Выбрать главу

Sed metita malantaŭ Olla sur la finon de la duonringo, la lasta stelŝipano Sol Sain ne rigardis al ŝi. Elŝoviĝinte el malantaŭ regpanelo de maŝino, la komputila inĝeniero mallarĝigis la okulojn en karesa rideto, kiu sulkigis per ruzaj faltoj lian maldikan vizaĝon. Ŝajnis, li penis vidi la transan flankon de la monumento, kie staris lia plej proksima kaj amata, nun por ĉiam kaŝita for de li.

La suno definitive subiris, la kupolo estingiĝis, kaj tropika nokto ŝtelvenis subite. Sed tuj, pro ĉeesto de vizitantoj, aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj, kaŝitaj en ringa kornico super la statuoj. En la arte krucigitaj radioj la skulptaĵoj fariĝis eĉ pli vivaj, dum ĉio ĉirkaŭe malaperis en netravidebla mallumo. La lernantoj retenis la spiron — ili kvazaŭ restis vidalvide kun la herooj de «Malhela Flamo». Ŝajnis, pasos kelkaj minutoj da atendo, kaj la stelŝipanoj ekspiros, ridetos kaj etendos la manojn al siaj posteuloj. Sed tempo pasis, kaj rigida senmoveco de la figuroj premis pli kaj pli. Eble, unuafoje la sento de neevitebleco de la morto, de nerevenigebla perdo penetris profunde en la konscion de la gejunuloj.

Iu brue suspiris. Kimi frotis la tempiojn, decideme paŝis al la statuo de Faj Rodis kaj kliniĝis antaŭ ŝi per gesto de adiaŭo, preskaŭ frapiĝinte je angulo de la ŝtona libro, kiun ŝi tenis antaŭ si. Liaj kamaradoj disiris, haltante penseme antaŭ plej plaĉintaj skulptaĵoj. Aliaj, deirinte malproksime, rigardis al la tuta skulpta grupo. Plej multaj lernantoj haltis antaŭ la okcidenta grupo. Tiuj homoj ne revenis al la kara Tero, ne tuŝis ree ĝian kuracan naturon, ne vidis dum la antaŭmortaj horoj eĉ unu homon de la gepatra planedo. La mondo de Tormans, troviĝanta en distanco, atingebla por nenio, krom SRR, ŝajnis eĉ pli senespera, danĝera kaj senĝoja, ol senvivaj planedoj, trovitaj ĉe proksimaj sunoj, aŭ mondoj de nekomprenebla vivo sur ekranoj de la Granda Ringo.

La gejunulojn penetris humoro de tuj tempoj, kiam la starto de la unua SRR estis simila al plonĝo en nekonatan abismon. Ili forgesis pri tio, ke la ofero de la Tero sur Tormans estis ne vana, kaj staris antaŭ la monumento, kiel tiuj, kiuj antaŭ pli ol jarcento adiaŭis kun «Malhela Flamo» antaŭ ĝia ankoraŭ neniam irita vojo, plenaj je malklara maltrankvilo kaj je tute reala konscio de ega danĝereco de la ekspedicio.

La instruisto atingis sian celon — la lernantoj prepariĝis al spektado de la «steleto» de la Domo de Historio, la stereofilmo kun priskribo de la ekspedicio, filmita plejparte surloke. Ceteraj okazintaĵoj estis restarigitaj laŭ registraĵoj de memoriloj kaj laŭ rakontoj de la revenintaj anoj de la ekspedicio. La instruisto devis rememorigi al la gejunuloj pri neceso de reveno. Kelkaj homoj proponis nokti surloke, sed la plejmulto akceptis konsilon de la instruisto — reveni per nokta trajno, por jam morgaŭ spekti la «steleton», kiu postulos tagon kun ripoza paŭzo.

Sendezire, ofte rigardante malantaŭen, la lernantoj kolektiĝis kaj ekiris laŭ la vojo tra la bosko. Tuj kiam la lasta homo deiris de la placeto de la fundamento, la prilumo de la monumento estingiĝis. La modelo de la stelŝipo kaj la statuoj de ĝia anaro malaperis en mallumo, kvazaŭ falis en nigran abismon de la kontraŭmondo Tamas. Per malforta fosforeska brilo eklumis randoj de la vojo. La vojaĝantoj povis senhezite iri kaj en netravidebla mallumo de la bosko, kaj sub la stela ĉielo tra la pasejo de la monteta rondo.

