Kaj por li mem: li neniel komprenis la diron de dioj.Nun Merion’ persekutis lin kaj lin atingis kurante 65Kaj en la dekstran postvangon entrafis, kaj jen, trapikinteL’ urinvezikon, la fero eliris el osto konstraŭa,Kaj genuflekse li falis, lin ombro de morto ĉirkaŭis. Mego mortigis Pedeon, la filon de Atentoro,Filon bastardan, sed zorge de l’ dia Teano nutritan 70Kiel la propraj infanoj, por plaĉi al edzo amata;Al li alkuris Filido la glora ponardoĵetisto,Trafis lin rekte en nukon per la ponardego multakra,Kaj tra la dentoj irinte la kupro subtranĉis la langon;Li per la dentoj ekpremis la kupron kaj falis en polvon. 75 L’ Evemonido Eŭriplo mortigis Hipsenoron,Filon de la kuraĝul’ Dolopi’ de Skamandro estintaPastro, de sia popolo kiel di’ adorita.Nun la glorega naskito de Evemono, EŭriploLin forkurintan alkuris, atakis kaj trafis en ŝultron 80Apudiĝinte kun glavo, kaj manon la fortan forhakis;Valen la mano plensanga subfalis, kaj liajn okulojnFermis la Mojro potenca kaj morto la sangfluiganta. Tiel ili laciĝis en la terura batalo.Sed vi ne scius por kia popol’ la Tidido batalis, 85Ĉu kontraŭ la Aĥajidoj, ĉu kontraŭ viroj Trojanoj,Ĉar furioza li kuris sur val’ kiel plena riveroKuras, nutrita de vintraj neĝoj, kaj pontojn fortiras;Ĝian kuradon ne povas deteni la pontoj fortegajNek la bariloj de kampoj, kovritaj de riĉaj kreskaĵoj, 90Kiam la pluvoj de Zeŭso multigas subite la akvon,Kaj la laboro de multaj junuloj pereas sur bordo:Tiel de la Tideido nun estis ĵetitaj la arojDe Trojaviroj, paŝintaj returnen malgraŭ grandnombro. Kiam lin vidis la filo de Likaono glorega, 95La rapidantan sur valo kaj ĉie pelantan la vicojn,Kontraŭ Tidido li streĉis la arkopafilon kurbitan,Sagon alcelis kaj trafis lin rekte en ŝultron la dekstran,En la kiraso-kaveton; la sago maldolĉa traflugisFlankon kontraŭan, kaj lian kirason ruĝigis la sangon. 100Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono: «Ho vi, kuraĝaj Trojanoj, antaŭen ĉevaloŝpornintoj,Ĉar la plej bona Aĥajo estas trafita; mi diras,Li kontraŭstaros nelonge la sagon potencan, se vereFilo de Zeŭso min vokis ĉi tien de lando Likio.» 105 Tiel ĝojkriis li; tamen tiun la sago ne bridis,Li posten paŝis kaj antaŭ sia jungita kaleŝoMetis sin kaj al Stenelo la Kapaneido eldiris: «Kapaneido amata, rapidu el via kaleŝoKe vi eltiru el mia ŝultro la sagon maldolĉan.» 110Tiel li diris; Stenel’ el kaleŝo sur teron elsaltisKaj apudiĝis kaj tiris el ŝultro la sagon pafitan.Tuj tra l’ plektitaj kiraso-ringetoj elŝprucis la sango.Nun Diomedo, l’ heroo kuraĝa, laŭte ekpreĝis: «Aŭdu, diin’ nevenkebla, filino de l’ Ŝildotenanto! 115Se vi min kaj mian patron iam ameme bonfarisEn malamika batalo, vi amu min nun, ho Ateno,Ke mi mortigu la viron kaj trafu lin per ponardego,Lin, kiu nun la unua min vundis kaj vantas ĝojkrieKe mi neniam pli vidos la lumon brilantan de l’ suno.» 120 Tiel li diris preĝante. Atentis lin Palas-AtenoKaj liajn membrojn, piedojn kaj manojn ekfaris pli fortaj,Alproksimiĝis al li kaj eldiris la vortojn flugilajn: «Nun, Diomedo, konfidu kaj kontraŭ Trojanoj batalu;En vian bruston mi metis vian putran potencon, 125Kiun havis Tideo, li la ŝildoskuinto;Mi ankaŭ metis de viaj okuloj la nubon antaŭanPor ke vi povu nun bone rekoni homojn kaj diojn.Tial se al vi aperos dio por vin