31. — Ĝardenkoncerto
Matene la koncerto merla, turda
Sonoras ege. Oni iĝas surda!
Ej, birdoj, bone, ĝoju je l’ printempo,
Sed tia bruo estas jam absurda.
32. — Junio
Ho blua-verda vibro de Junio,
Sub via sorĉo kuŝas mi kun io
Mistera, dolĉa, tima en la koro,
Simila al torpor’ de agonio.
33. — Abelo
En la ĝardeno, inter bunta belo,
De florparfum’ ebrias la abelo.
Ho, flugi kun ĝi por mielon ŝteli
Ŝvebante per flugiloj de libelo!
34. — La Floroj de Grenkampo
Kia kontrasto en la kampo grena,
De papavetoj kaj cejanoj plena:
La frenezume flagraj sopir-ruĝoj
Kaj ĉielruboj de revad’ serena!
35. — Lilioj
Lilioj, ho lilioj de l’ ĝardeno!
Ĉi arda blanko kaj ĉi frida spleno!
Parfum’ ilia estas tiel peza
Kiel la am’: balzamo kaj veneno.
36. — Somermeza Notko
La Sankt-Johana kanto sonas zume,
Transsaltas fajron la knabinoj dume,
Atendas ilin ĉirkaŭpren’ — kaj Pukk
La parojn benas patolpalpebrume.
37. — Kokcinelo
Hej, ruĝuleto kun sep punktoj nigraj,
Fljugu de l’ fingro per flugiloj viglaj,
Flugu al iu el la kvar ventvojoj,
Montru direkton al sopiroj tiklaj.
38. — Julio
Tra l’ kampoj ardaj pura peza oro
De blondaj spikoj ondas kun langvoro.
Zizel’ ekaŭdas tinti la falĉilojn,
Rapidas preni predon el trezoro.
39. — La 4ª de Julio
Deklaracio de la Sendependo:
«Pri viv’, libero kaj feliĉpretendo
Rajtas popolo, rajtas pri forpelo
De registar’ ĉe ties rajt-ofendo.»
40. — Orfa Papilio
Julio. Magnolio kaj lilio
Odoras peze. En ĉi idilio
Melankolie sidas surfolie
Flugilrompita orfa papilio.
41. — Tulipo
Tulipo, damo pimpa, en kostumo
Verda kaj ruĝa, vi por amindumo
Galanta logas, sed mi vin adorus,
Se havus vi animon el parfumo.
42. — La 14ª de Julio
Falis Bastille, la servut-simbolo!
Sur la ruinoj dancas la popolo.
De tiam jar’ al jaro eĥas veke
La vokon de l’ triumfa Karmanjolo.
43. — Leontodo
Ej, leontod’, ludilo flok-disŝuta,
Vi estas konkeranto liliputa!
La tutan kampon volas vi avide
Invadi per taĉmento paraŝuta.
44. — Fulmotondro
Plumb-nubo al soifa ter’, kredence,
Grandgute plaŭdan pluvon verŝas dense.
Ĝin fulmoj urĝas: «haste, he! Atendas
La ĉielarko jam senpacience!»
45. — Aŭgusto
De varmo ŝvitas frunt’, anhelas brusto:
Ardegas la bakforno de Aŭgusto.
La suno, la sukeraĵisto sorĉa,
Bakas frandaĵojn de aroma gusto.
46. — Tremolo
Kun tremo trista kaj langvore mola
Sur akvon klinas sin branĉar tremola,
Kaj zumas al kompata rivereto
Lamenton en minora mi bemola.
47. — Rezedoj
Vespere, el la flortapiŝo beda,
Alfluas tajde la parfum’ rezeda,
Acerbe-dolĉa, lula, sorĉe loga,
Langvora, peza, prema, jam obseda.
48. — Stelofalo
«Se stelo falas, iun glutas tombo.»
Tra l’ nokto de Aŭgusto en la pompo
De grandioza artfajraĵo sparkas
La steloj defalantaj. Hekatombo!
49. — Lampiroj
En nokto min albrilas dum kamp-iro
La fee glimaj lumoj de lampiro.
Pigmeoj eble en la herb’ kongresas
Ĉe etaj torĉoj, flustras en konspiro.
50. — Fojnodoro
Parfumdeliroj de mortantaj floroj,
Lastvibre voluptemaj velklangvoroj,
Kaj varma aromo de ĵusmelka lakto
Tra l’ nokt’ alfluas nun en fojnodoroj.
51. — Kukolo
Kukolo, birdo de aŭgura voko!
Kiom da jaroj havas vi en stoko
Por mi, nu nombru! 1, 2, 3… 5… sep…
10… 15… 20… Dankon pro l’ mensogo!
52. — Septembro
Septembro, granda majstro de la farboj,
La monotonan verdon de la arboj
Transpentras flava, ruĝa, ore-bruna.
La vento gloras ĝin per zumaj harpoj.
53. — Emocio
Ne estas tiel granda sensacio,
Tamen per elektruma emocio
Min trafas la mesaĝ’ parfum-portata:
«La duan fojon floras akacio!»
54. — La Heredo
Somer’, patrino riĉa, iĝis predo
De mort’ velkiga. Kaj ni, ĉe l’ bankedo
Funebra, plezuregas pri la fruktoj,
Kiel senkoraj idoj pri heredo.
55. — Malfrua Eĥo
Jam kie estas la printempaj triloj
De merlo-flutoj kaj fringel-fajfiloj?
Melankolie al la Maj-muziko
Nun eĥas la septembra ĥor’ de griloj.
56. — Filandroj
Dum gaje sonas kantoj vinrikoltaj,
En la aero la aŭtunheroldaj
Filandroj flirtas, grizaj fein-haroj.
ho ve! jam la feinoj iĝis oldaj.
57. — Cikorio
Kurante tra la kamp’ en histerio
Sekeletajn brakojn svingas cikorio.
Kion perditan serĉas ŝi freneze?
Ho ne demandu! Trista historio.
58. — Oktobro
El nubo morna kiel la noktombro
Aspergas nin per splena pluv’ Oktobro.
Mediti vokas ĉambro. Sed en keloj
Jam bolas most’, por savi nin de sobro.
59. — Maljunulin-somero
Sunbrilo ree, kvazaŭ por almozo!
Kiel virino en lasciva pozo
Sopire la Natur’ ankoraŭ laste
Ekardas en panik’ de pordoŝloso.
60. — La Gruoj
Formigre gruoj tranĉas la aeron
Kaj krias: «Venu kun ni en someron!»
Mi adiaŭe levas miajn brakojn,
formante, kiel ili, V-literon.
61. — Purigado
Purigas la Aŭtuno en vestiblo,
Foliojn rastas kun moroza siblo;
La paĝojn de valora, granda, kara,
De ŝiaj buboj disŝirita libro.
62. — Prunelarbeto
Kovrinte sian velkon per la tuloj
De prujno, ŝi ridetas al vaguloj,
Siajn acerbajn kisojn proponante
Per la koketa blu’ de cent okuloj.