Aŭdiĝis neglekta «hm!». Alta kuracisto kun ia brilanta broĉo sur la brusto ekstaris kaj trairis antaŭ la vicoj de aŭskultantoj, iom aroge rigardante al Eviza.
— Mi atendis aliajn revelaciojn de la senditino de la Tero. Tiuj ĉi estas malnovaj, kiel la Blankaj Steloj. Kion vi praktikas — ĉu komencan, se eblas tiel diri, interkoniĝon de ĉiu paro?
— Certe! Por iĝi paro de geamantoj por longe.
— Kaj se ili ne sukcesos por longe?
— Ambaŭ ricevos malstreĉiĝon, lerninte Eroson.
— Tio absolute ne eblas ĉe ni! Ĉu la teranoj ne havas la ĉefan senton de la amo — la ĵaluzon? Diri al la tuta mondo: tio estas mia virino!
— Tia ĵaluzo ĉe ni ne ekzistas. Tio estas restaĵo de la praa seksa selektado — konkurado por femalo, por masklo — tutegale. Pli poste, kiam establiĝis patriarkeco, la ĵaluzo ekfloris surbaze de la instinkto de posedo, provizore estingiĝis en la erotike ordigita vivo de la antikva helena epoko kaj denove renaskiĝis dum la feŭdismo, sed jam pro timo de komparo, pro kompleksoj de malplivaloreco aŭ humiligiteco. Interalie, la terura netoleremo de via oligarkio estas fenomeno de sama speco. Por ke oni ne kuraĝu starigi iun pli alte, opinii pli bona! Sed niaj fortaj, trankvilaj virinoj kaj viroj ne estas ĵaluzemaj, eĉ atentante provizoran reciprokan nekomprenon. Sed ili scias, ke la plej alta feliĉo de homo ĉiam estas sur la ekstremo de liaj fortoj!
La oponanto rigardis al Eviza virece takse.
— Probable, tio eblas nur tial, ke vi, teranoj, estas tiel malvarmaj, ke via mirinde bela aspekto pli forpuŝas, ol allogas.
Parto de viroj aprobe aplaŭdis.
Eviza sonore ekridis.
— Dum la vojo ĉi tien mi aŭdis parton de konversacio inter iuj ĉeestantoj, kiuj taksis miajn virtojn per tute aliaj esprimoj. Kaj ankaŭ nun mi sentas atenton, adresitan al miaj kruroj. — Eviza karesis siajn rondajn genuojn, nudiĝintaj el sub la mallonga robo. — Eĉ por minuto mi ne ĉesis senti direktitan al mi deziron. Sekve, la malvarmeco ne malhelpas al la allogeco, kaj mia oponanto ne pravas.
Virinoj-kuracistoj regalis Eviza-n per aprobaj aplaŭdoj.
— Ni vere estas malvarmaj, dum ne liberigis nin en erotiko, kaj tiam…
Eviza malrapide ekstaris kaj rektigis sin, streĉiĝinte tuta, kvazaŭ en minuto de danĝero. Kaj la tormansanoj ekvidis metamorfozon de la stelŝipanino. Ŝiaj lipoj duonmalfermiĝis, kvazaŭ por kanto aŭ nediritaj vortoj, la «tigraj» okuloj iĝis preskaŭ nigraj. La jam sen tio defie altaj mamoj de la juna virino leviĝis eĉ pli alte, la svelta kolo iel emfaziĝis sur la nelarĝaj rektaj ŝultroj de nepensebla pureco kaj glateco, ruĝo de ekscito iĝis videbla tra la sunbruno sur la nuda haŭto. La trankvile rezonanta kaj afabla sciencistino ne plu ekzistis. Aperis virino, la esenco mem de ŝia sekso, en defia belo kaj forto, vokanta, minaca, iom malestima…
La transformiĝo ŝajnis tiom afekcia, ke ŝiaj aŭskultantoj retropaŝis.
— Serpento, vera serpento! — aŭdiĝis flustrado de konsternitaj tormansaninoj.
Uzinte la konfuzon, Eviza foriris de la kampeto, kaj neniu kuraĝis haltigi ŝin.
Ĉedi malrapide iris laŭ strato, mallaŭte kantetante kaj penante reteni la kanton, ŝiriĝantan el la animo. Ŝi deziris eliri sur grandan placon, al ŝi jam delonge ne sufiĉis vasto. Malvastaj kaĝoj-ĉambretoj, en kiuj ŝi nun konstante estis, neelteneble premis ŝin. «Ne povante ekregi sopiron,[30] ne kapabla al vido kaj spir'», Ĉedi komencis vagadi, preterante malgrandajn ĝardenetojn kaj mizerajn placojn, strebante eliri en parkon. Nun ŝi pli ofte iradis sola. Estis okazoj, kiam ŝin haltigadis «liluloj» aŭ homoj kun signo de «okulo» sur la brusto. La karteto ĉiam savadis ŝin. Casor atentigis ŝin pri la linio de signoj, substrekita blue, kiu signifis «doni specialan atenton». Kiel klarigis Casor, tio estis kategoria ordono al ĉiuj tormansanoj, kie ajn ili laboru — en manĝejo, vendejo, kombejo aŭ en publikaj transportiloj, — priservi Ĉedi-n kiel eble plej rapide kaj bone. Dum Ĉedi iradis kun Casor, ŝi ne uzadis la karteton kaj konvinkiĝis per sia sperto, kiel malfacile estas por ordinara loĝanto de la ĉefurbo atingi ne nur specialan, sed eĉ ordinaran bonan rilaton. Sed kiam estis montrata la karteto, la malĝentilaj homoj tuj fleksiĝadis en humilaj riverencoj, penante samtempe plej baldaŭ foririgi la danĝeran vizitantinon. Tiuj transformiĝoj, kaŭzitaj de timo, tiom forpuŝis Ĉedi-n, ke ŝi uzadis la karteton nur por defendo kontraŭ la «liluloj».
Jam dum kelkaj tagoj Ĉedi povis komunikiĝi per la SDP nek kun Eviza, nek kun Vir. Ŝi ne vidis ankaŭ Rodis-on. Vir Norin loĝis inter sciencistoj. Ĉedi decidis ne aperi tie sen ekstrema neceso. Ŝi kalkulis al baldaŭa reveno de Eviza kaj ne komprenis, kio povis prokrastigi ŝin por pli ol diurno. Ĉedi ekiris al la amikino perpiede, ne ĝeniĝante pro la granda distanco kaj absurda plano de la urbo.
Kilometron post kilometro ŝi iris, ne rigardante al monotonaj domoj, penante trovi skulptaĵojn kaj monumentojn, sur ajna planedo reflektantajn revojn de la popolo, memoron de la pasinteco, strebon al belo. Sur la Tero oni tre ŝatis skulptaĵojn kaj ĉiam metis ilin en malfermitaj kaj izolitaj lokoj. Tie homo trovis apogon al sia revo jam dum tiuj tempoj, kiam vanteco de nenecesaj aferoj kaj denseco de loĝado malhelpis al homoj leviĝi super la ĉiutaga vivo. Grandega potenco de fantazio! En malsato, malvarmo, teroro ĝi kreadis bildojn de belaj homoj, ĉu en skulptaĵoj, ĉu en pentraĵoj, libroj, muziko, kantoj, sorbadis en sin vastecon kaj malgajon de stepo aŭ maro. Ĉiuj kune ili venkadis inferecon, konstruante la unuan ŝtupon de leviĝo. Post ĝi sekvis la dua ŝtupo — perfektigo de la homo mem, kaj la tria — ŝanĝo de la vivo de la socio. Tiel kreiĝis la tri unuaj grandaj ŝtupoj de leviĝo, kaj por ĉiuj ili kiel fundamento servis la fantazio.
Sed en la urbo Saĝejo, sur placoj kaj en parkoj staris obeliskoj aŭ skulptaĵoj de serpentoj kun edifaj surskriboj. Malofte troviĝadis idolsimilaj statuoj de grandaj estroj de diversaj periodoj de la historio de Jan-Jaĥ, malgraŭ diferenco en vestoj, kiel ĝemeloj similaj unu al la alia per minacaj firm-volaj vizaĝoj kaj pozoj. Tute mankis skulptaĵoj, dediĉitaj simple al belo de homo, de ideo, al pintoj de atingoj. Iuloke elstaris amasiĝoj de rusta fero, tordita kvazaŭ en kramfoj de malsana psiko de siaj kreintoj, — tio estis restaĵoj de skulptaĵoj de la epoko antaŭ la Jarcento de Malsato, konservitaj por amuzo de la modernaj loĝantoj de Jan-Jaĥ.
Pasante preter publikaj konstruaĵoj, Ĉedi ne vidis vitralojn aŭ freskojn: evidente, fantazio de belarto malhelpis al la regantoj, konkurante kun ili en potenco super animoj de homoj. Certe, regi malkleran kaj platan psikon, sciantan nur la plej primitivajn bezonojn kaj ne vidantan vojojn al io alia, estis pli facile…
Ĉedi turnis sin en mallarĝan strateton inter samaj ruĝaj domoj, ornamitaj per antikvaj desegnaĵoj el nigra ceramiko. Ŝajnis, gigantaj gutoj de peĉo fluis laŭ la vasta glataĵo de la muroj. Ĉi tie situis loĝejoj de «lovoj», la restadejo de Eviza en la ĉefurbo. Ĉedi klavis la konatan kodon, malfermantan la pordon, kaj en la malgranda antaŭĉambro laŭte petis permeson eniri.
La mastro, maljuna bakteriologo, ĉiam forestis, servante en la Patroloj de Sano. Aŭdiĝis la voĉo de la mastrino, invitanta Ĉedi-n en la najbaran ĉambron. En fotelo, kun libro en la manoj, sidis mezaĝa virino kun larmokovrita vizaĝo. Evidentiĝis, ke Eviza ne venis hejmen jam dum kvara tago. La virino demandis maltrankvile:
— Kiel vi pensas, ĉu via tera amikino ankoraŭ venos ĉi tien? Ja ĉi tie restis ŝiaj aĵoj!
— Certe, venos. Sed kio okazis al vi?
— Malfeliĉo! Kiel mi bezonas vian amikinon! Nur ŝi povas faciligi mian malfeliĉon.
— Kian, eble, mi povos helpi nun?
— Mi… — La virino ekploris. Larmoj ekruliĝis laŭ la vangoj.
Ĉedi metis la manon sur ŝian kapon.
— Ne povas, — la virino levis la libron, — mi tute ne povas legi. Mi ne vidas. Kion mi faru? Mi iomete perlaboradis per elskribaĵoj. Kaj nun? Kion mi faru nun? Kiel vivu?
— Antaŭ ĉio trankviliĝu. Vi havas edzon kaj infanojn, ili tre bezonas vin.
— Estas terure iĝi senhelpa. Vi ne komprenas. Libroj estis mia sola ĝojo. Al mi, kiu al neniu necesas, senutila, la libroj donas al mi ĉion! — Kaj ree ektorentis larmoj. — Mi ne vidas! Kaj niaj kuracistoj ne scias, kiel helpi.
La larmoj de senhelpeco kaj senespero dolore resonis en la animo de Ĉedi. Ŝi ne povis lukti kontraŭ la kompato, tiu nova, ĉiam pli forte ekreganta ŝin sento. Necesas peti Eviza-n helpi al la virino per iu forta kuracilo. En la maro de sufero sur Tormans la suferoj de la virino estis nur guto. Helpi al guto estas senefike kaj senutile por la maro. Tiel oni instruis Ĉedi-n sur la Tero, postulante ĉiam determini kaŭzojn de malfeliĉoj kaj agi, neniigante iliajn radikojn. Sed ĉi tie ĉio iĝis mala. La kaŭzoj estis klaregaj, sed ekstermi ilin en la abismo de infereco povis nek Ĉedi, nek la tuta ŝipanaro de «Malhela Flamo». Ĉedi eksidis apud la ploranta virino, trankviligis ŝin kaj nur tiam ekiris hejmen.
Noktiĝis. Sur avare prilumitaj stratoj de la ĉefurbo videblis maloftaj pasantoj, jen aperante en lumo de lanternoj, jen malaperante en mallumo. De la malalta luno kun ĝia malforta griza lumo falis apenaŭ videblaj diafanaj ombroj. Verŝajne, Ĉedi estis la sola virino sur la malpleniĝintaj stratoj de tiu distrikto. Ŝi ne timis, kiel ajna homo de la Tero. En la antikveco la fundamento de sentimeco plej ofte estis malsprita nerva sistemo kaj memcerteco, devenanta de nescio. La komunisma socio kreis alian, pli altan ŝtupon de sentimeco: memregon kun plena scio kaj ega singardemo en agoj.
30
«Ne povante ekregi sopiron…» — el versaĵo de Nikolao Gumiljov «Knabino» (1917) (rim. de la tradukinto).