Выбрать главу

Faj Rodis, malgraŭ la masko de maharani, restis la sama rekta, malfermita kaj sentima virino, kiu afekciis la reganton jam en la unua renkontiĝo. En ŝia interna mondo, evidente, regis ekvilibro kaj scipovo rapide restarigi en si trankvilon — la kvalitoj, eblaj nur ĉe abundo de psikologia fortikeco kaj volo. Ĝuste tial, kontraste kun la difekta psiko de Jan-Jaĥ, tiuj ŝiaj bonegaj homaj kvalitoj — plena malesto de malŝato, suspektemo aŭ memkontento — tamen ne altiradis al ŝi tormansanojn. Senŝanĝa restis la abismo inter ŝi kaj ĉiuj aliaj, eĉ Ĉojo Ĉagas mem. «Eĉ kun li, la granda kaj ĉiopova!» — kun indigno agnoskis la reganto. Li rememoris fragmenton el la konversacio inter inĝeniero Tael kaj Faj Rodis — pri tio oni raportis siatempe. Rodis estis klariganta al Tael, ke sur la planedo Jan-Jaĥ plene mankas unu el la tre gravaj psikologiaj fundamentoj de krea vivo — la konscio de senfineco de la spaco kun ĝiaj neatingeblaj limoj kaj nenombreblaj mondoj, ankoraŭ ne malkovritaj de la homo. Abismaj profundaĵoj de la kosmo ekzistas eĉ ekster la scio de la Granda Ringo kaj en la plej neatenditaj kombinoj de la leĝoj de la materia mondo. La inĝeniero respondis, ke Rodis mem estas por li enkorpiĝo de tiu senlimeco kaj ŝia animo same diferencas de ilia psiko, kiel senfineco diferencas de la fermita kaj enua mondo de Jan-Jaĥ, kies ĉefa akso estas la strikta hierarkio.

«Jen saĝa komplimento de la inĝeniero, — pensis la reganto, — sed ekzistas alio, pri kio la kompatindulo, certe, eĉ ne kuraĝas pensi. Ŝi estas virino de sama radiko kun ĉiuj, kaj tial neeviteble devas obei al volo kaj forto de viro. Tamen, mi ne pensas, ke tiu malvarma, gaja kaj memfida filino de la Tero estos same bona amorantino, kiel mia Er Vo-Bia. Sed tamen tio estas provinda!»

Kaj, kiel ĉiuj regantoj de ĉiuj tempoj kaj mondoj, la prezidanto de la Kvaropa Konsilio komencis senprokraste plenumi sian intencon.

Li ekstaris, kaj tuj leviĝis Zet Ug kaj Gen Ŝi. Er Vo-Bia restis sidi, metinte unu kruron sur la alian kaj balancante la ŝueton kun enmuntita en ĝin steleto-lanterneto. Radioj de la lanternetoj, direktitaj vertikale, estis prilumantaj la sveltajn krurojn de la tormansanino, desegnante ilin laŭ la tuta longo tra maldika ŝtofo de la robo.

Faj Rodis, opiniante la vesperon finita, same ekstaris, pensante pri la pentraĵo en sia ĉambro. Post la konversacio kun Tael ŝi deziris jam hodiaŭ preni penikojn kaj farbojn. Sed Ĉojo Ĉagas deklaris, ke li devas senprokraste pridiskuti kun ŝi gravan demandon. Ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, riverencinte, malaperis, lasinte sian prezidanton, kiel ŝajnis al Rodis, kun plezuro. Er Vo-Bia leviĝis, ĵetis rigardon al Ĉojo Ĉagas, senvorte demandante lin. Ŝi spiris emociplene, nudiginte en afekta subrido la grandajn bluetajn dentojn. Sed Ĉojo Ĉagas kvazaŭ ne rimarkis ŝian alvokon. Kaj tiam Er Vo-Bia ekiris al la elirejo, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, ofendita, bela kaj nebonkora.

Ĉojo Ĉagas unuafoje ekridegis en ĉeesto de Rodis, kaj ŝi miris, kiel krude sonis lia rido. La reganto deŝovis la mezan kurtenon kaj enkondukis Rodis-on en blindige helan koridoron, kie sur benkoj unu kontraŭ alia sidis du gardistoj en verdaj vestoj. Ne atentante ilin, Ĉojo Ĉagas trairis al la pordo en la fino de la koridoro kaj faris iajn manipulojn kun la seruro. La dika pordo malfermiĝis, kaj Faj Rodis eniris en la personan, por neniu atingeblan ĉambron de la reganto, kaŝitan en dikaj muroj de la palaco.

