Kiam mi faras festenon por maljunuloj Aĥajaj!Ho, tio estas agrabla — manĝi viandon rostitan, 345Trinki pokalojn da vino dolĉega laŭ volo de koro!Nun kun la sama plezuro vi vidas, ke dek AĥajvicojVin antaŭiras batali kun fero la malkompatema.» Sed Odiseo multsaĝa rigardis kolere kaj diris:«Kia parolo, Atrido, elflugas nun el viaj lipoj? 350Kial vi diras, ke ni la batalon evitas? Ni ĉiujKontraŭ Trojanoj tuj metos koleron de dio Areso,Kaj se vi volas kaj se pri l’ afero vi zorgas, vi vidosKiel en vicoj antaŭaj la patro de TelemakoĴetos sin al la Trojanoj. Sed vi ne prudente parolis.» 355 Sed ridetante respondis al li Atreido la ĉefo,La kolerantan vidinte; li ŝanĝis l’ antaŭan parolon. «Ho, Odiseo multsaĝa, vi, filo de dia Laerto!Mi tute vin ne riproĉas kaj tute al vi ne ordonas,Ĉar mi ja scias, ke via koro en brusto la kara 360Nutras intencojn tre bonajn, kaj ambaŭ ni pensas egale.Iru do, ni plibonigos poste, se io malbonaEstas dirita; la dioj volu ĉi tion detrui.» Tiel dirinte, forlasis li ilin, kaj iris aliajn.Li Diomedon ekvidis kaj la Tideidon fieran, 365Kiu staris sur bela kaleŝo ĉevalojungita;Tie ĉi apud li staris Stenelo la Kapaneido,Kaj, ekvidinte lin, Agamemnono la ĉefo insulteAl li elmetis parolon kaj diris la vortojn flugilajn: «Ve al mi, filo de l’ forta Tideo ĉevalobridulo! 370Kial vi tremas kaj vojojn de la batalkampo rigardas?Certe, Tideo ne havis kutimon tiel tremegi:Kontraŭbatalis li malamikaron malposte amikoj.Tiel rakontas vidintoj de lia milita laboro.Mi mem ne vidis lin, sed oni diras, li ĉiujn superis. 375Li kun intencoj amikaj iam vizitis Mikenojn,Gaste; li kun Poliniko la dia kolektis viraron,Ĉar ili kontraŭ la sanktaj muroj de Teboj sin armis,Kaj ili petis Mikenojloĝantojn pri gloraj liganoj.Tiuj ĉi volus konsenti kaj peton ilian plenumi, 380Sed tion Zeŭso deturnis per antaŭsigno minaca.Kiam ili foriris kaj marŝis la vojon returnenKaj ekatingis denskanan Asopon, kun bordoj herbejaj,Sendis l’ Aĥajoj al ili Tideon kun rea demando.Iris Tideo kaj trovis grandnombron da Kadmeanoj; 385Ili festenis en domo de Eteoklo potenca.Sed tie ne ektimiĝis Tideo ĉevalobridulo,Kvankam li estis fremdulo kaj sola ĉe la Kadmeanoj.Li ilin por vetbatalo elvokis kaj venkis en ĉioSen ia peno: Ateno estis por li helpantino. 390Sed ekkoleris la Kadmeanoj ĉevalospronantajKaj kontraŭ li, foririnta returnen, aranĝis embuskonDe kvindek viroj junuloj, kiujn du ĉefoj kondukis,La Hemonido Meono, simila al dio senmorta,Kaj la hero’ Polifonto, la Aŭtofonido kuraĝa. 395Sed malhonoran sorton Tideo al ili pretigis:Ĉiujn mortigis kaj sole nur unu li sendis al hejmo;Lasis Meonon li for, obeinte al signoj de dioj.Jen kia estis Tideo la Etoliano. Sed filoLia malpli militema estas kaj pli babilema.» 400 Tiel li diris. Nenion respondis l’ hero’ DiomedoKontraŭ farita riproĉo, pro alta estimo al ĉefo.Tamen rediris la filo de Kapaneo glorega: «Vi ne mensogu, Atrido, ĉar bone vi scias la veron.Jes, ni nin gloras, ke ni per kuraĝo superas la patrojn; 405Ni almilitis la Tebojn, fortaĵon la sepepordegan,Kvankam ni malpli da homoj kondukis al muroj Aresaj,Al diaj signoj kredante kaj danke al helpo de Zeŭso,Dum la laŭditoj de vi ekpereis per propra malsaĝo.Tial vi ne egaligu la gloron de l’ patroj al nia.» 410 Lin ekrigardis kolere kaj diris l’ hero’ Diomedo:«Kara amiko, silentu