Выбрать главу

— Ili malmulton povos rakonti al vi. Nun ili estas okupitaj pri karakterizo de enaj kaj elaj fluoj. Ŝajne, tio estas simpla afero, sed kapti kvantajn rilatojn ni ankoraŭ ne sukcesas.

— Ĉu vi mem scias la celon de la aparato?

— Memkompreneble. Mi ne scias pri via kompetenteco, sed mi provos klarigi, — gravmiene rimarkis la vicdirektoro. — La reta, aŭ retikula strukturo de la cerbo transmetas en la konscion fiksitajn asociaĵojn…

— Pardonu, sur la Tero tio estas delonge sciata. Min interesas nur la celo de la aparato. Ĉe ni io simila servas por elekto de la plej efika kombino de homoj en laborgrupoj por malvastaj taskoj.

— Tro komplike! Ni bezonas aparaton por distingo kaj posta elŝeligo de retroasociaĵoj, neeviteble ripetiĝantaj ĉe senescepte ĉiuj homoj. Ĉe multaj ili estas tiom fortaj, ke kreas stabilan reziston al enradikigo de saĝo kaj al edukado de amo al la Granda. — La vicdirektoro aŭtomate fleksiĝis en respekta riverenco.

— Ĉio estas klara, — per glacia tono diris Vir Norin, — dankon. Mi vere ne bezonas iri en la laboratorion.

— Niaj sciencistoj deziras renkontiĝi kun vi, — haste diris la vicdirektoro, — sed nun ili estas disaj sur laborlokoj. Necesos atendi, ĝis ĉiuj kunvenos. Eble, vi venos al ni en la «metiejon»? Tiel nomiĝas niaj vesperaj kunvenoj, kie ni amuziĝas, diskutas aŭ aranĝas spektadon de iaj spektaĵoj.

— Do, — ridetis la astronavigaciisto, — evidente, mi estos kaj amuzo, kaj spektaĵo, kaj diskutaĵo.

— Ne, tute ne! — konfuziĝis la vicdirektoro. — Niaj homoj deziras konversacii kun la tera kolego, pridemandi vin kaj respondi al viaj demandoj.

— Bone, — konsentis Vir Norin kaj ne prokrastigis lin per demandoj, komprenante, ke la administranto devas fari respektivan preparon, — mi venos vespere.

Li direktis sin al la ĉefa poŝtejo. Tie, kiel kun fiero rakontis loĝantoj de la ĉefurbo, funkciis modernaj maŝinoj. Ili eldonadis leterojn, laŭ sesnumeraj signoj momente ordigante venintajn korespondaĵojn por tiuj, kiuj ne deziris uzi videokomunikadon, timante pri malkovro de iliaj personaj sekretoj. Homoj ne sciis, ke ĉe eta suspekto leteroj estis transĵetataj al najbara maŝino, traradianta kaj filmanta ilian enhavon. Dum voko de la kodo la ricevanto aŭtomate estis fotografiata sur saman filmon…

Aliaj maŝinoj donadis ĉiaspecajn informojn, inklude determinon de kapabloj, kaj konsilojn pri elekto de speco de laboro, necesa en la ĉefurbo.

La antikva, bone konstruita domo de la poŝtejo konsistis el giganta halo, ĉirkaŭita per konzoloj de aŭtomataj maŝinoj. Neforte lumantaj hieroglifoj super ĉiu konzolo estis detale klarigantaj, kiajn manipulojn oni devas plenumi, por ricevi korespondaĵon, konsilon aŭ informon. Evidente, en tormansaj lernejoj oni ne instruis pri uzo de publikaj maŝinoj. Laŭ la halo paŝadis vestitaj en brunan uniformon konsilistoj, pretaj helpi al vizitantoj de la poŝtejo. Ili promenadis kun fiere neatingeblaj mienoj, imitante du «lilulojn», lokiĝintajn en malsamaj randoj de la halo. Vir Norin ne rimarkis, ke la vizitantoj turnus sin al tiuj orgojlaj kaj malbonkoraj konsilistoj. Ĉedi pravis, kiam diris, ke ili impresas al ŝi abomene, — ili odoras per kolero kaj anima malpleneco.

