Kanto kvara
Rompo de ĵuro. — Trarigardo de militistaro de Agamemnono.
Sed la diaro, ĉe Zeŭso sidante, interparoladis
Sur ora planko, kaj Hebo la glora al ili ĉirkaŭe
Verŝis nektaron. La dioj, prenante la orajn pokalojn,
Unu aliajn regalis kaj suben, sur Trojon, rigardis.
Jen l’ Olimpano Kronido ekvolis Heron inciti 5
Per parolado korpika kaj diris malrektmaniere:
«Du helpantinojn-diinojn havas l’ hero’ Menelao,
Heron Arganan kaj Alalkomenan diinon-Atenon.
Sed, forestante de li kaj de tie ĉi lin rigardante,
Ili estas kontentaj; dum la dolĉridanta Kiprido 10
Helpas Parison kaj de li la Kerojn terurajn forpelas.
Ankaŭ hodiaŭ ŝi lin, al la morto proksiman, eksavis,
Kvankam l’ Aresoamato hero’ Menelao lin venkis.
Ni do nun devas prijuĝi, kiel ni finos l’ aferon,
Ĉu la malbonan militon kaj la teruregan batalon 15
Ni reekigos, aŭ pacon al ambaŭ popoloj donacos.
Se tio lasta al ĉiuj estas agrabla kaj kara,
L’ urbo de l’ reĝo Priamo konservos en si la loĝantojn
Kaj Menelao kondukos for l’ Arganinon Helenon.»
Tiel li diris. Sekrete murmuris Ateno kaj Hero, 20
Kune sidante kaj kontraŭ Trojanoj mizerojn nutrante.
Certe, Ateno silentis, ŝi eĉ unu vorton ne diris,
Kvankam ŝi Zeŭson koleris, ŝin prenis sovaĝa malico.
Sed ne detenis la brusto de Hero koleron. Ŝi diris:
«Ho vi, Kronido kruela, kian vi vorton eldiris! 25
Ĉu vi nun volas forlasi senfrukte kaj vane penadojn,
Ŝviton de mia laciĝo? Mi miajn ĉevalojn lacigis,
Virojn vokante por ekpereigi Priamon kun filoj!
Faru ĝin, sed ni, aliaj dioj, ĝin certe ne laŭdos.»
Al ŝi respondis indigne Zeŭso la Nubkolektulo: 30
«Ho, malicega vi, kion Priamo kaj la Priamidoj
Kontraŭ vi faris, ke ĉiam vi brulas per flama deziro
Trojon detrui, ĉi tiun urbon belegkonstruitan?
Se vi trairus pordegojn kaj murojn altegajn de l’ urbo
Kaj ekmanĝegus la vivan Priamon kaj la Priamidojn 35
Kun la Trojanoj, nur tiam satigus vi vian malicon.
Faru vi, kiel vi volas, ke poste ĉi tiu disputo
Inter ni ambaŭ ne estu la kaŭzo de granda malpaco.
Sed mi nun diras alion, kaj vi ĝin konservu en koro:
Se ankaŭ mi havos grandan deziron por urbon detrui, 40
Kie homoj loĝadas, al vi estantaj amikoj,
Mian koleron vi ne detenu, sed lasu min agi.
Mi al vi cedas nun, kontraŭ mia deziro, la urbon,
Ĉar kiom ajn sub la suno kaj la multestela ĉielo
Estas da urboj, loĝataj de teronaskitaj mortemaj, 45
Estis de ĉiam al mi plejamata la sankta Trojurbo,
Ankaŭ Priamo kaj l’ viroj de tiu ĉi reĝo kuraĝa;
Tie ne mankis al mi ĉe altaro festenoj komunaj
Nek vinverŝado, nek timiano, konvena al dio.»
Al li la bovookula Hero majesta respondis: 50
«Trio da urboj ekzistas, amataj de mi pli ol ĉiuj,
Argo kaj Sparto kaj la larĝestrata urbo Mikenoj.
Ilin detruu vi, se ekmalamos vi ilin en koro,
Kaj ne defendos mi ilin, kaj kontraŭ vi ne maliciĝos.
Se mi kolerus kaj kontraŭ ilia detruo agadus, 55
Miaj penadoj ja restus senfruktaj: vi estas pli forta.
Sed ankaŭ mian laboron kontraŭi ne estas konvene:
Mi estas ankaŭ diino, de l’ gento, vin mem elnaskinta,
Mi, plej majesta diino, de patro Krono naskita,
Glora duoble: laŭ gento kaj ankaŭ ĉar mi la edzino 60
Estis nomita al vi, kiu inter senmortaj regadas.
Sed reciproke ni cedu nun unu al la alia,
Mi al vi kaj vi al mi, kaj imitos nin poste aliaj
Dioj. Sed vi nun ordonu plej tuje al Palas-Ateno
Veni en mezon de la Aĥajidoj kaj de la Trojanoj; 65
Kaj ŝi ektentu, ke la Trojurbanoj l’ Aĥajojn fierajn
Nun la unuaj ofendu, agante kontraŭ la ĵuro.»
Diris ŝi. Ne malobeis la patro de dioj kaj homoj
Kal al diino Ateno li diris la vortojn flugilajn:
«Iru en mezon de la Aĥajidoj kaj de la Trojanoj 70
Kaj vi ektentu, ke la Trojurbanoj l’ Aĥajojn fierajn
Nun la unuaj ofendu, agante kontraŭ la ĵuro.»
Diris li kaj li ekscitis Atenon, de longe flamantan.