Выбрать главу

— Mi ne miras! — replikis Vir Norin. — Sur la Tero, ankoraŭ dum la Erao de la Disa Mondo, fama ĉina sciencisto Jang postulis, ke ni ne respondu al vokoj, se ili venos el aliaj planedoj. Samtempe germana astronomo Herner deklaris, ke en establo de ligo kun aliaj mondoj li vidas la lastan eblon eviti tutplanedan memmortigon. Li subkomprenis militon kun uzo de la plej terura armilo, inventita tiutempe fare de la scienco.

La vicdirektoro de la instituto, preninte vorton, listigis bonajn farojn, per kiuj kontribuis la biologian medicinon la sciencistoj de la instituto: kuracilojn, speciale halucinajn narkotaĵojn, kaj metodojn de rekonstruo de psiko.

— Jen reala malkonfirmo de kalumnioj de la unua oratoro, ke la scienco ne donas rezultojn en sociaj aferoj. Ĝi havas rektan rilaton al bonoj por la homaro.

— Pardonu la fremdulon, — enmiksiĝis Vir Norin, — kiamaniere?

— Informo, kiel ajn vasta ĝi estu, per si mem ne kreas saĝon kaj ne helpas al homo venki siajn malfacilaĵojn. Senlima homa stulteco ne ebligas kompreni la veran naturon de malfeliĉoj. Helpe de niaj aparatoj kaj ĥemiaĵoj ni enbatas en malspritajn kapojn la ĉefajn solvojn de la sociaj problemoj. Laŭ ordono de la granda kaj saĝa Ĉojo Ĉagas ni kreis hipnotan serpenton, malkovrantan intencojn de malamikoj de la ŝtato. Nia instituto produktis maŝinojn por saturo de aero per potencaj trankviligiloj kaj haluciniloj, eĉ eta kvanto da kiuj povas ŝanĝi iron de pensoj de eĉ la plej malesperiĝinta homo kaj pacigi lin kun malfeliĉoj kaj eĉ kun la morto…

— Jes, sed la scienco ne sukcesis eĉ klarigi la sencon de ekzisto de la homo, — subite interrompis la vicdirektoron nova oratoro, homo kun maldensa kaj mallarĝa barbeto, simila al antikvaj mongoloj. — La homoj ne pli multe komprenas la celon de la vivo, ol la teruraj animaloj de sekaĵo kaj oceano, malaperintaj el la planedo Jan-Jaĥ, tial mi ne emas jubili, kiel nia altestimata estro. En okuloj de malkleraj homoj, ĉu de «mavoj», ĉu de la superaj tavoloj de la socio, la scienco ĉiam pravas, frakasante nociojn, establiĝintajn ekde antikveco. Ili pensas, ke la scienco per si mem estas la plej nobla instrumento de la homo, nur perversigita per lia fia naturo, ke ĝi estas la plej efika forto de la vivo. Mallonge dirante, laŭ ilia vidpunkto ni devas ĉiam iri nur laŭ la scienca vojo — la magia vojo, transformanta la scienciston en la sorĉiston kaj orakolon! Kia ironio! Ĉu necesas diri, kian amaran lecionon ricevis danke al tiu superstiĉo la popolo kaj entute la planedo Jan-Jaĥ!

La fendo inter la popolo de Jan-Jaĥ kaj la scienco estis tiom granda, ke ĝi naskis plenan nekompetentecon de plejmulto da homoj, kiuj rilatas al sciencistoj kun superstiĉa timo. Kaj ni pagas al ili per manko de eĉ eta zorgo pri la sorto de la popolo.

La vicdirektoro signis al la prezidanto, kaj tiu interrompis la oratoron:

— Duan fojon dum tiu ĉi vespero elpaŝoj ricevas neallaseblan formon de kalumnio pri la scienco kaj ĝiaj honestaj laborantoj. Ni prefere aŭskultu nian gaston, lian opinion pri la scienco, lian takson de la hodiaŭaj eldiroj, kvankam ili ne iris en necesa direkto.

Vir Norin ekstaris, petis pardonon, se li malĝuste komprenis la parolintojn, kaj diris, ke li penos ekspliki la opinion de teranoj pri la scienco plej ĝenerale.