Tio estas «malhomoj» el antikvaj rusaj fabeloj, ekstere en homa aspekto, sed kun animo, plene detruita per speciala preparo. Ili faros ĉion ajn, kion oni ordonos, pensante kaj sentante nenion.

Vir Norin aliris la maŝinon por determino de kapabloj, penante penetri sentojn de tormansano, alveturinta en la ĉefurbon el malproksime (ju pli malproksime de la centro, des malpli bona estis stato de klerigado kaj de ĉiutaga vivnivelo), por trovi ĉi tie novigon de sia vivo. Li faris manipulojn, listigitajn en la tabelo. En la fenestreto supre ekbrilis oranĝkolora lumo, kaj senpasia voĉo kriis por la tuta halo: «Mensaj kapabloj estas malaltaj, psika nivelo estas sub la averaĝa por la ĉefurbo, stulta kaj malsprita, sed muskola reago estas bonega. Konsilo: serĉu laboron de ŝoforo de urbaj transportiloj».

Vir Norin perplekse rigardis al la aŭtomato: la indikiloj de la alta konzolo estingiĝis, malaperis ankaŭ lumo en la supra fenestreto. Malantaŭe oni ekridis, la astronavigaciisto retrorigardis. Kelkaj homoj aliris la aparaton. Vidinte la konsternon de Vir Norin, ili komprenis ĝin siamaniere.

— Kial ci staras, kiel perdita? Ĉu laboro de ŝoforo por ci ne bonas, jen kia fortega ulaĉo! Pasu, ne prokrastu! — ekkriis ili, facile puŝante la astronavigaciiston. Vir Norin deziris diri al ili, ke tia karakterizo ne konformas al lia mempercepto, sed komprenis, ke estas senutile klarigi ion ajn, kaj deiris en preskaŭ senhoman parton de la halo, kie estis vendataj libroj kaj gazetoj.

Tamen, li baldaŭ komprenis la ŝajnan absurdecon de la konkludoj de la aŭtomato. La maŝino estis programita laŭ la normoj de Tormans, ĝi ne kapablis kompreni indicojn, elirintajn super la suprajn limojn, kaj neeviteble opiniis ilin sub la malsupraj limoj. Samo okazus ankaŭ kun tormansano de elstaraj kapabloj — jen leĝo de kapitalisma socio, kondukanta al la Sago de Arimano. En ĉi-tiea literaturo oni skribas multe pli pri malbono, ol pri bono. Vorto pri io malbona kaj malhela portas pli multe da informo, ol pri io bona kaj hela, ĉar ĉiutaga sperto kvante ricevas pli da malbono. Pro sama kaŭzo oni pli facile kredas al malbonaĵoj: malbono estas pli konvinka, pli videbla, pli efikas al imagpovo. Filmoj, libroj kaj versoj de Tormans nekompareble pli multe rakontas pri kruelaĵoj, murdoj, perfortoj, ol pri bono kaj belo, kiuj cetere estas pli malfacile priskribeblaj pro malriĉeco de vortoj, rilataj al amo kaj belaĵoj.

Konfliktoj kaj perfortoj iĝis fundamento, enhavo de ĉiu verko de la ĉi-tiea arto. Sen tio loĝantoj de Tormans ne montras intereson al libro, filmo aŭ bildo. Tamen, estas unu nepra kondiĉo. Ĉio terura, sango kaj suferoj, devas rilati al la pasinteco, aŭ oni devas montri konfliktojn kun malamikoj, invadintaj el la kosmo. La nunon oni ĉiam montris trankvila kaj nekredeble feliĉa regno sub saĝa potenco de la regantoj. Nur tiel, kaj ne alie! Por tormansano artaĵo, kiu rakontas pri la hodiaŭa tago, estas tute seninteresa. «Obtuza enuo de tiu arto disrampas laŭ la tuta planedo», — iam trafe diris Ĉedi.

