Sub muĝo de la ekscitita amaso kaj tintado de tranĉiloj, desaltantaj de la nevidebla baro, la teranoj kaŝiĝis en la trairejo de la muro. Ne tuj la atakantoj komprenis, ke ili renkontis nesupereblan forton. Ili retiriĝis sur la placon kaj komencis konsiliĝi. Ĉirkaŭrigardinte, la vojaĝantoj komprenis, ke ili troviĝas en eksa parko, ĉirkaŭbarita per masivaj muroj. Polvo de forputrintaj arbostumpoj kuŝis en amasetoj inter ŝtonaj fostoj kun surskriboj, ŝtonplatoj kaj skulptaĵoj. Tio estis tombejo de tiuj foraj tempoj, kiam homojn oni enterigadis en la urbo, apud famaj temploj. La muro de la tombejo ne prokrastus atakon, tial Gen Atal elektis lokon por la defenda kampo proksime de la enirejo. Li starigis du SDP-ojn en «aksajn» angulojn de kvadrato, konturita per bluaj ceramikaj kolonetoj. Ĉi tie por la atakontoj estis pli klara la limo de la malpermesita zono. Post kelkaj atakoj en ili aperos reflekso pri netraireblo, kaj tiam eblos de tempo al tempo malŝaltadi la kampon. La stato de la baterioj tre zorgigis la inĝenieron de kirasa defendo. Ne atendante tiajn aventurojn, ili malŝparis multe da energio por rapida veturado…
Tor Lik levis periskopon de la SDP, samtempe servantan kiel anteno. Estis proksimiĝanta la horo, kiam «Malhela Flamo» kreos reflektan «spegulon» en superaj tavoloj de la atmosfero super la urbo Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj vokos avion kaj povos konsiliĝi pri la okazintaĵo.
La indikilo de komunikado montris bluan lumeton. Por ŝparado de energio ili decidis komunikiĝi sen bildoj, kun malŝaltita TVF.
Afekciita Tivisa vagis inter tomboj kaj neniel povis trankviliĝi, riproĉante sin pro malfruiĝo kun helpo al la kaptitoj.
Tor Lik aliris ŝin kaj deziris brakumi, sed ŝi depaŝis, dekliniĝis.
— Kiuj estas tiuj estaĵoj? Ili estas nedistingeblaj de homoj, sed samtempe ili ne estas homoj. Por kio ili estas ĉi tie? — sufere sonis ŝia demando.
— Jen tio, verŝajne, estas ĝuste tiu danĝero, pri kiu aludis la tormansaj oficistoj, — konvinkite diris Gen. — Evidente, ili hontas agnoski, ke sur la planedo Jan-Jaĥ ekzistas tiaj specoj — tion ne eblas nomi socio, — specoj de banditaj grupoj, kvazaŭ reviviĝintaj el la Malhelaj Jarcentoj de la Tero!
— Jes, la danĝero estas multe pli timinda, ol la limajoj de la Spegula maro kaj la manĝantoj de kranioj en la arbaro, — konsentis Tor.
— Mi rememoris, bedaŭrinde, malfrue, unu el lekcioj de Faj Rodis, — afliktite suspiris la inĝeniero de kirasa defendo, — pri terura krueleco, akumuliĝinta en psikologio de antikvaj rasoj. El tio sekvis konkludo pri malsamaj niveloj de infereco ĉe diversaj popoloj en sama tempo. Pro humuligiteco antaŭ vivregantoj de ajna speco — bestoj, dioj, regnestroj — aperas bezono pri triumfo per artifika turmentado kaj mokado de ĉiuj, trafantaj sub potencon de tiaj malhomoj.
— Al mi ŝajnas, ĉi tie estas alio! — ekscitite kriis Tor Lik. — Samkiel ajna alia, la tormansa socio akumulis moralajn riĉaĵojn per edukado en la severa lernejo de la vivo. Oni elĉerpis ilin en tirana ekspluatado, kaj tiam venis ĉies malmoraleco, kiun povas bridi neniuj minacaj leĝoj kaj feroco de la «liluloj».
