Выбрать главу

Saluton, Vespucio. Ĉu novaĵoj?

Certe. Lasu min vidi... Jen. Por Ĵanaina, grupo

alvenonta el Rio, flugo 283, morgaŭ je la 10a. Dek-

kvar entute, sep eŭropanoj, kvar usonanoj.

Kaj mi serĉu...?

Fuŝ! Kie mi notis la nomon? Ĉiel ni havos la detalan liston antaŭ la vespermanĝo. La hotelo estos ĝiskreve plenplenplena. Ha! trovite. Grupo- respondeculo: Gonsalo... Ne, ha! jes, fakte: Gonsalo.

... Vespucio, ne forgesu instrui la tag-deĵoriston, ke li malfermu la pordegojn de la ludsalono kaj alportu tri kromajn tablojn, rondajn kompreneble, el la piscino- baro jam por la unua balo. Mi finkompilos tuj la lastajn rezervojn por la ekskursoj, rondveturadoj kaj karnavalvesperoj, sed ekde nun bonvolu informi, ke ne estas plu lokoj por kio ajn, krom por la infana dimanĉ-matineo. Mi diros la ekzaktan kvanton disponeblan tuj kiam eblos. Unue mi devas telefoni al Asunciono-Pensiono — kia nomo por kvar-stela gastejo! — por kontroli ĉu la ĉambro-mendoj bonorde alvenis.

La komputil-terminalo en via privata laborĉambro estis ĵus riparita. La teknikisto profitis por inspekti ankaŭ la ceterajn, sed plejverŝajne iu aŭ aliu estos kaputa antaŭ la fino de la feriotagoj, kiel ĉiam. Kiel ĉiam, kiel ĉiam. Ĉiamaniere almenaŭ mi povos hodiaŭ pli trankvile ĉion kontroli kaj listigi. Diru al Ermelina, ke ŝi venu paroli kun mi antaŭ ol foriri. Mi aŭdis iajn malagrablajn bruojn rilate la krom- ĉambristinon de la tria etaĝo, tiu Zenajde, se mi bone memoras, kaj kverelaĉoj ne tolerendas dum ĉefsezonoj. Mi havis ion plian... ha! jes. Kiam Irenade la bus-entrepreno telefonos, transkonektigu ŝin al mi, ĉu bone, Vespucio? Ne plaĉas al mi ŝia sinteno diri ion kaj fari alion koncerne la ŝoforojn, kiujn ŝi sendas al ni. Parolante pri tio, kiel fartas via filo? Ĉu li jam laciĝis pri la eterne sama kamion-itinero?

Ne, ne, ŝi ne bezonis esti nun ĉion ĉi tion komandinta, komentariinta, demandinta. La unuan vorto-fluon elpuŝis la ondego de ekscitiĝo, al kiu nepris tuja eksteriĝo, kaj kiun ŝi tute ne povis bridi, ja ĉi tiu mirige impertinenta koincido falis sur ŝin ne kiel implicita rezulto el la ĵusaj konsideroj pri ŝia vivopuzlo, sed kiel perdiĝinta kuglo, kiu hazarde perforis ŝin kaj lokiĝis ĝuste tie, kie mankis io identa al ĝi, io, kion ŝi estis preĝpetinta, io, kion ŝi daŭre kaj plue preĝpetis. La emocio ekspansiis, ŝi kroĉis sin al vortoj por ekspektorigi ĝin — sed tiuj vortoj ŝiaj ne estis ĝi, kaj la pritraktitaĵoj, pri kiuj ŝi vere, serioze, pli sindediĉe ol iam interesiĝis, samtempe fremdece indiferentis. De ĉiam — kaj la konscio pri tio ankoraŭ pli profundigis la kontrastojn inter ŝi mem kaj ŝia vivo! — ŝi estis kaptita en egaj kirladoj, kaj devis neeviteble agi laŭakorde, kun minimumaj voj-elektoj, kiuj ebligis al ŝi eskapi foje al turnoventoj por esti baldaŭ glutita de akvaj vorticoj... Tial ŝi plu parolis, apogante sin sur nomojn de subalternuloj, kiujn ŝi, pro cirkonstancoj, superregis, prokrastante la momenton kiam ŝi frontos kontraŭ... ion de la speco de naturleĝoj, ion, kies distinga signo kuŝis sur ordinara, ŝajne sendanĝera notfolio, sed io, kio senpacience altiris ŝin pli proksimen. Ŝi do plilongigis la babiladon kaj febre klopodis ŝtelrigardi la malnetojn kun la turisto-grupaj indikoj, tiel ke fine, jes, dum ŝi kapjesis al la ĉefdeĵoristo kaj malgraŭvole koncentriĝis sur liaj senkarnaj movantaj lipoj, ŝi legis la nomon, ĝia vido kaŭzis novan invadan perturbiĝon... Kioma realeco en ĉi tiuj vicigitaj literoj! Ĝojpleneco en ĉio. Ĉie, ĉie ĝojego... Nervema, tremanta, kvazaŭ demonhavanta, neekzorcebla. Preta por trairi oceanojn, ĵeti sin en abismojn kaj fajrojn. Hardita, provita.

