— Kian ekzemplon vi povas nomi?
— Sur malalta nivelo — ĥemiajn rimedojn por timo, larmoj kaj neeltenebla odoro. Por neniigo de registraĵoj kaj denuncoj — bruligilojn. Por okazo de rekta kunpuŝiĝo — paralizilojn, timigajn infrasonojn, hipnotajn okulvitrojn kaj similan armilaron de individua defendo kontraŭ persona persekuto. Sur alta nivelo — alte evoluintan psikan forton, rekonadon de fiuloj, sugestion, legadon de emocioj.
Ekzistas grandega faktoro de reflekto, reĵeto psikologia, kaj ĝi estas atingebla por ĉiu homo, nature, kun certa trejno. Tion, kion oni ĉe vi opinias magnetismaj, sorĉaj fortoj, ni delonge uzadas eĉ en infanaj ludoj de «malapero» kaj «foriro trans spegulon». Por aktivigi la altajn fortojn de la homo, necesas longa preparo, sama, kian pasas artistoj, prepariĝante al kreado, al altega flugo de sia animo, kiam al ili venas, kvazaŭ el ekstere, granda intuicia kompreno. Ankaŭ ĉi tie estas tri paŝoj: liberiĝo, koncentriĝo kaj veno de ekkono.
— Kaj kiel vi pensas, regantino de la teranoj, ĉu sur Jan-Jaĥ oni intence tenas la popolon sur malalta spirita nivelo? — demandis la gvidanto.
— Al mi ŝajnas — jes!
— Tiuokaze ni komencas agi! Kiel ajn gardu sin la regantoj kaj la «serpentuloj», ili ne saviĝos. Ni venenos akvon, kiun ili trinkas el specialaj akvokondukiloj, dispulvorigos en la aero de iliaj loĝejoj bakteriojn kaj radioaktivan venenon, saturos per malutilaj, malrapide efikantaj substancoj ilian manĝon. Dum jarmiloj ili varbadis sian gardistaron el la plej malkleraj homoj. Nun tio ne eblas, kaj «lovoj» penetras en iliajn fortikaĵojn.
— Kaj kio? Se la popolo ne komprenos viajn celojn, vi mem iĝos oligarkoj. Sed vi ja ne strebas tion, ĉu?
— Neniaokaze!
— Do preparu kompreneblan al ĉiuj programon de agado, kaj ĉefe — kreu justajn leĝojn. Leĝoj necesas ne por gardo de potenco, proprieto aŭ privilegioj, sed por gardo de digno kaj por multigo de spirita riĉo de ĉiu homo. Per la leĝoj komencu kreon de la Tri Paŝoj al la vera socio: leĝo, reale publika opinio, kredo de homoj je si mem. Faru tiujn tri paŝojn — kaj vi kreos ŝtuparon el infereco.
— Sed tio ja ne estas teroro!
— Certe. Tio estas revolucio. Sed en ĝi la «Grizaj Anĝeloj», se ili estos preparitaj, povos teni en timo la plenumantojn de senleĝeco. Sed sen komuna agado, sen unio de «lovoj» kaj «mavoj» vi iĝos amaseto da oligarkoj. Kaj nur tio! Post ioma tempo vi neeviteble foriros de la antaŭaj principoj, ĉar socio de la pli alta, komunisma ordo povas ekzisti nur kiel kuna fluo, ĉiam ŝanĝiĝanta, strebanta antaŭen, foren, supren, sed ne kiel disaj partoj kun ŝtoniĝintaj privilegiitaj tavoloj.
La gvidanto de la «Grizaj Anĝeloj» levis la manplatojn al la tempioj kaj riverencis al Rodis:
— Pri ĉio ĉi necesas ankoraŭ multe pensi, sed mi vidas lumon.
Volvinte sin en la kapotojn, la «Grizaj Anĝeloj» foriris, akompanataj de Tael. Rodis malstreĉiĝis en la fotelo, metinte la kruron sur la kruron. Antaŭ ŝi lokiĝis la skulptisto Ritin; plene enprofundiĝinte en siajn skizojn, li mallaŭte kantetis ion tre konatan. Faj Rodis rememoris: tio estis antikva melodio de la Tero, ŝi rememoris ankaŭ vortojn por ĝi: «Mi estas en malgaj', ĉar mi tre amas vin».[32] Estas mirinde, kiel muziko, leviĝinta el profundo de jarcentoj, kunligis ambaŭ planedojn, trakreskis en sentoj de teranoj kaj tormansanoj per sama strieto de belo. Kaj en Faj Rodis mem tra ŝarĝo de devo kaj maltrankvilo pri estonteco de tiu ĉi popolo trakreskis certeco pri sukceso de la tera ekspedicio.
