730Ankaŭ el oro — traĵetis, kaj Hero submetis sub jugoDiajn ĉevalojn rapidajn, flamantajn batali kaj brui. Dum la filino de Zeŭso la Ŝildoportanto, AtenoLasis ruliĝi ĝis sojlo de l’ patra domego la vestonBelan kaj multekoloran, de ŝi mem artege faritan; 735Poste, vestinte kirason de l’ nubkolektulo Kronido,Prenis armilojn, la fonton de plorelvokanta militoKaj sur la ŝultron surĵetis la ŝildon, de franĝ’ ornamitanTimoportantan kaj de teruraĵoj de ĉie sekvitan:De la Disigo kaj Forto, de la Persekuto terura, 740Kaj de l’ Gorgona kapego, ĉi tiu monstrego terura,La mirindaĵo minaca de l’ ŝildoportanta Kronido.Poste ŝi sur sian kapon surmetis kvartufan kaskegon,Oran, povantan surkovri viraron el cento da urboj.Jen en la flaman kaleŝon ŝi iris kaj prenis ponardon 745Grandan, multpezan, potencan, per kiu amason da viroj,Kolerigantaj ŝin, punas l’ idino de l’ Patro potenca.Hero, svinginte la vipon, kurigis la belajn ĉevalojn,Kaj malfermiĝis krakinte la pordo ĉiela, al HorojAlkonfidita por gardi ĉielon kaj altan Olimpon, 750Por ĝin malfermi kaj poste refermi per nubo densega,Tra tiu pord’ la diinoj pelis la belajn ĉevalojn. Jen ili trovis Kronidon aparte de dioj aliajSur montosupro tre alta de la multekapa Olimpo.Tie ĉi Hero blankmana siajn ĉevalojn haltigis 755Kaj la potencan Kronidon tiel demandis, dirinte: «Ho, patro Zeŭso, ĉu vi ne koleras Areson kruelan?Kiom da viroj Aĥajaj kaj kiajn ĝis nun li ekstermisArogantege, maljuste! Suferas mi, sed sen zorgetoĜojas Kiprido kaj Febo-Apolo l’ arĝentopafarka, 760Kiuj ekscitas la malbonfarulon, kontraŭan al leĝoj.Ho patro Zeŭso, ĉu vi min kolerus, se mi nun AresonDe la batalo forpelus per ekbatego kruela?» Al ŝi eldiris responde Zeŭso la nubkolektulo:«Bone, vi iru eksciti Atenon l’ akirforportantan, 765Kiu kutimis lin ĵeti en ĉiajn malbonajn dolorojn.» Diris li; ne malobeis al li la blankmana diino,Svingis la vipon, kaj tuj la ĉevaloj volonte ekflugisInter la tero kaj la ornamita de steloj ĉielo.Kiom da spaco aera travidas okuloj de homo, 770Kiu, sur supro sidante, rigardas sur maron malluman,Tiom per unu eksalto trapaŝis la diaj ĉevaloj.Sed alveninte al Trojo, kie la ambaŭ riverojKunemetiĝas, Skamandro kun Simoiso rapida,Hero, diino blankmana, siajn ĉevalojn haltigis, 775Ilin maljungis kaj per multedensa nubaĵo ĉirkaŭis,Kaj Simois’ ambrozion elmetis por ilin nutradi. Ili nun iris, similaj per paŝoj al timaj kolomboj,Kaj flamdeziris tuj helpi al la herooj Arganoj.Sed alveninte al tie, kie plej multaj, plej gloraj 780Viroj ĉirkaŭis Tididon, kuraĝan ĉevalobridulon,Amasiĝintaj, similaj al bestmanĝegantaj leonojAŭ al aproj kun forto, facile ne kontraŭbatebla,Hero blankmana haltinte ekkriis per voĉo laŭtega,Similiĝinte Stentoron potencan kun voĉo el kupro, 785Kiu kriegis laŭtege kiel dekkvino da homoj: «Honto al vi, malhonoraj Arganoj, nur ŝajne tre belaj!Kiam la dia Aĥilo partoprenadis batalon,La Trojoviroj ne havis kuraĝon le pordo DardanaIri, ĉar ili timegis lian ponardon teruran. 