Horloĝo longe sonis la horojn dum ili vokis la lifton kaj tien eniris.
Ĉu la dek-unua aŭ noktomezo jam?
La horo de Cindrulinoj! - respondis li kun rideto inter moka kaj ĝentila, kaj daŭre ĉirkaŭprenante ŝin li plu ŝercis, malstreĉe kaj gaje, kaj la liftisto ne plu ĝenis Ĵanainan... Ŝi kaj Gonsalo estis izolitaj de ĉiu kaj ĉio, ligitaj per esperantaj vortoj, nur ili, neniu plu ekster ili, ĉi-tie, en ĉi tiu ascendado, li tute kontraŭ ŝi, kaj la vortoj de ambaŭ esplorante, nudigante, ravante, antaŭfrandante unu la alian.
La sorenirado ĉesis, la pordo silente malkaŝis la eksteran mondon. Ŝi ceremoniece dankis en la hispana la homon iom rigidmovan en sia livreo, Gonsalo ironie aldonis en la internacia lingvo la tradukon de ŝiaj vortoj, kiel se nur ilin la ulo komprenus. Li tiris ŝin per la mano al la dekstra flanko de la koridoro. Ŝi emis rimarkigi al li, ke ŝia ĉambro troviĝis ĉe la mala ekstremo, ke estis malfrue, ke eble estus pli bone... Ne ŝia hezitemo estis afekta, sed ŝia malemo. Timideco emociplena sufokis feblajn protestojn, kaj ŝi glutis liajn kisojn malavarajn sur siajn harojn dum li malŝlosis la pordon, kaj dum tiu plej densa sekundo ŝi sorbis lian varmecon, lian ŝvitparfumitan odoron, la humidecon de lia haŭto sub la ĉemizo.
...Liaj manoj, ho, liaj manoj estis fajraj, la littukoj bone frostodone malvarmetaj, la amaĵo freneziga, la noktoripozo ekstaza, la ŝteleliro je frua mateniĝo plene aventurogusta, la revido je la matenmanĝo saŭdadoplena, tenera, delektinda. Iliaj okuloj brilis kaj plu kaj plu serĉis sin, devoris sin...
Kaj kiam ŝi pasis preter li, jam en la buso, revene al Foz do Iguasu, li flustre konfidis: "Mi amas vin."
Ĵanaina haltis ĉe la araoŝirmejo. La birdegoj iom nervoze moviĝis ĉe la branĉoj kun siaj rondaj okuloj dolorigitaj de la ĉirkaŭspotoj. Sama maltrankvilo ĉe la steloj, kiuj tremetis pro irito je ĉiu malregula snufeto. Kaj la muzikoresonoj plu frapis kaj ronkis, ŝvelis, rulis, disvastiĝis, subite ree stompiĝis kiel por spirhalto, sed tuj denove forte ekkriis, eksplodis kiel ridego de absoluta malstreĉiĝo, de paroksisma ĝojelsputado, de senbrida, ĝiskreva festado. La balosalono bruis kvazaŭ vulkano eliganta sonlafojn, kiuj kuris foren, kiom eble plej foren, kun la stranga misio uzi nesupereblan energion por pereigi, dezertigi, malfeliĉigi la noktan pacon, kun ĝiaj bruetoj timide, mirigite, murmurantaj...
La sablo de la irejo ekkraketis malantaŭ ŝi. Vegetaĵoj kaj malhelo kaŝis la alproksimiĝanton ĝis li atingis la birdejon. Gonsalo, ŝvitanta kaj senspira, lasis sin fali sur benkon kaj per gesteto invitis ŝin fari la samon... Se li divenus la ideojn, kiuj venis al ŝi en la kapon! Kiom facile la aferoj, la feliĉo okazas en revadoj! Eblas ĉion kaj ĉiujn manipuli laŭguste, mismanovroj tute ne ekzistas, la princo alvenas, estas sorĉata de la fraŭlino kaj ŝin sorĉas, por ĉiam... Dum en la realo... ve! se... eĉ se io okazus inter ŝi kaj Gonsalo hodiaŭ, nun... kion dirus ŝi? "Ne, hodiaŭ ne, mi havas mian monataĵon..." Eĉ sen menstruo, ĉu estus penseble ekdiskuti pri la neceso, ke li uzu kondomon, pro tio, ke ŝi... Kia infanaĉo ŝi estis! Ridinda, naiva... La konstato pri ŝia stupideco embarasigis ŝin, ŝi ne kuraĝis eĉ moviĝeti, kaj perceptis ekskluzive lian iom post iom normaliĝantan spiradon.
