Выбрать главу

Sed Ĵanaina suferis pro ia streĉo, nervozeco, kaj atendo. Ŝi funde esploris ĉiujn angulojn, ĉiujn homgrupojn. Ŝi pridemandis ĉiujn rilate la landojn kiuj estis reprezentataj en la renkontiĝo. Ĉu el Usono..., ĉu el... kaj el Hispanio, ĉu el Hispanio venis iu? Jes, certe, ekzemple... Ŝi angore aŭskultis nomojn kaj daŭre plu serĉis per la rigardo...

Ĉiuj estis tiam petataj direktiĝi al la dancejo, en la mezo de la salonego, por formi grandajn rondojn, kiuj kune dancos esperantan kanzonon. Inter ridoj kaj ekkrioj ĉiuj man-en-mane ekdancis, kaj unisone kunkantis la refrenojn, ĉiam en ĝojo, en senbrida, nerompebla ĝojo. Manklako: estis la signo por malfari la cirklojn kaj plu danci laŭpare. Je ĉiu manklako la paroj interŝanĝiĝis, la konfuzaĵo je ĉiu ŝanĝo ankoraŭ pliekscitigis la gajecon. La cirkonstanco similis al festo de Sankta Johano, kiam

http://crayonstock.com/busca?query=%20festa%20de%20S%C3%A3o%20Jo%C3%A3o

ĉiuj kontemplis eksterterajn fajraĵojn, tiom nesupereble superbajn, ke ili katenis ĉiujn je la koro, je la animo, je la piedoj ankaŭ, je la brakoj kaj manoj kiuj kunligiĝis kaj disiĝis por ree preni alies manojn kun sama sincera elano... Ĵanaina turniĝis al sia venonta partnero...

Kaj ili estis vid-al-vide, brak-en-brake! Ŝi duon-svenis en subita paraliziĝo kaj ŝiaj fingroj tremis sub la brulo de la liaj. Ambaŭ staris, en miro, en emocio, kiu vane klopodis rehavigi al si ian ageblecon, ambaŭ plu rigardis sin, la korbatadoj transdoniĝis tra iliaj kunpremitaj manoj, ili fulme rememoradis ĉion, kaj senmove anhelis kune, kvazaŭ per sama spirado, en sama ŝtoniĝo. La dancantoj plu rapide ĉirkaŭiris ilin, en stompita fono. Paro senvole stumblis kontraŭ ilin, petante iajn gajajn senkulpigojn. Ĵanaina kaj Gonsalo estis tiel antaŭenpelataj, kaj ambaŭ daŭrigis la nun deziregatan movon, falis en la brakojn unu de la alia, longe, forte, funde ĉirkaŭprenis sin, brusto kontraŭ brusto, vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Ĵanaina lasis la larmojn veni al siaj okuloj, kaj ĝemis lian nomon, al li, en la orelon, dum li karesis ŝian dorson kaj ŝiajn harojn kaj ripetadis: "Ina, Ina, mia Ina..." La etbalancanta ritmo de la brakumo iom post iom kaj tre nature akceliĝis, ĝis ili estis dancantaj vigle kaj eksplodfeliĉe kun ĉiuj aliaj, kaj kiam manklako ree aŭdiĝis, ili pli energiplene ol iam kunpremis sin kaj petole defiis la aliajn sukcesi disigi ilin ; konatuloj amuze tiklis ilin, ĵetis ŝercajn demandojn, al kiuj ili per misteraj ridetoj respondis... Kiam ĉesis la ĝenerala interfratiĝcela dancludo kaj la ovaciaj aplaŭdoj, ili plu daŭrigis nun lantan kundancadon, kaj Gonsalo diris al ŝi, ĉu, jes aŭ ne, li fakte pravis, kiam li estis garantiinta al ŝi, ke ili ne mortos sen renkontiĝi, kaj Ĵanaina petis, ke li pardonu ŝin, pro ĉio, pro ĉio... sed Gonsalo silentigis ŝin asertante, ke li estis la plej azena el la mond- ginjoloj, kaj ke li amis ŝin, li amis ŝin per amo multe pli nepriskribebla ol tiu, kiun ŝi mem estis montrinta en "Karuselo"...

Ĵanaina, elĉerpita, falsidiĝis sur la tapiŝon, kaj malŝaltis la gravurilon. Cibela estis rigardanta ŝin per tipa, ĝenata, hontema, eĉ afliktita mieno. Ĵanaina ridegis: "Ne kondamnu min, bela. Mi apenaŭ estas pli freneza ol aliuj, eble nur alistile, kaj en la fundo samgrade." Dum ŝi parolis, ŝi fingromontris al la ĉefkonstruaĵo de la hotelo, kiu daŭre karnavalbruis. Ŝi melankolie prepariĝis por reporti Cibelan ĝis la hundejo, kiam la telefono sonoris. Kac'!

'lo?

Ina? Ĉu mi havas vian permeson por trudviziti vin?

...ha, Gonsalo! Hm, ne, ne, tio estas... estas malfrue, kaj mi havas ioman laboron por fari antaŭ ol mi povos enlitiĝi. Cetere gastoj ne rajtas frekventi la staboloĝejon.

