La serpento eligis longan krion, kaj ĝin tuj subtenis la tuta milo da tormansanoj. Ili ekkantis solenan kaj mornan himnon, laŭdante la regantojn de la planedo kaj la feliĉon de sia vivo, liberigita de la minaco de malsato. Rigardante al senpensaj vizaĝoj kaj malfermegitaj buŝoj, Ĉedi miregis pri senlima stulteco de la okazantaĵo. Pensinte, ŝi komprenis, ke homoj en hipnota tranco pretervole firme fiksas en sia subkonscio la sencon de la kanto, kiu luktos kontraŭ ajna alipensado, tiel interna, kiel enportita elekstere de aliaj homoj aŭ per libroj.
Sed la terura metala serpento estis nur maŝino. La veraj regantoj de sortoj de «mavoj» troviĝis sur la malantaŭa plano. Enpensiĝinte, Ĉedi forgesis pri la neceso malfermadi la buŝon kune kun ĉiuj kaj ŝajnigi kantadon. La fingro de la «serpentulo» almontris ŝin. Malantaŭe aperis fortika figuro de «lila» gardisto, kies ekskludan malspritecon ne povis trabati eĉ la hipnoto de la ruĝa serpento. Li metis la manon sur ŝian ŝultron, sed Ĉedi elprenis la karton-«paspermesilon». La «lilulo» retiriĝis kun profunda riverenco kaj trote alkuris la «serpentulon». Ili interŝanĝis frazojn, neaŭdeblajn en la muĝo de la amaso. La oficulo dismetis la manojn, evidente esprimante domaĝon. Ĉedi ne plu devis ludi la rolon. Ŝi sidis senmove, ĉirkaŭrigardante la halon. Ekscito de la tormansanoj kreskis. Kelkaj viroj elkuris en la trairejon inter la antaŭa vico de seĝoj kaj la scenejo. Tie ili falis sur la genuojn, kriante ion nekompreneblan. Tuj kvar «liluloj» forkondukis ilin maldekstren, en pordon, kaŝitan malantaŭ drapiraĵoj. Du virinoj ekrampis sur la genuoj, post ili kelkaj viroj… La «serpentulo» regis la «lilulojn», kiel lerta orkestra direktanto. Laŭ lia nerimarkebla gesto la gardistoj eltiris el la seĝoj du virojn kaj virinon. La kaptitoj rezistis, turniĝis malantaŭen, parolis ion neaŭdeblan en la komuna bruo. La gardistoj malĝentile, senceremonie trenis la homojn en la malluman koridoron malantaŭ la scenejo.
La svingado de la serpenta korpo mallongiĝis, la moviĝo malrapidiĝis, kaj finfine la serpento rigidiĝis, estingis la okulojn, direktinte supren la triangulan kapon.
La homoj eksilentis, kaj, kvazaŭ vekiĝinte, ĉirkaŭrigardadis nekomprene. «Ili ne memoras, kio okazis!» — divenis Ĉedi. Ili lernis kaŝi siajn sentojn en komunaj kunvenoj, konstante aranĝataj en lokoj de ilia laboro. Tie, kiel oni rakontis al Ĉedi, oni postuladis de «mavoj» publike aprobi kaj laŭdi la sagacon de la oligarkio. Multjarcenta praktiko instruis la homojn ne atribui ian valoron al tiuj postuloj, elmontrante eksteran obeon. Tiam la oligarkoj trovis aliajn metodojn penetri en la psikon kaj malkovri sekretajn pensojn.
Ĉedi nerimarkeble vekis Casor-on.
— Ne parolu kun mi kaj ne aliru! — flustris la stelŝipanino. — Ili scias, kiu mi estas. Iru hejmen, mi iros memstare.
Casor, ankoraŭ konsternita, kompreneme palpebrumis.