Kia perfidulino vi estas, Ĵanaina. Mi kredis, ke mi ĝuos vin kiel gvidistinon dum la ekskurso al Asunciono. Mi preskaŭ krevis tiom mi enuis.
Ho, hm, jes, okazas ke bedaŭrinde mi havas la respondecon de la hotelo sur la ŝultroj ĉi-foje kaj povis gvidi nur rondiradon ĝis Itaipu, kio ĉiam tristigas min, unue ĉar en Asunciono mi profitas por revidi konatulojn tre karajn al mi, due ĉar laŭdi kaj vanti baraĵon dum la rememoroj funebras la detruitajn Sep Akvofalojn...
Mi partoprenis en la ekologia lukto por savi ilin. Oni multe ploris kaj multe amuziĝis tiam, ĉu ne? Tipa funebra tranoktado!
La karnavalmuzikoj subite ĉesis. La ripozpaŭzon la dancantoj aklamis per protestfajfoj kaj huadoj... Ambaŭ silentis kelkajn sekundojn. Insektoj ĉirpis, ranoj kvakis, bufoj flutis, ondumanta zumkovrilo libere flosis sur la tero. Ĵanaina pensis pri la ekologidefendaj manifestacioj, demandis sin ĉu hazarde ŝi ne estis tiam paŝinta ĝuste proksime al Gonsalo, sed kun la vivo tro centrita sur Elcio kaj la koro tro blinda pro enorma teoria amo al... li, por povi atenti pri kiu ajn... Gonsalo ree alparolis ŝin:
Ĉu via moŝte grava posteno malpermesas al vi partopreni en la baloj?
Bof, ne, male. Sed jam estas sufiĉe lacige organizi ilin. Vi ŝajne estas ĝisosta karnavalemulo, ĉu ne?
Po unu fojon en ĉiu jaro, ne pli. Kaj tute hazarde ĝuste kiam estas la karnavalepoko.
Ŝi sincere amuziĝis pro la afektnaiveco kaj iom malstreĉiĝis. Ŝi emis lin ekdemandi pri li, lia laborfako, liaj esperantaj aktivecoj... Sed estis plaĉe tiel, ĉio kvietis, la momento plilongiĝis, prepariĝis por daŭri por la eterneco, ekzakte tiel, kun leĝera duon-angoro kaj pigra bonfarto... Gonsalo oscedis. Bone, bone, ŝia kompanio tute simple kaj plejevidente tedis lin! Ŝi tristiĝis.
Post dudek-kvar-hora ekskurso kaj supozeble vigla dancado, mi ne surpriziĝas, ke vi estas dormema...
Ĉefe favoras dormemon la... bruado de tiu ĉi silento! Aŭskultu nur! Vi loĝas ĉe la paradizo...
Li amikece apogis sian kubuton sur ŝian ŝultron kaj aldonis:
...dum mi regalas min per fekaĵplena akvo, nutraĵoj spicumitaj per kemiaĵoj, poluciita fulmmortiga aero, belaj vidoj de ĉielskrapaĵoj tute taŭgaj por suicidoj... Mi envias vin. Ho ho! ĉu envio estas mortomerita peko? Oni devus revizii la dian leĝaron... laŭ la homa bildo!
Ne, ŝi ne loĝis en granda, industria, malhoma metropolo, sed tio ne malhelpis al ŝi suferi pro sento de anima kaj kora depravacio, fuŝeco, progresiva kancero en ŝi. Kaj el ŝia tuta repertuaro de fierdonaj intimaj riĉaĵoj eĉ ne unu ŝi sukcesis elfosi nun por interese kaj sprite respondi al li...
Ina...
Tiu kara alnomo en lia buŝo inunde karesis ŝin, dolĉigis ilian kuneston kvazaŭ mielo brilanta kaj fortaroma subite estus fontanta el nektaro de nevideblaj florbedoj, el bekoj de kolibroj sennombraj ĉie flugetantaj kaj el ĉiuj sammomente volatiliĝinta...
— Ina, kion plian vi do intencis diri en via juvela "Karuselo", ho, via belega majstroverketo, kaj eĉ nun silentas, hm?