kaj mian konsilon obeu,Ĉar ne kulpigas mi Agamemnonon, la ĉefon de viroj,Ke li ekscitas la kuproarmitajn Aĥajojn batali.Al li kuniĝos ja gloro, se la Trojanojn Aĥajoj 415Venkos kaj ekalmilitos fine la sanktan Trojurbon,Kaj li senfine malĝojos, se estos venkitaj l’ Aĥajoj.Sed ni rapidu kaj nian kuraĝon ni ekrememoru!» Diris li kaj kun armaĵ’ el kaleŝo li saltis sur teron,Kaj terurege eksonis la kurpo sur brusto de l’ ĉefo 420Ekrapidinta: timiĝus eĉ la plej kuraĝa el viroj.Kiel al bordo de maro laŭtege-eĥema ondegoUnu alian postsekvas, pelata de l’ vento Zefiro;En la komenco fortege leviĝas sur maro, sed posteFalas ĝi tondre al bordo kaj sur promontoro de maro 425Kurbefleksiĝas plej alte kaj ŝaumon la salan forkraĉas:Tiel l’ Aĥajoj moviĝis, kaj aro post aro rapidisEn al batalon senĉese. La ĉefoj potencis l’ amasojn.La militistoj silentis. (Kaj tiam neniu eldirus,Ke tiom multe da viroj voĉon posedas en brusto.) 430Ili honoris la ĉefojn per silentado; sur ĉiujBrilis koloraj armaĵoj, kiujn la virojn surmetis.Sed la Trojanoj, simile al aro sennombra da ŝafoj,Kiuj, donante la lakton en ŝtalo de viro riĉega,Blekas senĉese, aŭdante la voĉon de idoj iliaj: 435Tiel miksita kriado leviĝis nun inter Trojanoj;Ili ne ĉiuj posedis egalan kriadon kaj lingvon,Ĉar tio estis miksaĵo de lingvoj kaj fremdaj popoloj.Ilin ekscitis Areso, l’ Aĥajojn movigis AtenoKaj ankaŭ Timo, Teruro kaj la Disigo malsata, 440La amikino-fratino de l’ virmortigulo Areso:Tiu Disigo, komence malgrande, rampetas, sed posteĜis la ĉielo eklevas la kapon, irante sur tero;Tiu ĉi ĵetis malpacon komunan en mezon de l’ viroj,Inter amasoj vagante kaj pligrandigante ĝemadon. 445 Apudiĝinte apenaŭ kune sur loko komuna,Tuj kunpuŝiĝis la ŝildoj kaj ponardegoj kaj arojDe militistoj la kurpoarmitaj; la ŝildoj fleksitajUnuj aliajn renkontis, kaj bruo terura eksonis.Jen unutempe leviĝis ĝemado kaj krio de venko 450De mortigantoj kaj de mortigatoj, kaj l’ tero sangiĝis.Kiel riveroj, nutritaj per neĝoj, de montoj fluinte,Akvojn bruantajn en valon de intermiksiĝo enĵetas,El grandaj fontoj venante en mezon de kavo ĉizita;Kaj malproksime en montoj aŭdas la bruon paŝtisto: 455Tiel fariĝis teruro kaj krioj de l’ kunpuŝiĝintoj. Nun Antiloĥo l’ unua mortigis Trojan-militiston;Li Eĥopolon la Talizidon en vicoj antaŭaj,Frapis en kaskosupraĵon, kovritan de haroj ĉevalaj,Kaj lian frunton trapikis; kaj en la oston eniĝis 460La kupra pinto; kaj liajn okulojn ĉirkaŭis mallumo;En la batalo terura, simile al turo, li falis.Per la piedoj ekkaptis lin Elefonoro la reĝoĤalkodonido, la ĉefo de la grandanimaj Abantoj,Tiris lin for de la sagoj kun brula deziro plej tuje 465Preni l’ armaĵojn, sed lia penado mallonge nur daŭris,Ĉar dum tirado de l’ korpo ekvidis l’ hero’ Agenoro,Ke de l’ klininto la flanko montriĝis ekstere de l’ ŝildo,Ŝovis en ĝin ponardegon la kupran, kaj vivon forigis.Tiel forlasis lin vivo, kaj super li bruis batalo 470Inter la viroj Aĥajaj kaj Trojaj; simile al lupojViro ĵetiĝis sur viron, kaj homo homon mortigis. Telamonido Ajakso mortigis l’ AntemionidonSimoision la junan, florantan: lin lia patrinoIam, irante de l’ Ido, sur bord’ Simoisa eknaskis, 475Kiam, por vidi la ŝafojn, ŝi sekvis al siaj gepatroj;Tial ŝi Simoisio lin nomis. Sed al la gepatrojKaraj li ne rekompencis l’ edukon, nelonge li vivis,Ĉar