Sin apoginte kaj la ponardegojn en teron ŝovinte. 135Sed Aleksandro kun la kuraĝulo hero’ MenelaoPer ponardegoj la longaj pro vi la batalon komencos,Kaj kiu venkos, al tiu vi estos la kara edzino.» Tiel Iriso eldiris, ĵetinte en koron dolĉamonPro ŝia edzo unua, patrurbo’ kaj ŝiaj gepatroj. 140Kaj per arĝentaj kovriloj Heleno kovriĝis rapide,Ĉambron forlasis kaj larmojn el siaj okuloj elverŝis.Kaj al ŝi sekvis samtempe du servantinoj fidelaj,Etra Piteofilino kaj l’ bovookula Klimeno.Baldaŭ ili alvenis al altaj pordegoj de Skeo. 145Tie ĉi reĝo Priamo, Pantoo kaj ankaŭ Timeto,Lampo, Klitio, Aresposteulo HiketaonoKune kun Ukalegono kaj Antenoro prudentaj —Ĉiuj grizviroj — sidadis sur la pordegoj de Skeo,Pro maljuneco ne kunbatalante, sed en konsiliĝo 150Saĝe donante konsilojn; kiel libeloj arbarajTie, sur arbo sidante, elmetas dolĉege la voĉon:Tiel same sur turo kunsidis la ĉefoj Trojanoj.Nun, ekvidinte Helenon al ili aliri al turo,Inter si mem ili diris mallaŭte la vortojn flugilajn: 155 «Estas neeble mallaŭdi Trojanojn kaj Aĥajidojn,Kiuj longtempe suferas mizerojn pro tia virino,Ĉar laŭ beleco ŝi estas kiel diino senmorta.Sed malgraŭ tio ŝi iru nun foren en ŝian patrujon,Ke ŝi, restante, nin ne pereigu kun niaj infanoj.» 160 Tiel ili parolis. Priamo do vokis Helenon:«Venu al mi pliproksime, filino, kaj ĉe mi sidiĝu,Ke vi ekvidu la edzon unuan, l’ amikojn, parencojn,(Mi ne kulpigas vin tute, ĉar nur la senmortaj min tirisEn la militon malĝojan kontraŭ l’ Aĥajoj kuraĝaj) 165Ke al mi diru vi nomon de tiu ĉi viro grandkreska,De tiu ĉi Aĥajido tiel majesta kaj granda:Kvankam aliaj videble superas lin certe per kresko,Tamen mi vidis neniam tian viron belegan,Nek tian noblan figuron: li estas simila al reĝo.» 170 Al li respondis Heleno, diino inter virinoj:«Mia bopatro, de mi estimata kaj kune timata,Ho, se min morto maldolĉa atakus, kiam mi sekvisAl via filo, lasinte domegon kaj miajn parencojn,Mian filinon amatan kaj l’ aron de la amikinoj! .. 175Sed tio ĉi ne fariĝis kaj mi suferadas plorante!Tamen mi volas respondi vian faritan demandon.Li estas ĉefo de viroj, Agamemnon Atrido,Bona reganto kaj glora ĵetisto de ponardego;Estis li al mi, senhonta, bofrato... Ho ve, li nur estis!..» 180 Tiel ŝi diris. Sed li ekmirinta laŭtege ekkriis:«Ho vi, feliĉa Atrido, amata de dioj, benita!Ĉar vin obeas sennombraj aroj de viroj Aĥajoj.Iam mi ankaŭ vizitis Frigujon la riĉevinberan,Kie mi vidis multegon da Frigoj ĉevalorajdantoj, 185De dia reĝo Migdono kaj de Otreo regitaj,Kiuj tendaron starigis sur bordoj de la Sangario.Mi inter ili troviĝis kaj estis al ili ligano,Kiam alvenis la Amazonoj, al viroj similaj.Sed ili estis ne tiom laŭ nombro, ol nun l’ Aĥajidoj.» 190 Nun Odiseon ekvidis Priamo kaj ree demandis:«Diru nun ankaŭ, filino, kiel ĉi tiu sin nomas?Li plimalalta certege estas ol Agamemnono,Sed liaj ŝultroj kaj brusto, mi vidas, montriĝas pli larĝaj.Lia armaĵo kuŝas sur tero la fruktoportanta, 195Sed li mem kiel reganto paŝas inter la viroj.Li al mi ŝajnas simila al kapro kun lano riĉega,Kiu trairas la mezon de blankalana ŝafaro.» Al li respondas Heleno, filino amata de Zeŭso:«Li estas Laertofilo, la Odiseo multsaĝa, 200En la lando ŝtonega, en Itako naskita,Arta kaj glora per multaj intrigoj kaj saĝaj konsiloj.» Nun Antenoro, la saĝa grizulo, eldiris la vortojn:«Vi efektive elmetis veran parolon, virino.Antaŭ nelonge alvenis al ni tiu ĉi Odiseo, 205Pro vi sendita, kaj kune kun li Menelao kuraĝa.Mi ilin tiam akceptis, ĉe mi regalante en domo:Tial mi konas figurojn kaj bonan prudenton de ambaŭ.Tiam, veninte al nia konsilo inter Trojanoj,Menelao per kresko estis pli alta, starante, 210Sed Odiseo, dum ili sidis, pli noble elvidis.Sed kiam ambaŭ elmetis saĝajn kaj ruzajn parolojn,Li, Menelao, parolis ĉiam rapide, premite,Forte, kvankam malmulte; ne amis li vortomalŝparonNek deklinantan parolon, kvankam li estis pli juna. 215Sed kiam li, Odiseo multsaĝa, komencis paroli,Staris senmove li kaj mallevinte sur teron l’ okulojn,Ankaŭ la sceptron li tenis senmove, ĝin ne ŝancelanteTien kaj tien ĉi, al malspertulo tute simila;Vi opinius lin homo kolera aŭ tute malsaĝa. 220Sed kiam lia potenca voĉo el brusto elirisKune kun vortoj, similaj al aroj de vintraj neĝeroj:Tiam nenia mortema povus kontraŭ lin stari,Kaj mi ne miris jam plu, rigardante lian figuron.» Sed nun Ajakson vidinte, la maljunulo demandis: 225«Kiu li estas, la viro tiel grandega kaj forta,Kiu superas per kapo kaj ŝultroj ĉiuj Aĥajojn?» Al li respondis Heleno la longevestita, diina:«Tiu ĉi estas Ajakso, la defendulo Aĥaja.Apud li Idomeneo inter la Kretoj troviĝas, 230Kaj ĉirkaŭ reĝo kunstaras la kondukantoj de Kretoj.Ofte regalis lin Menelao, l’ heroo kuraĝa,Kiam el Kreto venadis li en nian domegon.Sed, kvankam ĉiujn Aĥajojn rapidaokulajn mi vidas,Kiujn mi bone rekonas kaj povus tuj ilin eknomi, 235Tamen neniel me trovas ĉi tie du ĉefojn de viroj,Ĉevalbridulon Kastoron kaj Polideŭkon fortmanan,Miajn fratojn, naskitajn kun mi de unu patrino.Ĉu ili restis ambaŭ en Lakedemono la dolĉa,Aŭ ili, kvankam venintaj per ŝipoj la martrairantaj, 240Nun ne volas miksiĝi en kunbatalo de viroj,Ĉar ili timas l’ insulton, la honton, al mi alfaritan?» Tiel ŝi diris, sed ilin enprenis la tero-nutrantoJam en la lando amata de patroj, en Lakedemono. Sed la heroldoj jam portis la ligooferojn de dioj, 245Du ŝafidojn tra l’ urbo kaj vinon, dolĉfrukton de l’ tero,En ŝafofelo; samtempe do la heroldo IdeoPortis en mano brilegan vazon kaj orajn pokalojn.Li, alirinte al la maljunulo, eldiris la vortojn: «Filo de Laomedono, leviĝu, vin vokas la ĉefoj 250De la ĉevalobridantaj Trojanoj kaj de Aĥajidoj,Por tie sube, sur kampo, ĵuri la ligon fidelan.Ĉar Aleksandro nun kaj Menelao l’ AresoamataPro la virino batalos per ponardegoj iliaj.Kiu ekvenkos, alprenos virinon kun ŝiaj trezoroj. 255Ni do, ceteraj, ni faros ligon kaj sanktan ĵuradon,La fruktoportan Trojurbon loĝos, sed ili reirosEn ĉevalriĉan Argurbon, al belaj Aĥajaj virinoj.» Tiel li diris. Priamo tremante ordonis amikojnJungi ĉevalojn, kaj ili la reĝon obeis fervore. 260Li sur kaleŝon suriris kaj kondukilojn ekstreĉis,Kaj apud li Antenoro stariĝis sur belan kaleŝon,Kaj tra l’ pordegoj de Skeo ambaŭ rapidis sur kampon. Sed al Trojanoj kaj al Aĥajidoj alproksimiĝinte,Ili elkaleŝiĝis sur teron ĉionaskantan, 265Iris en mezon de la Trojanaroj kaj de Aĥajidoj.Ne malrapide leviĝis la ĉefo de viroj, Atrido,Kaj Odiseo multsaĝa. Sed la heroldoj majestajLa ligoferojn alportis por ĵuro, kaj vinon en kruĉo,Miksis ĝin, poste alverŝis akvon sur manojn de reĝoj.