https://fr.pinterest.com/

Du, tri fojojn ŝi refaris la kombadon. Je la kvara, dum ŝi ree brosis al si la harojn kaj ilin dislimigis, ŝi konstatis, ke ne estis plu tempo, kaj senesperiĝe konsultis la spegulon por inspirita, tujtuja solvo. Ĉiobanantaj sunradioj eniris la ĉambron tra la malfermataj rustikaj fenestroj enkadrigitaj en la glaco: ora framo volvis ŝin kaj meze de ĉiu sia haro, respeguliĝante sur ŝiaj facioporoj transpir- humidaj, penetris lumo, helo kaj brilo, kiuj reliefigis mildecon kaj leĝerecon ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, haloan ekztazon volvantan ŝin, fontantan el ŝi... Ŝi frape surpriziĝis kaj ne povis detiri sin de kontemplado pri ĉi tiu bildo, kiu nekredeble estis ŝi. Duon- sendorma nokto kun konsekvenca sento pri postebrio, kie kunkalkuliĝis malhelpaj moskito-pikoj, varmo, rememoroj kaj rememoroj pri revadoj, angoro, antaŭlaco pro la pezaj laborperspektivoj, neevitebla pene abortita masturbiĝo kun furioze sekaj larmoj — ĉu ŝi estus povinta atendi el ĉio tio ĉi tiun fragmenton de perfekteco kaj belo?? Se io devis esti dankata, tio estis... amo!

"Geedzoj Arnolfini" (detalo) de van Eyck (1390-1444)

Ŝi rapide iris ĝisŝranken kaj prenis verdan silkfulardon — ho! ŝi ne troigu! — safirkoloran do, kun orfadenaj interplektaĵoj, el indieno, iom tro festecan sur la simpla kremkolora robo, sed ĉu ŝi ne estis vivanta internan feston? Ŝi finnodis ĝin dum ŝi haste trairis la ĝardenon de la stabokorto ; ŝi haltis sekundeton ĉe la hundejo por karesi Cibelan, malafabl-mienan, kiu tenis la muzelon inter la longaj piedoj, rankore kaj ĵaluzoplene klopodanta eĉ ne atenti pri la novstartanta ĝenerala movo. Jam en la ĉefkonstruaĵo, Ĵanaina, kiel ĉiam, blindigite staris momenton en la sombra friskeco, ĝis ŝiaj pupiloj iom alkutimiĝis al la duon- ombro. Solena kvieto, kastelaj aerkurentoj, kandelformaj dubranĉaj lustroj super templaj niĉoj kun vazoj kaj statuetoj.

Koridoro tute silenta, mistera, senhoma. Ankaŭ ĉe la akceptejo neniu videblis. Alta lignbalkono kaŝis tablon kaj deĵoriston ; Ĵanaina perceptis bruetojn de papero kaj skribilo, sed simulis surdecon... Ŝi rekonis la situacion, kaj lasis kun amuzo, ke en ŝi plu vivu Natalia en sia sonĝo... Baldaŭ ĉio ree koŝmariĝos... Ŝi ne volis pensi pri baldaŭo, sed gustumi la nunajn liberajn flugojn de sentoj fragilaj, tamen mizerikorde persistaj.

mmm

Superba flughavena etoso! Movado, zumado, nervozeco en l'aero, hastoj, konfuzoj, pakaĵoj. "Sinjoroj pasaĝeroj de la flugo 3- 2-5 al Kuritiba kaj Porto Alegre, bonvolu direktiĝi al enaviiga pordo numero 2. Lasta voko." — unukorda altparolila voĉo, kiu restis senefika en la tohuvabohuo, sed la ĥaoso en ŝia koro ĝemis, kaj amplifiĝis la vibradoj de plukataj kordoj en interna liro forlogiĝanta al sencerbaj emocioj. Kaj angoro arogis al si la rajton ekregi. Alvenoj same kiel foriroj regalas ĉiun per necerteco, nekonataĵoj minacaj, kaj pliampleksigas senpacienciĝojn, ĉiam kun specialega postgusto de fajneco, frandebleco, neperdenda travivaĵo. Ĵanaina mendis kafeton, kiu simple ne englutiĝis. Ŝi sekvis per la okuloj la movon ĉe la alven-pasejo. La aviadilo jam estis alteriĝinta. De unu minuto al la alia... ja, ja, jes ja, li! Li, tie ĉi, li alvenis, li...!! Ŝi ne sciis kion fari, kiel reagi. Ŝin komplete paralizis inhibicio neniam antaŭe sentita. Ĉu ŝi estis vivanta la momenton? Ĉu fakte estis ŝi, tiu kiu vivis tiun ĉi fikciecan nunon?! Li haltis meze de la homfluo, hezitmiene ĉirkaŭrigardis, kaj lia rigardo trafis ŝian rigardon, li ekridis — sunoj de ĉiuj galaksioj! — per la plej envulta rideto surtere esperebla, kaj, kaj... kiu ekis la unuan geston? Kiu kiu el la du el ili decidis flugi al la alia por... por la renkontiĝo, la kuniĝo, la fino de turmentoj, la komenco de...

Ŝi skuis sin, per ĝentila memriproĉo naskiĝinta el neta konstato: la maturiĝo, la ekzemplo de Silvana neniel helpis al ŝi... Ŝi prenis la turistliston, relegis ĉiujn nomojn, imagis la kapojn de la usona familio, de la germanoj, malestime grimacis al la triopo Soares... Gonsalo Soares... verŝajne pli ol mezaĝa familiestro kun edzino ŝmirita eĉ sub la kalsoneto kaj adoleskanta filino muta pro pigra spleno, kiel Makunaima, "la heroo de nia popolo"([5])...