lin mortigis Ajakso kuraĝa per ponardego;Li tuj komence ektrafis en bruston al li, apud mamo 480Dekstra, kaj la ponardego la kupra tra ŝultro kontraŭaIris. Kaj falis li teren en polvon, simila al poplo,Kiu ja ankaŭ en valo de marĉo grandega elkreskis,Glata sur trunko kaj nur sur supraĵo la branĉojn levante;Ĝin nun kaleŝkonstruisto fortranĉis per fero brilanta, 485Por el ĝi radoĉirkaŭon kurbigi por bela kaleŝo;Nun ankaŭ ĝi sekiĝante kuŝas sur bordo rivera:Tiel pereis nun Simoisio AntemionidoDe Zeŭsamata Ajakso. Antifo, en brila kiraso,La Priamid’, en lin ĵetis tra ar’ ponardegon la akran, 490Sed, pro maltrafo, al Leŭko, kuraĝa amik’ Odisea,Flanken treninta mortinton, ĝi en la ingvenon eniris.Sur la mortinton li falis, kaj l’ korpo ruliĝis el manoj.Nun Odiseo, kolera pro la mortigita amiko,Iris tra vicoj antaŭaj, armita de fero brilanta, 495Alproksimiĝis kaj ĵetis la ponardegon brilantan,Ekrigardinte ĉirkaŭe; deiris la viroj TrojanojDe l’ ekbatinta heroo, sed vana ne estis l’ ekbato:Demakaonon ĝi trafis, bastardon de reĝo Priamo,El Abidoso venintan, el land’ de ĉevaloj rapidaj. 500Lin Odiseo ektrafis, kolera pro sia amiko,En al tempion, kaj tra la tempio kontraŭa elirisLa kuprapinto, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis mallumo.Falis li brue sur teron, kaj lia armaĵo eksonis;Posten la vicoj antaŭaj kaj l’ brila Hektoro deiris. 505Laŭte l’ Arganoj ekkriis kaj tiris al si la mortintojnKaj ekrapidis antaŭen. Sed nun ekkoleris Apolo.De la altaĵo Pergama ekscitis li virojn Trojanojn: «Celu, ĉevalobriduloj Trojanoj, ne cedu la kamponAl Argujanoj, ne estas ja ili el fero aŭ ŝtono, 510Por malatenti l’ ekbatojn de kupro, pikanta la korpon.Certe, Aĥilo, la filo de la belabukla TetidoNun ne batalas; kolero mordetas lin apud la ŝipoj.» Kriis la dio terura de l’ urbo. Sed la AĥajarojnTritogonio la glora, Zeŭsido, ekscitis batali, 515Tra la amaso irante kaj malrapidantajn vidante. Nun ĉirkaŭvolvis la morto Dioron la Amarinkidon:En maleolon ektrafis lin ŝtono kruele dentitaEn la piedon la dekstran: ĝin ĵetis la ĉefo de Trakoj,La Imprazido Piroso, kiu eliris el Eno, 520Kaj ambaŭ venojn kaj ostojn la ŝtono kruela, senhontaTute pecigis, kaj sur sia dorso li suben, en polvonFalis; leviĝis la ambaŭ manoj al karaj amikoj,Kaj lia spiro ĉesiĝis. Sed la vundiginto alkurisKaj ekenigis en li ponardegon, en la umbilikon, 525Eksteriginte l’ intestojn, kaj liaj okuloj fermiĝis. Lin, l’ alkurinton, Toaso la Etoliano ekbatisSuper la mamo en bruston, kaj trafis la kupro en pulmon;Poste Toaso alkuris kaj la ponardegon elkaptisEl lia brusto, kaj baldaŭ eltiris la glavon akregan 530Kaj en mezventron ĝin ŝovis, kaj rabis de li lian vivon.Sed li ne prenis l’ armaĵojn, ĉar staris ĉirkaŭe la TrakojKun altfrizitaj kapharoj, tenante ponardegegojn,Kiuj nun, malgraŭ fortego, kreskego kaj lia kuraĝo,Tamen forpuŝis lin posten, — la forto lin for deirigis. 535Tiel nun ambaŭ en polvo kuŝis, la unu kaj dua,Ĉefo de Trakoj kaj ĉefo de kuproarmitaj Epeoj.Kaj ĉirkaŭ ili ankoraŭ multaj aliaj pereis. Tiun ĉi akton militan mallaŭdus nenia veninto,Kiu, sen malutiliĝo, ŝparita de kupro la akra, 540Agus en mezobatalo sub rego de Palas-Ateno,Kiu lin prenus per mano, metante for sagojn kolerajn.Ĉar tiun tagon multegaj Trojanoj kaj viroj AĥajajSuben en polvon ekfalis, unu apud alia.