Kanto kvina
Heroaĵoj de Diomedo.
Palas-Ateno denove al Diomedo Tidido
Donis kuraĝon kaj forton, ke brilu li inter la aroj
Da militistoj-Arganoj kaj gloron grandegan akiru;
Sur lia kasko kaj ŝildo ŝi fajron senĉesan bruligis,
Tute similan al stelo aŭtuna, kiu per pleja 5
Lumo brilegas, estinte lavinta sin en Oceano:
Tiel same ŝi lian kapon kaj ŝultrojn lumigis
Kaj lin enmetis en mezon, kie l’ aregoj batalis.
Estis riĉega kaj neriproĉebla Trojano Dareso,
Pastro de dio Hefesto; li havis du filojn kuraĝajn, 10
Nome Ideo kaj Fego, spertegajn en artoj militaj;
Ili nun iris de l’ aro kaj al li renkonten rapidis,
Sur la kaleŝo starante; sed li alekkuris piede.
Jen, kiam ili kunvenis, la viroj kurintaj antaŭen,
Fego l’ unua alĵetis la ponardegon longombran, 15
Sed ĝi la ŝultron maldekstran de la Tideid’ preterflugis,
Lin maltrafinte. Kaj nun siavice ekĵetis la feron
La Tideido, kaj vana ne estis l’ ekĵeto de l’ mano:
Inter la mamoj en bruston vundita, sin Fego renversis.
Baldaŭ elsaltis Ideo kaj lasis la belan kaleŝon, 20
Ĉar li ne havis kuraĝon defendi la fraton falintan;
Mem li malcerte nun povus eviti la Kerojn malblankajn,
Se lin ne savus Hefesto, ĉirkaŭe li nokton volvinte,
Ke la maljunan Dareson ne tute ataku malĝojo.
Nun la ĉevalojn ekkaptis la filo de l’ glora Tideo, 25
Kaj ilin liaj amikoj kondukis al ŝipoj fleksitaj.
Sed la kuraĝaj Trojanoj, vidinte la du Daresidojn,
Unu kurantan kaj duan senvivan ĉe lia kaleŝo,
Ĝemis malĝoje en koro. Sed la bluokula Ateno
Prenis Areson per mano kaj diris al la tumultama: 30
«Urbdetruisto Areso, ho, virmortigulo sangama,
Ĉu ni ne lasos l’ Aĥajojn kaj la Trojavirojn tut-sole
Fari disputon, al kiu Zeŭso donacos la venkon,
Kaj ni mem iros nun for kaj evitu koleron de Zeŭso?»
Tiel ŝi diris kaj la tumultaman Areson fortiris 35
Kaj ĉe Skamandro sur bordo, de herboj kovrita, sidigis.
Sed la Danaoj premegis Trojanojn, kaj po unu homo
Ĉefojn iliajn mortigis. L’ unua la reĝo Atrido
Ĵetis sur teron Odion, la ĉefon de Halizonoj,
Lin, turniĝintan l’ unua; li ĵetis ponardon en dorson 40
Supran, en mezo de ŝultroj; la kupro tra brusto eliris,
Kaj li bruege ekfalis, soninte per siaj armiloj.
Idomeneo mortigis la filon de Boro Meona,
Feston, venintan de lando Tarno la fruktoportema;
Idomeneo, la lerta ponardoĵetisto, trapikis 45
Lin, kaim li sur kaleŝon suriris, en ŝultron la dekstran.
Li de l’ kaleŝo defalis, mallumo terura lin prenis.
Liajn armaĵojn forprenis l’ amikoj de Idomeneo.
Sed Skamandrion, gloregan ĉasiston Strofio-naskiton,
Per ponardego multakra mortigis l’ Atrid’ Menelao, 50
Lin la ĉasiston lertegan. Lin mem Artemiso instruis
Ĉasi la bestojn sovaĝajn, nutratajn de montoj arbaraj;
Sed al li helpis nun nek Artemiso la sagamantino,
Nek lia arto ĵetadi tre malproksimen la sagojn.
Nun Menelao Atrido la glora ponardoĵetisto 55
Lin forkurintan trapikas per ponardego la dorson
Supran en mezo de ŝultroj, kaj ĝi tra la brusto eliris.
Falis li teren vizaĝe, kaj sur li armiloj eksonis.
Sed Meriono mortigis Fereklon; lin naskis artisto
Nome Harmono, sciinta diversajn artegajn objektojn 60
Fari, ĉar lin pli ol ĉiujn amis Palas-Ateno.
Li ankaŭ por Aleksandro konstruis la ŝipojn nigretajn,
Fonton de grandaj malbonoj, malbono por la Trojoviroj