Oni elpuŝis lin el la aŭto antaŭ monolita pordego de malhel-griza domo, ĉirkaŭigita per krudfera muro. La koro de Nar-Jang ektremis en miksita sento de timo kaj faciliĝo. Ĉefurbanoj timis la restadejon de Gen Ŝi, la unua kaj la plej minaca helpanto de Ĉojo Ĉagas. La astrofizikiston oni kure pelis malsupren, en duonsubteran etaĝon. En hele prilumita ĉambro konsternita Nar-Jang fermegis la okulojn. Nur unu momenton bezonis gardistoj, por fortranĉi de lia vesto agrafojn, demeti la zonon, distranĉi la ĉemizon demalsupre ĝissupre. La impona, seketa sciencisto transformiĝis en mizeran ĉifonulon, kaptantan sian hontinde falantan pantalonon. Kruela piedbato en la dorson — kaj, tremante pro timo kaj furiozo, li trovis sin ĉe granda tablo, malantaŭ kiu sidis Gen Ŝi. La dua reganto de la planedo ridetis afable, kaj Nar-Jang eksentis certecon.
— Miaj homoj tro penis, — diris Gen Ŝi. — Mi vidas, al vi oni neĝuste transdonis la ordonon, — turnis li sin al la «liluloj», — alvenigi ne krimulon, sed gravan atestanton.
Gen Ŝi silentis iom, rigardante al la flavhaŭta astrofizikisto, poste mallaŭte diris:
— Nu, elmetu la mesaĝon! Mi esperas, ci kuraĝis maltrankviligi la reganton pro vere grava kaŭzo, alie, ci mem komprenas, — pro la rideto de Gen Ŝi antaŭe vigliĝinta Nar-Jang kunpremis la piedfingrojn, kiel pro frosto.
— La mesaĝo estas grava tiomgrade, ke mi raportos ĝin nur al la Granda mem, — firme diris li.
— La Granda estas okupita kaj ordonis ne maltrankviligi lin dum du tagoj. Diru, kaj rapide!
— Mi dezirus vidi la reganton. Li koleros, se mi diros al iu ajn alia. — La sciencisto mallevis la okulojn.
— Mi ne estas iu ajn, — morne diris Gen Ŝi, — kaj mi ne konsilas persisti.
Nar-Jang silentis, penante venki timon. Ili ne kuraĝos ion ajn fari al li, dum li posedas la sekreton, alie ĝi pereos kune kun li.
La astrofizikisto silente balancis la kapon, timante montri per vortoj sian timon. Gen Ŝi same silente ekfumis longan pipon kaj per ties fumanta fino almontris angulon de la ĉambro.
Momente al Nar-Jang alsaltis la «liluloj», deŝiris de li la pantalonon; aliaj gardistoj demetis tegilon de aĵo, staranta en la angulo de la ĉambro. Gen Ŝi pigre ekstaris kaj aliris al la kruda ligna skulptaĵo de umaago. Antaŭe tiujn animalojn, nun preskaŭ formortintajn, oni bredadis sur la planedo Jan-Jaĥ por rajdado kaj junga veturado. La buŝego de la umaago oscedis en besta subrido, kaj la dorso estis tajlita en formo de akra kojno.
«Lilulo» demandis:
— Ĉu simplan sidilon, reganto, aŭ?..
— Aŭ! — respondis Gen Ŝi. — Li estas obstina, kaj sidilo postulas tempon. Mi hastas.
La «lilulo» kapjesis, enmetis fuston en la frunton de la ligna bruto kaj ekturnis ĝin. La kojnoforma dorso, kiel faŭko, komencis malrapide malfermiĝi.
— Do, surmetu al li la piedingojn! — trankvile diris Gen Ŝi, eligante fumon.
