio, kio plaĉas al la Kvaropa Konsilio kaj al iliaj plejaj proksimuloj. Ĉio cetera, nova kaj malnova, estas faligita en ŝlositaj domoj, kiujn neniu vizitas. Mi rigardis en unu. Tie estas amasoj da kungluiĝintaj kanvasoj kaj senordaj piramidoj de statuoj, kovritaj per dika tavolo de polvo. La koro kunpremiĝas dum rigardo al tiu tombejo de kolosa krea laboro, revoj, esperoj, tiel «realigitaj» de la homaro de Jan-Jaĥ!
— Ĝenerale, ĉio klaras, — diris Eviza Tanet. — Restante ĉi tie, ni nenion vidos, krom tio, kion oni deziros montri al ni. Rezulte ni liveros sur la Teron terure misformitan bildon de la vivo de Tormans, kaj nia ekspedicio alportos tro malgrandan utilon!
— Kion do vi proponas? — demandis Vir Norin.
— Iri en profundon de la ordinara vivo de la planedo, — konvinkite respondis Eviza. — Post kelkaj tagoj ni povos demeti la skafandrojn, kaj nia metala aspekto ne plu ĝenos ĉirkaŭantojn.
— Ĉu demeti la skafandrojn? Kaj armiloj de murdistoj? — ekkriis Gen Atal.
— Sed tamen necesos, — trankvile diris Rodis, — alie ni restos fremdaj por homoj de Tormans. Kaj nur de ili ni ricevos la veran bildon pri la ĉi-tiea vivo, pri ĝiaj celoj kaj senco. Estas sensence esperi, ke nia sepopo disfosos grandegajn tavolojn de forgesita informo kaj povos kompreni ĝin. Ni bezonas homojn el diversaj lokoj, diversaj sociaj niveloj kaj profesioj. Profesio ĉi tie tre gravas, ili havas ĝin unusolan por la tuta vivo.
— Kaj malgraŭ tio, ili laboras malbone, — rimarkis Ĉedi. — Tivisa kaj Tor vizitis biologiajn institutojn de la planedo kaj estis afekciitaj de nekredebla neprizorgiteco de rezervejoj kaj parkoj: forkonsumitaj, mortantaj arbaroj kaj tute degenerinta faŭno. Demetu pli baldaŭ la skafandrojn, Eviza!
— Necesos toleri ankoraŭ ĉirkaŭ ses tagojn.
La stelŝipanoj komencis disiri laŭ la ĉambroj, por prepari vican transsendon al «Malhela Flamo».
— Ĉu vi deziris vidi Veda-n Kong? Do ni iru, — subite turnis sin Rodis al Ĉedi.
La longe silentinta nigra SDP ektrotis el la angulo al la divano. Faj Rodis prenis el ĝi «steleton» de memormaŝino kun ankoraŭ netuŝita banderolo kaj disvolvis la stanfolion. La grenate ruĝa koloro diris pri biografio de lirika direkto. Post kelkaj manipuloj de Rodis antaŭ la alta, blue drapirita muro aperis bildo de virino. Stereofilmoj de la EGR estis neniel malpli bonaj, ol la modernaj, kaj Veda Kong, tra la forpasintaj jarcentoj, eniris kaj eksidis antaŭ Rodis kaj Ĉedi en fajne plektitan metalan fotelon de tiu tempo.