Ŝi emis fandiĝi kaj infiltriĝi en la grundon, ŝi sentis sin preta por singulte ekploregi... kun la kapo kontraŭ lia sino, aŭ, pli bone, sen tempoperdo, ŝi forfuĝu, ŝi kuru al... al ŝia naskiĝurbo, al Vilhelmo...
Tiam ŝi komencis diri, elverŝi la klopodojn por realigi ion, la neceson uzi esperanton iel, por io profunda, kion nur esperanto kapablis naski kaj varti, kaj ŝi ekparolis pri la malfacilaĵoj de kreado...
1(1)http://www.themorgan.org/collection/literary-and-historical-manuscripts/ma1036
Kaj li malkaŝis siajn samajn emojn meze de vantaj kaj ventaj aktivecoj, ne nur profesiaj (li estis nuntempe sufiĉe prospera komercisto pro cirkonstancoj, kaj konstante bedaŭris la flankenmetadon de sia ĵurnalista klereco), sed ĉefe meze de tiuj ligitaj al ecoj, homeco, frateco... tamen tiom seniluziigaj, perfekte kaj nure pastiĉaj... tiel ke li provis disciplini sin, malakrigi kread- sufokan memkritikemon, konsideri la kompatindan staton de la esperanta Parnaso, kaj alfronti verkadon, konscie, laborplene, pene. Ĉu ŝi abonis...? jes? bone, li verkis tie sub la pseŭdonimo... Ho! ĉu vere? Ŝi ŝategis la artikolojn kaj rakontoj de... kaj tiu estis li! Ĉu li jam estis leginta...?
La lasta parto de la karnavalumado estis rekomencinta, daŭrinta, definitive mutinta, kaj ambaŭ ankoraŭ paroladis, en la freŝeco de la nokta mallumo, en la intimeco de la parko, en la komuneco de iliaj vundoj kaj sopiroj, gustoj, indignoj, meditadoj, strebadoj... Li estis verkanta romanon kaj rompis al li la kapon la malliberiga linieco de rakontarto, de la neeviteblaj vorto-sinsekvoj sur la paĝoj, dum elanoj ĉiudirektaj petis simultanecon de agoj kaj pensoj, de paseoinfluoj kaj ideoj turnitaj al estontecaj nekonataĵoj... Ŝi prikonsideru ekzemple lian junecan vivon: mezklasa edukado kaj medio, enmiksiĝo en politikajn luktojn, popolklerigajn kampanjojn, aktivajn intelektulrondojn demokraticelajn kaj kontraŭkapitalismajn — ĉio tio en ĉiutago ĉiupunkte simila al tiu de unuarangaj romanoj, inda je ili! Estis ekzemple lia unua amindumantino kun iaj mamoj... ve! li neniam forgesos la formon de ŝiaj mamoj sub la blankaj lernejĉemizoj... Ili disiĝis dum longaj jaroj, tiam li hazarde renkontis ŝin kun ŝia edzo, kaj li sentis ŝian feliĉegan rigardon sur vizaĝo, kiu klare postulis, ke li ne rekonu ŝin. Estis ankaŭ la negrino Izaŭra. Ĉu kredeble! Ĝuste Izaŭra nomiĝis ŝi (^), belega ino, kiu de ĉiam vartis lin, portis lin ĉe sambejoj, lernigis al li la purstilan afrikdevenan dancadon... Kaj Morejra, kun siaj blankaj vestoj, blanka ĉapo, balancanta irmaniero, kiu inicis lin al la "drogosubmondo", kiel li fiere diris, per defiema gesto mallozigante sian kravaton. Kaj ĉiuj tiuj kun kiuj li kruciĝis sur la stratoj, junuloj kiuj partoprenis en liaj unuaj diboĉoj, kaj kiuj poste iĝis liaj lernantoj ĉe la duagrada kurso por plenkreskuloj, kie li instruis Historion dum siaj superaj studjaroj! Kia galerio! Kiel montri la gravecon de ĉiuj aparte kaj kiel tuto en liaj spertoj, en la fundo plej persona de lia ekzisto?! Kiel trovi taŭgajn vortojn en esperanto por ĉion ekzakte priskribi, transdoni, por ke esperanto unuigu landojn kaj homojn ene de integriĝo al la respektivaj kulturoj de ĉiuj mondpartoj...