Выбрать главу

Grupeto ekformiĝis malantaŭ trankvil-fizionomia juna viro pli- malpli tridek-jaraĝa. Ŝi iris al ili:

Bonan tagon! Ĉu iu el vi estas Gonsalo Soares?

La juna viro scivoleme esploris ŝin:

Ja, mi! Do vi devas esti Ĵanaina el la Hote...

Prave. Bonvenon al Foz do Iguasu!

Ŝi tuj bonvenigis la ceterajn personojn ankaŭ angle kaj germane, profitante por fari rapidan nomvokadon, kaj anoncis, ke tuj post la kolektado de valizoj ĉiuj bonvolu akompani ŝin ĝis la minibuso, kiu portos ilin al la hotelo.

Gonsalo, dum la grupo ekpaŝis, petole plendis:

Kial do vi uzas tiun stultaĉan sistemon pri gruprespondeculo! Mi faris absolute nenion! Se mi estus skolto, mi devus elmerdiĝi por devigi maljunulinon peti mian helpon cele al strat-trairado, ĉar eĉ ne unu bonfaron mi atingis ĝis nun! Feliĉe tio ne estus granda malfacilaĵo...

Li kapmontris du relative aĝajn tamen viglajn sinjorinojn, kiuj amuziĝis antaŭ lia diraĵo kaj lin fiere rigardis.

Fraŭlino Ĵanaina, klopodu ne atenti pri nia nevo. Li estas vera bebeto, kiu volonte papagumus la tutan sanktan tagon, se oni ne fermus al li la azenaĵo- kranon([6])! - komentariis la unua.

La dua ne perdis tempon:

Mi ŝatas havi gruprespondeculon, oni sentas sin pli sekura. Oni neniam scias, kio povas okazi dum vojaĝoj! Koralina, ĉu vi memoras tiun ekskurson al...

La sekvon Ĵanaina ne aŭdis ĉar jam la franca paro petis iajn informojn en purstila frangla lingvo. Ŝiaj francaj konoj, kvankam pokaj kaj rustitaj, iom helpis al interkompreniĝo. Tuj kiam eblis Gonsalo ree alparolis ŝin:

Diru ion al mi: ĉu via poligloteco enkalkulas almenaŭ ian orientan aŭ aŭtoktonan lingvon?

Ne tiajn. Mi tamen scipovas esperanton, pri kiu vi eble jam aŭdis, kaj kiu estas universala lingvo jam cent-unu-jara. Se vi deziras, mi volonte donacos al vi literaturaĵojn pri ĝi antaŭ via foriro. Vi rememorigos al mi pri tio, ĉu bone?

Ŝi ekdeturniĝis por voki pliajn portistojn, sed Gonsalo retenis ŝin, kaj karajn familiarajn sonojn li tiam voĉigis:

Vidu nur! Nekredeble! Saluton, samideanino!

Ŝi eĉ ne havis tempon por ekkrii sian propran surprizon, ĉar li tuj per flua esperanta parolritmo aldonis:

Mankas nur unu gravega afero: ke vi estu la Ĵanaina, kiu verkis la tekston titolitan "Karuselo", disaŭdigitan pasintmonate. Ĉu...? Putin' naskinta nin!! Vivuon! Estas vi!

Ĵanaina simple staris en ege mirigita silento ŝvitanta per stranga feliĉo.