Giganta kristala prismo servis kiel fenestro, reflektante la brulantan sunsubiran horizonton. Ĉojo Ĉagas premis baskulŝaltilon, la prismo turniĝis, aperis la morna ĉielo de Tormans, kaj en la ĉambro aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj. Granda kvinangula spegulo reflektis la blankan kun arĝento maharani-n kaj apude la reganton en nigra vesto, brodita per arĝentaj serpentoj.

Ĉagas faris paŝon al larĝa divano, kovrita per vila tapiŝo kun ornamo el interplektitaj ringoj, haltis malantaŭ la dorso de Rodis kaj super ŝia ŝultro rigardis al la reflektaĵo en la spegulo. Ŝi komprenis, kio devas okazi. La komencitan ludon endis fini, ne lasante implikitajn kontraŭdirojn. Rodis respondis al la reganto per indiferenta kaj degna rigardo. La grandaj manoj de Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭkaptis ŝian maldikan talion… Unu momento, kaj Rodis tuŝos lin per la dorso, metos la kapon sur lian ŝultron… Nenio tia okazis. Nekomprenebla forto deĵetis liajn manojn, momente malaperis lia memfido, kaj kvazaŭ ne ekzistis la deziro. Li eĉ ŝanceliĝis for de ŝi, tiomgrade tio estis afekcia.

— Prefere ni revenu al la antaŭa, — mallaŭte diris Rodis.

Ĉojo Ĉagas falis sur la divanon, kvazaŭ vekiĝinte post dormo serĉante sur la tableto fumajn ilojn.

Faj Rodis trankvile, sen vortoj eksidis flanke sur la randon de la divano. Afekciita Ĉojo Ĉagas ekfumis. Unuafoje dum multaj jaroj li ne sciis, kiel agi. Ĉu ŝajnigi, ke nenio okazis, aŭ koleri?

Rodis helpis al li. La ludo finiĝis, de la maharani restis nur la blanka sario.

— Ĉu vere la reganto de la planedo same obeas al instinktoj, kiel la plej malklera «mavo»? — demandis ŝi, propriginte la terminologion de Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas kun indigno negis tiun supozon.

— Cedinte al via ĉarmo, mi ne klarigis miajn sentojn, kiel indus, sed pri tio ja kulpas vi mem!

Rodis per tuta sia aspekto esprimis silentan nekomprenon.

— Ĉu al vi sufiĉas kelkfoje renkontiĝi kun virino, ne simila al la aliaj, por ekflami per senbrida pasio? — demandis ŝi, uzante mediteman tonon, plej forte influantan la reganton. — Oni povas kompreni homojn, malmulte vidintajn, starantajn malalte en via hierarkia sistemo, prematajn de la vivo. Por ili tio, verŝajne, estas neevitebla, sed vi!

Por momento la vizaĝo de la reganto ricevis lilan koloron. Tamen li tuj ekregis sin.

— Vi parolas tiel, ne komprenante la verajn motivojn. Mi deziris konvinkiĝi pri via allogeco por mi, antaŭ ol peti vin pri unu tre serioza afero!

— Do, ĉu vi konvinkiĝis?

— Konvinkiĝis! — Kolera subrido por momento tordis la vizaĝon de la reganto, li forviŝis ĝin per kutima volstreĉo.

— Sciu, mi unuafoje devas peti, sed ne ordoni…

— Domaĝe. Tia absolutismo neeviteble malbonigas homojn. Ĉu en la infaneco kaj la juneco vi nur ordonadis? Ja la potenco ĉe vi ne estas hereda?

— Malfeliĉe, ne. La rememoroj pri humiliĝoj de la infaneco kaj la juneco, kvankam paliĝintaj dum jaroj, iufoje bruligas kiel fajro!

— Nature! La komplekso de ofendo kaj venĝo estas neevitebla por ĉiu, atinginta la potencon. Sed ĉu ajna peto estas humiliga? Ĉu vi ne devis peti la patrinon, la patron, instruistojn kaj mentorojn? La unuan amatinon?