Ĉedi malrapide ekstaris kaj eliris, kun plezuro post la sufoka atmosfero enspirante malvarman aeron. Ŝi haltis ĉe maldika kvadratsekca kolono el malmultekosta artefarita ŝtono, plu pripensante la scenon de ĉies pentado sub hipnoto. Subite ŝi eksentis sur si persistan rigardon, turniĝis kaj iĝis vizaĝo al vizaĝo kun atlet-statura «mavo» en verda vesto kun alkudrita al la maniko signo de kunpremita pugno. Malgranda grupo de homoj inter «mavoj» povis atingi aĝon de 30 teraj jaroj. Tio estis tiel nomataj «sportaj modeloj» — profesiaj ludantoj kaj luktantoj, okupitaj per nenio, krom muskolaj trejnadoj, amuzantaj homamasegojn sur stadionoj per spektaĵoj, similaj plie al amasaj interbatiĝoj.
La sporta «modelo» rigardis al ŝi persiste kaj senceremonie, same kiel multaj aliaj viroj, kiujn Ĉedi renkontis ĉi tie. Jam en la ĝardenoj Coam ŝi kutimiĝis al la maniero de loĝantoj de Jan-Jaĥ malvesti per rigardo. Sur la Tero en nudeco, en la natura aspekto de homo, neniu trovadis ion neordinaran, ĉiuokaze nenion ekscitan, des pli hontindan. Certe, ĉiu devas esti pura kaj ne preni malestetikajn pozojn, pri kio oni instruas ekde la unua vivjaro. En loĝantino de la Tero rigardoj de viroj de Jan-Jaĥ povis voki nur malagrablan senton, kiel rigardoj de frenezuloj.
La «modelo» demandis:
— Ĉu ci venis elmalproksime? Nelonge estas ĉi tie? Eble, el la vosta hemisfero?
— Kiel vi… — Ĉedi korektis sin, — ci divenis?
La tormansano kontente subridis.
— Tie, oni diras, estas belaj knabinoj, kaj ci… — li klakis per la fingroj, — iras sola, kvankam estas pli bela, ol ĉiuj, — la nekonato kapmontris al la malsuprenirantoj laŭ la ŝtupoj. — Mia nomo estas Ŝot Ka-Ŝek, mallonge — Ŝotŝek.
— La mia estas Ĉe Di-Ter, aŭ Ĉeter, — samtone respondis al li Ĉedi.
— Stranga nomo. Tamen, vi tie, en la vosta, estas iaj aliaj.
— Ĉu ci estis ĉe ni?
— Ne, — por faciliĝo de Ĉedi, konfesis la tormansano. — Ĉu ci estas ies?
— Mi ne komprenis.
— Nu, ĉu apartenas ci al viro aŭ ne? — Vidante malkomprenon de Ĉedi, Ŝotŝek ekridis. — Ĉu cin prenas iu?
— Ne, neniu! — komprenis Ĉedi, pense mallaŭdante sin pro malspriteco.
— Iru kun mi en Fenestron de Vivo.
Tiel nomiĝis ĉe tormansanoj grandaj ejoj por spektado de filmoj kaj artistaj elpaŝoj.
— Bone, ni iru! — respondis Ĉedi. — Kaj se mi havus viron?
— Mi vokus lin flanken, kaj parolus kun li. — Ŝotŝek neglekte kuntiris la ŝultrojn. Iĝis klare, ke por li tiaj «interparoloj» ĉiam finiĝis sukcese.
Ŝotŝek prenis la manon de Ĉedi. Ili direktis sin al la griza kesto de la plej proksima Fenestro de Vivo.
Premanta atmosfero ĉi tie similis al tiu de la Domo de Kunvenoj. Seĝoj staris eĉ pli dense. En varmega ĉambro brilis sparkanta ega ekrano. Teĥniko de Jan-Jaĥ permesis kreadi versimilajn iluziojn, kaptantajn spektantojn per pitoreska mensogo. Ĉedi jam ekde la stelŝipo vidis multajn filmojn, kaj tiu ĉi malmulte diferencis disde ili. Kvankam tre delonge la planedo Jan-Jaĥ iĝis unueca ŝtato, la eventoj de la filmo estis okazantaj dum unu el la pasintaj militoj. La herooj agis kun tuta ruzeco kaj kruelo de la antikvaj jaroj. Murdoj kaj trompo iris per seninterrompa vico. Belaj virinoj regaladis heroojn en litoj aŭ senekzemple humiligadis ilin. Unu el la ĉefaj personoj estis virino. Ŝi dum la filmo murdadis kaj torturadis homojn.
