Vian kaj mian patrinon, ke ŝi kunvenigu virinojnAl la sanktejo de la bluokula diino Ateno,Per la ŝlosilo malfermu la pordon de l’ sankta loĝejoKaj la vestaĵon, ŝajnantan al ŝi la plej bela, plej granda 90En la palac’ kaj de ŝi pli amatan ol ĉiuj aliaj,Metu ŝi sur la genuojn de la belabukla AtenoKaj ŝi promesu oferi dekdu unujarajn bovidojn,Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se ŝi kompatosLa Trojourbon, virinojn kaj niajn infanojn malgrandajn, 95Se ŝi forigos de l’ sankta Trojurbo la viron Tididon,La sovaĝegan heroon, farantan ĉe ni teruraĵojn,Kiu laŭ mi estas la plej kuraĝa el viroj Aĥajaj:Tiel ni eĉ mem Aĥilon, la ĉefon de viroj, ne timis,Kiu sin nomas diina naskito. Ho ne, la Tidido 100Pli furiozas. Neniu lin estas egale-kuraĝa!» Tiel li diris. Hektoro volonte obeis la fraton.Li de l’ kaleŝo elsaltis sur teron kun la batalilojKaj, formetinte la akrajn ponardojn, li iris tra vicojRee la virojn eksciti kaj veki teruran batalon. 105Tiuj sin ree deturnis kaj kontraŭ l’ Aĥajoj aliris.Nun l’ Argoanoj depaŝis kaj la mortigadon ĉesigis:Ili imagis ke Dio senmorta el stela ĉieloVenis por helpi Trojanojn, tian kuraĝon prenintajn.Sed la Trojanojn Hektoro ekscitis per krio laŭtvoĉa: 110 «Bravaj Trojviroj kaj anoj, vokitaj de malproksimaĵo,Estu homviroj, konservu senĉese kuraĝon en koro!Mi nun eniros en sanktan Trojurbon, kaj al la maljunajViroj konsilaj kaj ankaŭ al niaj edzinoj mi dirosDiojn petegi preĝante kaj hekatombojn promesi.» 115 Tiel dirinte, la kaskobrilanta Hektoro foriris,Laŭte frapata sur siaj piedoj kaj kolo de l’ nigrajFelofiniĝoj, estintaj ĉirkaŭe la ŝildo rondeta. En tiu tempo Tidido kaj Glaŭk’ HipoloĥonaskitoIris el mezo de l’ viroj, flamante kontraŭe batali; 120Kiam l’ herooj, renkonten kurintaj, sin alproksimiĝis,La Tideido kuraĝa tiel eldiris l’ unua: «Kiu vi estas, heroo kuraĝa, el inter mortemaj?Mi vin ne vidis ĝis nun en batalo, gloranta la virojn.Vi pli superas per aroganteco aliajn heroojn, 125Ĉar vi vin metas kontraŭen al mia longombra ponardo;Al mi kontraŭmetiĝas nur idoj de malfeliĉuloj!Sed se vi estas diaĵo, veninta de l’ alta ĉielo,Certe mi ne batalos kontraŭ diaĵoj senmortaj.Eĉ la kuraĝa Likurgo, la filo de l’ glora Driaso 130Vivis ne longe post lia batalo kontraŭ senmortaj.Iam li la nutristinojn de Dioniso atakisSur la supraĵo de Niso la sankta, sed tiuj ĉi kuneĴetis la sceptrojn sur teron, ĉar la mortigisto LikurgoIlin per vipo frapegis, kaj mem Dioniso pro timo 135Iĝis en ondojn de maro, kaj lin al si prenis Tetiso,Lin, tremigitan de l’ voĉo minaca de l’ viro potenca.Sed tiun baldaŭ koleris la dioj trankvile vivantaj,Kaj lin Kronido blindigis. Post tio ĉi li nelongtempeVivis, ĉar li malamata estis de dioj senmortaj. 140Ne, mi ne volas batali kontraŭ la dioj feliĉaj!Sed se vi estas mortema manĝanto la fruktojn de l’ tero,Venu ke vi pli rapide eniru en regnon de ombroj.» Al li respondis renkonten la glora Hipoloĥoido.