Выбрать главу

Dua Ĉapitro.

La skunoMatenmanĝo kun preĝadoMi serĉkolektas ovojnRevado pri Vendredo la sovaĝuloLa nuduloMi ektimas kaj forkurasFremdulo en mia domoKuiru viajn pizojn!Kiel Johano estis eksigita kiel aktoroPri mia nomoĈu miaj gepatroj vere estas miaj gepatroj?Mi montras la Insulon al nia gasto.

La sekvantan matenon mi vekiĝis jam frue. Sim  ankoraŭ dormis sur mia brako kaj faris mienojn, kvazaŭ ĝi jam neniam volus ellitiĝi. Sed post kiam mi sidiĝis, Jafet  vekiĝis, rektiĝis kaj saltis el la lito, kaj Sim  sekvis ĝian ekzemplon, baldaŭ poste mi staris sur la planko antaŭ mia dormŝranko kaj tuj supreniris la ŝtuparon por ekrigardi eksteren, ĉar mi volis serĉkolekti ovojn, se la vetero tion ebligus al mi. La vetero estis belega. La suno leviĝinta antaŭ du aŭ tri horoj, staris kiel ora disko super la digo kaj ĵetis brilantajn radiojn antaŭ sin sur la akvon. Estis belega vidaĵo. Tute kiel ordinare la mevoj ŝvebis super la maro por kapti nutraĵon kaj tute ne antaŭsentis, ke mi baldaŭ venos por forpreni la grandajn blue makulitajn ovojn en la dunoj. Tre malproksime mi ekvidis aperantan skunon. Ĝi venis, kiel mi kredis, el la profunda abismo, kaj grave alproksimiĝis al nia Insulo. Laŭ la vento ĝi devis luvadi kaj tion ĝi faris kun veloj sur ambaŭ mastoj. Ho! mi deziris esti sur ĝi, sed tio estis neebla. Oni faros min maristo post multaj jaroj, sed antaŭe mi devos multe lerni, kaj ĝis nun mi lernis nenion, ĉar neniu estis sur la Insulo por instrui. Mia patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili, estis al mi tute neeble, ĉar el “jo–a–mo” ŝi faris “jam”, el “jo–e–so” ŝi formis “jes”, el “ho–a–ro–o–jo” ŝi faris “haroj”, kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de marbirdoj.

Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim  kaj Jafet  en la ĉambron por matenmanĝi.

– Mi jam venis! – mi diris, eksidante ĉe tablo.

– Nu bone –, diris mia patrino.

Sim  sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet  eksidis sur sia postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim  pacience atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.

La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis farinta, la preĝo estis finita. Dum tiu ceremonio mi kaŝe rigardis Jafet  kaj, ĉar la hundo estis malsata, ĝi pli kaj pli movetadis la antaŭpiedojn, eligante de tempo al tempo mallaŭtan ekbojeton, kiun ĝi neeble povis reteni pro malpacienco.

Ni manĝis. Mi laŭvice donis peceton al Sim , al Jafet  kaj al mi mem. La papago, kiu tre amis malsekan biskviton, sed ankoraŭ ricevis nenion, fine ekkriis: “Mi jam venis”, post kio mia patrino alportis al ĝi duonan biskviton, trempitan en kafon. La birdo kun gracia movo ekkaptis sian nutraĵon per unu ungego kaj, firme sidante per la alia sur la horizontala bastoneto en la kaĝo, ekmanĝis, dirante nenion plu. Mia patro tute ne atentis min, eĉ diris al mi nenion, kaj matenmanĝinte kviete, refoje preĝis, prenis tiam la gazeton por legi, dum mia patrino formetis la manĝilaron.

Oni tamen ne devas opinii malfavore pri “li”, ĉar li tute ne estis malica viro. Neniam li riproĉis, nek batis min. Li nur agis kvazaŭ mi ne ekzistus, kaj tion li ne faris pro malbona humoro, kontraŭe, lia humoro neniam ŝanĝiĝis. Li ĉiam kviete, malrapide iris sian vojon. Mi jam kutimadis al tio kaj kredis, ke ĉiu patro estas kiel la mia.

Post la manĝado Sim  iris en la stalon. Mi prenis grandan korbon kaj sekvis la hundon dirante laŭkutime: “Mi iras”, post kio mia patrino diris: “Nu bone!” “ Go til fanen! ” ekkriis la papago, sed mi jam estis en la stalo, kaj en akompano nur de Jafet , ĉar la kato neniam volis nin akompani, ni iris trans la herbejon al la dunoj. Mezvoje ni renkontis la bovinon, kiu sin paŝtis. La hundo salutis ĝin per laŭta bojado; la bovino tamen daŭrigis sin paŝti kaj ni pasis ĝin kaj estis baldaŭ en la dunoj. Malrapide ni marŝis en la mola sablo kaj serĉadis. Mia hundo ĉiam akompananta min, kiam mi serĉkolektis ovojn, jam flaradis, ĉu ĝi povus ion malkovri. Tiel ni iris kelkajn minutojn. Jafet , serĉante kelke da paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ por anonci, ke ĝi trovis neston. Mi baldaŭ estis sur la loko, kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis, kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis, mi eksidis por ripozadi. Jafet , kvankam neniam laca, kiom ajn longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete, ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis sidanta ... revanta...

Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi vagadis tra la arbetaro de tiu insulo, tamen tute ne sciante kiel arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago, kelkfoje dirante: “Kompatinda Robinsono!” sidis sur alia mia ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet  ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti, ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ dudek paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. “Ho Dio!” mi ĝemis, “kio do estas tio!!” Mi volis ekstari por forkuri, sed tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis sidanta kun suprentiritaj genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la aperaĵon. Jafet  ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi troviĝis. “ Jafet !” mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo altigis la manon kaj tenante ĝin super la okuloj, li rigardis la lokon, kie mi sidas. Miaj haroj ekstaris sur mia kapo kaj mi kredis, ke mi estas tuj mortonta. Feliĉe la teruro fine donis al mi la kapablon ekstari kaj mi ekstaris, puŝante per la piedo la hundon, kiu vekiĝis. – Jafet ! – mi diris per tremanta voĉo, – Jafet !... rigardu tien! – kaj mi fingre montris la nudulon, kiu subite vokis al mi ion per laŭta voĉo. Mi sekve ne trompis min, ĉar la homo povis paroli, kaj li ne estis la rezultato de mia revado, sed vera vivanta homo – – eble sovaĝulo, ĉar li estis tute nuda, same kiel Vendredo. Ektimante, ke li estas tuj manĝonta min, mi turnis al li mian dorson kaj forkuris kiel eble plej rapidpiede, lasante la korbon sur la loko, kien mi estis metinta ĝin. Eĉ ne rigardante post min, kaj aŭdante la laŭtan bojadon de Jafet , kiu verŝajne iris ataki la sovaĝan homon, mi kiel sago el pafarko rapidis hejmen por serĉi rifuĝejon en la gepatra domo. Jafet  povis kuri tre rapide, pli rapide ol mi, sed en ĉi tiu okazo ĝi sen ia dubo ne povus kuratingi min, eĉ se ĝi volus. La pordo de la stalo estis nefermita kiel kutime; mi do ne bezonis malfermi ĝin kaj, saltante trans ĝian sojlon, mi ekvidis, ke la ĉambra pordo ankaŭ estis nefermita. Mia patrino sidis ankoraŭ ĉe tablo tute ne atendante min. Ankoraŭ tremante en mia tuta korpo mi kun laŭta ekkrio enkuris, kaj ne dirante kiel ordinare: – Mi venis! – mi falis sur seĝon.