Frenezaj rajdoj sur rajdobestoj, persekutoj sur bruegantaj meĥanismoj, kapto, fuĝo, ree kapto kaj fuĝo. La okazaĵoj evoluis laŭ la elprovita psikologia kanvaso. Kiam la heroino iĝis en lito, nur iomete kovrita per litkovrilo (la tormansa malpermeso pri certaj korpopartoj), kun la nuda, sed filmita de la dorso heroo, Ĉedi sentis, kiel la varmaj kaj humidaj manoj de Ŝotŝek kaptis ŝin je la mamo kaj la genuo. Bedaŭrante, ke ŝi ne havas la trejnitecon kaj la psikan forton de Faj Rodis, Ĉedi faris penon deflankiĝi. La tormansano tenis forte. Ne dezirante respondi per perforto, Ĉedi abrupte elstarigis kojne la kubuton, liberiĝis, ekstaris kaj ekiris al la elirejo, akompanata per incititaj krioj de tiuj, al kiuj ŝi ŝirmis la spektaĵon. Sotŝek atingis ŝin sur la vojeto, kondukanta al granda strato.
— Por kio ci min ofendis? Kion mi faris malbonan?
Ĉedi rigardis trankvile, eĉ malgaje, cerbumante, kiel eliri el la kreiĝinta situacio, ne malkovrante sian inkognitecon.
— Ĉe ni oni tiel ne agas, — mallaŭte diris ŝi, — se jam en la unua horo de konateco oni tiel brakumiĝas, do kion oni faru en la dua?
Ŝotŝek malbone ekridis.
— Kvazaŭ ci ne scias? Kiom ci aĝas?
— Okdek, — konvertinte la dudek terajn jarojn en la tormansajn, mensogis Ĉedi.
— Des pli! Mi pensis — sesdek kvin… Ni iru!
— Kien?
— Al mi. Mi havas ĉambron kun fenestro al kanalo. Mi aĉetos vinon kaj dinaton, kaj al ni estos bone. — Kaj Ŝotŝek ree forte brakumis Ĉedi-n.
Ŝi silente elŝiriĝis kaj hastis eliri el la aleo sur la straton. Preterpasantoj ne ĝenis la persekutanton. Li atingis Ĉedi-n kaj, abrupte tirinte je la mano, igis ŝin turniĝi al si per la vizaĝo.
— Por kio ci iris kun mi? — kolere demandis li.
— Mi ne pensis, ke tiel okazos, pardonu!
— Kial «pardonu»? Ni iru, estos bone. Aŭ mi ne plaĉas? Iru, ci ne bedaŭros!
Ĉedi paŝis flanken, kaj tiam Ŝotŝek batis ŝin laŭ la vizaĝo per la manplato. La bato estis ne tre dolora aŭ kontuza. Ĉedi ricevadis multe pli fortajn batojn dum trejnoj. Sed unuafoje la teran virinon de la EKM oni batis kun speciala intenco humiligi, ofendi. Pli mirigita, ol indignigita, Ĉedi rigardis al multaj homoj, haste irantaj pretere. Indiferente aŭ time rigardis ili, kiel forta viro batas junulinon. Neniu enmiksiĝis, eĉ kiam Ĉedi ricevis pli fortan baton.
«Sufiĉas!» — pensis la stelŝipanino kaj malaperis. La psikologia ludo je malapero estis konata al ĉiu infano de la Tero kaj konsistis en scipovo fortiri la atenton de la kontraŭulo, atentigi lin pri io flanka, senbrue iri malantaŭ lian dorson kaj ne eliri el la sektoro de nevidebleco. Tion eblas fari nur en malfermita loko, antaŭdiventante ĉiujn turnojn de la «kontraŭulo».