Ĉapitro 12
Kristala fenestro
Antaŭ eliro sur straton Vin Norin pririgardis sin en spegulo. Li penis ne distingiĝi inter loĝantoj de la ĉefurbo kaj imitis ilin eĉ per irmaniero. Homoj kun bonega staturo kaj potenca muskolaro sur Tormans ĝenerale estis ne tiom raraj: profesiaj sportistoj — luktistoj, pilkludistoj, cirkaj atletoj. Sed, verŝajne, atenta okulo distingus Vir Norin-on ankaŭ de ili laŭ fulma reago, kun kiu li movis sin en homamaso.
Vir Norin direktis sin al medicin-biologia instituto. Sciencistoj de Jan-Jaĥ kunigis tiujn du branĉojn de naturaj sciencoj.
Sur strato ĉio estis obeanta al hasto de senfina torento de pasantoj, pelataj de konstanta timo malfruiĝi pro nescipovo disponi sian tempon, pro malbona funkciado de transportiloj kaj lokoj de distribuo, pli ĝuste, de vendo de varoj. Maltrankvile hastis viroj; virinoj, maldikaj, kiel tigetoj, iris per malglataj paŝoj, kripligitaj per maloportuna piedvesto, trenante tro pezajn por ili sakojn kun aĉetitaj nutraĵoj. Tio estis «lovoj». «Mavoj» iris multe pli rapide. Ombroj de laco jam sulkigis iliajn vizaĝojn, sub la okuloj ŝvelis tuberoj, amaraj faltoj ĉirkaŭis la sekiĝintajn lipojn. Ĉiuj virinoj ordinare ĝibigis la ŝultrojn, kaŝante la mamojn, hontante pri ili. Tiuj, kiuj iris tro fiere kaj rekte, apartenis al tiuj, kiuj vendas sin kontraŭ mono aŭ riĉa vivo, dum ordinara virino, iranta kuraĝe, kun bela staturo, en ajna minuto povus iĝi ofendita.
En mirinda maniero tiu ĉi seksa sovaĝeco kunekzistis kun luksaj Domoj de Manĝo, kie en malfrua tempo kaj kontraŭ granda prezo dancadis, kantadis kaj eĉ portadis manĝaĵojn nudigitaj ĝis la zono, aŭ eĉ tute nudaj junulinoj. Tre malglataj, nestabilaj sociaj kaj personaj rilatoj, en kiuj sentoj de homa digno kaj zorgo transformiĝadis al kolero kaj malpura insultado, la neklarigebla miksaĵo de bonaj kaj malbonaj homoj — ĉio ĉi rememorigis al Vir Norin neregulitan aparaton, kiam malantaŭ vitro de testata indikilo pintoj kaj faloj ŝanĝiĝas en bizara danco.
Vir Norin ĉiam ĝojis, kiam inter multo de renkontaj pasantoj, same premataj per laco aŭ zorgo, li trovadis purajn, revemajn okulojn, karesajn aŭ sopirajn. Tiel eblis sen ajna DPE distingi bonajn homojn disde malplenigitaj kaj velkintaj animoj. Li diris pri tio al Tael. La inĝeniero kontraŭis, ke tiom supraĵa observo taŭgas nur por primara selekto. Restas nekonataj psika persistemo, profundeco kaj seriozeco de intencoj, sperto de antaŭa vivo. La astronavigaciisto konsentis, sed plu avide serĉadis tiujn signojn de la vera vivo en miloj da renkontataj pasantoj.
La instituto, invitinta Vir Norin-on, okupis novan konstruaĵon de simpla kaj klara arkitektura formo. Ĉio atestis pri tio, ke en ĝi devis bone kombiniĝi oportuneco de laboro kaj de priservo. Grandegaj fenestroj estis donantaj multegan lumon. («Tro multe, — pensis Vir Norin, — ĉe manko de ombrigiloj kaj lumfiltriloj».) Sed maldikaj muroj ne povis savi kontraŭ strata bruo, la plafonoj estis malaltaj, kaj ventolado estis malbona. Tamen, ĉie malbona aero kaj malvasteco estis nepraj akompanantoj de la vivo de Saĝejo. Antikvaj domoj, konstruitaj antaŭ la komenco de la loĝeja krizo, almenaŭ havis masivajn murojn kaj altajn etaĝojn, tial en ili estis kaj malpli brue kaj malpli varme.
