Выбрать главу

Idoj de Orfeo

Originala romano

Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio

Verkis: H. J. Bulthuis

Eldonado: 1923 Den Haag  (Nederlando)

Grandeco: 542 p.

La bazan tekston origine enkomputiligis Project Gutenberg

Proksimuma verkojaro: 1923

Kreis la Esperantan tekston: H. J. Bulthuis

Tiu ĉi versio estas bazita sur teksto enkomputiligita de Andrew Sly  kaj Jeff G.  ĉe Project Gutenberg : https://www.gutenberg.org/ebooks/64579 .

Enkondukaj paroloj.

Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ “pizoj” tute ne ekzistus. Post longa pilgrimado, alveninte al sia celo, ili povis demeti la ŝuojn kaj elĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetis el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. Ho, diris la ĝoja monaĥo, mi devis, kiel vi, pilgrimi sur “pizoj”, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Per tio ili fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko.

Kara leganto, pesimismo kaj kredo al fatalismo malagrabligas la vivon, tial imitu dum via “pilgrimado” la ĝojan monaĥon. Se mia romano povus instigi vin al tio, mi estas kontenta, ĉar tiam mi ne verkis sen celo kaj sen frukto.

La verkinto.

Unua Parto

La Insulano

Unua Ĉapitro.

Pripensoj sur ŝtuparoMia Insulo kaj ĝia sola domoMiaj gepatrojRobinsono KrusoMiaj kvarpiedaj amikojVilhelmo Tell La desegna talento de mia patrinoKiel mi pasigis miajn tagojnLa ofico de mia patro.

Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis la kvadrata aperturo en la plata tegmento de nia domo. Mi apogis la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja vidis plu nenion. Mia patro jam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo, Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiujn nomojn kiel vilaĝa lernanto lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian precizan ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.

Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis al mi strange, ke tia boato povas ŝipiri sen veloj. Mia patro unu fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton, sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj tamen malbone kontentigis min, ĉar la kaldrono sur nia forno ankaŭ ellasis strion de vaporo, sed spite tion la kaldrono, same kiel la forno, restis sur la sama loko.

Ĉiuj ŝipoj kaj ankaŭ la vaporboato malaperis, sed anstataŭe ekaperis aliaj. Estis al mi nesolvebla enigmo, kiel ili povis suprenveni el tiu abismo, ĉar laŭ mia opinio, ŝipoj povas veliri nur sur ebena akvo. Sed mia patro ĉiam diradis la veron, sekve tiuj ĵus aperintaj ŝipoj nepre devis veni de unu el la subinsulaj landoj.

Mi turnis min sur mia ŝtuparo kaj apogante la dorson kontraŭ la ŝtupoj, mi rigardis refoje antaŭ min. La vidaĵo sin nun prezentanta al mi, estis tute malsimila. Rekte kaj malrekte je tre granda distanco elstaris el la maro du nigraj pecoj da tero. Sur la pli granda mi vidis nenion krom sablo. Tiu peco da lando estis nun videbla, sed kelkfoje, kiam la alfluo komenciĝis, ĝi tute malaperis sub la ondojn. Estis iam tempo, kiam mi pensis, ke tiu landpeco povis movi sin supren kaj malsupren laŭ sia plaĉo. Mia patro tamen antaŭ kelka tempo diris al mi, ke ĝi restadas ĉiam en la sama loko, sed ke la maro povas plialtiĝi, kaj ke en tiuj okazoj la akvo superverŝas tiun pecon da tero. Ĉe refluo la ondoj refoje forfluas kaj videbligas “la plataĵon”.

La pli malgranda terpeco, elstaranta el la alia flanko de nia Insulo, estis ĉiam videbla kaj sur ĝi, de la loko, kie mi staris, mi klare povis distingi maldikan altan konstruaĵon, kiun mia patro nomis “la lumturo”. Krom tiu turo mi vidis nenion tie, ĉar la insulo estis ĉirkaŭita per dunoj tiel altaj, ke la maro neniam povis superverŝi ĝin. Sur tiu insulo (ĉar insulo ĝi estis) loĝis homoj, kiuj vespere devis ekbruligi la lanternon de la turo, por ke la maristoj pli bone povu trovi la vojon laŭ la marbordo. Sed, ĉar la distanco inter tiu insulo kaj mi estis tre granda, mi ne povis alveni tien, nek naĝante nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata nur de mia patro por viziti “la Vilaĝon” unufoje po monato. Trans tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun mia patro nomis “la digo”, altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj neniam vidis lumon en ili, mi opiniis, ke ili devas esti “lumturoj” por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min.

Neniam mi vidis “vilaĝojn”, ĉar, kvankam mi estis jam altkreska, forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al “la Vilaĝo”, kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn, kiujn ne liveris “la Insulo”. Unu fojon mi petis akompani lin, sed ĉar li respondis per nur la unu vorto “neeble”, mi jam neniam ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon, kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro certigis al mi, ke estas neeble viziti “la Vilaĝon”.

La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, demetitaj de ili en la sablo, kiujn mi preskaŭ ĉiutage en ĉi tiu monato devis serĉkolekti. Ho, mi ne amis tiujn birdojn, ĉar ili multfoje bekatakis min, kiam mi forprenis iliajn ovojn. Ili estis la solaj por mi ekzistantaj malamikoj. Mi tamen ne staris nun sur la ŝtuparo kun mia kapo ekster la tegmento, por rigardi la mevojn , ĉar mi vidis ilin  en ĉiuj horoj de la tago. Mi staris tie por vidi ĉu la patro jam revenas de “la Vilaĝo”. Sed vane mi rigardadis sudorienten, kie lia boato laŭkutime ekaperis du tagojn post kiam li forlasis la Insulon. La boato ankoraŭ ne estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn, kaj tedate pro la longa observado, mi malrapide forlasis la aperturon kaj lasis min gliti laŭ la ŝtuparo. Mi ne fermis tiun aperturon, ĉar la vetero estis bela, kaj post duona horo mi sendube starus refoje tie supre sur la ŝtuparo por vidi, ĉu jam estas revenanta la boato. – La vento estas kontraŭa –, mi pensis, – mia patro devas luvadi, kaj tio prenas multan tempon.