“Nenion, via grafina moŝto. Ĉu vi akceptos ilin?”
“Jes. Mi tuj iros. Ili deziras informiĝi, ĉu ne? Nun informiĝos mi. Atendigu ilin en la sidĉambro kun la blua murpapero. Dume, mi forprenos ĉi tiujn rajdovestojn kaj surmetos ion taŭgan.”
* * *
Kiam la grafino eniris en la sidĉambron, da ĵurnalistoj estis almenaŭ dudek.
“Silenton, gesinjoroj, mi petas,” laŭtis Cipriano. “Ŝia moŝto grafino Montokalva konsentas alparoli vin.”
Anstataŭ silento venis dekoj da demandoj:
“Ĉu vi sukcesis liberigi vin mem?”
“Ĉu la polico...”
“Kiel ili vin suferigis?”
“Gesinjoroj, gesinjoroj, bonvolu silenti,” ripetis Cipriano.
“Mi...” komencis la grafino, sed ŝi ne povis daŭrigi pro la bruo.
Tamen, post momento, sentante, ke la grafino ne restos, se ili ne sin tenas pli ĝentile, la ĵurnalistoj eksilentis.
“Gesinjoroj,” reparolis la grafino. Ŝi uzis por ili la tonon, per kiu ŝi siatempe komunikis kun ĉevalo aparte malobeema. “Bonvolu diri al mi, kio okazis. Vi estas ĵurnalistoj, vi do estas la fakuloj pri informado, la homoj, kiuj scias ĉion pri ĉio. Mi bezonas scii. De kie venas la granda ŝerco, ke mi malaperis? Kiam diable mi malaperis, ne sciante tion mem?”
Dek voĉoj samtempe aŭdigis sin, sed nelonge.
“Silenton!” kriis la grafino, kun tono tiel obeiga, ke la multvoĉa, miksparola aro submetiĝis: post unu sekundo, aŭdiĝis nur la falo de notlibro, kaj ĉiuj sentis, kvazaŭ eĉ tiu pardonpetus.
“Nur unu respondu al unu demando,” ŝi aldonis, pli mallaŭte. “Vi, sinjoro, diru al mi: de kie venis la ideo, ke mi malaperis?” Kvazaŭ pistolo, ŝia montrofingro direktiĝis al senhara longnazulo, kiu sidis en la unua vico.
“Nu, sinjorino... eee... sinjorino grafino... eee... sinjorino la grafino, mi... mi eksciis per komunikaĵo el la Tutlanda Inform-Agentejo, kiel verŝajne ĉiuj, kiuj ĉi tie sidas.”
“Dankon. Ĉu vi eksciis sammaniere?” ŝi ĉi-foje demandis brunharan virineton.
“Jes, sinjorino.”
“Kion enhavis tiu komunikaĵo?” ŝi demandis tre junan viron, kiu aspektis kiel studento.
Lia voĉo estis neatendite malalta.
“Ke la Movado por Vera Eŭropo – t.e. unu el tiuj terorist-grupoj, ĉu vi konas? – kaptis vin kaj liberigos vin nur, se oni ellasos el polica gardo tri anojn de la movado, kiuj estis antaŭ nelonge arestitaj.”
Dum trafis la ĉambron silento tiel «dika», ke oni preskaŭ povis tuŝi ĝin, la grafino ĉirkaŭrigardis la grupon per okuloj plenaj je malvarma fajro.
“Kaj neniu havis la ideon telefoni ĉi tien por kontroli, ĉu tiu informo estas ĝusta!” ŝi koleris. “Nek la inform-agentejo, nek la polico, nek la ĵurnalistoj mem!”
Ĉiuj ĵurnalistoj kaj fotistoj mallevis la kapon. Ili konsciis, tro malfrue, ke ĉiu mesaĝo venanta el la Movado por Vera Eŭropo tiom impresas – ĉar ĉiuj ĝis nun estis plej timinde seriozaj – ke la ideo, ke io ĉi-foje fuŝiĝis, fakte trafis neniun, antaŭ ol la grafino parolis.
“Nu, gesinjoroj, ĉi tio sufiĉos. Vi povas raporti, ke mi estas same libera hodiaŭ, kiel mi hieraŭ estis, ke neniu min alsaltis aŭ kaptis, kaj ke mi konsilas al la informaj rondoj, same kiel al la polico, alifoje interesiĝi pri la ĝusteco de ricevataj mesaĝoj. Vi povas foriri, gesinjoroj.”
Eklumis dekoj da fulmoj. Ili signis, kiom gravas al ĉiu reveni al la ĵurnal-oficejo kun foto de tiu malbela, sed efike aŭtoritata persono. Tiu-momente, ŝia digneco, ŝia volo esti obeata imprese elstaris. Ŝi estis admirinda, kaj la fotoj tion montros al la admirema publiko.
Obeeme, raportistoj kaj fotistoj eliris el la kastelo, kaj disveturis for.
* * *
“Nu, Cipriano, kion mi povus fari koncerne tiun trinkaĵon? Iu drogo troviĝas en ĝi, ĉu ne?”
“Mi havas ideon, via grafina moŝto, se vi permesos. Mia filino Elza, kiel vi eble scias, havas amikon, tre proksiman amikon, kiu estas kemiisto. Eble mi povus peti lin analizi la trinkaĵon kaj komuniki siajn trovaĵojn al vi.”