Lila gardisto en vestiblo servile salte ekstaris, vidinte la karteton de la Kvaropa Konsilio. La unua vicdirektoro malleviĝis el la supra etaĝo kaj afable kondukis la teran gaston laŭ la instituto.
Sur la tria — biofizika — etaĝo komputiloj estis prikomputantaj aparatojn, laŭ sia efiko analogajn al retikulaj kompariloj de la Tero. La astronavigaciiston oni kondukis en prilumitan per nehelaj rozkoloraj lampoj koridoron, kies maldekstran muron konsistigis fenestro el tuteca kristale diafana vitro, longa je kelkaj metroj, apartiganta la koridoron disde la laboratoria ejo. La grandega halo, plene senigita je natura lumo, malalta, apogita per kvar kvadrataj kolonoj, estus simila al elĉerpita nivelo de subtera minejo, se ne estus strioj de bluetaj lumantaj tuboj en la plafono kaj arĝente-griza koloro de la glataj muroj. Teda monotoneco: vicoj de samaj tabloj kaj regpaneloj, viroj kaj virinoj en flavaj ĥalatoj kaj ĉapetoj kliniĝis super la tabloj en pozoj de ekstrema koncentriĝo. Vir Norin sukcesis rimarki, ke la homoj prenis tiujn pozojn, tuj kiam en la koridoro aperis la vicdirektoro. La tormansano kontente subridis.
— Tio estis oportune elpensita! Pasante ĉi tie, ni, administrantoj, observas ĉiun laboranton. Estas multaj pigruloj, necesas peli!
— Ĉu aliaj rimedoj ne ekzistas? — demandis Vir Norin.
— Tiu ĉi estas la plej bona kaj la plej humana.
— Ĉu tiel estas aranĝite en ĉiu laboratorio?
— En ĉiu, se instituto lokiĝas en nova domo. La malnovaj estas ekipitaj multe pli malbone, kaj por ni, estroj, estas pli malfacile. Sciencistoj babilas dum laboro pri ajnaj bagateloj, ne aprezas tempon, kiu apartenas al la ŝtato. Necesas pli ofte kontroli ilin.
Evidente, la scienco de Jan-Jaĥ, samkiel ĉiuj aliaj specoj de agado, havis devigan karakteron. Scio, diserigita je etaj pecoj, interesis homojn ne pli, ol ajna alia laboro, en kiu oni ne vidas sencon kaj celon. Gravis nur scienca rango kaj posteno, donantaj privilegiojn. Ŝirpecoj de scienca informo, akiritaj en ordinaraj institutoj, estis prilaborataj kaj uzataj fare de altklasaj sciencistoj, kiuj laboris en pli bone ekipitaj kaj neatingeblaj, kiel fortikaĵoj, institutoj, gardataj de «liluloj». Ĉiuj iom talentaj sciencistoj estis kolektitaj en la ĉefurbo kaj en du-tri grandaj urboj ĉe ambaŭ bordoj de la Ekvatora oceano. Ĝuste en tian altklasan instituton venis Norin, serĉante verajn inteligentojn, serĉantojn de scioj por feliĉo de la homaro de Jan-Jaĥ, tiajn, kiel inĝeniero Tael kaj liaj amikoj.
La astronavigaciisto kaj la vicdirektoro ĉirkaŭiris la konstruaĵon. Ĉiuj laboratorioj estis konstruitaj samtipe, diferencante nur per aparataro kaj nombro de laborantoj.
— Ni revenu en la sekcion de komputiloj, — proponis Vir Norin, — min ekinteresis la prikomputata aparato. Se vi permesos, mi pridemandos biofizikistojn.
32
«Mi estas en malgaj', ĉar mi tre amas vin» — el fama rusa romanco fare de komponisto A. Dargomiĵskij, laŭ versaĵo «Pro kio» de Mikaelo Lermontov, granda rusa poeto (1814–1841) (rim. de la tradukinto).