Ĝi, stariĝinte ĉe kapo mia, eldiris la vortojn:«Filo de saĝa Atreo ĉevalobridulo, vi dormas! 60Sed tutan nokton ne devas dormadi la viro konsila,Konfidigita de multaj popoloj kaj devoj gravegaj.Vi min atentu: mi venas kiel kurjero de Zeŭso,Kia zorgadas pri vi kaj kompatas eĉ de malproksime.Al vi ordonas li armi la buklokapajn Aĥajojn, 65Povas vi nun ekposedi la larĝastratan Trojurbon,Ĉar l’ Olimpanoj senmortaj hodiaŭ jam ne disirasEn opinioj pri tio: Her’ unuigis nun ilinĈiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizerojDe Kronido. Vi tion memoru.» Kaj tiel dirinte, 70Ĝi ekforflugis, kaj de mi la dormo dolĉa foriris.Ni pripensadu, amikoj, nun, kiel ni armos l’ Aĥajojn.Antaŭafere mi volas elprovi laŭmore per vorgojIlin, kaj en multremilaj ŝipoj forkuri proponos.Vi do per vorgoj restigu ilin ĉi tie kaj tie.» 75 Tiel dirinte sidiĝis li, kaj inter ili leviĝisLa maljunulo Nestoro, la reĝo el Piilo sablega;Bonintencanta, li diris tiel al la kolektiĝo: «Ho vi, amikoj kaj estroj kaj reĝoj de Argoanoj,Se al ni sonĝon similan rakontus alia Aĥajo, 80Nomus mensogo ni ĝin, malestime de li nin returnus.Sed nun ĝin vidis la plej gloriĝanta el ĉiuj Aĥajojn.Pensu do ni pri la preoj militigi l’ Aĥajojn.» Tiel li diris. Unua lie le kolektiĝo foriris,Kaj obeante la pastron ankaŭ leviĝis l’ aliaj 85Reĝoj sceptrotenantaj; rapide kuniris popoloj.Kiel aregoj flugantaj de abelaroj elflugasEl elĉezita ŝtonego, amaso poste amaso,Tufosimile flugante super floretoj printempaj,Unuj ĉi tien venante, aliaj tien flugante: 90Tiel same el ŝipoj kaj tendoj rapidis popolojNekalkuleblaj laŭlonge la bordo vastega, amasoPoste amaso. Kaj inter ili brulegis la Oso,La kurjerino iganta de Zeŭso. Kaj ili kuniris.Laŭte bruegis la aroj kaj sube la tero ĝemadis 95Sub sidiĝintaj, bruintaj popoloj. Sed levis la voĉonTuj naŭ heroldoj, ke ĉiuj kriojn siajn ĉesigu,Por ekaŭskulti la vortojn de reĝoj de Zeŭsoinfanoj.Kaj jen apenaŭ sur benkoj la popolaroj sidiĝisKaj la kriado foriĝis, leviĝis la reĝo Atrido, 100Sceptron en mano tenante; pretigis ĝin arte HefestoKaj ĝin Hefesto fordonis foje al Zeŭso potenca;Zeŭso fordonis ĝin al la Argovenkinto Hermeso,Dia kurjero, kaj li — al Pelopso ĉevalobridulo;Tiu ĉi donis ĝin al la popoloreĝanto Atreo, 105Sed li mortante ĝin lasis al riĉa per brutoj Tiesto;Tiu ĉi ree ĝin donis al Agamemnono, por portiKaj kune reĝi insulojn multajn kaj mem la Aĥajojn.Sin apoginte sur tiun ĉi sceptron, eldiris Atrido: «Ho vi, amikoj, herooj Danaoj, Aresokolegoj! 110Zeŭso Kronido surmetis sur min nun ŝarĝon pezegan.Dio kruela! Li foje promesis al mi, kredigante,Ke deĵetinto de Trojo fortmura mi hejmen revenos,Sed li min volas perfidi, al mi ordonante — sengloreArgon reveni, estinte perdinta multegon da viroj. 115Tiel seudube alplaĉas al Zeŭso la ĉiupotenca,Kiu deĵetis jam multon da kapoj altegaj de urbojKaj deĵetados ankoraŭ: li havas potencon senfinan.Certe! sed kia hontego, se eĉ antaŭuloj sciiĝos,Ke tute vane ni, tia kaj granda popolo, Aĥajoj, 120Tiel senfrukte militis kaj kontraŭ viroj batalisMultplimalgrandaj laŭ nombro... Sed fino ne estas vidata...