195Kiuj multmanĝas hordeon blankan kaj spelton nutrantan.Certe min multe admonis l’ hero’ Likaono maljunaTie en bela domego, kiam mi tien ĉi iris,Multe konsilis kunpreni ĉevalojn kaj ankaŭ kaleŝonPor Trojanarojn konduki en la batalon teruran, 200Tamen mi lin ne obeis (sed tio ĉi estus pli bone);Mi ilin ŝparis, timante ke mankos al ili nutraĵoInter la granda arego, ĉar ili kutumis manĝegi.Tial mi venis piede sen miaj ĉevaloj en Trojon,L’ arkopafilon fidante. Sed ĝi al mi servis neniel! 205Ĉar mi ensendis jam en du ĉefojn gloregajn po sago,En la Tididon kaj en l’ Atreidon, de l’ ambaŭ elŝprucisSango el vundoj, sed mi ilin sole pli furiozigis.En malfeliĉa momento de najlo la arkopafilonMi tiun tagon forprenis, kiam al Trojo amata 210Mi alkondukis Trojanojn por dian Hektoron honori.Se mi en hejmon revenos kaj vidos per miaj okulojMian patrujon, l’ edzinon kaj domon la alttegmentitan,Ke mian kapon de l’ korpo homo fremdulo fortranĉu,Se mi la arkopafilon ne ĵetos en fajron brulantan, 215Ĝin disrompinta estinte, la senutilan servanton.» Sed al li baldaŭ rediris Eneo la ĉefo Trojana:«Ho, ne parolu vi tiel. L’ afero nun ne aliiĝosĜis ni ambaŭ, kaleŝe starante, al tiu ĉi homoKontraŭmetiĝos por lin nun elprovi per niaj armiloj. 220Iru do, iru en mian kaleŝon per ke vi sciiĝuKiaj estas la Trojaj ĉevaloj, povantaj sur kampoPersekutegi kurantojn kaj ankaŭ forkuri rapide.Ili nin savos certege, en urbon tironte, se reeLa Tideido de Zeŭso novan gloron ricevos. 225Iru, la vipon kaj la brilegantajn ĉevalkondukilojnPrenu, kaj tuj mi komencos batali sur la kaleŝo,Aŭ vi mem lin batalu, kaj mi la ĉevalojn kondukos.» Al li respondis la glora Likaonido dirinte:«Prenu, Ene’, kondukilojn vi mem por ĉevalkondukado. 230Ili pli bone rapidos, de manoj kutimaj regataj,Se eble nin Diomedo Tidido denove kurigosĈar ili povas ektimi kaj perdi la vojon kaj kampenTiri nin for, vian voĉon pli apud si ne aŭdante;Tiam la glora Tidido al ambaŭ ni baldaŭ rapidos 235Kaj nin mortigos kaj prenos viajn belegajn ĉevalojn.Tial konduku vi mem la kaleŝon kaj la ĉevalojn;Lin, la venonton, mi mem per la kupro akrega ricevos.» Tiel ili parolis kaj iris sur belan kaleŝon,Flame pelinte la bestojn rapidajn al Diomedo. 240Ilin ekvidis Stenelo la Kapaneido gloregaKaj al Tidido eldiris tiujn ĉi vortojn flugilajn: «Ho Diomedo Tidido, vi, al mia koro plaĉanta,Vidu, flamcelas vin kontraŭbatali du homoj-fortuloj,Nemezureble kuraĝaj, l’ unua, pafisto lertega 245Nome Pandaro, gloranta sin esti Likaonido,Kaj la alia — Eneo, de neriproĉebla AnĥizoKaj de patrin’ Afrodito gloranta sin esti la filo.Iru, ni ambaŭ forkuru, ĉesigu vi nun furioziEn la falangoj antaŭaj por ke vi la vivon ne perdu.» 250 Sed lin rigardis minace kaj diris l’ hero’ Diomedo:«Vi ne parolu pri kuro, mi eĉ al vi mem ne obeos,Ĉar mia gento ne havas kutimon forkuri batalonAŭ pro timo kaŝiĝi; mi havas ankoraŭ la forton;Mi en kaleŝo enuas staradi kaj kiel mi estas, 255Mi kontraŭiros; Ateno al mi malpermesis forkuri.Ilin de ni ne fortiros iliaj rapidaj ĉevalojTre malproksimen, se unu el ili de ni eĉ forkuros.Sed mi vin diras, kaj tion ĉi vi en memoro konservu:Se al mi donos la bonkonsilanta Ateno la gloron 260Ilin ambaŭ mortigi, vi niajn ĉevalojn detenu,La kondukilojn liginte al ronda tenil’ de l’ kaleŝo,Poste