— La scienco ne scias kaj ne povas scii tutan senfinecon de la mondo. Kaj kredo je tio, ke ĝi jam trovis solvon de ĉiuj problemoj, kondukos al katastrofo. Tiel povas pensi nur homoj, blindigitaj per dogmeco aŭ per nekritika entuziasmo. Neniu el malkovroj, neniu el la plej grandaj leĝoj estas definitiva. Ordinare pri pleneco kaj finiteco de la scienco pensas dogmemaj mensoj en matematiko, sed tio estas samo, kiel se historiisto decidus, ke la historio estas finita. Ju pli evoluas nia scio, des pli da enigmoj de la naturo ekstaras antaŭ ni. Senlima estas riĉeco de la plej kutimaj fenomenoj, neelĉerpebla en sia diverseco, en sinuaj vojoj de historia evoluo. Ni sur la Tero imagas la sciencon kiel senfinan laboron, strebantan malproksimen laŭ miliardoj da parsekoj kaj al estontaj generacioj laŭ miloj da jarcentoj. Tiel komplika kaj enigma estas la universo, ke post la pasintaj jarmiloj de evoluo de la scienco ni perdis la fieraĉon de la antikvaj sciencistoj kaj kutimiĝis al modesteco. Unu el la ĉefaj reguloj, pri kiuj ni instruas niajn infanojn, diras: «Ni scias nur mizeran onon de tio, kion ni devas scii…»

Facila bruo de miro trapasis la ĉambron, sed la sciencistoj scipovis aŭskulti, kaj Vir Norin daŭrigis:

— La naturo, en kiu ni vivas kaj kies parto ni estas, estis formiĝanta dum centoj da milionoj da jaroj, tra historia ŝanĝiĝo de ekvilibraj sistemoj. En ĝia nuna aspekto tiu komplikaĵo estas tiom granda kaj profunda, ke ni ne povas ludi kun la naturo, uzante tre limigitajn sciencajn sciojn. Gajno estos tre malofta, hazarda, kaj malgajnoj — sennombraj. Tre delonge sur la Tero homoj, cedante al deziro preni ion sen laboro kaj peno, kontraŭ nenio, ludadis por valoraĵoj. Unu el disvastiĝintaj ludoj estis ruleto: facile turniĝanta rado kun vandoj, ĉirkaŭigita per nemovebla limbo. Sur la radon oni ĵetadis globeton, kaj halto de la rado aŭ de la globeto — pri tio ne konserviĝis informoj — ĉe certaj ciferoj sur la limbo donadis gajnojn. Alie monon forprenadis la mastro de la maŝino. Tiutempe homoj havis nenian ideon pri leĝoj de tiu luda maŝino kaj, kvankam suspektis tutan hazardecon de koincidoj, plu ludadis, forludante tutan havaĵon, se ĝustatempe ne foriris el ludejo.

Same ankaŭ ni ne devas ludi kun la naturo, kiu dum miliardoj da jaroj ludas hazarde mem, ĉar tio estas ĝia metodo, rimarkita jam antaŭ sep mil jaroj en Antikva Hindujo kaj nomita Raŝa-Lila — «dieca ludo». Nia tasko estas trovi elirejon el la ludejo de la naturo. Nur kunigo de ĉiuj flankoj de la homa scio helpis al ni leviĝi super tiu ludo, do super la dioj de Hindujo. Ni ankaŭ povis ne sukcesi, ĉar en la tiam densiĝanta infereco de nia planedo la Sago de Arimano povis kaŭzi nekorekteblan damaĝon. Mi uzis la terminon, probable nekompreneblan por vi, — densiĝo de infereco. Por ne enprofundiĝi en klarigojn, ni difinu ĝin tieclass="underline" kiam la homo mallerte montras ŝajnan potencon super la naturo, li detruas la internan harmonion, akiritan je prezo de kvarilionoj da viktimoj sur altaro de la vivo. «Kiam ni komprenos, ke cejano kaj tritiko konsistigas unuecon, tiam ni prenos la heredon de la naturo en bonajn, komprenantajn manojn», — diris unu sciencisto. Tielas, tute ĝenerale, la rilato al la scienco sur la Tero.