Antaŭ ol la gardistoj kaptis lin, Nar-Jang komprenis sian sorton. En la popolo jam delonge cirkulis onidiro pri terura inventaĵo de Gir Bao, la antaŭulo de Gen Ŝi, helpe de kiu oni povis elŝiri ajnan konfeson de viroj. Ilin oni sidigadis rajde sur la umaagon, kaj la lignaj makzeloj sur la dorso de la skulptaĵo komencis malrapide kunŝoviĝi. Sovaĝa teruro rompis tutan obstinon kaj homan dignon de la astrofizikisto. Kun kriego «Mi ĉion diros!» li ekrampis al la piedoj de Gen Ŝi, enpremiĝante en la plankon kaj petegante pri kompato.
— Lasu la piedingojn! — ordonis la reganto. — Levu lin, sidigu, ne, ne sur la umaagon — en la fotelon! — Kaj Nar-Jang, malbenante sin pro malnobleco de la denunco, tremante kaj plorĝemante, rakontis, kiel hodiaŭ matene la tera gasto misdiris en la kunsido de la fiziko-teĥnika instituto, ne konjektinte pri konkludoj, kiujn sciencistoj de Jan-Jaĥ faros el la bildo de la universo, kiun li skizis.
— Kaj ĉu ci sola troviĝis saĝa?
— Mi ne scias… — La astrofizikisto konfuziĝis.
— Ci povas nomi min granda, — degne diris Gen Ŝi.
— Mi ne scias, granda. Mi tuj iris desegni kaj kalkuli.
— Kaj kio?
— La stelŝipo venis el nekredebla malproksimo de la kosmo. Ne malpli ol mil jaroj necesos, por mesaĝo de ĉi tie atingus la Teron, du mil jaroj por interŝanĝo de signaloj.
— Tio signifas?! — duondemande ekkriis Gen Ŝi.
— Tio signifas, ke nenia dua stelŝipo venos… Mi ja ĉeestis kiel konsilisto dum la intertraktoj kun la teranoj… Kaj ankoraŭ, — ekhastis Nar-Jang, — la montrita al ni kunsido de la tera konsilio, permesinta neniigi Jan-Jaĥ-on, estas trompo, blufo, mistifiko, vana timigo. Neniun ili neniigos! Ili ne estas plenrajtigitaj por tio!
— Nu, tiaj aferoj eblas eĉ sen plenrajtigo, speciale se oni estas malproksime de siaj regantoj, — laŭte pensis Gen Ŝi kaj subite minace direktis la fingron al la sciencisto: — Ĉu neniu scias pri tio? Ĉu ci al neniu diris?
— Ne, ne, mi ĵuras per la Serpento, ĵuras per la Blankaj Steloj!
— Kaj ĉu tio estas ĉio, kion ci povas raporti?
— Ĉio.
La sperta orelo de Gen Ŝi rimarkis stumblon en la respondo. Li ludis per la brovoj, rompitaj, kiel ĉe plej multaj loĝantoj de Jan-Jaĥ, penetrante la viktimon per senkompata rigardo.
— Domaĝe, sed mi devos vin rajdigi sur la umaago. He, prenu lin!
— Ne, ne! — despere ekkriegis Nar-Jang. — Mi diris ĉion, kion mi divenis. Sed… Ĉu vi kompatos kaj liberigos mi, ho granda?
— Nu? — abrupte kriis Gen Ŝi, frakasante la lastajn restaĵojn de la volo de la sciencisto.
— Mi aŭdis konversacion de du niaj fizikistoj, hazarde, mi ĵuras per la Serpento! Kvazaŭ ili solvis la enigmon de la defenda kampo de la teranoj. Ĝin ne eblas traigi per momentaj batoj kiel de kugloj aŭ eksplodo. Ju pli forta estas bato, des pli granda estas forto de reflekto. Sed se dissekci ĝin per malrapida premo de polarizita kaskada radio, do ĝi cedas. Kaj unu el ili diris, ke li dezirus provi sian kvantuman generatoron, kiun li antaŭnelonge faris kiel laboran modelon.
— Nomoj?
— Du Ban-La kaj Niu-Ke.
— Ĉu nun ĉio?
— Tute ĉio, granda. Plie mi nenion scias. Mi ĵuras…
— Ci povas iri. Donu al li pikilon kaj mantelon, forveturigu kien necesas.