«Nobla Tidido, pro kio vi pri mia gento demandas? 145Al la arbaraj folioj similas la gentoj de homoj:Unuj la vento sur tero dissternas, aliajn l’ arbaroRee kreskigas, se venas denove la varma printempo,Tiel la homoj: ĉi tiuj pereas kaj tiuj naskiĝas.Sed se vi volas, mi al vi klarigos, ke vi konatiĝu 150Je nia gento, tre bone konata al multe da homoj.Estas en la ĉevalriĉa Argujo urbo Efiro,Tie vivadis Sizifo, plej lerta ol ĉiuj mortemaj;Li, l’ Eeolido Sizif’ havis filon nomintan sin Glaŭko;Glaŭko la neriproĉeblan Belerofonton embriis, 155Al tiu ĉi la senmortaj belecon kaj grandan kuraĝonDonis. Sed Preto elpensis kontraŭ li grandan malbononKaj el la lando patruja lin pelis, regante potenceLa Argoanojn, al li submetitajn per Zeŭso Kronido;Tiun ekamis la dia Anteo, l’ edzino de Preto, 160Kaj lin logadis sekrete, sed ŝi lin ne povis konvinki,Tiun ĉi Belerofonton prudentan kaj bondezireman.Tial ŝi venis kun falsa parolo al Preto la reĝo: «Mortu, ho Preto, aŭ vi mem mortigu Belerofonton,Kiu min volis delogi per amo, de mi ne volata.» 165 Tiel ŝi diris. La reĝo, ĉi tion aŭdinte, koleris,Sed li evitis mortigi (li timis ĉi tion en koro).Li en Likujon lin sendis kaj al li malĝojajn signaĵojnDonis, gratinte mortvortojn sur tabuleto fleksita,Al la bopatro portota, de kiu li morton ricevos 170Kaj li eniris Likujon sub bona favoro de dioj.Jen li atingis la landon, ĉe ondoj bruantaj de Ksanto,Kaj lin favore honoris la glora Likuja reganto,Daŭre naŭ tagoj regalis kaj por li naŭ bovojn oferis.Sed kiam la dekafoja rozfingra Eoso aperis, 175Li sian gaston demandis kaj volis rigardi la signojn,Al li de Preto reganta de lia bofilo senditajn.Nun, kiam li sciiĝis la signojn mallumajn de morto,Li lin ordonis — mortigi la nevenkeblan Ĥimeron,Kiu devenis de gento de dioj, sed ne de mortemaj; 180Drako per posto, lion per kapo kaj ĉamo per mezo,Ĝi terurege elmetis potencan flamantan fajrspiron;Tamen li ĝin mortigis, fidante je signoj de dioj.Due li faris militon kontraŭ la gloraj Solimoj,La plej teruran ol ĉia, farita de li kontraŭ viroj, 185Trie li la Amazonojn la virekuraĝajn mortigis.Tamen por la reveninta la reĝo elpensis ruzaĵon:Li plej kuraĝajn Likiojn de l’ vasta Likujo elektisKaj ilin kaŝis embuske; sed ili ne venis pli hejmen:Ĉiuj pereis de Belerofonto la neriproĉebla. 190Fine la reĝo ekkonis ke estas li ido de dioKaj lin detenis kaj donis al li sian belan filinon;Li ankaŭ donis al li la duonon da reĝa potencoKaj la Likioloĝantoj — parton da tero plej bona,Riĉa je belaj plantaĵoj kaj je rikoltoj de kampo. 