“Tre bona ideo, Cipriano. Mi plene konsentas. Kaj nun, bonvolu peti Elviran veni ĉi tien. Ŝi helpu vin porti ĉi tiun policanon al alia ĉambro, mi diru: al la roza. Kiam mi ŝanĝis miajn vestojn antaŭ ol iri malsupren al tiu stranga ĵurnalista kunsido, ĉi ties ĉeesto min ĝenis. Mi sentos min pli bone, se la dormĉambro denove estos nur mia.”
Ĉapitro 12
Kio malfaciligas la taskon de rakontisto, tio estas la fakto, ke tiom da okazaĵoj disvolviĝas samtempe. Pardonpete, via raportisto, kara leganto, invitas vin nun reveni pli fruen, al tiu momento, kiam la grafino, nescia pri la strangaj informoj, kiuj rondiris pri ŝi, plezure rajdis en la bon-odora naturo matena, aŭ – se vi preferas – al tiu tempo, kiam policano Petro Molnja mirigis Ciprianon kaj Elviran per siaj neatenditaj deklaroj. Kaj ni vidu, kion faras tiumomente la sekretario de s-ro Pipelbom. Certe vi ne dubas, ke tiu ide-riĉa junulo ne restis sen-aga. Vi pravas. Lia menso laboris, fakte, kun ega rapideco. Lia penso-irado disvolviĝis proksimume jene:
«La grafino estis kaptita de amatora teatra grupo, al kiu mi mem proponis tiun taskon, post diskuto kun Diana Belpar, el la edziĝ-agentejo. Se el tiu grupo ŝi transiris al la teroristoj de la Movado por Vera Eŭropo, tio indikas, ke unu el la membroj de tiu movado troviĝas ankaŭ en la grupo teatra.
«Kiu tiu povas esti? Nur tiu, sub kies gardo la grafino restis dumnokte. Kaj nur unu persono povas helpi min trovi, kiu li estas: Diana Belpar.»
Tiel okazis, ke Johano refoje vizitis Dianan. Je la dua vizito, ŝi aperis al li eĉ pli bela.
“Jes,” ŝi diris, post kiam li raportis pri sia pripensado. “Vi pravas. Estas simple. Ni lasis ŝin ĉe Ĝeraldo, kiu ekde la unuaj planoj proponis al ni sian apartamenton, aŭ, pli ĝuste, la tre grandan apartamenton, kiun li portempe disponas, neniu komprenis, pro kiaj cirkonstancoj. Ĝeraldo estas tiu negranda malfortulo, kun aspekto ne tre sana, kiun vi vidis, kiam vi renkontis kelkajn el la grupo por klarigi niajn rolojn, ĉu vi memoras? Li havas strangajn ideojn pri politiko kaj socio. Nun, aŭdinte viajn klarigojn, mi ne dubas, ke povas esti nur li.”
Johano do, bedaŭre sed necese, forlasis Dianan, kaj aŭtis al la ĝeralda adreso. Li havis radion en sia aŭto kaj la senmira voĉo de la parolisto subite ĵetis al liaj oreloj plej saltigan informon: la grafino estas tute libera kaj bonfarta, kaj ŝajnas, ke la teroristoj mispaŝis, kaj erare kaptis iun alian. Kvankam la afero ankoraŭ ne estas tute certa, la rondoj ĝenerale bone informataj emas opinii, ke la persono, kaptita pro fuŝo, estas iu Elza Najtingál, filino de ges-roj Cipriano kaj Elvira Najtingál, servistoj ĉe grafino Montokalva.
“Nu, nu, nu, nu,” Johano laŭte diris al si, kun tiu admirinda mensa potenco, kiun li elmontris en ĉiaj cirkonstancoj, eĉ plej streĉaj, “nu, nu, nu, nu.”
Alveninte antaŭ la pordo de la apartamento, kies adreson Diana donis al li, li sonorigis, kun koro forte batanta. Ĉar neniu responde venis, li – ĉiam praktikema – simple provis, ĉu la pordo estas ŝlosita. Mire, li konstatis, ke ne.
Kompreneble, li miris. Kiel li povus scii, ke, elirante el la apartamento, Ĝeraldo, dolore tuŝita de la malestimaj vortoj de Adamo, kaj ankaŭ sub la efiko de la bato, kiun li ricevis, paŝis duonsvene, kaj tute forgesis ŝlosi la elirpordon?
Johano do eniris, vizitis la apartamenton, sed trovis nenion, kio ebligus scii ion ajn pri la mistero. Li serĉis kaj serĉis senrezulte.
Senkuraĝigita, li staris ĉe la fenestro, rigardante eksteren, kaj sin demandis, kion fari plue, kiam aŭto alvenis kaj lokis sin ĉe libera loko ĉe-trotuara ne malproksime de la domo, sed ĉe la kontraŭa flanko de la strato.
Li rigardis ĝin senpense dum sekundo, sed baldaŭ lia atento streĉiĝis. Du junaj viroj eliris el la aŭto kaj ilia sinteno estis observinda. Dum la unua ŝlosis la antaŭan pordon maldekstran, la dua tiris el la veturilo junulinon, al kiu, videble, tiu perforto ne plaĉis. La unua knabo baldaŭ alvenis apud sian kunulon, kaj per io, kio, kvankam kaŝita, certe estis pistolo, devigis la junan virinon eliri. Kun streĉita intereso, Johano rekonis unu el la du viroj: estis tiu Ĝeraldo, pri kiu li ĵus parolis kun Diana Belpar, kaj kiun li renkontis, kiam li klarigis al la teatra grupo la planitan grafin-kapton.