— Ĉu Zet Ug estas unu el la anoj de la Kvaropa Konsilio? — demandis Rodis. — Mi ne sciis, ke li estas ĥemiisto.
— Tute ne! — ekridis la arkitekto. — Ĉe ni ajna instituto, teatro, uzino povas esti nomita per nomo de granduloj, kiuj havas rilaton nek al scienco, nek al arto, ĝenerale al nenio, krom potenco.
— Tia estas la tradicio, — kvazaŭ pardonpetante, konfirmis Tael.
— Kaj ĉu mi povas renkontiĝi kun homoj en tiu ĉi halo? — Rodis ĉirkaŭrigardis la vastan subteraĵon.
— Mi pensas, ke al atakantoj ĉi tie estos oportune ĉirkaŭi nin. Ni iru en la Sanktejon de Tri Paŝoj, ĝi estas sur la dua etaĝo.
Subteraĵoj de la dua nivelo estis pli vastaj. Iuloke en ili restis mebloj, faritaj el nigra ligno aŭ el loza krudfero, vaste uzata sur la planedo pro manko de puraj metaloj. Sur la aĵoj kuŝis maldikega polvo. La zorge poluritajn murojn estis kovranta malmola vitreca tavolo. Sub ĝi konserviĝis freskoj, pentritaj laŭ brilanta nigra fono per du plej ŝatataj farboj de Tormans — la skarlata kaj la citronflava. La kombino de la du koloroj, krudigante la bildojn, samtempe donis al ili praan sovaĝecon kaj forton. Rodis, nevole malrapidigante paŝojn, kun raviĝo rigardis la verkojn de antikvaj pentristoj de Jan-Jaĥ. Tael kaj Gaĥden donis al la surmuraj pentraĵoj nenian atenton.
Kiom povis juĝi Rodis, la freskoj esprimis neeviteblan venon de la homo al la morto laŭ la senkompata fluo de la tempo.
Sur la dekstra flanko de la galerio sentoj de la vivo estis malrapide kreskantaj ekde senzorga infana ludo ĝis sperta matureco, kaj estingiĝantaj en maljuneco, en eksplodo de malespero, post kiu sekvis abrupta falo en la morton. Ĝi estis esprimita per vertikala linio, fortranĉanta ĉion, kio aliris al ĝi. Post tiu limo estis nur nigro. Sur la sama nigra fono ĉe la linio amasiĝis grupo de homoj, pentritaj kun speciala esprimivo. Misformitaj per aĝo kaj malsanoj, la homoj rezistis, kuniĝante en amason da korpoj, sed kiam iu estis tuŝanta la teruran linion, tuj en la mallumo malaperadis, kvazaŭ forhakitaj, kapoj, manoj, korpoj…
Sur la maldekstra, same nigra muro estis jam ne freskoj, sed bareliefoj, enprofundigitaj en la vitrecan materialon, el kiu ili estis elstarantaj kun fabela realeco. La pentristoj montris ĉi tie abruptan transiron el meditema adoleskeco al juneco, esprimita per kresko de seksaj sentoj, kvazaŭ la tuta mondo reduktiĝis al ritmo de dancantaj junaj korpoj en erotika furiozo.
Ruĝaj viroj kaj fajre-flavaj virinoj interplektiĝis en komplikaj pozoj. Tamen al tiuj mirindaj bildoj mankis dieca digno de la erotikaj skulptaĵoj de Antikva Hindujo aŭ eĉ demona profundeco de la tantraj freskoj de Tibeto aŭ de la bildoj de satanistoj de Irano.
Spegule-nigra mallumo rompis la procesion de figuroj ne en estingiĝinta dekadenco, sed en la momento de kresĉendo, de bolado de sentoj. La maldekstra muro, kontraŭe al la dekstra, montris la koncepton de frua morto.
La ideo pri rapida cirkulado de generacioj kun selekto de la plej kapablaj por teĥnika progreso, evidente, aperis sur Tormans delonge.
