K. Kalocsay
Kalendaro
Dediĉo
De kor' akceptu kore ĉi robajan
Kolekton, iom galan, iom gajan,
Amik', en «intelekta simbiozo»,
Waringhien, drogman' de Omar Kajjam!
──────
La kalendar’ surtabla al mi diras:
«La tagoj unu post alia iras,
Kaj ĉiutage vi deŝiras tagon,
Ĝis fine unu tago vin deŝiras.»
1. — Januaro
Per frostpikil’ nin pelas Januaro
Rapidi sur la glita trotuaro
Al hejmo, kie sonĝas la fenestroj
Floretojn blankajn, brilajn de muaro.
2. — Epifanio
Kasparo, Baltazaro, Melĥioro
Pilgrimis puranime por adoro,
Sed ve! la Stelon kaj la Vojon perdis,
Nun staras kun la mirho, nard’ kaj oro.
3. — Voko
Ho Sun’, returne de la Kaprikorno,
Rapidu, premas min la frosta morno,
Rapidu, rekonvertu la adeptojn
El la hereza kulto de la forno!
4. — Oranĝo
Dum Vintro sur la branĉoj de l’ aleo
Prujnreton teksas, morna araneo,
Oranĝo, vi elsorĉas la aroman
Lazuron de la Mediteraneo!
5. — Tento
Frostintaj longaj flakoj min inviti
Ne ĉesas sur glacio glata gliti:
«Nu, startu brave! Tiel bele estas
La aĝon spiti, kaj la ostojn spliti!»
6. — Februaro
Tiran’ reganta per nebul’ kaj gelo,
Nur furiozu! Vana la kruelo.
Degelos gard’ poltrona: la neĝhomoj,
Kaj vin ne savos de l’ printemp-ribelo.
7. — Nebulo
Mi vade vagas tra nebula denso.
Ĉu estas vero aŭ nur tromp’ de senso,
Ke min en juna pompo preterŝvebis
Anĝelo inter nuboj el incenso?
8. — Karnavalo
Danc’, kanto, ŝercoj sparkaj kiel tindro.
Princ’ Karnavalo ĵetas el cilindro
Konfetojn al la homamas’ jubila.
Kaj morgaŭ — nur ĉifonoj, ruboj, cindro.
9. — La Aŭdaca
Ankoraŭ froston blovas la trumpeto
De l’ vento, sed la Vintron malkvieto
De tim’ ekregas: jen, impertinente
Tra l’ neĝo boris sin la galanteto.
10. — Degelo
Ĉip, ĉir, ĉip, ĉir, ĉip, ĉir — senĉese laŭtas.
De l’ tegmentar’ falante plaĉe plaŭdas
La gajaj gutoj… El degelmuziko
Jam la hirundan ĉirpon mi elaŭdas.
11. — Marto
Fendiĝis la enua nubkovrilo
Kaj sub la varma varto de l’ sunbrilo
En la animo vintrolaca ŝvelas
La saŭmo de la Marta maltrankvilo.
12. — Printempa Rivero
El la rivero por moment’ emerĝas
Arĝenta perĉo, kiu certe serĉas
La dolĉon de l’ printempo: sur la ondojn
La ora sun’ mielon puran verŝas.
13. — La Ŝtelisto
Stratbubo Vent’ kun fajfa kapriolo
Galopas, haltas nur ĉe kariolo,
Kaj huŝ! plu kuras kun odoro dolĉa,
Ŝtelita de vendisto en violo.
14. — Ekscito
Ho Marto, kiel vi tra l’ vejnoj pulsas!
Pro vi eĉ la maljuna kor’ ekskursas
Al vojoj de la vivplezur’. La mondon
Por amo kaj ribelo vi impulsas.
15. — La Rivereto
Senbride kuras freŝa rivereto.
«Ho restu!» flustras floroj kun koketo,
Sed tiu bubo saltas plu senbride,
Neretenebla per amloga reto.
16. — La Kverko
Engravurita koro, ama kverko
De juna paro, flavas sur la kverko.
La arb’ ilian amon ombris foje,
Por la pranepo estos eble ĉerko.
17. — Aprilo
En blu’ alaŭdo kantas kun delico.
Nubet’ subita ĝin kun ŝercmalico
Alŝprucas, oj! Sed baldaŭ la kantiston
Karesas ree bril’. April-kaprico.
18. — Hirundoj
Hirundo! Eĉ hirundoj! Ho, salutojn!
Plezure vidi viajn fulmajn flugojn.
Kun ĉarma ĉirp’ alportas vi someron
Kaj kun ĝi por knabinoj la lentugojn.
19. — Arĝento Aprila
El krispa greg’ de nuboj el arĝento
Ekduŝas dense pluvoj el arĝento.
La sun’ ridetas dume al la flakoj,
Kaj ili brilas — ruboj el arĝento.
20. — Palmarum
Li venas, venas! Homamasoj svarmaj
Palmbranĉojn sternas kun glorigoj psalmaj.
Kvin tagoj pasas, kaj azen’ senmastra
Paŝtiĝas sur sternitaj frondoj palmaj.
21. — Pasko
Jubilas ĥor’: la Morton venkis Pasko!
Inundas la animojn la lumfasko
De l’ Revigiĝo. El la lumo ridas
La Morto, kiel el sub ora masko.
22. — Georgo
Georga tago, brilu per sunrido!
Georga tago, venku super frido!
Ni vee vokas vin, ho venu varme!
Jen kiel frostotremas la kaprido.
23. — Akacioj
La akacioj blankas en florado.
Se vi enspiros, olda kamarado,
Ĉi florparfumon per maljunaj pulmoj,
Vi sentos ja la sencon de saŭdado.
24. — Majo
Ho Majo, sorĉa Maj’, sub via ĉarmo
La larmo iĝas dolĉa ĝojolarmo.
Memoroj svarme en la koro hantas,
Fantomoj, jes, sed kia brila svarmo!
25. — La Unua de Majo
Flagranta ruĝ’ de vivo kaj de vero,
Lazur’ de revoj, verdo de espero —
Kolorebrie la homaro sonĝas
La sonĝon de eterna primavero.
26. — Konvaloj
Aŭskultu bone: la konvaloj per la
Sonoriletoj de l’ floraro perla
Kun fee fajna tinto akompanas
La trilfontanon de l’ orkestro merla.
27. — Siringoj
El lila floropompo de siringoj
Ondas parfum’ en ventlulataj ringoj.
Ĝin enspirante oni ebriiĝas
Kaj ekdeziras ajfi kiel fringoj.
28. — Pentekosto
Okazis foje — Kunfandiĝis ĝoje
Per fajrolangoj ĉies kor’ aloje.
Okazis foje — kunfandiĝis ĝoje
Kaj flustras homa rev’: okazos foje…
29. — La Najtingalo
En nokta bosko sonas kantsignalo:
Pri l’ amo trubaduras najtingalo.
Ho ve, ne eble trovi jam komparon
Ne eluzitan pri ĉi madrigalo!
30. — Malkuraĝo
La ruĝa roz’ en plena peza pompo
Koketas kaj min tentas por derompo.
Ne, kara! ĉar mi sangos, kaj vi velkos.
Ni gardu nin de reciproka trompo.