— Ni deflankiĝas. Ni revenu al mia peto, — seke diris la reganto. — Vi kun via neelĉerpebla intuicio kaj milda simpatio ŝajnas al mi la plej genia el ĉiuj viditaj de mi virinoj. Mi eĉ ne parolas pri la scioj, pri la psikologia potenco kaj, fine, pri la belo, kio same tre gravas.

— Mi memoras la konversacion pri laŭdado, — ekridis Rodis, — per kio vi intencas min humiligi?

— Ĉu humiligi? Ho Granda Serpento! Mi deziras levi vin super la tuta planedo Jan-Jaĥ, mi deziras, ke vi fordoniĝu al mi!

Faj Rodis rektiĝis.

Ĉojo Ĉagas trankvile daŭrigis:

— Por naski al mi filon. Mi esperas, ke sur la Tero oni scipovas regi genetikon kaj vi povas naski infanon de necesa sekso?

— Por kio vi bezonas filon de mi? En via dispono estas duonmiliardo da virinoj de Tormans!

— Ili estas fore malantaŭ vi laŭ sano, perfekteco de korpo kaj animo. Via filo estos la unua hereda reganto de la planedo Jan-Jaĥ, aŭ kiel ajn li deziros ĝin nomi. Eble, li nomos ĝin per via nomo!

La ruĝo de indigno ne estis rimarkebla sur la sunbruna haŭto de Rodis.

— Do vi revas pri hereda potenco? Por kio?

— La celo estas klara. Por plibonigi la vivon sur la planedo. Vojo al tiu celo iras tra firmigo de la potenco ĝis plena absoluteco. La reganto devas iĝi nemezureble pli alta ol ĉiuj, li devas iĝi la dio de la planedo kaj de ĝia popolo!

— Al mi ŝajnas, vi sukcesis en tio, — retenante la indignon, diris Rodis, — vi kaj viaj kunuloj staras tiel alte super la amaso de loĝantaro de Jan-Jaĥ, kiel tio eblis nur en la plej antikvaj ŝtatoj de nia Tero.

Ĉojo Ĉagas sulkiĝis kaj subite, konfideme kliniĝinte al ŝi, ekflustris:

— Komprenu do, ke mi havas ne tiom universalan menson, por ke antaŭ ĝi sincere kliniĝu ĉiuj miaj regatoj!..

— Sed vi estas sufiĉe saĝa, por kompreni tion! Kompreni neeblon por unu homo ĉirkaŭpreni la kolosan sumon de scio, kiun postulas scienca regado de la planedo. Sed vi havas sciencistojn, ili helpos. Estas domaĝe, ke vi ne fidas al ili kaj al neniu entute.

— Jes, jes! Mi ne povas regi sen ili, sen tiuj «lovoj», sed mi ne fidas al ili. Sciencistoj estas trompistoj, malkuraĝuloj kaj servilaj lakeoj. Dum multaj generacioj ili trompadis la regantojn kaj la popolon de Jan-Jaĥ, kaj, kiom mi scias, la samo estis en la antikveco sur la Tero. Ili promesadis, ke la planedo povas nutri nelimigitan kvanton da homoj, kaj tute ne atentis, ke la grundo konsumiĝos longe antaŭ la limdato, kiun ili difinis. Ili ne atentis malutilon de ĥemiaj fekundigiloj, kiuj venenis vegetaĵojn kaj grundojn, ne atentis neceson de certa vivospaco por ĉiu homo. Ne komprenante ĉion ĉi, ili ne ĝeniĝis elpaŝi kun kategoriaj konkludoj. Kaj rezulte kaŭzis la teruran katastrofon. Okdek jarojn da Malsato kaj Murdoj! Tamen, pro la eraroj kaj arogo ili pagis. Milojn da sciencistoj oni pendumis per la kapoj malsupren sur pordegoj de urboj aŭ antaŭ iliaj sciencaj institutoj. Sciencistoj ĉiam trompadis nin, regantojn, kaj speciale matematikistoj kaj fizikistoj, kies realajn sukcesojn neniu, krom ili mem, povis kompreni. Tiel agis antikvaj pastroj kaj magoj de la Tero. Ne, mi ne ŝatas sciencistojn. Ili estas etanimaj, vantaj homoj, dorlotitaj per facila vivo, sed ili pensas, ke scias sekretojn de la sorto!