Выбрать главу

Per kio do mi povas min defendi?

Ĉu mi miraklon petu de l’ diino?

Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?

TOAS.Mi vidas, ke la sorto de l’ fremduloj

Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas

La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?

IFIGENIO.La viroj—ili estas—mi supozas,

Ke ili estas grekoj.

TOAS.Samlandanoj?

Kaj certe ja en vi ili revekis

La belan bildon de reveno hejmen?

IFIGENIO (post mallonga silento).Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro

La rajton havas sole nur la viro?

Ĉu neeblaĵon sole li alpremas

Al sia forta kaj heroa brusto?

Sed kion oni nomas granda? Kio

Kun ekscitado levas la animon

De ĉiam ripetanta rakontanto,

Se ne la faro, kiu preskaŭ tute

Sukceson ne promesas, kiun tamen

Kuraĝa homo brave entreprenas?

Ĉu tiu, kiu sola en la nokto

Penetras en tendaron malamikan

Kaj kiel flamo ne antaŭvidita

Atakas furioze la dormantojn

Kaj vekiĝantojn, fine, atakita

De l’ leviĝintoj, tamen forrapidas

Kun multo da akiro,—ĉu li sola

Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu

La vojon sendanĝeran malŝatante,

Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,

Por landon liberigi de rabistoj?

Por ni nenio restas? Ĉu virino

Naturan sian rajton devas perdi?

Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,

La rajton de la glav’ de vi forrabi

Laŭ maniero de amazoninoj

Kaj la premadon venĝi nur per sango?

En mia brusto ondas malkviete

Kuraĝa entrepreno: mi konscias,

Ke mi riproĉon grandan ne evitos,

Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;

Sed mi al vi transdonas mian sorton,

Ho, dioj! Se vi amas la justecon,

Kiel pri vi glorante oni diras,

Ho, tiam montru ĝin per via helpo

Kaj nun per mi la veron vi honoru!

Jes, sciu, reĝo, estas preparata

Sekreta trompo. Vane vi demandos

Pri la kaptitoj; ili estas for

Kaj jam atingas la amikojn, kiuj

Ĉe l’ bordo ilin kun la ŝip’ atendas.

La pli maljuna, kiun la malsano

Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—

Li estas—jes—Oresto, mia frato;

La dua estas lia konfidato,

Amiko lia de l’ plej junaj jaroj,

Pilado. Ilin sendis Apolono

El Delfoj al ĉi tiu nia bordo,

Kun la ordon’ la bildon de Diano

Forrabi kaj venigi la fratinon

Al li, kaj rekompence por ĉi tio

Al la persekutato de l’ furioj,

Al la kulpulo pri patrina sango

La liberiĝon li promesis doni.

Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas

El la Tantala domo, mi nun metis

En viajn manojn: pereigu nin,

Se via konscienco ĝin permesas!

TOAS.Vi pensas, ke la skito la barbara

Aŭskultos tiun voĉon de la vero

Kaj de l’ homeco, kiun ne aŭskultis

La grek’ Atreo?

IFIGENIO.Ĝin aŭskultas ĉiu,

Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,

Se nur la fonto de la vivo pure

Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,

Vi nun por ni silente en la koro

Preparas? Se ĝi estas pereigo,

Ho, tiam min mortigu la unuan!

Ĉar nune, kiam plu nenia savo

Por ni jam restas, nun mi plene sentas

La tutan terurecon de l’ danĝero,

En kiun mi per miaj propraj manoj

Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!

Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!

Kun kia koro diros mi adiaŭ

Al mia frato, kiun mi mortigas?

Neniam en okulojn la amatajn

Mi povos plu rigardi!

TOAS.Do tiele

Per arta elpensado la trompistoj

Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo

Al vi, la longatempe izolita!

El tio, kion via kor’ deziris,

Facile ili faris por vi kredon!

IFIGENIO.Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,

Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.

Se la esplor’ alie al vi montros,

Vi tiam povas ilin pereigi,

Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno

Por mia malsaĝeco min forpelu

Al la malgaja kaj senhoma bordo

De rifa kaj sovaĝa insuleto!

Sed se montriĝos, ke la viro estas

La kara kaj amata mia frato,

Ho, tiam lasu nin libere iri,

Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,

Vi nun por la gefratoj estu bona!

La patro mia mortis de l’ edzino,

Kaj ŝi de l’ filo. Lasta la espero

De la Atrea gent’ sur li teniĝas.

Permesu do, ke mi kun pura koro

Kaj pura mano iru al la hejmo,

Por tie nian domon senpekigi!

Plenumu vian vorton! Vi promesis,

Ke se mi iam havos la eblecon

Reiri al la miaj, vi min lasos:

Nun la ebleco venis. Reĝa vorto

Ne estas kiel vorto de simpluloj:

Li ne promesas nur por embarase

Momente liberiĝi de l’ petanto,

Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,

Ke la plenum’ neniam povas veni.

Nur tiam li eksentas la altecon

De la valoro sia, se li povas

Feliĉon doni al la atendanto.

TOAS.Simile kiel fajro kontraŭ akvo

Batale sin defendas kaj muĝante

Ekstermi penas sian malamikon,

Tiele nun batalas la kolero

En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.

IFIGENIO.Ho, lasu do, ke via favorkoro,

Simila al la sankta oferflamo,

Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata

De danko kaj de beno kaj de ĝojo!

TOAS.Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo

Min kvietigis!

IFIGENIO.Donu vian manon,

Ĝi estu por mi signo de la paco!

TOAS.Tro multe vi postulas tro rapide.

IFIGENIO.Bonfaroj ne bezonas pripensadon.

TOAS.Tre multe! ĉar tre ofte post la bono

Ja sekvas la malbono.

IFIGENIO.Nur la dubo

Malbonon povas fari el la bono.

Ne dubu, sed plenumu mian peton

Libere, kiel diktas via sento!

SCENO KVARA.

ORESTO (armita). LA SAMAJ.

ORESTO (turnita al la scenejo).Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,

Rebatu ilin, restas nur momento!

Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo

Por mi kaj la fratino! Venu tuj!

(Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)

Ni estas perfiditaj. Tre malmulte

Da tempo ni disponas por la kuro.

Rapidu!

(Li ekvidas la reĝon.)

TOAS (kaptante la glavon).Tie, kie mi alestas,

Neniu povas teni nepunate

La glavon nudigitan!

IFIGENIO.Ne profanu

Per furiozo kaj per mortigado

La templon de l’ diin’. Al la amaso

Ordonu stari pace kaj aŭskultu

Pastrinon kaj fratinon!

ORESTO.Diru, kiu

Li estas, tiu, kiu nin minacas?

IFIGENIO.Respektu en li reĝon, kiu estis

Por mi la dua patro! Ne koleru

Min, frato! La infana mia koro

Konfide metis nian tutan sorton

En lian manon. Vian entreprenon

Konfesis mi al li kaj mi tiele

Animon mian savis de perfido.

ORESTO.Ĉu pace li permesas forveturon?

IFIGENIO.Min silentigas via nuda glavo.

ORESTO (enigante la glavon en la ingon).Parolu! mi obeas viajn vortojn.

SCENO KVINA.

LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).

PILADO.Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn

La niaj nun kolektis; repaŝante,

Cedante malrapide, ili estas

Premataj en direkto al la maro.

Sed kian paroladon inter princoj

Mi vidas! Tio estas ja sendube

La respektata kapo de la reĝo!

ARKAS.Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,

Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.