195Trio da idoj naskiĝis al Belerofonto kuraĝa,Tri: Hipoloĥo, Isandro kaj Laodomio-filino.La multesaĝa Kronido kuniĝis kun Laodomio,Kaj Sarpedonon ŝi naskis, heroon al dio similan.Belerofonto surtiris sur sin malamegon de dioj 200Kaj ĉirkaŭvagis sur kamp’ Aleia en tuta solecoKun malĝojego en koro kaj plenevitante vivulojn;Lian filon Isandron mortigis Ares’ mortigema,Kiam li kontraŭbatalis la virojn kuraĝajn Solimojn,Kaj Artemizo mortigis lian amatan filino. 205Sed Hipoloĥo embriis min kaj mi nomas lin patro.Li min al Trojo alsendis kaj al mi persiste ripetisPeni superi aliajn kaj min inter viroj distingiKaj malhonori neniel la genton de l’ patroj, plej gloranEn mia urbo Efiro kaj en la vastega Likujo. 210Jen estas gento, la ano de kiu mi gloras min esti.» Tiel li diris, kaj la Tideido kuraĝa ekĝois.La ponardegon rapide li ŝovis en teron nutremanKaj al la ĉefo de viroj eldiris la dolĉan parolon:«Vere, vi estis por mi iam gasto en domo de l’ patro: 215Iam la dia Ineo Belerofonton kuraĝanEn sia dom’ daŭre dudek tagoj regalis amike,Kaj ili unu alian honoris per belaj donacoj:Zono belege-purpura estis la don’ de Ineo,Belerofonto donacis oran dufundan pokalon. 220Tiun pokalon mi hejme forlasis, ĉi tien irante,Sed mi nun pli ne memoras Tideon, mi estis infano,Kiam l’ Aĥaja viraro pereis sub muroj de Teboj.Tial mi estas por vi de nun gasto en lando ArgujoKaj vi la sama por mi, se mi en la Likujon eniros; 225Tial ni niajn ponardojn nun reciproke evitu;Por mi sufiĉe ja estas da Trojoj kaj gloraj liganojKe mi mortigu laŭ volo de di’ kaj per mia atako,Ankaŭ vi havas Arganojn, kaj kiun vi povas — mortigu;Glaŭko, ni nun interŝanĝu l’ armilojn ke ankaŭ l’ aliaj 230Sciu ke ni multfieras je tiu gastamo de patroj.» Tiel parolis l’ herooj kaj de la kaleŝoj eksaltis,Donis la manojn kaj ambaŭ ĵuris je amikeco.En tiu tempo Kronido forrabis la saĝon de Glaŭko:Li al Tidido fordonis oran armaĵon por kupra, 235Koston de cento da bovoj li ŝanĝis je kosto de naŭo. Sed al la Skeaj pordegoj, ĉe l’ kverko, aliris HektoroAl li la Trojaj virinoj kaj la fraŭlinoj rapidis.Tiuj demandis pri filoj, pri karaj amikoj, pri fratoj,Tiuj ĉi pri siaj edzoj. Sed li ilin diris la diojn 240Preĝi, ĉar al multanombro minacis grandegaj doloroj. Sed kiam li al Priama, al reĝa beldomo alvenis,De poluritaj kolonoj ĉirkaŭemetita (interneEstis dekkvino da ĉambroj el glate-hakita marmoro,Unu apude l’ alia kaj tie ĉi kuŝis la filoj, 245L’ idoj de l’ reĝo Priamo kun siaj edzinoj florantaj;Kontraŭ ĉi tiuj en korto estis por reĝaj filinojDekdu bel-ĉambroj el glata marmoro sub unu tegmento,Unu apude l’ alia kaj tie ĉi ĉiuj bofilojDe la reganta Priamo kuŝis kun siaj edzinoj). 250Tie Hektoro renkontis patrinon la multeamatan,Al Laodiko irintan, al sia plej bela filino.Ŝi lian manon ekkaptis kaj al li tiele eldiris: «Kial, ho filo, vi nun la teruran batalon forlasis?