En sinkoncentra silento ili venis al la stacio. La kutima etoso de la Spirala Vojo, lumo kaj multo da homoj malfortigis la impreson, kaj la junularo komencis ekscitite pridiskuti la viditaĵon. La demando: kiu al kiu pleje plaĉis — estis arde debatata, ĝis kiam venis la trajno, kaj la laciĝintaj vojaĝantoj ekkuŝis sur molaj sidiloj.

— Tamen tiuj kvin, kiuj pereis, estas pli bonaj, ol la revenintoj, kaj tio ne estas hazarde! — ripetadis Kimi, kuŝiĝante pli komforte.

— Tute ne! — kontraŭdiris volvinta sin Puna. — Al mi Grif Rift ŝajnis la plej profunda, firma kaj saĝa!

— Por kio do li restis en la ŝipo?

— Kiu do, krom li, povus regi anihilacion? Ĉu vi ne komprenis, ke «Malhela Flamo» pereus sur Tormans aŭ en la vojo kaj ni neniam ekscius ion ajn!

— Vere! Sed tamen…

— Sed tamen mi deziras dormi, kaj ne disputi kun vi. Des pli ke ĉiuj malsame rilatis al la homoj de la ekspedicio. Dalve admiras bataleman Gen Atal-on kaj Neja-n Holli, kaj vi ne deŝiris la rigardon disde Faj Rodis kaj Div Simbel.

— Ni vidos, kiu estas pli bona! — kontraŭdiris oni el alia vico de sidiloj. — Morgaŭ, post la «steleto».

— Ni vidos! — dormeme balbutis Puna, sed la nelacigebla Kimi aliris la instruiston, lokiĝintan en la malantaŭa fino de la salono. La junulo geste petis permeson kaj ricevis jesan kapklinon.

— Vi, kun vivsperto kaj profunda kompreno, — diris Kimi, — kiun el ili vi elektus via amiko?

— Ĉu vi pensas pri amikoj en heroaĵoj aŭ pri mentoro?

Kimi ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

— Mi komprenas. Sed en elekto de amikino ne povas esti imitado, kaj mi ne estas ekzemplo por vi.

— Certe, ne. Sed mi deziris scii… pensante pri ĝusteco de juĝo kaj gusto. Ni ĉiuj tiel disiris…

— Kaj bone. Sendependecon de juĝo ni, instruistoj, strebas eduki en vi ekde unuaj paŝoj de la vivo. Poste, post certa sumo da scio, aperas komuneco de kompreno.

— Kaj vi?..

— Mi, se mi povus elekti, elektus Faj-on Rodis.

— Ho jes! Kaj mi…

— Aŭ Olla-n Dez!

— Kial do? — nekomprene ekkriis la junulo. — Ili estas tiaj malsamaj, tute nesimilaj.

— Ĝuste en tio estas la afero. Vidu, mi vin avertis. Jam estas tempo dormi, kaj ni ne komencu komplikan diskuton. Sed baldaŭ vi devos ekscii jam ne per racio, sed per sento la tutan neeviteblan polusecon de sentoj, la dialektikon de la vivo, multe pli komplikan kaj malfacilan, ol ĉiuj kaprompaj problemoj de kreantoj de teorioj en scienco kaj de novaj vojoj de arto. Memoru ĉiam, ke la plej malfacila en la vivo estas la homo mem, ĉar li eliris el la sovaĝa naturo ne destinita al tiu vivo, kiun li devas vivi laŭ forto de sia penso kaj nobleco de sentoj.

La instruisto eksilentis kaj karese puŝis Kimi-n al lia loko. Tiuj konkludaj vortoj multfoje reaperis en la memoro de la junulo dum horoj, kiam la «steleto» de la memormaŝino komencis disvolvi rakonton pri la planedo Tormans en preskaŭ reala vivo sur ekranoj de TVF.

Ĉapitro 1

Mito pri planedo Tormans

— Konklude permesu rakonti pri deveno de la nomo. En la kvina periodo de la EDM en la okcidenta sfero de la monda kulturo altiĝis malkontento pri la civilizo, kreskinta el la kapitalisma formo de socio. Multaj verkistoj kaj sciencistoj penis rigardi en estontecon. La antaŭsentoj de artistoj eniris kiel maltrankvilo en pensojn de progresemaj homoj antaŭ proksimiĝanta krizo dum tiuj jaroj, kiam maturiĝintaj kontraŭdiroj plej ofte finiĝadis per militaj konfliktoj. Sed post invento de malproksimaj raketoj kaj nuklea armilo la timo pri estonta sorto de la homaro iĝis universala, kaj, memkompreneble, speguliĝis en la arto. En la Domo de Artoj estas konservata pentraĵo de tiu epoko. Mallonga subskribo sub ĝi estas tute komprenebla por ni: «La lasta minuto». Sur vasta kampo vice staras gigantaj raketoj, similaj al altaj krucoj sur antikva tombejo. Malalte pendas la malhela, sensuna ĉielo, minace trastrekita per akraj pikiloj de raketaj pintoj — teruraj portantoj de termonuklea morto. Homoj, malkuraĝe retrorigardante, kvazaŭ mem timante pri la faritaĵo, vice kuras al nigra kaverno de profunda bunkro. La pentristo sukcesis transdoni senton de terura katastrofo, jam neevitebla, ĉar responde al pereo de milionoj da senkulpaj homoj de tie, kien estas celitaj la krucsimilaj monstroj, alflugos samaj raketoj. Pereos ne tiuj, kiuj kuras en la bunkron, sed pentritaj sur la alia flanko de la diptiko viro kaj virino, junaj kaj plaĉaj, fleksintaj la genuojn sur bordo de granda rivero. La virino alpremas al si etan infanon, kaj pli aĝa knabo forte alkroĉiĝis per la manoj al la patro. La viro brakumas la virinon kaj la infanojn, turninte la kapon malantaŭen, tien, kie el alruliĝanta nubo de atoma eksplodo elŝoviĝis giganta glavo, levita super la mizeraj figuretoj de la homoj. La virino ne retrorigardas — ŝi rigardas al la spektanto, kaj senfina tristo de kondamniteco sur ŝia vizaĝo premas ĉiun, kiu vidas tiun pentraĵon. Ne malpli forte estas esprimita senhelpeco de la viro — li scias, ke ĉio estas finita, kaj nur deziras, ke — pli rapide.

La humoroj, similaj al tiuj spegulitaj en la pentraĵo, inter homoj, kiuj konfesis kristanan religion kaj senrezerve kredis je specialaj, tiam nomataj mistikaj, fortoj, starantaj super la naturo, aperis eĉ pli frue, post la unua monda milito de la EDM. Moralistoj jam delonge vidis neeviteblon de disfalo de la antaŭa moralo, eliranta el religiaj dogmoj, kune kun dekadenco de la religio, sed malsame de dialektikaj filozofoj ili ne vidis eliron en rekonstruo de la socio. Ekzemplo de tia reago al la realo por ni iĝis la konserviĝinta el tiu periodo malgranda libro de Artur Lindsej[5] pri fantastika vojaĝo sur iun planedon en la sistemo de la stelo Arkturo. Certe, la vojaĝo estis spirite-mistika. Tiama teĥniko eĉ ne povis pensi pri stelŝipoj. Sur la imagita planedo okazis repago de pekoj de la homaro. Morna, trista vivo, pripentrita de la aŭtoro, mirigas per riĉeco de fantazio. La planedo nomiĝis Tormans, kio en jam forgesita lingvo signifis «turmento». Tiel naskiĝis la mito pri la planedo de turmento, kiu poste estis uzita, kiom ni povas juĝi, kaj de pentristoj, kaj de verkistoj de pluraj generacioj. Al la mito pri Tormans oni revenis plurfoje, kaj tio okazis ĉiam en periodoj de krizoj, malfacila milito, malsato kaj malklara estonteco. Por ni la planedo Tormans estis nur unu el multaj miloj da fabeloj, forgesitaj por ĉiam. Sed ĉiuj scias, ke antaŭ sepdek du jaroj ni ricevis laŭ la Granda Ringo la unuan mesaĝon pri stranga planedo de ruĝa suno en la konstelacio Linko. Historiisto Kin Ruĥ, trovinta en arkivoj la fontaĵon de la mito, nomis la novan planedon Tormans — simbolo de malfacila vivo de homoj en nearanĝita socio.

вернуться

5

Artur Lindsej — temas pri David Lindsey (1876–1945), angla fantasta verkisto, kaj lia libro «Vojaĝo al Arkturo» (rim. de la tradukinto).