La nuntempa loĝantaro de la planedo rikoltis fruktojn de la pensoj, semitaj antaŭ mil jaroj, — la katastrofo de troloĝateco transformis tion en tutan filozofion.
La nigra galerio larĝiĝis. Super la kapoj de la irantoj ekpendis monstraj maskoj, krude kaj bunte farbitaj. Grandegaj malfermitaj buŝoj, torditaj per sarkasmaj subridoj, montris nehomece akrajn dentojn, en malestima moko mallarĝiĝis mirinde vivaj okuloj. Sub tiuj abomenaj vizaĝaĉoj etendiĝis vico de aliaj maskoj, en natura amplekso de homaj vizaĝoj, sur ili estis esprimo de senespera melankolio. Spirita dekadenco esprimiĝis en ili tiel reale, ke vekis en Rodis nevenkeble pezan senton. Maskoj ĉiam estis indikiloj de psikologiaj malfacilaĵoj de la vivo, kaŭzanta neceson kaŝi verajn vizaĝojn de homo kaj socio. La alegorio de la maskoj ĉi tie ŝajnis ekstreme simpla, sed laŭ grandiozeco de la intenco kaj laŭ nivelo de la plenumo ili ne cedis al la freskoj de la nigra galerio. Rodis eldiris tion al la arkitekto. Vigliĝinte, li petis ŝin atendi. Duope kun Tael ili alportis altan benkon, demetis de la kroĉiloj la monstrajn maskojn, malplenajn interne, modlitajn el malpeza materialo. La maskoj estis kovrantaj etendiĝintan laŭ la tuta longo de la galerio frison de bonegaj skulptaĵoj de junaj belegaj viroj, kun fortikaj kaj noblaj vizaĝoj, en iliaj nudaj korpoj estis nek pudoro, nek animala erotiko de la figuroj de la nigra galerio.
— Por kio do oni kovris ilin per tiuj vizaĝaĉoj? Kaj kiam? — demandis Rodis.
— En la epoko de establiĝo de la tutplaneda potenco, — respondis Gaĥden, — por elbati ankoraŭ unu spiritan apogon de la homo. Tiuj, kiuj delonge venadis ĉi tien, kontemplis kaj meditis, — iĝadis spirite similaj al la homoj de la pasinteco, prenadis ilian forton, saĝon, klarecon. Ricevadis kuraĝon, revon kaj volon — la kvalitojn, netolereblajn por regantoj. Kaj tial la frisojn oni superpendigis per la maskoj de la Jarcento de Malsato kaj Murdoj… Ni remetu ilin, Tael!
— Ne necesas. Tiuj, kiuj venos ĉi tien al ni, vidu kaj la falsajn fantomojn, kaj la veran vivon de Jan-Jaĥ.
La arkitekto kondukis ilin en kvadratan halon — en ĝiaj anguloj cinike ridegis maskoj. Tri larĝaj ŝtupegoj leviĝis al la muro kontraŭ la enirejo. Sur ĉiu ŝtupego staris du vicoj de ŝtonaj benkoj. En la muro estis niĉo, en ĝi lokiĝis vina tablo.
— La Sanktejo de Tri Paŝoj, — diris la arkitekto, — ĉi tie mi proponas aranĝi la lokon de renkontiĝoj.
— La loko konvenas, — aprobis Tael kaj rigardis al Rodis.
— Tion decidi devas vi, konantaj la vivon de Jan-Jaĥ. Min interesas nur la sanktejo. Kial de Tri Paŝoj?
— Ĉu al vi tio ŝajnas grava? — demandis la arkitekto.
— Jes. Mi konjektas, sed bezonas konfirmon. Al mi tio grave necesas por pli profunda kompreno de la pasinta spirita vivo de Jan-Jaĥ.
— Bone. Mi ekscios, — promesis Gaĥden, — kaj nun mi foriras. Necesas prepari la ejon kaj kondukantojn.