Kion mi povas diri pri via scienco? Antaŭ tri jarmiloj saĝulo Erf Rom skribis, ke la scienco de la estonteco devas iĝi ne kredo, sed moralo de la socio, alie ĝi ne anstataŭos plene la religion kaj restos malpleneco. Strebo al scioj devas anstataŭi strebon al adoro. Al mi ŝajnas, ke ĉe vi tiuj rilatoj estas kvazaŭ reversitaj kaj eĉ la ĉefan demandon pri eterna juneco vi sukcesis solvi per frua morto. Kia mi vidis la sciencon en la institutoj kaj en la hodiaŭa diskuto? Al mi ŝajnas, ĝia ĉefa manko estas neglekto al la homo, absolute neallasebla ĉe ni sur la Tero. Humaneco kaj malhumaneco en la scienco iras apude. Mallarĝa limo disigas ilin, kaj oni devas esti tre pura kaj honesta homo, por ne fali. Eĉ pli, dum evoluo humaneco iĝas malhumaneco, kaj inverse, — tielas dialektiko de ĉia procezo. Savo de vivo per ajnaj rimedoj iĝas kruela torturo, kaj la Donaco de Karesa Morto tiam iĝas bono, sed en aliaj kondiĉoj, kiu disputos pri malhumaneco de la DKM? Vi faras eksperimentojn sur animaloj kaj prizonuloj, sed kial ne iras vi tra la psiko, kiu estas senlime pli riĉa kaj vasta ol ajna ĥemia rimedo? Kial vi ne gardas la psikan atmosferon kontraŭ kolero, mensogo pro io ajn, kontraŭ konfuzaj pensoj kaj malplenaj vortoj? Eĉ la plej gravaj sciencaj teorioj en la spirite-morala rilato troviĝas sur la pensonivelo de la ŝtona epoko, se ili ne estos transportitaj en konscian saĝon de la homa moralo, simile al tio, kiel multaj malkovroj estis profete antaŭviditaj en la hinda kaj la ĉina antikvaj filozofioj.

Ekzisto de la psika atmosfero iĝis konata jam en la EDM, kiam unu el la plej grandaj sciencistoj de la Tero, Vernadskij, nomis ĝin noosfero. Jarmilojn antaŭ Vernadskij al la nocio de noosfero proksimiĝis antikvaj hindoj. Ili donis eĉ pli plenan difinon — la ĉiela kroniko de Akaŝa.[33] Ĝi inkludis kvazaŭ historian registron de eventoj sur la planedo, reflektis sentojn kaj atingojn de artoj. Vernadskij opiniis la noosferon plenigita nur per necesaj ideoj kaj faktoj, tio estas per informo de nura scienco.

Sed al Vernadskij apartenas ankoraŭ unu granda ideo, kies ignoro preskaŭ pereigis nian komunan patrujon — la Teron kaj kondukis al la katastrofo ĉe vi, sur Jan-Jaĥ.

Elirante el la dissimetrio de spaco, okupata de viva organismo, el ĝia dekstreco-maldekstreco, neegaleco de fenomenoj dum rotacio «laŭ suno» kaj kontraŭ ĝi, Vernadskij trovis la dissimetrian kaŭzon de tiaj fenomenoj (la principon de Kurio[34]) kaj specialan geometrion de spaco de la vivo. Alimaniere dekstreco-maldekstreco ne povas esti kreita. El tio sekvas neinversigebleco de vivaj fenomenoj, ĉar spaco de vivanta organismo povas posedi nur polusajn vektorojn (vektoron de tempo aŭ vektoron de morto). Dirante alivorte, ĉio viva konstruiĝas nur laŭ principoj de dialektika evoluo.

Estas sciata «la nombro de Loŝmid»[35] (nombro da atomaj kompleksoj kaj lima rapido de onda moviĝo en gasa medio). Tiun nombron determinas amplekso de planedo kaj ecoj de ĝia malviva substanco. Tial ekzistas lima kvanto de maso de vivo, de viva materio, kiu povas ekzisti sur tiu planedo. Tiu kvanto estas konstanta grando, malmulte ŝanĝiĝanta dum geologia tempo. Rompo de tiu konstanto kondukas al amasa elmortado. Sed ni revenu al la noosfero. Pri ĝi necesas zorgi pli, ol pri la atmosfero, kaj vi neglektas ilin ambaŭ. Viaj malsanulejoj estas aranĝitaj sen kompreno de psikologia influo de la medio; mi miras, kiel oni resaniĝas en ili.

вернуться

33

Akaŝa — en unu el antikvaj hindaj filozofiaj instruoj: etero (rim. de la tradukinto).

вернуться

34

la principo de Kurio — la principo de Kurio kaj Pasteŭro (termino de Vernadskij) konsistas en tio, ke dissimetrion povas kaŭzi nur io, per si mem havanta dissimetrion (rim. de la tradukinto).

вернуться

35

«la nombro de Loŝmid» — nombro da molekuloj en 1 kuba centimetro da gaso en normalaj kondiĉoj. Jozefo Loschmidt (1821–1895) — aŭstra fizikisto (rim. de la tradukinto).