790Nun malproksime de l’ urbo, ĉe ŝipoj ili batalas.» Tiel ŝi diris, ekscitis kuraĝon en koro de ĉiu.Sed al Tidido rapidis Ateno la bluaokula.Ŝi lin tuj trovis ĉe lia ĉevalojungita kaleŝoDum li la vundon freŝigis, al li de Pandaro faritan, 795Ĉar lin la ŝvito tre ŝarĝis kaj ankaŭ la larĝa rimenoDe lia ŝildo, la mano kruel-rigidiĝis pro laco;Li la rimenon formetis, forviŝis la sangon malluman,Sed la diino tuŝetis la jugon ĉevalan kaj diris: «Vi tre malmulte similas, Tidido, al via naskinto, 800Kiu, malgranda je kresko, estis bravega heroo;Vane al li unufoje mi malpermesis batali,Kiam li tre malproksimen foriris de la AĥajidojKiel sendito en Tebojn, al la Kadmeanoj multnombraj(Mi al li diris trankvile ĉe lia festeno domresti), 805Li, enhavante senĉese kuraĝon en sia animoLa Kadmeidojn elvokis batali kaj ĉiujn li venkisSen ia peno, ĉar mi al li tre potencege favoris.Nun mi por vi tiel same faras favoron kaj gardon,Kontraŭ la Trojourbanoj al vi mi ordonas batali, 810Sed aŭ la manoj laciĝis al vi pro penega laboroAŭ vin la korpereiga teruro haltigas. Al finoVi pli ne estas naskito de la Eneido Tideo.» Al la diino respondis Tidido, l’ heroo kuraĝa:«Mi vin rekonas, filino de Zeŭso la ŝildotenanta, 815Tial mi al vi sincere kaj rekte eldiras la veron:Min nek la korpereiga teruro, nek timo haltigas,Mi nur memoras la vortojn, kiujn vi mem al mi diris:Vi malpermesis al mi kontraŭagi la diojn feliĉajnĈiujn, sed se Afrodito la Zeŭsofilino alvenos 820En la batalon, mi povas ŝin vundi per mia ponardo.Tial mi mem nun depaŝas kaj ankaŭ al ĉiuj aliajViroj Arganoj konsilas al mi tie ĉi amasiĝi,Ĉar mi rekonas Areson, en la batalo regantan.» Al li respondis la bluaokula diino Ateno: 825«Ho Diomedo Tidido, vi, kara al mia animo,Vi nun ne timu Areson, ne timu vi ankaŭ aliajnDiojn senmortajn, ĉar mi al vi estas fidela helpanto,Kuru vi kontraŭ Areso kun viaj fortegaj ĉevalojKaj lin ekvundu, ne timu vi la frenezantan Areson, 830Tiun ĉi vipon kaj multfuriozan malkonstantulon,Lin, kiu de nelongtempe al mi kaj al Hero promesisKontraŭbatali Trojanojn, kaj Argoanojn kunhelpi.Nun li Trojanojn defendas kaj la aliajn forgesas.» Tiel dirinte, ŝi puŝis Stenelon de lia kaleŝo, 835Lin per la mano tirinte; li teren kun ĝojo subsaltis.Tiam Ateno suriris kaleŝon al la Tideido,Flame volante batali; ekkrakis la akso el fagoSub la diino terura kaj la kuraĝega heroo.Palas-Ateno ekprenis la vipon kaj la kondukilojn 840Kaj al Areso direktis la bruegantajn ĉevalojn.Tiu ĉi ĵus ekmortigis Perifon, heroon plej bravanEl Etolanaj, la filon de Oĥesio multglora,La sangavida Areso mortigis lin. Palas-AtenoKovris sin de l’ Tumultulo per kasko de dio Aido. 845 Kiam la virmortigulo Areso ekvidis Tididon,Tuj li forlasis Perifon, la viron grandkreskan en polvoKuŝi sur loko, sur kiu li lian vivon forrabis,Kaj al heroo Tidido ĉevalobridulo alkuris.Jen kiam la alkurintoj