— Mi ŝaltis la kvinan radion, — flustre diris emociiĝinta Rodis. — Tion, kion mi neniam vidis mem, — la lastan jardekon de ŝia vivo. Kiam ŝi finis deĉifradon de la milita historio de la kvara periodo de la EDM…
Ĉedi, lokiĝinta en la malproksima angulo de la divano, vidis antaŭ si samtempe Veda-n Kong kaj Faj-on Rodis, kvazaŭ sidantajn unu kontraŭ la alia, la virinon de la Erao de la Granda Ringo kaj la virinon de la Erao de Kuniĝintaj Manoj… Ĉiu lernejanino de la Tero konis Veda-n Kong,[16] la esploristinon de teruraj subteraĵoj de la EDM, la heroinon de antikvaj fabeloj, la amatinon de du famaj homoj de sia tempo — de Erg Noor kaj de Dar Veter, la amikinon de la legenda Ren Boz. Ĉedi komparis la konatan bildon kun la viva daŭrigantino de ŝia afero. Faj Rodis ne devis trabatiĝi tra denso de ŝtonoj kaj danĝeroj de gardaj aparatoj. En la abismo de kosmo en distanco, neimagebla eĉ por homoj de la epoko de Veda Kong, ŝi trovis tutan planedon, kvazaŭ restintan post tiuj krizaj tempoj de la tera homaro. Ĉedi kun infana admiro rigardis al la fajna vizaĝo de Veda, milda, kun karesaj grizaj okuloj, kun revema rideto. La kapo ete kliniĝis pro pezo de la grandegaj harligoj. La jaroj ne influis la knabinecan sveltecon de ŝia staturo, sed al Ĉedi, kompare kun la filmoj de la junaj jaroj de Veda, ŝajnis, ke kaŝita malgajo penetras ŝin tutan.
Grandega diverseco de homa aspekto sur la Tero, speciale en la Erao de Komuna Laboro, kiam komencis kuniĝi plej malsamaj rasoj kaj etnoj, superis ajnan fantazion. Ĉiaspecaj koloroj de haroj, okuloj, haŭto kaj specialecoj de kompleksio kombiniĝis en idoj de ĥmero-evenko-hindoj, hispano-ruso-japanoj, anglo-polinezian-zulu-norvegoj, eŭsko-italo-arabo-indonezianoj k.t.p. Listoj de tiuj senfinaj kombinaĵoj okupadis tutajn bobenojn da genealogioj. Vasteco de elekto de genetikaj kombinoj garantiis senfinon de vivo sen degenero, tio estas senliman leviĝadon de la homaro. Feliĉo de la Tero estis en tio, ke la homaro aperis el malsamaj malproksimaj grupoj kaj kreis sur la historia vojo multajn apartaĵojn, kulturajn kaj fizikajn. Komence de la Erao de la Granda Ringo la tipo de la homo de la Tero iĝis pli perfekta, anstataŭinte multaspektajn tipojn de la Erao de Komuna Laboro. Ĝis la fino de tiu Erao la homoj dividiĝis je du ĉefaj kategorioj: la neandertaloida — fortika, kun pezaj krudaj ostoj, kaj kromanjonoida — kun pli maldika skeleto, pli granda alto, pli rompebla psike kaj pli fajna en sentoj. La afero de genetikistoj estis preni de ambaŭ la plej bonan, kuniginte ilin en unu, kio estis farita dum la EGR. Kaj en la EKM la pureco de la aspekto iĝis eĉ pli bone esprimita, kiel tion vidis Ĉedi, komparante la asketan firmecon de la kvazaŭ ĉizita el ŝtono vizaĝo de Faj Rodis kun la milda aspekto de Veda Kong.
Faj Rodis reflektis ankoraŭ unu ŝtupon de altiĝo de energio kaj universaleco de la homo, konscie ellaborata en la socio, evitanta pereigan specialecon. Faj Rodis en ĉio ŝajnis pli fortika, pli firma ol la virino de la EGR — kaj per konturoj de la forta korpo kun fortika skeleto, kaj per lokiĝo de la kapo sur alta, sed ne maldika kolo, kaj per necedema rigardo de la okuloj, metitaj pli larĝe, ol ĉe Veda, kaj respektive per pliaj larĝoj de la frunto kaj de la mentono.
Krom tiuj ekstere arkaikaj trajtoj, krom plia psikofizika forto kaj fortikeco de la korpo, Rodis ankaŭ interne diferencis disde Veda Kong. Se al Veda ajnulo tiriĝus senrezerve kaj fideme, do Rodis estus ĉirkaŭbarita per limo, por kies trairo necesus certeco kaj peno. Se Veda kaŭzis amon ekde unua rigardo, do Rodis — admiron kaj ioman timeton.