Ĉar se ni volus, Aĥajoj, kune kun viroj el Trojo,Ligon per ĵuro farinte, kalkuli la ambaŭ popolojn;Se kolektiĝus Trojanoj, havantaj proprajn kamenojn, 125Kaj ni, Aĥajoj, dividus nin tiam po dekoj da homoj,Kaj ĉiu viro el Trojo fariĝus por ni vinĉerpanto, —Tiam al multoj da dekoj mankus vinenverŝantoj:Tiel pli granda, mi diras, estas Aĥajoj laŭ nombroOl la urbanoj de Trojo. Sed ili havas liganojn 130El multaj arboj, sciantajn ponardegojn ĵetadi,Min demetantaja de celo, kaj kiel ajn mi soifadas,Ili al mi ne permesas detrui Trojurbon fortmuran.Estas naŭ jaroj de Zeŭso potenca jam nun forfluitaj,Ligno de ŝipoj ekpatris kaj jam defektiĝis ŝnuregoj, 135Niaj edzinoj kaj kune kun ili l’ infanoj malgrandajHejme sidadas kaj nin atendadas, sed estas ankoraŭNi malproksime de celo, pro kia ni tien ĉi venis.Sed vi nun, kiel mi diras, al mia konsilo obeu:Karu ni for en la ŝipoj en nian amatan patrujon, 140Ĉar larĝastratan Trojurbon ni almilitos neniam.» Tiel li diris kaj tuj en popolo amasa ektuŝisKorojn de ĉiu, kiu la antaŭkonsilon ne aŭdis.Malkvietiĝis l’ amaso, kiel marondoj grandegajDe Ikario, se l’ ventoj Eŭro kaj Noto samtempe 145Forte ekblovas, el nuboj de patroj Zeŭso veninte;Aŭ kiel vastan grenkampon Zefiro ondigas, ĵetinteSin kolerege kaj brue sur ĝin, subfleksante la spikojn:Tiel same moviĝis la kolektiĝo. Kriante,Ŝipojn alkuris l’ amaso, kaj el sub piedoj leviĝis 150Nuboj el polvo, kaj ekkuraĝigis unu alianPreni la ŝipojn kaj ilin surmeti sur maron la sanktan.Ili la kavojn purigas, kaj kiroj de l’ hejmencelantojSonas ĉielon; jen ili eltiras la ŝipsubapogojn.Nun ekfariĝus, eĉ kontraŭ la sorto, reveno al hejmo 155De Argoanoj, se Hero al Palas-Ateno ne dirus: «Kiel, filino potenca de Zeŭso ŝildotenanta!Ĉu efektive hodiaŭ hejmen forkuros en karanLandon de patroj l’ Arganoj sur spinoj vastegaj de maro,Triumfigonte Priamon kaj ĉiujn Trojanojn per tio, 160Forrestigonte Helenon, pro kiu multegaj AĥajojTie pereis, ĉe Trojo, kaj for de la kara patrujo?Flugu al militistaro de kuproarmitaj Aĥajoj,Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu,Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn.» 165 Tiel ŝi diris. Obeis volonte Ateno potenca.Kiel ventego deflugis ŝi de Olimpaj supraĵojKaj al rapidenaĝantaj ŝipoj rapide alvenis.Si Odiseon nun trovis, per saĝo simila al Zeŭso.Pense li staris, kaj sian ŝipon belegan, nigretan 170Tute ne tuŝis: malĝojo eniris en lian animon.Kaj apud li stariĝinte, eldiris al li la diino: «Ho, Laertid’ Odiseo multegelpensema kaj dia!Ĉu efektive vi volas hejmen en karan patrujonKuri for, sin enĵetinte en ŝipojn multeremilajn, 175Triumfigonte Priamon kaj la Trojanojn per tio,Forrestigonte Helenon, pro kiu multegaj AĥajojTie pereis, ĉe Trojo, kaj for de la kara patrujo?Iru ne malrapidante al militstaro Aĥaja,Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu, 180Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn.» Tiel ŝi diris. L’ heroo ekkonis la voĉon diinan,Kaj li ekkuris, mantelon fordeĵetinte; ĝin levisEŭribato, Itaka heroldo, lin alsekvinta.Kaj Odiseo, veninte al Agamemnon Atrido, 185Prenis de li lian sceptron patran kaj ne pereeblanKaj al la ŝipoj de kurpoarmitaj Aĥajoj aliris. Kian ajn reĝon li vidis aŭ militiston gloregan,Li al li venis, per dolĉa parolo lin detenante: «Viro, ne al vi konvenas tremi nun kiel timulo, 190Sed vi sidiĝu kaj ankaŭ ordonu aliajn sidiĝi,Ĉar vi sendube ne scias l’ intencon de Agamemnon;