Ŝi decidis ekservi la refreŝigaĵojn. Gonsalo estis sidanta lastvice, antaŭ la klozeto. Nepris interŝanĝi kelkajn vortojn kun li. Krom la distribuado de kolaziono ŝi havis taŭgan aldonan pretekston ĉe iaj informoj, kiujn deziris de ŝi liaj onklinoj Angelina kaj Koralina.
Dum la buso plu avancis al Asunciono, Ĵanaina marŝis en la malan direkton laŭ la streta kaj skuanta koridoreto. Ĉu tiun tutan tempon — dum preskaŭ dekjaro! — ŝia koro estis erarsence celumanta sian feliĉon? Gonsalo, ĝuste, rimarkis ŝin kaj tenere kapsignis al ŝi de sia sidloko. Por la unua fojo dum ekskursgvidado al la paragvaja ĉefurbo ŝi ne tremis pro senpacienciĝo kaj emocio atendante la horon, kiam ŝi retrovos Donjan Katalinan kaj, iome, iele... lin. Ŝi eksentis lin kiel epizodon, apartan, kiu neniel iam influis aŭ enmiksiĝis rekte kaj pruveble en la fundamentajn okazaĵojn de ŝia vivo... Ŝi ne sukcesis reteni rideton: ĉu li kaj la interna ideo ne estis entute similaj?... Nebulaj, embarasigaj, neklarigeblaj, veraj peste diablaj plagoj, kvankam ĉiel subtenaj, ĉie- kaj ĉiam-estantaj, dumvive kaj ĝismorte ankritaj... Neforigeblaj, neforigendaj pestoj. Sublimaj.
Ŝi sentis sin laca hodiaŭ, kaj angora. Normale la fino de la vespermanĝo estis signo de liberiĝo: ŝi povis deziri bonan nokton al la ekskursanaro kaj kuri al tiu parto de si mem, kiun gardis la "villo", kiel ŝi nomis la pensiono-hejmon de Donja Katalina. Tie, antaŭ fumantaj tetasoj, disvolviĝis duopaj konfidenc-babiladoj en la silento de domo tamen ĉiam plena je jovialaj gastoj. Ĉiam ŝi antaŭfrandis bombardadon de novaĵoj, ĉiam ambaŭ konsoliĝis per elŝovado de mildaj rememoroj, ĉiam la du virinoj adiaŭis sin kun larmoj en la okuloj, kaj Donja Katalina benis ŝin, kaj ŝi iĝis knabino kun tuta promesoplena vivo antaŭ ŝi, kaj kun sino patrineca, ĉiam preta por ĉiu ŝia ploro aŭ ĝojo, je ŝia dispono. Sed hodiaŭ, hodiaŭ la nokto distiris ŝin. Ŝi devontigis sin al plenumado de ritaro, kiun ŝi ne alprenis al la koro... Ĉu eble ŝi revenu al la hotelo kaj invitu Gonsalon akompani ŝin, spite onidirojn tiom facile ek-svarmantajn? Ne, ne temis pri tio! Tiu ĉi Gonsalo estis... fremdulo, sintrudulo. Kiel ŝi kuraĝus permesi lian ĉeeston en... sia jabotikabo?! Tro frue por alfrontigi Gonsalon al... li. Tro danĝere por ŝi mem. Tamen... ha, se Gonsalo Soares estus nun paŝanta apud ŝi!...
Estis tarde jam. La kvartalo dezertis, ŝi ŝvitis pro speco de sufokiĝo,... timo, aŭ varmo, malpli vetera ol interna. Kiel estus paŝi apud Gonsalo? Per kia ekstremaĵo de siaj vivoj ili komencus rakonti sin? Kion ili forsilentus, kion ŝi forsilentus? Ĉiel, estus bone... Sed poste, kiam estus kreskinta kutimo, kiam pasio estus eklasanta la lokon al abomeno...? Sufiĉis por tio malpli ol du jaroj inter ŝi kaj Elcio, iliaj amoroj tuj similis al duopa masturbiĝo — dum kun li... Veee! Ŝi dancis kun li la plej elanimajn ritmojn, sen retenoj, ĝis ebrio, ili sorbis sin transtempe, translime, ĉion ili neglektis favore al si mem, dormis, nutris sin, spiris unu dank'al la vortoj de la alia, kiuj diris oblojn pliajn ol iu ajn povus supozi... Cirkonstancoj komandis, ke ili aparte aranĝu siajn vivojn. Sed li reskribis. Pri lia kunulino ŝi apenaŭ sciis la nomon, Ilza. Li reskribis ĉar ili ne sukcesis forgesi unu la alian. Ili ne forgesos unu la alian. Sed li neniam revenis al Sud-Ameriko. Kial, kial, finfine kial do?!! Ankaŭ li sin demandis pri tio. Li diris la respondon, antaŭ du longaj jaroj, mutaj ekde tiam: "Ina, mia ino, plejkara mia, doloru al ni kiom tio doloros — kaj tio ŝiras min pli ol imageble — lasu min klare malkaŝi nian veron: ni ne konas unu la alian."