Veda Kong turnis sin al la nevidebla spektantaro:
«Jen du kantoj de la milita periodo de la EDM, antaŭnelonge tradukitaj de Tir Gvist. La melodioj estas senŝanĝaj».
Ies manoj transdonis al Veda malpezan muzikilon kun larĝa plata sonkesto kaj kordoj, streĉitaj sur longa kolo. Ŝiaj fingroj eligis longajn sonorajn sonojn de melodio simpla kaj trista, kiel falantaj larmoj.
«Preĝo pri kuglo», — diris Veda, kaj ŝia malalta forta voĉo plenigis la grandan ĉambron de la palaco.
Alparolo al ia dio kun preĝo pri sendo de pereo en batalo, ĉar en la vivo por la homo jam nenio plu restis.
— «Mortigan kuglon sendu al mi, ja via graco estas senfina», — ripetis Ĉedi. — Kiel povis la socio konduki la homon, evidente, trankvilan kaj kuraĝan, al preĝo pri kuglo?
La dua kanto ŝajnis eĉ pli nekredebla:
Veda Kong kantis, kliniĝante al la triste kaj minace murmuregantaj kordoj. Nekonata amara faldeto kripligis ŝiajn lipojn, kreitajn por malfermita rideto.
«Eliru al maro — kadavroj sur ondoj…»
Tuj kiam malaperis la bildo, Faj Rodis ekstaris kaj diris amare:
— Veda Kong pli bone ol ni sentis tutan nemezureblon de suferoj, travivitaj de niaj prauloj.
— Ĉu vere la kontraŭhumanismo estis tiel disvastiĝinta en la EDM, ĉu ĝi determinis la tutan vivon? — demandis Ĉedi.
— Feliĉe, ne. Sed tamen la kontraŭhumanismo penetris ĉion, eĉ la arton. La plej grandaj poetoj de tiuj tempoj permesis al si versojn kiel tiuj. — Rodis deklamis malaltvoĉe kaj laŭte: — «Kuglojn ĵetu al malkuraĝuloj, pafu, maŭzer', al amas' de fuĝuloj!»[17]
— Neeble! — miregis Ĉedi. — Kio estas maŭzer'?
— Speco de portebla pulvopafilo.
— Do ĉu tio estis serioza? Pafi al fuĝantoj, saviĝantaj el danĝero? — Ĉedi morniĝis.
— Tute serioza.
— Sed al kio tio kondukis?
Anstataŭ respondo Rodis malfermis vandon de la SDP kaj elprenis oblongan romban ujon de kristal-onda orgeno. Levinte ĝin sur dismetitaj fingroj de la maldekstra mano, ŝi kelkfoje movis super ĝi la dekstran manplaton. Eksonis muziko, potenca kaj malbonkora, ruliĝanta per ondego, en kiu dronis kaj sufokiĝis disonancaj akordoj de longigitaj sonoj. Sed tiuj obtuzigitaj plendoj firmiĝis, kuniĝis kaj plektiĝis en kirlaĵon de damno kaj moko.
Ĉedi nevole kunpremiĝis.
La sonoj kun ŝriko, jen malaltiĝante, jen altiĝante, disiĝis en sordina muĝo. En tiun ĥaoson de la rompiĝanta, saltanta melodio eniris la voĉo de Faj Rodis:
Surdiga fajfo kaj hurlo, kvazaŭ eksplodo de atoma fajro, leviĝis poste, kaj la muziko subite ĉesis.
— Kio estis tio? De kie? — sufokiĝante, demandis Ĉedi.
16
Veda Kong — pri Veda Kong, Erg Noor, Dar Veter kaj Ren Boz legu en «La nebulozo de Andromedo» (rim. de la tradukinto).
17
«Kuglojn ĵetu al malkuraĝuloj…» — el poemo de granda rusa kaj sovetia poeto Vladimiro Majakovskij (1894–1930) «150 000 000» (1920) (rim. de la tradukinto).
18
«Ho Tero, vane ŝerci ĉesu…» — el versaĵo de N. Gumiljov «Naturo» (1918) (rim. de la tradukinto).