— Ne, mi devas paroli kun ili! Gen, malŝaltu la kampon. — Tivisa ekiris al la pasejo en la muro.
La apero de Tivisa kaŭzis kriojn de la amaso, kiu plenigis la placon. Tivisa levis la manojn, montrinte, ke ŝi deziras paroli. El du flankoj venis, evidente, la ĉefoj — la duonnudulo kun node ligitaj haroj, kaj la tatuito — akompanataj de siaj amikinoj. La virinoj, similaj unu al la alia, kiel fratinoj, iris, svingante la maldikajn koksojn.
— Kiuj vi estas? — demandis Tivisa en la lingvo de Jan-Jaĥ.
— Kaj kiuj estas vi? — demandis siavice la tatuito, li parolis en la «malalta», primitiva dialekto de la planedo, kun ĝia malklara prononco, glutado de konsonantoj kaj abrupta altiĝo de tono fine de frazoj.
— Viaj gastoj el la Tero!
La kvaropo ekridegis, montrante per la fingroj al Tivisa. La ridon subtenis la tuta amaso.
— Kial vi ridas?
— Niaj gastoj! — kriegis la duonnudulo, emfazante la unuan vorton. — Baldaŭ ci estos nia… — Kaj li faris geston, ne lasantan dubojn pri la sorto de Tivisa.
La virino de la Tero ne konfuziĝis kaj, ne cedinte, diris:
— Ĉu vi ne komprenas, ke vi falas en abismon sen reveno, ke malamo, akumulita en vi, direktas sin al vi mem? Ke vi iĝis viaj propraj ekzekutantoj kaj torturantoj?
Unu el la virinoj, kolera, hirtiĝinta, kiel furioza katino, subite alproksimiĝis al Tivisa.
— Ni venĝas, venĝas, venĝas! — ekkriegis ŝi.
— Al kiu?
— Al ĉiuj! Al ili! Kiuj mortas, kiel senvorta bruto, kaj al tiuj, kiuj elpetas vivon, servante kiel lakeoj de regantoj!
— Kaj kio estas lakeo?
— Abomena sklavo, praviganta sian sklavecon, tiu, kiu, trompante aliajn, rampas sur ventro antaŭ regantoj, kiu perfidas kaj murdas kaŝe. Ho, kiel mi ilin malamas!
«Tiu virino estis grave humiligita, perfortita, kio metis ŝin sur sojlon de frenezo», — pensis Tivisa kaj mallaŭte demandis:
— Sed kiu ofendis vin? Ĝuste vin, persone?
La vizaĝo de la virino tordiĝis.
— Ha! Ci estas pura, bela, ĉioscia! Batu ŝin, batu ĉiujn! Kial vi staras, malkuraĝuloj! — ekŝrikis ŝi.
«Psikopatino!» — pensis Tivisa. Ŝi rigardis en la vizaĝojn de la homoj, alproksimiĝantaj al ŝi, kaj teruriĝis: neniu penso estis en ili. Sovaĝa kaj malhela, plata, kiel plado, animo de subevoluinta infano rigardis al ŝi per la okuloj de tiuj homoj.
Kaj Tivisa retiriĝis en la pordegon ĝustatempe. Gen Atal, observinta la interparolojn kun la mano sur la butono, fermis la defendon. Deĵetitaj persekutantoj ekruliĝis laŭ platoj de la antikva placo.
Tivisa kaptis sian vangon, kiel ĉiam en minutoj de elreviĝo kaj malsukceso.
— Kion vi povas ankoraŭ, Tiĥe? — demandis Tor Lik, nomante ŝin per intima nomo, elpensita jam dum la heraklaj heroaĵoj.
— Se anstataŭ mi ĉi tie estus Faj Rodis! — kun amaro diris Tivisa.
— Mi timas, ke ankaŭ ŝi atingus nenion bonan. Nur eble uzus sian forton de amasa hipnoto… Nu, haltigus ilin, kaj kio plu? Ankaŭ ni ilin haltigis, sed ni ja ne povas buĉi ilin per lasera radio, savante niajn valoregajn vivojn!