Pravis li. Ili amis sin, sed...
Ĵanaina estis jam de kelke da tempo fronte al la domego. La vitrala ferpordego impone rebriletis, internaj lampoj profiliĝis per grandaj rondaj makuloj sur la floraj vitrodesegnaĵoj flavaj kaj verdaj. Ŝi sonoris. Eĥoj preĝejaj tintantaj tra enormaj spacoj,... tuja krispiĝo ĉe sia haŭto, sur la tuta korpo, kvazaŭ el profundeco de ĉiuj homaj sentoj estus grimpanta ties substrato, pura, sankte, plejsankte pura, kvazaŭ ĉiuj veroj estus atingitaj, kvazaŭ la infinito estus levinta sian vualon...
Ina!
'nan vesperon, karuleto!
La bubo saltis al ŝia kolo, kaj donis al ŝia vango grandan, laŭlitere malsekan kison.
Urĝiĝu! Avineto estas ekleganta leteron de onklo Antonio.
Kaj li kiel ĉevalido malaperis en la dekstran koridoron, eligante posttondrojn je ĉiu paŝo.
Do almenaŭ estis iomaj novaĵoj ĉi-foje. Mankis nur temi pri la maksimuma sortironio ebla, ekzemple anonco pri la reveno ne nur de Antonio, sed de ambaŭ amikoj. Sed ne! tio estus nepensebla troigo... Ŝi riglis la pordon, kaj tiam delice flaris la verdecon de la interna ĝardeno, vasta kvazaŭ kamparo, ĉirkaŭ kiu estis konstruita ĉi tiu kvarangula domo. Verdire, ĝi ne aspektis kiel domo, sed kiel koridoraro, provizita per altegaj volbpordoj, malantaŭ kiuj multobliĝis misteroj, dormĉambregoj por studentoj, diverscelaj salonetoj, banĉambroj. En la fundo situis la familia atrio — ja Ĵanaina trovis la vorton pli trafa ol kiun ajn alian, ŝi ĉiufoje havis ĉi-tie la impreson, ke ŝi estis vizitanta ian Antikvan Romon. Ŝi haltis flanke de la atriosojlo, kie pendis serio da desegnaĵoj de Antonio, zorge enkadrigitaj, kaj la kara pentraĵo de... Gonsalo, kiun ŝi vole-nevole kareseme kaj saŭdade ekrigardis. Sed oni flustris interne, ŝi scivoleme akrigis la aŭdadon por subaŭskulti:
— ...korespondadis kun Gonsalo, sed ŝi unuafoje vizitis Asuncionon nur post lia reveno al Madrido. Bonega, ora persono. Pli valora ol multaj senkoraj filinoj. Ŝi tre plaĉis al Antonio, bedaŭrinde ankaŭ li baldaŭ forvojaĝis al Hispanio. Kiom rapide flugas la tempo! Jam de kvin jaroj ni ne vidas nian knabon, imagu al vi, Ĵuanita!
Ha, jes, Ĵuana estis tiu multe priparolata kuzino el fora provinco. Providenca malebligado de la kutima intima konversacio! Ŝi emis multe pli al tuja ripozo, kurta paŭzo por por detiriĝi de dubo- ka^ pento-sentoj rilate tiun, kiu ne plu devis esti, kiu ne plu estis por ŝi, kaj prepariĝi por tute novaj eventoj...
Kaj Gonsalo Soares ja estis atendanta ŝin. Duon-etendita sur muaritsilka sofo, en la ĉefhalo, kun granda glaso apud si, kies randon li ronde karesis per unu fingro, penseme, preskaŭ volupte, sorbante tiam kaj jene gluteton el la drinkaĵo kun videbla kontenteco — antikvulo sur sia lekto antaŭ baĥanalio, senjoro ĉerpanta el sia hanapo fresajn fortojn por novaj konkeroj,... viro certa pri la logo, al kiu nepre cedos la dezirata virino... Ŝia rigardo pezis sur lin. Li levis la okulojn, ekstaris, paŝis al ŝi.
Pulsanta korpo, vigla, tute turnita, koncentrita nurnure je ŝi. Varma, larĝa brusto meze de freŝa, hela, duon-disbutonita ĉemizo, brusto haĉita de haroj tutpretaj volviĝi, bukliĝi senĉese ĉirkaŭ avidaj fingroj... Et-tremantaj nazoloboj, ekscititaj karnaj lipoj... La mano de Gonsalo sur ŝia ŝultro provokis eksalton ; la voĉo de Gonsalo trancon... Li petolis pri ŝia foresto, ŝi provis petole rebati. Ŝia koro palpitadis ; invitema, mola, lanuga tapiŝo sterniĝis antaŭ ili, ŝi nenie vidis devojiĝojn, ŝi paŝis antaŭen, li petis al la deĵoristo la ŝlosilon de sia ĉambro, peris la petadon de la ŝia, kaj ŝi konstatis, ke iliaj ĉambroj estis sametaĝaj.