Выбрать главу
Tuj post batala ordiĝo de ĉiuj popoloj kaj ĉefoj, Kiel birdoj kriante kaj brue eliris Trojanoj: Tiel sub la ĉielo resonas la krio de gruoj, Kiam, post la forkuro de vintro kaj pluvo senĉesa, Ili alflugas kriante al ondoj de la Oceano, 5 Morton-pereon portante al la malgrandaj Pigmeoj, Kaj en matena aero ilin terure atakas. Sed la batalospirintaj Aĥajoj trankvile aliris, Ĉiuj brulante en koro por helpi unuj aliajn.   Kiel sur montosupraĵoj Noto nebulon etendas, 10 Kiu paŝtistojn timigas, sed ŝtelistarojn ĝojigas, Ĉar oni vidas tra ĝi nur la spacon de ŝtono ĵetita, Tiel nun supren leviĝis la pulvo sub la alirintoj Densanubege, ĉar ili rapide trairis la valon.   Sed kiam l’ aroj kurintaj unu alian aliris, 15 El Trojanaro elpaŝis la dia hero’ Aleksandro Kun kurba arkopafilo, kun fel’ leoparda sur ŝultroj, Ankaŭ kun glavo. Li du ponardegojn kun kupraj surpintoj Svingis kaj la plej kuraĝajn el la Aĥajidoj alvokis Kontraŭbatali lin nun en la terurega batalo. 20   Sed Menelao kuraĝa, apenaŭ li vidis proksime La elirinton el l’ aro per paŝoj rapidaj kaj larĝaj, Ĝojis li kiel leono malsata, vidanta subite Grandan akiron: aŭ cervon kornan, aŭ ĉamon sovaĝan. Ĝi avidege manĝegas l’ akiron, kvankam de ĉie 25 Pelas ĝin hundoj rapidaj kaj nelaciĝemaj ĉasistoj: Tiel ĝojegis nun li, Menelao, la dian Parison Vidi proksime, ĉar li la ofendon ekvenĝi volegis, Kaj el kaleŝo rapide li kun la armaĵo elsaltis.   Tamen, apenaŭ lin vidis la dia hero’ Aleksandro 30 Inter la vicoj unuaj, ektimis li en sia koro Kaj reeniris en la amikaron, por morton eviti. Kiel iu, serpenton en intermontoj vidinte, Reekrapidas kaj liajn membrojn atakas tremado, Kaj li forkuras rapide kun tute palega vizaĝo: 35 Tiel same enkuris en la Trojanaron kuraĝan Diosimila Pariso pro timo de Menelao. Sed lin Hektoro ekvidis kaj diris la vortojn riproĉajn:   «Ho, dorlotita belulo, timema, virindelogulo! Se vi neniam naskiĝus aŭ senedziĝe pereus! 40 Ĉar tion ĉi mi preferas kaj tio ĉi estus pli bona, Ol antaŭ ĉiuj ricevi nun malestimon, ofendon. Certe, ridados pri vi Aĥajidoj la belbuklokapaj, Opiniintaj vin kuraĝegulo, ĉar havas vi belan Eksteraĵon, sed nun al vi mankas kuraĝo kaj forto. 45
Ĉu ankaŭ tiel timema vi estis, kiam, en ŝipoj Martranaĝantaj, al vi kolektinte kolegojn fidelajn, Vi al fremduloj aliĝis kaj ŝtelis la belan virinon El tiu land’, bofratinon de militamaj herooj, Por malĝojigi la patron, la urbon, la tutan popolon 50 Kaj malamikojn ĝojigi kaj sole nur vin malhonori? Kial ne staras vi kontraŭ Atrido? Vi tiam sciiĝus, Kian herooedzinon florantan vi havas hodiaŭ! Nun vin ne helpos la liro, nek donoj de Afrodito, Nek la beleco kaj bukloj, se li vin faligos en polvon. 55 Se ni Trojanoj ne estus timuloj, de longe jam kovrus Ni vin per vesto el ŝtonoj pro viaj malbonfaritaĵoj.»   Al li respondis la diosimila hero’ Aleksandro: «Vi min, Hektoro, pravege mallaŭdas, mi tion meritas; Nebalanciĝan vi havas koron, kiel hakilo, 60 Per kiu la ĉarpentisto por ŝipkonstruado forhakas Arbon, kaj lia svingado nur forton en li pligrandigas: Tiel same fortega estas en vi via koro. Sed ne mallaŭdu la donojn de Afrodito la ora, Nedegĵeteblaj ja estas la gloraj donacoj de dioj, 65 De dioj mem aldonataj, arbitre do ne riceveblaj. Tamen, se volas vi, ke mi kuraĝe komencu batali, Vi trankviligu nun ilin, l’ Aĥajojn kaj la Trojanojn, Por ke en mezo de ili mi kaj Menelao kuraĝa Ambaŭ ni nun pro Heleno kaj ŝiaj trezoroj batalu. 