63. — Novembro
La laman lumon trenas tra la valo
La kripla suno de fantoma palo.
Arb’ nuda tremas en la tranĉa vento,
Sopiras je la ŝirm’ de blanka ŝalo.
64. — La 2ª de Novembro
Ho trista tag’ de kolektitaj ĝemoj!
La homoj, por sin savi de korpremoj,
Hororon hidan de la tomboj kovras
Per la acerba pomp’ de krizantemoj.
65. — La 7ª de Novembro
Amas’ ribela sturmas por la gloro
Triumfa de Libero kaj Laboro.
Fendante la obskuron de jarmiloj
Per ruĝaj salvoj fajras la Aŭroro.
66. — Novembra Humoro
Adventaj ventoj frido-spire siblas,
La ploraj nuboj plumban pluvon kribras,
La mondo mornas en melankolio,
La meĉo de l’ esper’ apenaŭ vibras.
67. — Pasero
Hirundoj nin forlasis sen skrupulo.
Vi, pasereto, restis fidelulo.
En frosto vi malsate ĉirkaŭsaltas
Ĉevalon, ĝin petante pri manĝbulo.
68. — Kornikoj
Super la kampoj de dezerta vak’
Kornikoj flugas en funebra jak’.
«Oj! kio finas ĉion belan, bonan!»
Suspiras mi. Respondas ili: «Krak’!»
69. — Novembra Suspiro
Nenio estas, vere, pli dolora,
Ol rememori pri feliĉo fora
En la mizer’: pri Majo en Novembro
Senflora, senbirdkanta, senkolora.
70. — Decembro
Maljuna av’, li portas, neĝo-ŝuta,
Kovrilon blankan al la branĉo nuda,
Al la infanoj sledon, glitumilojn
Kaj neĝopilkojn por batalo luda.
71. — Vintraj Floroj
Hej, blankbarbul’, vi iĝis jam moroza!
Vi vipas nin per vento furioza.
Jen, tamen — floroj, sur knabinvizaĝo,
Kiun la freŝa frosto pinĉis roza.
72. — La 6ª de Decembro
Nik-Nikolao, kun la barbo avo,
Vi donas el tronistro riĉenhava
El vergoj vipon al la knab’ malica,
Abundan bonon al la bubo brava.
73. — La 15ª de Decembro
Naskiĝis en ĉi tiu tag’ la koro
Sopira venki en decida horo:
La kuracisto de l’ homaro muta,
Kaj en la blinda mond’ okuldoktoro.
74. — La Gnomoj
Neĝas, neĝegas, preskaŭ dronas domoj.
La frostajn flokojn kirlas vento-gnomoj
Kaj krias moke: «Hejho! Ne kuradu
Zigzage tiom, sidu hejme, homoj!»
75. — La Spitantoj
Kiel de spir’ de morto, tremas membro.
Sternita la tombtolo de Decembro.
«Eĉ sub la neĝo oni povas verdi» —
Admonas la abio, pino, cembro.
76. — Kristnasko
Nun ĉiun domon faras fe-palaco
Plezur’ de dono-preno de donaco.
De du jarmiloj unu nokto jare
Estas la via, Paco, Paco, Paco!
77. — Silvestro
La jar’ maljuna, morna muzikestro,
Neĝŝtormojn blekis per la blovorkestro,
Sed gaje, kun tintila ĉap’ surkape,
Li mortas nun, en nokto de Silvestro.
Feliĉan Novan Jaron!
Feliĉan Novan Jaron! Jar’ feliĉa,
Demandas mi kun timo superstiĉa,
Ĝis kiam, diru do, simile al vi,
Mi povos morti, ĉiam reviviĝa?