vi al la ĉevaloj de Eneo rapiduKaj ilin de la Trojanoj pelu al viroj Aĥajaj;Liaj ĉevaloj devenas de l’ gento, al Troso de Zeŭso 265Kiel ŝanĝon donita por fil’ Ganimedo, pli bonajOl ĉiuj bestoj, lumataj de l’ suno kaj ruĝo ĉiela.Reĝo de viroj, Anĥizo, akiris ĉi tiujn ĉevalojn,Ilin metinte kun inoj sekrete de Laomedono.Ses ĉevalidoj naskiĝis poste en lia domego, 270Kvaron de ili li havas kaj nutras zorgege en ŝtaloKaj al Eneo li donis la du teruraĵojn restintajn.Ilin forkapti — ĉi tio estus por mi bela gloro.» Tiel l’ herooj parolis, interŝanĝante la vortojn.Sed l’ ambaŭ viroj alvenis kun la rapidaj ĉevaloj. 275Al Diomedo eldiris la Likaonido l’ unua: «Ho, militema heroo, kuraĝa kaj glora Tidido,Certe la sago maldolĉa de l’ arkopafil’ vin ne venkis.Nun ni elprovos, ĉu la ponardego vin trafos pli bone.» Diris kaj ĵetis skuinte la ponardegon longombran, 280Kiu eniĝis en ŝildon de Diomedo, kaj tra ĝiFlugis la akra pintaĵo kaj en la kirason enfrapis.Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono: «Mi nun travundis l’ ingvenon al vi, ho mi nun pli ne pensasKe vi longtempe suferos, vi certe min multe glorigos.» 285 Sed la Tidido kuraĝa eldiris al li ne timante:«Vi min maltrafis, vi ĵetis pretere, sed nun al mi ŝajnas,Vi ne foriros pli frue ol unu el vi nun subfalosKaj satigos per sango Areson la mallacigeblan.» Diris kaj ĵetis ponardon; ĝin Palas-Ateno direktis. 290Apud okuloj, en nazon ĝi iĝis tra l’ dentoj la blankaj,Nedeteneble trahakis la langon ĉe l’ sama radikoKaj eliris denove kun forto el sub la mentono.De la kaleŝo li falis, kaj sonis sur li la armilojBrilaj, movemaj; pro timo depaŝis de li ĉevaloj 295Bone kurantaj, sed lin tuj forlasis l’ animo kaj forto. Jen ekrapidis Eneo kun ŝildo kaj longa ponardo,Ĉar li tre timis ke la Aĥajidoj la korpon fortiros.Li ĉirkaŭiris ĝin kiel leono fiere-potenca,Streĉis antaŭen la long-ponardegon kaj ŝildon rondetan, 300Ĉiun minacis per morto, kiu al li apudiĝus,Kaj terurege kriegis. Sed kaptis Tidido ŝtonegonTian multpezan ke ĝin eĉ ne povus eklevi du homojEl nun vivantaj, sed li unu sola ĝin svingis facileKaj en femuroartikon ĝin ĵetis, kie la osto 305En la femuro turniĝas kaj havas la nomon kotulo;Kaj la kotulon pecigis, ambaŭ vejnojn disŝiris,Haŭton forŝiris la ŝtono kruela, kaj falis l’ herooGenufleksinte; li sin per la mano fortega apogisKontraŭ la tero, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis la nokto. 310 Tie li nepre pereus, Eneo la reĝo de viroj,Se lin ne vidus la Zeŭsofilino, diin’ Afrodito,Ŝi, lin metinta en mondon per juna paŝtisto Anĥizo.Ĉirkaŭ la filo amata ŝi volvis la brakojn blankegajn,Antaŭ li faldojn de sia brila bestaĵo dismetis 315Kontraŭ sagaroj de viroj, ke ia rajdanta DanaoBruston al li ne trapiku kaj ne forigu la vivon.Tiel ŝi de la batalo fortiris la filon amatan. Tamen la Kapaneido neniel la vortojn forgesis,Kiujn eldiris al li Diomedo Tidido kuraĝa. 320Flanken li foren kondukis siajn belegajn ĉevalojnEkster batal’, kondukilojn al rondo kaleŝa alligis,Al bel-kolharaj ĉevaloj de Eneo rapidisKaj de Trojanoj forpelis ilin al viroj Aĥajaj,Al Deipilo, sia amiko, pli multe ol ĉiuj 325Samaaĝuloj amata pro kunharmonio de sentoj,Por ilin al la ŝiparo konduki; sed li mem l’ herooIris en propran kaleŝon kaj la kondukilojn ekkaptis