Tuj ekrapidis ŝi suben de l’ altaj supraĵoj Olimpaj.Kiel stelo, sendita de la multesaĝa Kronido 75Al ŝipaĝantaj aŭ ia granda armeo por signo,Brilas kaj daŭre l’ flugado disŝutas multegajn fajrerojn:Al ĝi simile rapidis al tero Palas-Ateno.Inter la militistaro mirego ekprenis vidintojn,La kuprarmitajn Aĥajojn kaj ĉevalbridulojn Trojanojn, 80Kaj, rigardinte, unu alian tiel parolis: «Certe, nun ree malbona milito, terura bataloEstos, aŭ ligos per paco ambaŭ militistarojnZeŭso, kiu decidas militon inter mortemaj.» Tiel multaj Trojanoj kaj Aĥajidoj parolis. 85Sed ĉe Trojanoj penetris Ateno, preninte figuronDe Laodoko kuraĝa, filo de Antenoro,Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu ŝi lin eltrovos.Trovis ŝi lin, Likianon la fortan kaj neriproĉeblan;Staris li, kaj lin ĉirkaŭis arego da ŝildotenantoj, 90Viroj, sekvintaj al li de rivero sanktega Esepo.Apudiĝinte, Ateno eldiris la vortojn flugilajn: «Ĉu vi obeos hodiaŭ al mi, Likiano kuraĝa?Ĉu kuraĝiĝos vi en Menelaon sagon enpafi?Tiam vi dankon kaj gloron akirus de ĉiuj Trojanoj 95Kaj pli precipe de la Priamido, de l’ reĝo Pariso.De li plejfrue vi certe brilegajn donacojn ricevus,Se Menelaon, l’ Aresoamaton Atridon, li vidusDe via sago venkitan, metitan sur brulan lignaron.Nu, vi rapidu, ellasu la sagon en gloran Atridon, 100Kaj al Apolo Likia, la Arkoportanta, promesuGrandhekatombon el ŝafoj unuanaskitaj oferiPost reveniĝo en domon de patro, en sanktan Zelion.» Tiel ŝi diris kaj koron de la malprudenta ekmovis.Tuj li arkpafon ekprenis, faritan el kornoj de kapro, 105Kiun li mem, la sovaĝan, entrafis en bruston, de sube,Kiam de ŝtono ĝi saltis (li ĝin en embusko atendis);Kaj ĝin entrafis en bruston, — per dorso ĝi falis sur ŝtonon.Havis sur kapo ĝi kornojn de dekses manplatoj laŭ longo.Ilin artege aranĝis kaj fleksis kornaĵmetiisto 110Kaj, polurinte, almetis al ili hoketon el oro.Ĝin nun Pandaro ekstreĉis, atente starigis, al teroAlapoginte; l’ amikoj kuraĝaj lin kaŝis per ŝildoj,Por ke la viroj Aĥajaj ne venu en movon pli frue,Ol Menelao Aresoamato estos trafita. 115Jen li tegmenton sagujan malkovris kaj sagon elprenis,Neuzitan, flugilan, la kaŭzon de nigraj doloroj,Kaj tuj alfaris la sagon maldolĉan al l’ arkotendenoKaj al la arkoportanta Apolo Likia promesisDankhekatombon el ŝafoj unuanaskitaj oferi, 120Kiam li estos veninta en domon, sankturbon Zelion;Kaptis samtempe la bovotendenon kaj sagenfendaĵonKaj apudigis feraĵon al l’ arko, tendenon al brusto.Baldaŭ, apenaŭ li streĉis la grandan pafarkon rondforman,Jen la tendeno bruege ekkrakis, elflugis la sago 125La akrapinta, avida eniĝi en militistaron. Sed, Menelao, pri vi ne forgesis la dioj feliĉajKaj pliprecipe l’ akiroprenanta filino de Zeŭso,Kiu, antaŭstariĝinte, forigis la sagon maldolĉan.Ŝi ĝin formetis de l’ korpo, kiel amanta patrino 130Pelas muŝeton de l’ filo, ĝuanta dormon la dolĉan.Sed la diino direktis ĝin tien, kie sur zonoOraj ligaĵoj aliĝis kaj estis duobla kiraso.Falis sur zonon la fortalfaritan la sago maldolĉa,Kaj tra la zono la bonaranĝita trairis la sago; 135Ĝi unutempe trahakis kirason la artefaritanKaj kupran platon, la sagrebatilon, sur korpo portatan;Ĝi lin defendis plej bone, sed ĝin eĉ trairis la sago,L’ haŭton eksteran gratinte de la heroo Atrido;Kaj el la vundo elfluis rapide la sango nigreta. 