— Ho ne, certe. — Tivisa eksilentis, aŭskultante bruon de la amaso, aŭdiĝanta tra la baraĵo de la tombejo.
— Eble, ili bezonas narkotaĵojn? — demandis Gen Atal. — Ĉu vi memoras, kiom estis disvastiĝintaj narkotaĵoj en antikveco, speciale, kiam ĥemio inventis narkotaĵojn pli malmultekostajn, pli efikajn, ol alkoholo kaj tabako?
— Mi ne dubas, ke ili havas ebriigilojn. Sufiĉas rigardi, kiel ili moviĝas. Sed la esenco de la plago estas en alio — en perdo de homeco. En antikvaj tempoj okazadis, ke sovaĝaj bestoj edukadis etajn infanojn, hazarde forlasitajn al arbitro de la sorto. Estis konataj infanoj-lupoj, infanoj-pavianoj, eĉ knabo-antilopo. Certe, povis transvivi nur individuoj, dotitaj per speciala sano kaj mensaj kapabloj. Tamen ili ne iĝis homoj. Infanoj-lupoj eĉ perdis kapablon paŝi sur du piedoj. Jen kio okazas al homo, kiam instinktoj kaj rektaj bezonoj de la korpo ne estas disciplinitaj per edukado.
— Ne mirinde, — diris Tor Lik. — Oni delonge scias, ke la cerbo de la homo iĝis potenca, nur evoluante en socia medio. Unuaj vivjaroj de infano gravas multe pli, ol oni pensis antaŭe. Tamen…
— Tamen la socio, sed ne la grego edukis la homon, — daŭrigis Tivisa. — La homo estis grupa, sed ne grega animalo. Kaj homamaso estas grego, ĝi ne povas akumuli kaj konservi informon. Estas krimo senigi homojn je scioj, je vero; abomeninda mensogo kondukis homojn al plena degenero. Gvidataj nur de la plej simplaj instinktoj, tiaj homoj kuniĝas en gregon, kie la ĉefa amuzo estas sadismaj plezuroj. Kaj rekonstrui ilian psikon, same kiel psikon de infanoj-lupoj, rekte alparolante al homaj sentoj, ne eblas. Necesas elpensi specialajn metodojn… Kiel mi tamen bedaŭras, ke kun ni ne estas Rodis.
— Kio malhelpas voki ŝin ĉi tien? — demandis Tor.
— Afi, ĉu vi ne komprenis, ke Rodis restis kiel garantiulo en la palaco de la regantoj? — diris Gen Atal. — Kaj restos tie, ĝis ni ĉiuj revenos en «Malhelan Flamon».
— Rigardu, ili transgrimpis la muron! — ekkriis Tivisa.
La sieĝantoj komprenis, ke la defenda kampo baras nur la pordegon, kaj ekgrimpis trans la muron. Baldaŭ la muĝanta amaso jam kuris laŭ la tombejo, puŝante unu la alian, en pasejoj inter monumentoj. Ĉe la bluaj glazuritaj kolonetoj la atakantoj estis deĵetitaj malantaŭen. Ekfunkciis la du angulaj SDP-oj. Gen Atal ŝaltis minimuman tension de la defenda kampo, penetreblan por lumo kaj fortaj armiloj, kiujn la atakantoj ne havis.
Neniam la teranoj povis imagi, ke homo povas atingi tielan brutecon. Furioziĝintaj pro la malsukceso, la loĝantoj de Kin-Nan-Te kriadis sakraĵojn, grimacis, kraĉadis, nudigante, elstarigante hontindajn, el ilia vidpunkto, korpopartojn, eĉ urinis kaj fekis.
Basa, simila al fora tondro signalo de la stelŝipo alportis eksterordinaran faciliĝon. La blua lumeto de la SDP ŝanĝiĝis al la flava. «Malhela Flamo» petis komunikadon. Tor Lik malŝaltis la kampon ĉe la pordego, kie garde ekstaris Gen, kaj la tria SDP komencis elsendon. Grif Rift demandis:
— Por kiom sufiĉos la ĉirkaŭa defendo?
— Ĉio dependas de tio, kiel ofte oni nin ŝturmos, — respondis Tor.