alvenis la unu alian, 850Super la jugon kaj la kondukilojn ekĵetis AresoLa ponardegon por el Diomedo la vivon eltiri,Sed ĝin per mano ekkaptis la bluaokula diinoKaj de l’ kaleŝo ĝin metis: sentrafe kaj preter ĝi flugis.Nun siavice ĵetiĝis heroo kuraĝa Tidido 855Kun ponardego, kaj Palas-Ateno ĝin forte direktisRekte Areson en ventron, zonitan de kupra bandaĝo;Tien entrafis heroo, kaj jen, traŝirinte la haŭton,La ponardegon eltiris. Laŭtege ekkriis AresoTute simile al laŭta kriego de naŭmil aŭ dekmil 860Viroj kuraĝaj, farantaj grandegan teruran batalon.Tremo ekprenis l’ Aĥajojn kune kun la TrojanojPro terurego: tiele kriegis Ares’ sangavida. Kiel nigraĝas vaporo, iranta de nuboj malhelaj,Se post premanta sufoko leviĝas ventego malluma, 865Tiel ekŝajnis Areso al la kuraĝulo Tidido,Kiam la dio en nuboj leviĝis al vasta ĉielo.Li rapidege forflugis al suproj de dia OlimpoKaj alsidiĝis malĝoje, mallume al Zeŭso Kronido,Al li montrante la sangon diecan, de l’ vundo fluantan 870Kaj eldirante kun plendo kaj ĝemo la vortojn flugilajn: «Patro Kronido, ĉu vi ne koleras je tiaj perfortoj?Ĉiam ni dioj senmortaj devas terure suferiUnu pro alia, al homoj volante favori.Vi indignigas nin ĉiujn, naskinte frenezan filinon, 875Kiu en koro malica havas nur nigrajn intencojn.Ĉiu alia diaĵo, ĉiuj Olimpaj loĝantojAl vi obeas kaj ĉiu estas je vi submetita,Nur unu ŝin vi ne bridas per ago aŭ sole per vorto,Ŝin dorlotante, ĉar vi la pereigulinon embriis. 880Ŝi Diomedon kuraĝan, la filon de l’ glora Tideo,Igas sovaĝe batali kontraŭ la dioj senmortaj.En la komenco li trafis Kipridon, la manon vundinte,Nun li, simila al dio potenca, min ankaŭ atakis,Nur la rapidaj piedoj min baldaŭ forigis, alie 885Longe mi kuŝus sufere en mezo de korpoj terurajAŭ mi kripliĝus je ĉiam pro liaj bategoj per kupro.» Lin ekrigardis minace la nubkolektulo Kronido:«Gardu vin, malkonstantulo, apud mi tiel krieti!Mi malestimas vin multpli ol ĉiujn Olimpajn senmortajn! 890Ĉiam vi amas malpacon, batalon kaj sangan militon:Per la senbrida spirito similas vi vian patrinonHeron; mi mem ŝin apenaŭ prosperas per vortoj pacigi.Ŝi ankaŭ nun eble estas la kulpo de viaj suferoj!Sed mi ne povas pli vidi kiel vin pikas doloro. 895Naskis vinvia patrino al mi, kaj mi estas la patro.Se vin, terurmortigulo, embrius alia senmorta,Ho, vi de longe jam kuŝus pli sube ol la Uranidoj!» Diris li kaj al Peono ordonis kuraci la vundon;Kaj, surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono 900Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti.Kiel la suko de fig’ koagulas la lakton blankeganTute fluidan, se ĝin la miksanto rapide ekskuas:Tiel rapide Peono sanigis la vundon de l’ dio;Poste lin lavis Hebo kaj donis tre belajn vestaĵojn, 905Kaj li sidiĝis al Zeŭso, fiera de gloro multgranda. Nun ankaŭ venis en belan palacon de Zeŭso potencaHero, diino de Argo, kaj l’ Alalkomena Ateno,La homovipon bridinte, Areson la virmortigulon.