Kian sencon atribui al tiu tuta kina fuŝaĵo? Memevidente, pro tio, ke la iniciato okazis ekzakte dum la unuaj semajnoj de ŝia disiĝo disde Helio, ŝi estis pelata serĉi sin mem por eskapi el marasmo pere de identec-retrovado. Kiam finiĝas la historio Natalia disponas je malfermata estonteco kun Plinio kaj je radikoj neniel putriĝontaj de konsolo kronita per amo kaj espero plej noblaj ĉar fontantaj el esperanto... Infane primara metododoni al si kuraĝon restariĝi meze de impreso pri bankroto, memorigi al si, ke la aferoj ne tiom modifiĝis de Anjo ĝis la denove komplete forlasita Silvana. La utopioj konserviĝis senŝanĝaj, kaj la realigadoj de ĉiam posedis ne entute kontentigajn kvalitojn: konstante oni apetitplene strebas al pli, ĵetas sin en revojn pri atingoj, kiuj spite sian individuecan planon emas forkapti de la universo esencojn tutabsolutajn... Foje oni ilin ektuŝetas ; sed, tiam, flukonturaj aspektas ili...
La temo elektita — honto, honto ka^ peĉo sur ŝin! — estis voko al Gasparo. Ŝi duon-kunvivis kun ĉi tiu scio ekde la komenco. Sed la klara konfeso demetis de ŝi ĉiajn sindefend- argumentojn, kaj prilumigis ŝian turpecon. Ŝi estis rivelinta sen interkonsento, perforte, sferon, kiu ne apartenis al ŝi, sed al ambaŭ. Por saviĝi, ŝi perdiĝis, multe pli ol tiuj aŭtoroj, veraj bonaj verkistoj, kiuj suferas procesojn pro misfamigo kaj kalumnio ; ĉar sen ia ajn singardemo, ŝi estis eniginta en konsumado-merkaton, por ĉiuj uzoj kaj misuzoj — infera infero! — , sian privatecon, sian animon. Gasparo, aŭskultu! Helpu ŝin! Ĉu tio estis senkonscia pakto ŝia kun satano?! Ĉu ŝi definitive estis detruinta ĉion, ĉu "ĉio" ĉiamaniere jam estis finiĝinta... antaŭ ol komenciĝi?! Ondego de senesperiĝo ŝvitanta per la teruro de junulino akuzita pri sorĉado antaŭ inkvizitoro subjugis ŝin. Ŝi nervoze malgrimpis la ŝtuparon ĝis la ter-etaĝo, lumigis la salonon kaj malfermis la pordon por ioma freŝeco.
"Gasparo...!!" Ŝi estis vid-al-vide kun li. Senvoĉeco, el la silento de la senfinoj, ligis iliajn rigardojn. La tenerega gesto alsalti al lia kolo, ĝojkulmine kisi lin, ho! kovri lin per kisoj kaj kisoj, por ke ĉion malbonan ili forgesu kaj enterigu, por ke ili plene adheru al tiu ĉi neimagebla duopa am-fascinado, ŝi ne sukcesis eki. Krieganta sinkulpigo detenis ĝin, inkrustiĝis en ŝi. Dume, li, Gasparo karega, fiksis sur ŝi okulojn plenajn de emocia feliĉego kaj samtempe de stranga, sombra doloro, doloro malkovri, ke ŝi plaĉis al li persone same kiel surfote aŭ perletere, sed ke destino ne permesis al ili kunfandi iliajn sortojn — kaj ne temis pri iliaj respektivaj civilaj statoj aŭ aliaj personaj kompromisoj: ili tro bone sentis, ke amo en ĉiutago disrompus ilian magian idilion fulme kaj porĉiame, kaj ĝi nepris al ili, ĝi nepros dum ambaŭ vivos... Nun, post jaroj, ili staris unu antaŭ la alia. Silvana pasie frandis ĉiun lian eron je distanco de unu brak- etendo. Karnaj lipoj, funde faltita frunto, lentugo sur la kolo dekstre de la Adampomo, barbo distaŭzita... En la nomo de ĉio plej kara, Gasparo, ci estas ĉi-tie! Ŝi trostreĉe tenis la pord- embrazuron, ŝiaj fingroj tiriĝis ĉirkaŭ la lignaĵo kiel por ĝin ĉifi. Ŝi volis aŭdi lin, ŝi volis diri ion. Si devis diri ĉion, ĉion, ke ŝi amas lin! Kaj aŭdi lin per embarasita kortuŝita voĉo respondi kontraŭ ŝia orelo, Anjo, nimfeto mia, mia silfo, amata Anjo... Kaj la vortoj eĥos kaj ree eĥos en esperanto, ŝia mio eksplodos pro pura frenezo...
La ekstazo perdigis al ŝi dum kelkaj minutoj ĉian senson pri tempo, spaco, realo. Kiam ŝi revenis en la salonon, ŝi transpiris per la tuta korpo kaj ŝia menso pugnis ŝin. Se tio daŭrados, ŝi ja freneziĝos antaŭ la ĝusta tempo! Si devis agi, telefoni, tujtuje telefoni al li — estis ĉi-tie la sepa nokte, plus kvar, jes... estis ankoraŭ ne komplete konvena, tamen tolerebla horo ĉe li. Si rapide kunmetos la sep ciferojn de la land- kaj urb-kodoj, tiam la sep aliajn de lia telefon-numero, kaj en sekundoj lia aparato resonos, li eksaltos, kaj venos respondi al la voko, kaj Gasparo kaj Silvana fizike kontaktiĝos, la nekredeblo iĝos ebleco...