Ĉu l’ Aĥajidoj, — ho nomo malama! — kruele nin premas, 255L’ urbon ĉirkaŭbatalante, ke al ni vin puŝas deziroLevi la manojn al Zeŭso en nia multalta Trojurbo?Restu, mi al vi alportos tuj vinon la dolĉamielanKe vi komence por patro Kronid’ kaj por dioj ceterajVerŝu, kaj poste vi mem per la trinko la koron ĝojigu, 260Ĉar en la viro lacinta la vino renaskas la forton,Kaj vi laciĝis pro la batalado por viaj amikoj.» Al ŝi eldiris responde la kaskobrilanta Hektoro:«Ho, estimata patrin’, ne alportu nun vinon mielan,Ke vi min ne moligu, ke mi la kuraĝon ne perdu. 265Vinon al Zeŭso elverŝi per mano ne blanke lavitaTimas mi: oni ne devas al nubkolektulo KronidoPreĝi, estante kovrita de sango kaj polvo batala.Iru vi al la sanktejo de la venkulino AtenoKun timiano, kunprenu virinojn la plej estimindajn 270Kaj la vestaĵon, ŝajnantan al vi la plej bela, plej grandaEn la palac’, kaj de vi la plej multe ol ĉiuj amatan,Metu vi sur la genuojn de la belabuka Ateno,Al ŝi promesu oferi dekdu unujarajn bovidojn,Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se ŝi kompatos 275La Trojourbon, virinojn kaj niajn malgrandajn infanojn,Se ŝi forigos de l’ sankta Trojurbo la viron Tididon,La sovaĝegan heroon, farantan ĉe ni teruraĵon.Iru vi al la sanktejo de la venkulino AtenoDume mi al Aleksandro iros kaj ilin alvokos, 280Se li min volos obei. Ho, plaĉu al dioj, ke sub liTuj malfermiĝu la ter’. Dio kreis lin por pereigoDe l’ Trojpopolo, de l’ reĝo Priamo kaj de liaj idoj.Ho, se mi vidus lin iri de tie ĉi for al Aido,Mia animo forgesus pri mia mizero maldolĉa!» 285 Diris li. Ŝi en la domon revenis kaj al servantinojBaldaŭ ordonis venigi plej noblajn virinojn de l’ urbo.Poste ŝi mem subeniris en ĉambron la boneodoran,Kie troviĝis vestaĵoj multformaj, tre bele broditajDe artistinoj Sidonaj — ĉi tiujn vestaĵojn Pariso 290De Sidonurbo elportis, kiam li naĝis la maronPor forkonduki Helenon, naskitan de patro noblega —Por la diino elektis Hekabo unu el ili,Kiu samtempe montriĝis plej granda kaj bele brodita,Kiel belstelo brilegis kaj kuŝis sub ĉiuj ceteraj. 295Poste ŝi iris returnen, sekvita de noblaj virinoj. Jen ili al la sanktejo de Palas-Ateno alvenis,Kaj la ruĝvanga Teano por ili la pordon malfermis,Ŝi, la filin’ de Kiseo, edzin’ de hero’ AntenoroKaj de Trojanoj nomita pastrino de Palas-Ateno; 300 Jen ili levis la manojn, kun ĝemo petante Atenon;Sed la ruĝvanga Teano, la belan vestaĵon preninte,Ĝin sur genuojn de la belabukla diino surmetisKaj al filino de l’ granda Kronido petege eldiris: «Urbapoganto, majesta Ateno, plej nobla diino, 305Rompu vi la ponardegon de la Tideido, kaj lin memSuben faligu en polvon antaŭe la Skeaj pordegojPor ke al vi ni oferu dekdu unujarajn bovidojn.Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se vi kompatosLa Trojurbon, virinojn kaj niajn malgrandajn infanojn.» 310 Tiel ŝi diris preĝante, sed ŝin ne atentis Ateno.Dum ili preĝis al la naskitino de Zeŭso potenca,Iris Hektoro al dia Pariso, en lian beldomon,