Haltoj ĉe Puerto Stroessner neniam efikis, unuavide surprizige, kiel imaghejtilo, kiu ebligus al ŝi gaje fantazii izoliĝ- cele dum la pluirado, meze de la kutimaj konversacioj aŭ de la torporo estigita de dormiga buslulado, spite skuadojn pro oftaj vojtruoj. Tamen la dudeko da vendej-dometoj, preskaŭ komplete kaŝitaj malantaŭ disflorantaj teksaĵoj kroĉitaj al siaj stangolaŭboj kiel mirindaj parazitvegetaĵoj al siaj ĝangalaj arbotrunkoj, kreis eksterordinaran spektaklon de formoj kaj koloroj eĉ por la ple^ alkutimiĝintaj aŭ malinteresataj okuloj. Tiuj araneretoj milde pufiĝis sub ĉia ventobloveto ; aspektis, ke la centroj, ĉiam punte teksitaj per kunigitaj nigraj kaj blankaj fadenoj, ekzakte kiel la borderoj, fakte spiris kaj moviĝis balancante la rustikajn, kvankam belvigle tinkturitajn, ŝtofajn ĉirkaŭbendojn. Tuj larĝaj rondaj kuketoj el suna maizo alloge ekcirkulis sur lignaj pletoj portataj de malkvietaj manoj, tiuj de knabetoj, ĉarmaj indian- aspektaj etuloj, kun siaj amandaj okuloj, glataj haroj ronde tonditaj sur la frunto kaj brile ledkolora haŭto. Multaj vizitantoj naŭziĝis pro muŝoj kaj trograseco de la bakitaĵoj, senĉese indigne plendis pro kareco de la varoj ; ĉiamaniere la plejmulto fotis, ekstaziĝis, malstapligis grandajn kvantojn da tablotukoj kaj mebl-ornamaĵoj, mallonge observis teksilojn kaj junajn teksistinojn en ilia laborado, miskomprenis informojn, fine elektis tiun aŭ alian tukon, rabatpetis insiste... Averta hupo, malrapida enbusiĝo,... foriro.

https://paraguaiteete.wordpress.com/page/46/ nanduti - paragvaja manfarita punto

Foriro... Ne, ne eblis simple fari pirueton kaj fordoniĝi al fantaziadoj. Malantaŭe ili postlasis la paragvajan vilaĝon, kie restis homoj en sia plua modesta strebado al pluvivado, kiel proksimume ĉiuj, ĉiuj homoj sur la terglobo... Fronte, ĉiuflanke, sovaĝeca hirta naturo, absolute identa al tiu de braziliaj landpartoj... La suno ĉion banis per senkompata indiferenteco, senkonscienc-riproĉa neŭtraleco. Peza varmo kun polvora nebulo ĉie superŝutiĝanta ; akvomiraĝoj sur la eluzita arĝentita vojo ; lumego, kiu heligis ĉiun folion, palpebrumigis ĉiun vivanton, reliefigis ĉiun konturon, ĉiun surfacon, trorealigis la scenon... Tiom foren kiom oni rulados estos vojoj, ĉe kiuj estos homoj en naturo. Malsato kaj soifo tie ĉi, kaj uesten, kaj eosten ; frosto alie, en multaj, multegaj aliaj teroj ; ekvilibro jene pro hazardeca stabiliĝo... Naturaj fortoj, ĉu malpli relativaj ol homaj leĝoj, valoroj, principoj? La relativeco de ĉiuj aferoj! Ĵanaina lace hezitis ĉe la sojlo de ĉi tiu koncepto, kiu elstaris kiel ia persona formulo netuŝebla pro tro radikala asimilado, kapabla ne alporti taŭgan senkulpigon, sed iel ekspliki aŭ reloki multajn kaj tiomajn absurdaĵojn kaj absurdecojn..

Ununura sama ronda mondo... kie penoj kaj ŝvitoj malofte kuniĝas, kie faroj kaj sentoj trovas apenaŭ momentetojn de interkompreniĝo, kie limoj kaj baroj, privataj interesoj, sistemoj, ideologioj, kredoj, forgesigas pri prioritatoj plej elementaj ene de la gvidlinio de l'ekzisto, nome subordiĝo al vivo-kaj-morto ; tute simple, ekskluzive al vivo-kaj-morto... Homoj tro memfidas kaj pro tio iĝas ĝisperee kontraŭnaturaj. Kial ili ne rekonas la nesufiĉecon de siaj povoj? Kial honeste kaj humile ili ne etendas la manojn unuj al la aliaj, kial kostas tiom tiu denaske ebla sed pereduke forstrekita gesto? Pli plaĉas al homoj masakri bestojn — bestaĉojn, dirus ili — kiel la povrajn papiliojn diskrevantajn ĉiumomente pro neantaŭvidebla frapo kontraŭ la busovitroj, kaj kiel alilandanojn, aŭ alireligianojn, alipartianojn... Ĉu la perverseco de la personoj en la fundo ne eskapas el naturaj niveloj sed simple enkadriĝas en neeviteblaj, perfekte naturaj cikloj de vivo-kaj-morto? Kiel, kiel scii? Ĉiel, evidentiĝas tragika manko ĉe la bazo mem de la homa ekzisto kaj evoluo — tiel ke "poste" estas tro malfrue... Kaj oni sendas kromarmilojn helpcele kaj tio nur pligravigas intermortigadojn, dum ĉiuj pravis, aŭ malpravis. Aŭ oni silentas por eviti katastrofon je la lasta sekundo, kaj ĝuste la silento iĝas signo por akra reago. Same, oni ne povas diri al iu, ke oni lin amas, ĉar li ne reciprokas, aŭ ĉar ne estas la ĝusta horo, aŭ ĉar psikologiaj neprecoj postulas, ke...