140 Kvazaŭ la oston de elefant’ purpurigas virinoEl Meonlando aŭ Karo por vangornamaĵoj ĉevalaj,Kaj ĝi en domo kuŝadas kaj multaj ĉevalorajdantojVolas por si ĝin forpreni, sed ĝi, difinita por reĝoj,Reĝon rajdantan glorigas kaj lian ĉevalon ornamas: 145Tiel same koloris la sango vin, Menelao,Viajn femurojn, piedojn kaj maleolojn belegajn. Tiam timegis la reĝo de viroj, Agamemnono,Kiam li vidis la nigran sangon, fluintan el vundo,Kaj ektimegis li mem, Menelao Aresoamata; 150Sed malinterne vidinte la sagajn pikilojn kaj ŝnuron,En lia brusto denove la koro ricevis trankvilon.Jen, sopirante profunde, eldiris Agamemnono,Manon de l’ frato tenante; ĉirkaŭe ĝemadis l’ amikoj. «Frato karega, por via mortigo mi faris la ligon, 155Vin elmetinte la solan kontraŭbatali Trojanojn.Nun ili trafis vin kaj ekperfidis la sanktan ĵuradon,Sed tute vanaj ne estas ĵurado kaj sango de ŝafoj,Nek vinverŝado, nek manopremado, de ni konfiditaj;Ĉar kvankam la Olimpano ĉi tion ankoraŭ ne faris, 160Iam plenumos li tion ĉi, kaj ili kare depagosĈiuj per kapoj iliaj kaj per virinoj, infanoj.Ĉar mi nun scias certege en mia animo kaj koro:Iam alvenos la tago, — kaj falos la sankta Trojurbo,Reĝo Priamo kaj viroj de l’ reĝo ponardotrafema; 165Zeŭso Kronido, la alta reĝanto, l’ eteroloĝano,Mem kontraŭ ili ŝancelos sian ŝildon teruranPro la perfido ilia. Kaj nepre ĉi tio fariĝos.Sed al mi estos kruela doloro pri vi, Menelao,Se vi ekmortos kaj nun ektransiros la limon de vivo: 170Malhonorita mi iros en multsoifatan Argujon!Ĉar eksopiros nun certe l’ Aĥajoj pri tero patrujaKaj ni forlasos Priamon kaj la Trojanojn gloriĝiPer Arganino Heleno, kaj via ostaro ekputros,En la Trojlando kuŝante, ne plenuminte l’ aferon. 175Tiam eldiros ne unu el la fieregaj Trojanoj,Suren saltinte, sur tombon de Menelao la glora:„Ke tiel same li ĉiam venĝu, la reĝo Atrido,Kiel li tien ĉi vane kondukis la virojn Aĥajojn!Ĉar li jam estas irinta en sian patrujon amatan 180Kun la ŝiparo malplena kaj Menelaon lasinte.“Estos dirata de iu, kaj tiam englutu min, tero!» Sed konsolante eldiris la blonda hero’ Menelao:«Vi trankviliĝu, neniel timigu l’ Aĥajan popolon,Ĉar ne en loko danĝera vundis min sago la akra: 185Supre defendis min mia zono brilanta, kaj subeMia bindaĵo kaj plato, forĝita de kuproartistoj.» Al li respondis la ĉefo de viroj, Agamemnono:Ho, Menelao, amata, ke tio ĉi tiel nun estu!Sed kuracisto esploros la vundon, sur ĝin li almetos 190Sanigilaĵon, kiu la nigrajn dolorojn ĉesigos.» Diris kaj turnis sin al Taltibio, la dia heroldo:«Vi, Taltibio, alvoku plej tuje al ni Maĥaonon,La Asklepidon gloregan, la kuraciston perfektan,Por ke li nun Menelaon Aresoamatan esploru: 195Trafis per sago lin ia artega pafisto TrojanoAŭ Likiano, por lia glorego, por nia doloro.» Tiel li diris, kaj ne malobeis al li la heroldo,Kaj li rapide trairis la kuproarmitajn Aĥajojn,Ĉirkaŭrigardis serĉante kaj jen Maĥaonon ekvidis 200Inter la vicoj kuraĝaj de ŝildotenantaj herooj,Kiuj lin sekvis el Triko, riĉega per belaj ĉevaloj.Alproksimiĝis li kaj al li diris la vortojn flugilajn: «Asklepofilo, vin vokas Agamemnono la reĝo,Por Menelaon esplori, la ĉefon de Aĥajidoj: 205Trafis per sago lin ia artega pafisto TrojanoAŭ Likiano, por lia glorego, por nia doloro.» Tiel li diris kaj en Maĥaono la koron frapigis.