Al surmetanta pantalonon Nar-Jang aliris «liluloj».
— Ankoraŭ du — al tiuj fizikistoj! Ne, prenu nur Du Ban-La-n. Kun la virino necesos klopodi, ili ĉiam estas pli persistaj!
La pli altranga el la «liluloj», malalte riverencante, malaperis malantaŭ la pordo. La ceteraj kondukis la scienciston al la elirejo. Tuj kiam li paŝis trans la sojlon, oficiro en nigra vesto, silente starinta flanke, pafis en lian nukon per longa pikilo el pneŭmatika pistolo. La pikilo sensone penetris inter la bazo de la kranio kaj la unua vertebro, ĉesiginte la vivon de Nar-Jang, kiu ne sukcesis lerni la simplan veraĵon, ke neniaj kondiĉoj, petoj kaj interkonsentoj eblas kun banditoj. Restaĵoj de la malnova kredo je vorto, honesto aŭ kompato pereigis multegajn tormansanojn, kiuj penis servi al oligarkoj kaj kredis al «leĝoj» kaj «rajtoj» de la bando de murdistoj, kiuj estis, esence, la Kvaropa Konsilio kaj ĝiaj superaj proksimuloj.
Gen Ŝi per movo de la fingro forsendis la nigran oficiron kaj transiris en najbaran ĉambron kun regpaneloj kaj ekranoj de komunikiloj. Turninte bluan klemon, li vokis Kando-n Leluf, alidire Ka Luf-on, la trian anon de la Kvaropa Konsilio, kiu estris prikalkuladon de la planeda ekonomio. Tio estis dika malalta homo en pompa parada vesto, simila al Zet Ug, sed kun granda makzelo, virineca malgranda buŝo kaj pepa voĉo.
— Kando, vi devos nuligi vian aŭdiencon, — sen longaj antaŭparoloj deklaris Gen Ŝi. — Tuj venu al mi, de ĉi tie ni komandos iun operacion. Aperis rara okazo fari tion, kion ni intencis…
Ne pasis eĉ duonhoro, kiam ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, fumante per pipoj, estis pridiskutantaj la malican planon.
Ĉojo Ĉagas de tempo al tempo foriradis en sekretajn ĉambrojn de sia palaco (eĉ Gen Ŝi ne sciis, kio tie troviĝas, en tiuj subteraĵoj sub la turo). Ĉi-foje la reganto forestis nur dum unu diurno, kaj tio signifis, ke almenaŭ dum ankoraŭ unu diurno la plena potenco super la tuta planedo estos en iliaj manoj. Dum tiu tempo eblas multon fari!
La plano estis simpla: aresti Faj-on Rodis kaj Vir Norin-on, per torturoj devigi ilin diri ĉion, kio necesas, televide, kaj kiel eble plej rapide mortigi. La teranoj ne militos kontraŭ la tuta planedo. Estus bone, certe, provoki la stelŝipon al aktivaj agoj, se per torturoj igi la regantinon de la teranoj ordoni bati al la ĝardenoj Coam kaj neniigi Ĉojo-n Ĉagas, kiel kulpulon. Forto de la stelŝipo estas granda. De la ĝardenoj Coam restos kavo, en kiu malaperos la proksimaj helpantoj kaj la gardistaro de la reganto, ne parolante eĉ pri li mem. Tiam Gen Ŝi kaj Ka Luf iĝas sen troaj kataklismoj kaj risko la unuaj personoj en la ŝtato, kaj pri Zet Ug — ili poste vidos! Ĉiujn atestantojn forigi, inklude la stultulon Tael-on, kiu ne scipovas ĝuste spioni!
— Por estonteco necesas zorgi pri profundaj subteraj kaŝejoj. Ja stelŝipoj el la Tero, unuafoje eksciinte la vojon, nepre direktos sin ĉi tien. Mi ordonos, ke ĉiujn, kiujn oni kaptas en la ĉefurbo, oni ne sendu al Palaco de Karesa Morto aŭ al foraj lokoj, sed kreu el ili armeon de subteraj laboristoj, — eldiris Gen Ŝi.