70 Kiu el ambaŭ fariĝos venkinto kaj estos pli forta, Tiu en domon kondukos Helenon kun ŝiaj trezoroj; Sed vi aliaj, farinte de nun amikecon kaj ligon, Loĝu fruktportan Trojurbon, sed ili reiru en Argon La ĉevalriĉan, kaj gloran per belaj virinoj Argujon.» 75   Tiel li diris. Hektoro multege ekĝojis en koro. Jen li eliris antaŭen kaj la Trojanarojn detenis, Mezon de la ponardego kaptinte; kaj haltis la viroj. Kontraŭ lin tiris la arkopafilojn l’ Aĥajoj belbuklaj, La ponardegojn alcelis kaj al li ŝtonaron ekĵetis. 80 Tamen Atrido, la ĉefo de viroj, laŭtege elvokis:   «Haltu, amikoj Arganoj, ne pafu vi, viroj Aĥajoj, Ĉar li intencas paroli, Hektoro la kaskobrilanta.»   Tiel li diris. L’ Aĥajoj detenis sin, ree stariĝis Ili silente, kaj inter ili Hektoro parolis: 85   «Ho, vi Trojanoj kaj kuproarmitaj Aĥajoj, aŭskultu, Kion al mi Aleksandro militokaŭzinto eldiris. Li nun proponas, ke ĉiuj Trojanoj kaj viroj Aĥajoj Metu la belajn armaĵojn sur teron la multfruktportan, Por ke li kaj Menelao kuraĝe en mezo de ĉiuj 90 Nun pro Heleno kaj ankaŭ pro ŝiaj trezoroj batalu. Kiu el ambaŭ fariĝos venkinto kaj estos pli forta, Tiu en domon kondukos Helenon kun ŝiaj trezoroj; Ni do ceteraj, ni faros de nun amikecon kaj ligon.»   Tiel li diris, sed ĉiuj ĉirkaŭe starintaj silentis. 95 Fine eldiris l’ hero’ Menelao, la viro kuraĝa:   «Aŭdu nun ankaŭ vi min, ĉar atakas kruele doloro Mian animon; mi volas, ke fine vi pace disiru, Vi, Argoanoj kaj Trojo; sufiĉe ĝis nun vi suferis Pro la malpaco de mi kaj Pariso, la kaŭzo de tio. 100 Kiun el ni antaŭstaras pereo de sorto malluma, Tiu pereu; sed ĉiuj ceteraj, vi baldaŭ paciĝu. Nun du ŝafetojn alportu: blankan por dio Helio Kaj por la Tero — nigran; al Zeŭso ni trian oferos. Ankaŭ venigu Priamon, ke li la kontrakton priĵuru 105 (Ĉar liaj filoj montriĝas fieraj kaj perfidemaj), Ke la ĵuradon al Zeŭso neniu perfide trarompu. Ĉiam junuloj posedas animon ŝanĝeman, kaj kiam Ilin aliĝas grizulo, vidanta antaŭe kaj poste, Penas li trovi utilon egalan por ambaŭ partioj.» 110   Tiel li diris. L’ Aĥajoj kaj la Trojanoj ekĝojis, Ekesperinte nun fini la pereigeman militon. Ili en vicoj starigis ĉevalojn, elsaltis kaleŝojn Kaj, formetinte armaĵojn, ilin kuŝigis sur teron Unu apude alian: ĉar estis malvasta la loko. 115   Sed du heroldojn Hektoro rapide venigis en Trojon, Por du ŝafetojn alporti kaj tien ĉi voki Priamon. Ankaŭ la ĉefo Atrido tuj Taltibion forsendis Al la rapidenaĝantaj ŝipoj, por ŝafon alporti, Kaj Taltibio rapide obeis al Agamemnono. 120   Dum al Heleno blankmana aperis diino Iriso Sub la figur’ bofratina, l’ edzino de Antenorido, Reĝo de Helikaono; edziĝis li kun la ĉarmanta Laodiko, plej bela filino de reĝo Priamo. Dome Iriso ŝin trovis: ŝi tie teksaĵon laboris 125 Longan, purpuran, en kiun ŝi multajn batalojn enteksis De la Trojanoj ĉevalobriduloj kaj de Aĥajidoj, Kiuj pro ŝi suferadis l’ ekbatojn de dio Areso. Al ŝi stariĝis Iriso facilepieda kaj diris:   «Venu do, kara fratino, kunvidi l’ aferojn mirindajn 130 De la Trojanoj ĉevalobriduloj kaj de Aĥajidoj. Nun ili, antaŭ nelonge militadintoj en valo, Soifadinte batalon larmelvokantan kaj sangan, Nun ili staras silente (milito finiĝis), sur ŝildojn