ektenti,Gardu vin kontraŭbatali iel la diojn senmortajn; 130Sole nur se Afrodito la Zeŭsofilino envenosEn la batalon, vi povas ŝin vundi per kupro la akra.» Tiel dirinte, la bluaokula Ateno foriris,Kaj Diomedo rapidis ree en vicojn antaŭajn.Se li pli frue flamegis kontraŭ Trojanoj batali, 135Nun lin triobla flamego atakis kiel leonon,Kiun paŝtisto, gardanta sur kampo ŝafojn riĉlanajn,Vundis, sed ne plenmortigis, kaj besto transsaltas barilonLi en ĝi nur pligrandigis koleron, sed helpis nenionKaj nun en ŝtalo kaŝiĝas, lasinte la bestojn timantajn, 140Kiuj sen ordo sin premas unu kontraŭ alia,Sed la leono avida forsaltas tra l’ alta barilo:Tiel Tidid’ furioza en la Trojaron eniĝis. Li Astinoon mortigis kaj Hipenoron la reĝon,Tiun frapinte malsube en mamon per la ponardego, 145Tiun ĉi per la glavego en la ŝlosiloston sur ŝultroTiel ke l’ ŝultro de lia kolo kaj dorso disiĝis.Ilin lasinte, li kuris al Poliid’ kaj Abaso,Filoj de la maljunulo sonĝklarigist’ EŭridamoKiu al la foririntoj tamen ne sonĝoklarigis. 150Ilin mortigis Tidido kaj prenis l’ armilojn de ili.Nun li atakis Toonon kaj Ksanton — du Fenopoidojn,Kiujn Fenop’ maljunaĝe embriis, kaj nun li grizuloPli jam ne naskos aliajn por lasi al ili l’ heredon.Ilin Tidido atakis kaj vivon la dolĉan forrabis 155Kaj al la patro — nur sole kruelan malĝojon kaj ĝemonLasis: ĉar ilin, vivantajn kaj de la milito venantajn,Li pli ne vidis; fremduloj ilian heredon ricevis. Nun li du filojn de la Dardanido Priamo atakis,Kune starintajn kaleŝe, Ĥromion kaj Eĥemenon. 160Kiel leono, kuranta al bovoj, forŝiras la kolonDe bovideto aŭ bovo, sin en arbaro paŝtantaj,Tiel Tidido faligis la ambaŭn de l’ bela kaleŝoMalgraŭ la kontraŭstarado, kaj ravis de ili l’ armilojn;Sed la ĉevalojn fortiris liaj amikoj al ŝipoj. 165 Nun lin Eneo ekvidis ekstermi la vicojn de viroj,Kaj tra l’ batalo li kuris al mez’ de l’ armiloj-krakado,Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu li lin eltrovos.Li lin eltrovis, la fortan kaj neriproĉeblan heroon,Kaj apud li stariĝinte eldiris al li, parolante: 170 «Kie vi kaŝas, Pandaro, la arkoparilon kaj sagojnKaj vian gloron, kiun neniu kuraĝas konkuriKiun de vi en Likio neniu povas forpreni?Levu la manojn al Zeŭso kaj pafu en tiun ĉi homon,Kiu ajn estas li, la triumfant’, ekstermanta multege 175Da Trojaviroj: al multaj herooj li rompis genuojn.Sed ĉu ne estas li dio, kiu Trojanojn kolerasPro nefarita ofero, ĉar dio terure ja venĝas?» Al li la glora Likaonoido respondis dirinte:«Nobla Ene’, konsilisto de kuprearmitaj Trojanoj, 180Tute li estas simila al filo de l’ glora Tideo,Ĉar mi rekonas la ŝildon kaj kaskon kun tri por-okulojKaj la ĉevalojn; cetere li estas eblege diaĵo.Tamen, se estas li hom’, la dirita kuraĝa Tidido,Li ne sen dio certege batalas, sed ĉe li proksime 185Staras senmorta, volvita de nubo ĉirkaŭe la ŝultrojKaj formetinta la sagon, pli frue de mi alcelitan,Ĉar mi alsendis jam sagon, kiu lin trafis en ŝultronDekstran, kaj ĝi ekeniĝis, irinte tra kav’ de l’ kiraso.Mi jam esperis ke mi lin enĵetis en la Aidon, 190Tamen ne venkis lin. Kontraŭ ni agas nun dio kolera.Mi nun ne havas ĉevalojn, ne havas batalokaleŝon;Dome Likie mi lasis dekunu belegajn kaleŝojn,Nove kaj bone faritajn kaj de tapiŝoj kovritajnKaj apud ĉia po du unujugaj ĉevaloj troviĝas,