Do, bone. Sed bedaŭrindas. Mi havis ion tute interesan por diri al vi...

Ĉu?

Ja. Atentu bone: mia-no-mo-kaj-la-via-ha-vas-po- sep-li-te-rojn!

— Kia piskvilema ul'! Kaj krom tio, kion malkovris vi?

Ĉu eble ke la tero estas ronda?! Ĉiel, dankon.

Bonan nokton, kaj ĝis morgaŭ!

Ŝi silente reportis la hundinon al ĝia kuŝejo, silente revenis kaj silente duŝiĝis. Ŝi okupis sian menson per ĉenripetado: "Mi ne ploros hodiaŭ, ne, hodiaŭ mi ne ploros, hodiaŭ ne..." Ŝi sciis, ke se ŝi permesus al si ekzameni sian animostaton, ŝi vidus kiom ĝisoste sola ŝi estis, ĉar la sep literoj ĉe Gonsalo Soares iĝis senrevene fraŭdaj, dum la aliaj, la veraj, la nuraj, ŝajnis eterne revecaj, groteskaj, senesperaj, kvankam ne-forpeleblaj, kaj tiam ŝi fatale plorus...

https://fr.wikipedia.org/wiki/Mise en abyme http://trendsurvivor.com/inspiration-green-envy/

Kiu estas tiu stranga vorto per kiu vi akuzis min hieraŭ nokte? Psikema, aŭ io tia... Ne, ne psikema, sed piskvilema... Vi ne scias pri tio, ĉu? Bone, mi havas genevojn en mia naskiĝurbo, nome Kaskavel, kie daŭre loĝas mia frato Vilhelmo, tiu, kiu prizorgas la esperanto-programojn de la lokaradio-stacio, kiun vi mem aŭskultas. Okazas, ke kvankam mia bofratino tute ne interesiĝas pri esperantaĵoj, mia frato alparolas la infanojn nur en la internacia lingvo, tiel ke ili ja partoprenas en la babiladoj, kiujn mi havas kun Vilhelmo, sporade, ĉu ne, kiam mi iras tien. Foje ni estis menciantaj paskvilojn, kiujn ni regule legis dum la diktatura periodo, kaj la karuletoj alproprigis al si la vorton kiel "piskvilojn", tiel ke por ili piskvili signifas tikli, moki, provoki. Kaj mi garantias al vi ke ili ne ĉesas piskvili sin tuttage, kiel veraj amindaj diabletoj!

Ina, nun mi komprenas vian parol-fluecon! La mia devenas de movadumado, spite la sisteme kontraŭ- esperantajn societo-aktivecojn, kaj la via de denaskeco!

Preskaŭ. Miaj gepatroj estis esperantistoj eĉ antaŭ ol elmigri el Germanio. Sed mia frato kaj mi decidis propravole eklerni la lingvon nur post nia dek-sesa jaraĝo. Tamen, ekde tiam, ni ĉiuj parolis nur esperanton hejme, flankenlasante la ĝistiaman tradicion de germana lingvo-uzado.

Ĵanaina reveme plu trinketis sian mateon. Feliĉe estis preskaŭ la horo por la foriro de Gonsalo. Ŝi antaŭflaris ĉe si danĝeran emon al konfidencojn. Ŝi estis apenaŭ fininta la penson, kaj jam ŝi ree ekparolis:

Verdire ne temas pri miaj veraj gepatroj. lun tagon mia adopta patrino estis promenanta kun sia ĵus- naskinta fileto, kaj ŝi trovis bebon tute forlasitan sur la placo kun paperpeceto sur kiu kuŝis antaŭnomo: Ĵanaina. Estis mi. Epizodo plia inda je romano, ĉu ne?

Ili milde ridetis. La voĉtono de Ĵanaina provis akcenti indiferentecon, sed ŝia ŝajnigo trompis neniun el la du. Ŝi aldonis kun vespiro:

Estas malfacile klarigi, sed io mankas en vi, kiam via historio, via vivo komenciĝas mezvoje, sen klaraj radikoj... Evidente, se juĝi laŭ mia aspekto, estas pli ol certe, ke miaj generintoj havis germanan sangoguton en la vejnoj, kiel praktike ĉiuj en la ŝtato Paranao. Kaj vero estas, ke genealogiaj arboj ne sufiĉas por ekspliki ĉion... la vivon en si, la hazardojn de sanga ligiteco, de naskiĝlandoj kiuj iĝas patrioj... Eble la vojo al mondcivitaneco je ĉies atingopovo estus ne provi vane forviŝi limojn sur la mapoj, sed tute simple ne koni sian devenon, interŝanĝi bebojn inter ĉiuj kontinentoj, miksi popolojn kaj ilin unuigi dank'al patra kaj fila amo, ja pli fidinda ol "homa", interhoma, tute teoria "frateco"...

Homo de Dio! Gonsalo, finfine mi trovas vin! — la onklino Koralina laŭtkrie eniris la tesaloneton— Rapidu, la buso foriras en kvaronhoro! Fraŭlino Ĵanaina, vi ne devus permesi, ke tiu ĉi kibico forŝtelu tiom longe vian tempon!