Jen! ŝi denove glitis al tute persona problemaro, kaj per kiaj mallogikaj konfuzegaj rezonadoj! Esence, esence, temis pri kio do? Pri bedaŭro: pli malkomplika povus esti la vivo, sed komplikega ĝi daŭre estis... Ĉiuj povus kaj devus paroli ian esperanton, kaj inde, inde, plej digne ĝin utiligi... Revo, firevo, revaĉo!! Dum rajto je amo estos nelica eĉ por interfratiĝintaj homoj pro honto, timo, malcertecoj — aŭ eĉ neprononcindaj teruraj kialoj — kia espero por homa bono kaj feliĉo? Kial ŝi ne povis demandi al li: karulo mia, ĉu finfine, jes aŭ ne, ci amas min? Ĉu, jes aŭ ne, ni provu, ni almenaŭ provu ami nin ĝis la lastaj konsekvencoj? Sed ŝi ne rajtis, ne kuraĝis... Eble pro ekscesa pasiveco ŝi restis katenita en marĉo. En flusablo volo tute senutilas. Sed en marĉo, en marĉo, dinamika, pozitiva, energiplena klopodo antaŭen kondukas al la firma grundo... Kial ŝi preferis dronadi en la ŝlimo de sia mizero?... Pro honto, pro timo, pro malcertecoj. Kiom komforte lasi sin dorloti de utopioj, tro karaj utopioj...! Cetere, kiaj estis la vortoj de Silvana? Ĉu "amo en ĉiutago ordinariĝas, dispistiĝas"? Ne ekzakte tiaj, sed ne gravis. Se ŝi dezirus, sufiĉus pruntepreni la kopion de la teksto liveritan al Gonsalo post liaj turmentpostuloj... Sed ne gravis. Gravis la apero de tiu ĉi Gonsalo... Simpatiaspekta, malgraŭ ĉio, kun sia penetranta rigardo, sia flua esperanto, siaj inteligentaj diraĵoj, sia interesiĝo pri ŝi... Ĵanaina, atenton! Evidente ŝi ekenamiĝis. lom tro haste, kapvente, iel propravole, preskaŭ senfundamente. Preskaŭ: li interesiĝis pri ŝi, nenegeble. Li estis kisinta ŝin ĉi matene, kio estas en si mem nekutima gesto, sed des pli ĉar li tro longe tion faris. Don Ĵuano? Li ĝis nun atentis speciale pri neniu el la ceteraj inaj gastoj kaj pasaĝeroj, kio signifis nenion, por diri la veron. Ĉiel, estus bone... sperti plian kunvivadon, lerni alian amon, kaj... antaŭ ol estos tro malfrue naski amatajn denaskuletojn, verajn, ne nur duonajn kiel la karuletojn de Vilhelmo. Halt! Ne iru fadeno antaŭ kudrilo! Ŝi revu prudente. Pli bone, ŝi nepre ne revu, ŝi atendu. Tiu ĉi estis pli sana, pli konkreta situacio, kun almenaŭ unu bonvena konsekvenco, nome portempe iom malobsediĝi pri... li.