La arkitekto malaperis en mallumo, ne lumigante la lanternon. Faj Rodis decidis sekvi lian ekzemplon, ne uzante la infraruĝan lokalizilon. Ŝi diris pri tio al Tael, sed la inĝeniero kontraŭdiris:
— Ĉu gravas: kun lumo aŭ sen lumo, se vi povas igi homojn ne rimarki vin?
— Kaj venigi post mi tiujn, kiuj kaŝiĝos en flankaj pasejoj ekster mia atento?
— Mi, probable, neniam lernos pensi, kiel teranoj. Unue — pri aliaj, poste — pri si. De homoj — al si — tia estas sekvo de preskaŭ ĉiu via rezono. Kaj vi ridetas al ĉiuj renkontatoj, dum ni, male, per orgojla aspekto kaŝas timon de moko aŭ ofendo. Nia malafableco ĉiam montras malaltan psikan nivelon de vivo en timo. Inter vi kaj ni estas polusa diferenco, — amare diris Tael.
— Sed ne tiom serioza, — ridetis Rodis, — iru kun mi kalkuli paŝojn kaj turnojn. Aŭ ĉu vi same devas foriri?
— Ne. Mi deziras konduki alarmilojn al viaj ĉambroj.
Ili iris dum ioma tempo silente. Rodis estis helpanta al la inĝeniero fiksi maldikegan draton.
— Kun vi deziras renkontiĝi la Grizaj Anĝeloj, — diris Tael.
— Ĉu anĝeloj? Kaj eĉ grizaj?
— Tre antikva sekreta societo. Ni pensis, ke ĝi ĉesigis sian agadon jam dum la Epoko de Prospero. Sed evidentiĝis, ke ili ekzistis, sed ne agis. Nun, kiel ili diras, via DPE revivigas ilin. Renkontiĝo kun vi estas nepre necesa.
— La Sanktejo de Tri Paŝoj kaj la Grizaj Anĝeloj, — penseme diris Rodis, — mirinde! Ĉu ĉio ĉi estis ankaŭ ĉi tie?
— Kio nome?
— Mi rakontos poste, kiam Gaĥden akiros informon pri la Tri Paŝoj kaj mi renkontiĝos kun la Grizaj Anĝeloj.
La restaĵon de la tago Faj Rodis pasigis, pripensante sekvontajn agojn. Jam dum dek ok tagoj ŝiaj kunuloj estas konatiĝantaj kun ĉiutaga vivo de Saĝejo. Pasos ankoraŭ nemulte da tempo, kaj ilia misio finiĝos. Krom Vir Norin kaj ŝi. Al la astronavigaciisto estas ne facile profunde kompreni la intelektan eliton de la tormansa socio. Kaj ŝi, Faj Rodis, devas etendi fadenojn inter la disigitaj klasoj de la socio de Jan-Jaĥ — inter homoj, multfoje trompitaj de la historio, implikitaj per plektaĵoj de politika propagando, lacigitaj per enuo kaj senceleco de la vivo. Sen celo ne povas esti konscia lukto. Ĉi tie la plej esprimivaj vortoj kaj allogaj ideoj iĝis malplenaj sorĉformuloj, ne havantaj forton. Eĉ pli malbonaj estas vortoj-fantomoj, en kies kutiman kaj allogan sonon estas kaŝe enmetita perversa senco. La vojo al la estonteco diskuris per milo da etaj padoj. Neniu el ili estas fidinda. Ĉiuj fundamentoj de la socio kaj eĉ de simple homa kunvivado ĉi tie estas plene detruitaj. Leĝo, kredo, vero kaj justo, digno de la homo, eĉ ekkono de la naturo fare de li — ĉio estas neniigita per regado de malmoralaj, senkonsciencaj kaj malkleraj homoj. La tuta planedo Jan-Jaĥ iĝis giganta postincendia cindrejo. Cindrejo de malplenigitaj animoj, kies forto kaj digno same estas eluzitaj por vana malamo, envio, sensenca lukto. Kaj ĉie estas mensogo. Mensogo iĝis la bazo de la konscio kaj de la sociaj rilatoj sur la malfeliĉa planedo.