La telefono sonoris. Tipe filma aŭ romana koincido! Temis... pri Alceo. Ili flirtadis lastatempe, eliris kune, kaj amoris. Sen reciprokaj postuloj, sen blinda pasio. Tamen estis komfortige, eĉ sanige por Silvana. Kaj en la lito, ha, en la lito volupto venis kiam ŝi imagis sin sub la tuŝoj de Gasparo, la kisoj de Gasparo, la ĝemoj, mordoj, la lasciveco de Gasparo, la korpo, la amo de Gasparo... por ŝi. Si tiel ne sisteme, kvankam ofte fantaziis, sen konscienc-riproĉoj, kun vulkana sensamo, eĉ sciante la morbidecon de tia sinteno, kiu plifortigis ŝian fiksan ideon... Tra ra ra... Longe ŝi interbabilis kun Alceo, ĝis preskaŭ la oka horo, kiam ili difinis rendevuon por la sekvanta tago, ĉirkaŭ tagmezo, kaj adiaŭis, finfine! Kiel ĉiam ili estis portugalumintaj. Verdire esperanton oni ĉiam kiam eblis flankenlasis, kaj al tio helpis ne nur la morala devigo ĝin paroli ĉe la laborejo, sed ankaŭ konscio pri la troigo de tiu karikatureca, burleska fanatikeco. Foje ĉiuj nete sentis sin meze de areno kaj per klaŭna numero klopodante altiri ĉies atenton al la ekzotika lingvo esperanto... Silvana sentis la lingvon kiel ion profunda, nedisipenda, juvela, uzinda ĉefe en tre specialaj cirkonstancoj, pro tio ke ĝi esence estis... amohava.
Si decidis telefoni al Gasparo je la deka horo matene.
Ŝvelintaj palpebroj, iom paraliziĝinta cerbo. Dimanĉis kaj matenis, ŝi ripetis la vortojn kun grasa plezuro, kaj longe sidadis kun la dorso duon-deturnita de la telefon-konzolo, kio ne malebligis al ŝi gustumi specon de telepatia kontakto kun la aparato. Kaj ŝi karesis kaj plu karesis la katon ronronantan sur ŝiaj genuoj. "Kata ulo, ni moliĝas kaj maljuniĝas. Nia bela krizo pluv-plora narkozis nin komplete, ĉu ne? En la pasinteco ni reagis pli vigle, ni ĉion forgesis de unu tago al la sekvanta." Ŝi konstatis, sur la murhorloĝo, ke mankis kvar minutoj por la deka. Paniko kaptis ŝin. Eble estus pli bone iri unue ĝis la gazetbudo, la ĉefaj ĵurnaloj de aliaj ŝtatoj estis konfirmintaj por hodiaŭ la aperigon de notoj kaj komentarioj pri la filmo... Ha, ne! Merdo! Ŝi ĉesu pretekstojn por prokrastoj, ŝi liberiĝu tuj de tiu tuta dramaĉo! Ŝi telefonu nun-nune, ŝi malkovros, kondiĉe ke ŝi trafos lin, ke ŝi havos nenion por diri, nek pri personaj faktoj — "Gasparo, mi eksedziniĝis", li tuj subkomprenos: "Mi estas libera por ci, ĉu ci finfine vokos min?". Frenezaĵo! — nek pri kio ajn, ĉefe dum internacia telefonado, tradicie rezervita por gravaĵoj, kaj la plej teruraj internaj dilemoj kaj konfuzoj, kiuj korodas ies animon, valoras absolute nenion por aliuloj, krom se temas pri famulo, aŭ kliento de psikanalisto, aŭ parenco, aŭ... amatino.
La kariljono signanta, ke la interkomunikado baldaŭ establiĝos, eksonis samtempe kiel la frapoj de la deka. Tiam, meze de eĥoj tamtamaj — koraj, visceraj, psikaj — la longaj voksonoroj, kiuj estis trairintaj terojn, oceanon kaj pliajn terojn, kaj nun instaliĝis en unu el la miliardoj da domoj ekipitaj per telefono, sed ne iu ajn, unu tre preciza domo, kie loĝis individuo aparta, la unika en ŝia vivo, kies nomo ne estis iu ajn nomo, sed Gasparo. Kiu, kiu estis Gasparo? Ŝi teruriĝis pro sia aŭdaco. Ilia am... amludo loziĝis draste de la lastaj du jaroj... Kia frandaĵo por psikologiemuloj! Kia sensencaĵo fari tiun ĉi demarŝon!... La kvara sonoro resonis. Ŝi alproksimigis sian montrofingron al la komutilo por interrompi la alvokojn tuj kiam tion diktos ŝia impeto. Ŝi tamen preskaŭ bedaŭris nun ĉi tiun senkompatan fiaskon ; kiam ŝi kolektos denove sufiĉe da kuraĝo por nova provo? La kvina voko finsonoris. Samsekunde aŭdiĝis seka dekliko kaj iom raŭka ina voĉo: