Выбрать главу
Kiom da tempo ankoraŭ Aĥajoj mortigos Trojanojn? 465 Ĉu ĝis ili atingos pordegojn la belkonstruitajn? Tie ja kuŝas heroo, egala al dia Hektoro, Filo de la grandanima Anĥizo, la glora Eneo, Iru ni kaj de l’ batalo ni savu la anon kuraĝan.»   Tiel li diris kaj vekis en ĉia animo kuraĝon, 470 Sed Sarpedono komencis riproĉi la dian Hektoron.   «Kie, Hektoro, kaŝiĝis via antaŭa kuraĝo? Vi ja intencis defendi la urbon sen iaj liganoj, Sola, helpata nur de la bofratoj kaj fratoj samsangaj. Tamen mi vidas nun kaj eĉ rimarkas el ili neniun. 475 Ĉiuj nun timas simile al hundoj, vidantaj leonon, Dume ni, simplaj liganoj, kontraŭbatalas kuraĝe. Vi min rigardu: mi estas ligano el land’ malproksima, De l’ malapuda Likio ĉe Ksanto kun akvoj bruantaj, Kie mi lasis l’ amatan edzinon kun fil’ en lulilo, 480 Ankaŭ riĉaĵojn, de ĉiu malriĉegulo volatajn, Sed malgraŭ tio mi igas Likanojn kaj mem mi volegas Kontraŭbatali la virojn, kvankam mi havas nenion, Kion l’ Aĥajoj de tie ĉi foren kondukus aŭ prenus: Vi do, vi staras sen movo kaj ne ekscitas aliajn 485 Virojn kuraĝe batali kaj la virinojn defendi. Timu ke, kiel per reto ĉion prenema, kaptitaj, Vi ekfariĝu akiro de la malamikoj venkontaj, Kiuj tre baldaŭ detruos la Trojon, densege loĝitan! Sole nur vin ja konvenas zorgadi dum tago kaj nokto, 490 Peti la ĉefojn-liganojn, venintajn de malproksime Seninterrompe batali kaj vortojn riproĉajn ne diri.»   Tiel li diris kaj pikis la koron de l’ dia Hektoro. Li el kaleŝo elsaltis sur teron kun siaj armiloj Kaj, ponardegon svingante, rapidis tra l’ aroj da viroj, 495 Al la batalo vokante, kaj vekis kruelan batalon. Jen returniĝis Trojanoj kaj iris renkonten Aĥajoj, Sed l’ Argoanoj kuntiris la vicojn kaj ilin atendis. Kiel la vento forblovas gren-ŝelojn de sanktaj draŝejo Apud la grenventumistoj, kiam l’ orbukla Demetro 500 Ŝelojn de grenoj formetas, blovigadante la venton, Kaj la draŝejoj blankiĝas sub ili: tiel l’ Aĥajoj Tute kovriĝis per polvo, kiun inter l’ amasoj Alte al kupra ĉielo forlevis la hufoj ĉevalaj, Kiuj batalon reiris, per direktintoj igitaj. 505 Jam ili metis la manojn al malamikoj, sed nokton Faris Areso bruema ĉe ili por helpi Trojanojn, Tra la aregoj irante kaj plenumante l’ ordonon, Al li donitan de Febo-Apolo, portanta orglavon —
Igi Trojanojn batali, se Palas-Atenon li vidos 510 Iri de tie, ĉar ŝi al Danaoj estis helpanta.   Sed Feb-Apolo Eneon el sia riĉega sanktejo Elforkondukis kaj lin refortigis, la ĉefon popolan, Kaj li aperis en mezo de viroj, kaj ĉiuj ĝojegis Ree vidante lin vivi kaj iri al ili sen vundoj 515 Kaj per kuraĝo flamegi, sed li demandita ne estis: Ilin zorgigis alio, sendita de Febo-Apolo Kaj de Ares’ mortigulo kaj de terura Malpaco.   Sed Odise’ kaj Tidido kune kun ambaŭ Ajaksoj Igis Danaojn batali, kvankam ĉi tiuj sen igo 520 Nek la atakojn nek kriojn de Trojoviroj ektimis: Ili kuraĝe atendis simile al nuboj, de Zeŭso Supremetitaj sur montaj supraĵoj en tempo malventa Tute senmove, se dormas Boreo kun ĉiuj aliaj Ventoj brueme-koleraj, kiuj la nubojn mallumajn 525 Sur la ĉielo dismetas per brueganta blovego: Tiel Danaoj sen timo kuraĝe atendis Trojanojn, Kaj la Atrido trakuris la virojn kaj multe konsilis:   «Estu vi viroj, amikoj, kaj prenu kuraĝon en korojn! Unu alian honoru vi en la terura batalo: 530 Ĉe reciproka honoro pli multe saviĝas ol falas, Nur forkuranto ricevas nenian helpon kaj gloron.»   Diris kaj la ponardegon alĵetis kaj viron antaŭan, Deikoonon, l’ amikon de l’ glora Eneo, enbatis, La Pergasidon, lin kiel idojn Priamajn Trojanoj 535 Multe estimis: li ĉiam batalis en vicoj antaŭaj. Agamemnono lin trafis per ponardego en ŝildon; Ĝi ne debatis la frapon, la kupro ĝin tute trapikis Kaj tra la zono traiĝis en lian ventron malsupre. Brue li falis sur teron, eksonis sur li la armiloj. 540   Nun la plej bonajn Aĥajojn mortigis la viro Eneo, Du Dioklidojn, Kretonon kaj fraton de li — Orsiloĥon. Patro ilia, loĝanto de l’ belkonstruita Ferurbo, Estis tre riĉa gentano de la rivero Alfeo, Kies akvoj vastegaj fluas sur kampoj Piliaj; 545 Ĝi Orsiloĥon eknaskis, reĝintan grandegan popolon, Kaj Orsiloĥo eknaskis Dioklon la grandaaniman, Kaj de ĉi tiu Dioklo devenis la dunaskitidoj Orsiloĥ’ kaj Kretono, sciantaj batali multspece. Nun viriĝantaj estante, ili sur ŝipoj nigretaj 550 Sekvis Aĥajojn kontraŭ ĉevaloriĉega Trojurbo, Gloron al Agamemnono kaj al Menelao Atridoj Almilitante: nun ilin ĉirkaŭis la morto malluma. Kiel sur alta supraĵo de monto du fortaj leonoj, De leonino nutritaj en densa malluma arbaro, 555 Bovojn kaj ŝafojn grasegajn for de brutaroj rabadas Kaj dezertigas la ŝtalojn de homoj, ĝis mem ili poste Falas, al fin’ mortigitaj per kupro akrega de homoj: Tiel, venkitaj per manoj de la heroo Eneo, Ambaŭ subfalis sur teron, similaj al pinoj altegaj. 560   Ilin vidinte subfali, ekĝemis l’ hero’ Menelao, Kuris tra l’ aroj antaŭaj, armita de kupro brilanta, La ponardegon svingante: Areso lin multkuraĝigis, Ĉar li esperis sekrete, ke lin nun Eneo mortigos. Sed Antiloĥo, la filo de l’ nobla Nestoro, lin vidis 565 Kaj li alkuris antaŭen: li timis ke l’ ĉefo de viroj Iel suferu kaj ĉiuj laboroj de l’ viroj vaniĝu; Ili jam ambaŭ la manojn kaj la ponardegojn akregajn Unu kontraŭ alian eklevis, volante batali, Sed Antiloĥo alkuris al ĉefo de la Danaidoj, 570 Kaj ne atendis Eneo malgraŭ la granda kuraĝo, Kiam li vidis du virojn kune irintaj renkonten. Tial al viroj Aĥajoj ili fortiris la korpojn Kaj la du malfeliĉulojn redonis en manojn amikajn Kaj re alkuris batali en la falangoj antaŭaj. 575   Nun ili Pilemenon Aresosimilan mortigis, Ĉefon de Pafalagonoj kuraĝaj, armitaj de ŝildoj; Lin Menelao Atrido la glora ponardoĵetisto Per ponardego atakis kaj pikis lin tra l’ ŝlosilosto, Kaj Antiloĥo entrafis Midonon ĉevalkondukanton 580 L’ Atimniidon (li forrapidigis la fortajn ĉevalojn), Lian kubuton trafinte per ŝtono, la kondukiloj Blankaj elfalis sur teron en polvon el liaj manoj; Tuj Antiloĥo per glavo lian tempion trapikis, Kaj li ĝemante subfalis de l’ bonefarita kaleŝo 585 Kapomalsupren sur polvon kaj haltis per verto kaj ŝultroj. Tiel li staris longtempe, tenita de l’ sablo profunda Ĝis la ĉevaloj lin puŝis kaj teron la korpon renversis, Ĉar Antiloĥo alpelis ilin al viroj Aĥajoj.   Ilin tra l’ vicoj Hektoro rimarkis kaj kuris al ili, 590 Laŭte kriante, kaj lin postekuris la vicoj Trojanaj Fortaj, sekvante Areson kaj la sangoaman Enion, Kiu kondukis la furiozegan malpacan Tumulton Dume Ares’ ponardegon teruran per mano altsvingis, Apud Hektoro irante jen antaŭ l’ heroo jen poste. 595   La Tideido kuraĝa lin vidis kaj forte ektremis. Kiel migranto malsperta, iranta sur kampo vastega Apud rapida rivero, kuranta en maron, stariĝas