La kaŭzo de ĉiuj ĉi fenomenoj estas unu: da malbono en tiu ĉi mondo ĉiam estis pli multe, ol da bono. Kvanto de malfacilaĵoj, malfeliĉoj, enuo kaj malgajo, laŭ proksimumaj kalkuloj de la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo por la EDM, superis feliĉon, amon kaj ĝojon dekkvin-dekok-oble laŭ oblikva sekco de mezuma nivelo de spiritaj bezonoj. Verŝajne, sur Tormans nun estas samo. La sperto de generacioj, akumuliĝanta en la subkonscio, iĝas precipe negativa. Ĝuste en tio konsistas la forto de la malbono, la potenco de Satano, kiel diris en la antikveco religiaj homoj. Ju pli antikva estis popolo, des pli multe en ĝi akumuliĝis, simile al entropio, tiu negativa sperto. La tormansanoj — posteuloj kaj fratoj de la teranoj — vivis kromajn du jarmilojn en malaranĝo, sub batoj de la Sago de Arimano, kaj en negado de la bono ili multe pli aĝas, ol la tera homaro…

Ĉagrene suspirinte, Vir Norin ĉirkaŭrigardis kaj renkontis rigardon de junulino, kubute apoginta sin al elstaraĵo de muro apud la libra kiosko: grandegaj okuloj, infane maldika kolo kaj tre malgrandaj manoj, nervoze foliumantaj flavajn paperfoliojn, evidente, leterojn. Al Norin transiris ŝia sento de maltrankvila sopiro. Maloftaj grandaj larmoj unu post alia ruliĝis el sub la longaj okulharoj de la junulino. Akra, antaŭe ne spertita kompato tranĉis la astronavigaciiston. Ne kuraĝante tuj simple ekparoli kun la nekonatulino, li pensis, kiel helpi al ŝia malfeliĉo. La haŭto, pli malhela, ol tiu de ĉefurbaj loĝantoj, elmontris loĝantinon de la vosta hemisfero. Mallonga kaj malpeza robo malkovris la sveltajn, fortikajn krurojn. Stranga koloro de la haroj — nigra kun cidra nuanco — distingiĝis inter ordinaraj nigraj kun ruĝeto kapoj de tormansanoj kaj harmoniis kun la grizaj okuloj de la knabino. Vizitantoj de la poŝtejo svarmis ĉirkaŭe. Viroj iujfoje ĵetadis al ŝi arogajn rigardojn. La junulino forturniĝadis aŭ mallevadis la kapon, ŝajnigante sin enprofundiĝinta en la leteron.

Ju pli Vir Norin observis la nekonatulinon, des pli li sentis en ŝi animan profundecon, kiun li malofte renkontadis en tormansanoj, ordinare senigitaj je memeduko kaj psika kulturo. Li komprenis, ke ŝi estas sur sojlo de granda malfeliĉo.

Vir Norin sciis, ke simple aliri al plaĉinta homo kaj ekparoli kun li ĉi tie ne eblas. Anima tenero, tiom natura sur la Tero, vokis sur Tormans nur timon kaj forpuŝon. Pli aĝaj homoj, el «lovoj», timis, ke la ekparolinta kun ili homo evidentiĝos sekreta spiono de la ŝtato, provokanto, serĉanta pseŭdajn kontraŭregistarajn konspirulojn el tiuj, kiuj trapasis elprovon de «Renkontiĝo kun Serpento». Pli junaj virinoj timis virojn. Pensante, Vir Norin ree renkontis rigardon de la nekonatulino kaj ridetis al ŝi, enmetinte en tiun rideton tutan subite naskiĝintan simpation kaj pretecon helpi.

La junulino tremeris, por sekundo ŝia vizaĝo rigidiĝis, kaj en la okuloj ekstaris nepenetrebla kurteno. Sed la forto de bonkoreco, per kiu lumis la okuloj de la terano, venkis. Ŝi malgaje kaj malforte ridetis responde, rememoriginte al Vir Norin personon de historiaj freskoj en la muzeo de la Lasta Helenujo sur insulo Ĥio. La tormansanino nun rigardis al li atente kaj mire.

Vir Norin aliris ŝin tiel rapide, ke la junulino retropaŝis en timo kaj etendis la manon, kvazaŭ intencante forpuŝi lin.

— Kiu ci estas? Tute alia. — La tormansanino ree rigardis al la astronavigaciisto kaj ripetis: — Tute alia.

— Ne mirinde, — ridetis Vir Norin, — mi venis el malproksime. Tre! Sed ĉi tie mi estas sendanĝera, kaj kio minacas al vi? Kia malfeliĉo okazis al vi? — Kaj li almontris la leteran folion.