IMifl
/JK V.
M
1- designdautore.com - homebrew.jasonvanlue.com - Spiral-ŝtuparo en Kastelo Szekesfehervar
- Hungario.
2- https://hotqueiiim.wordpress.co m/page/2/
v v v
"...kiu amis Doran, kiu amis Lean, kiu amis Lian..." Tre mallaŭte sed vigle la sambistoj estis kantantaj. "...kiu amis Paŭlon, kiu amis Julon, kiu amis Doran, kiu amis Karlon, kiu amis..." Hooo! En vekajn koŝmarojn oni enkaptiĝas same kiel en la dormajn! "...kiu amis Ritan, kiu amis Doran, kiu amis la tutan dancistaron, amis la tutan dancistaron, amis la tut..." Natalia elŝaltis la radiohorloĝon. Ŝia menso peze treniĝis en disaj ĉirkaŭvolvaj bildoj, malkongruaj kun tiom rapida ritmo, perforte gaja.
Ve! Tiom, tiom da sufero, sanganta tristo ĉie marketrita, en la okuloj de tiu mizera homar-samplo, en tiuj de "ŝia" Gandhi... Tiom da doloro, kiu bezonis nenian klarigon, kiu forpuŝis ĉian serĉon pri ariadnaj fadenoj, kiu rifuzis malstreĉiĝon, eblan dank'al remuntado de la tro frape kruelaj pecoj de vidaĵoj, aŭditaĵoj... Ĉar temis ja pri... li! Pri ilia komuna agonio...
Foje ĉiuj eroj de la sinsekvaj ĉiutagaĵoj sisteme kaj neeviteble akiris ian apartan econ, kiu malordinarigis la farendaĵojn malestimatajn — prave aŭ malprave — de homoj kiel ŝi — kaj kiom da aliaj? — serĉantaj ian superadon de si mem, sed kiu samtempe kreis alispecan maŝaron, tro postuleman, tielke la mio fremdiĝis al si por ree senti sin turmentita en aglomeraĵo da truditaĵoj...
Natalia malfermis la kradan pordeton kaj la gekonuroj elflugis el sia loĝkaĝo dum ŝi ekaltabliĝis. La tri matenmanĝontoj reciproke observis sin kelkajn sekundojn. Ĉjo kaj Njo, per misagorda manipulado de nevideblaj ŝnuroj, risorte klinis siajn buletajn kapojn, kvazaŭ la panetoj estus dancantaj en la telero, sur kies rando ili duonglite teniĝis. Ĉjo la unua senpacienciĝis kaj venis beki ŝian orelon, kroĉante sin al ŝia ŝultro, dum Njo stride plendis kaj rukulis. Natalia jam estis vestinta sin, irinta al la panvendejo, bolinta lakton, kaj estis nun komencanta la frumatenan ritaron kun aŭtomateco, kiu klopodis restaŭri... ne la realon, kies formoj, koloroj, sonoj tiom nete senseblis pere de la ĉirkaŭantaj kutimaĵoj — fumanta taso, pajlomato sur la muro, konuro-pepadoj, la helblua plumaro de Njo, helflava ĉe Ĉjo, la blanke kaj nigre makulitaj flugiloj de ambaŭ — fakte, ŝia letargio klopodis rekonstrui ne la realon, kiu tie montriĝis kaj ĉiel pinĉis ŝin (kiel se necese estus!) por teni ŝin atenta, singarda (la taso bruldolorigis ŝiajn fingrojn, dum Njo malagrable skrapis ŝin sur la antaŭbrako por pli da paneroj ) — sed ja ion malpli evidentan, penigan kaj nepran, kapablan transformi la indiferentecon de la apetitplenaj birdetoj en formon de plej trankvila kunestado, kapablan resurektigi la sukon plej esencan de la ĵusaj koŝmaroj kaj per ĝi sanktolei ĉiujn ŝiajn kontaktojn kaj interrilatojn ene de ŝia vivosfero, tiel ke ĉio iĝu ne reduktejo, sed elprovado.
Natalian estis refajrinta Gastono. Subite, post monatoj de ripoziga duon-forgeso. Li pardonu, li pardonu ŝin: ne estis en ŝia povo memvole repuŝi la efektojn ĉiunivelajn de lia ĉeesto, eĉ vivisekcio ne eltrovus la vojiron de ĉi tiu kontaĝaĵo! Ŝi verdire evitadis ĉian klaran vortigon, ŝi restriktis sian absorbitecon al siaj kriantaj visceroj, kaj lasis ilin plorride plonĝigi ŝin en sensacojn, kiujn ŝi sole tiamaniere spertis. Ĉar se io iam ja estis okazinta inter ili, temis pri la nepriskribeblaĵo nur de ili — aŭ, terure! ne malofte ŝi suspektis, ke nur de ŝi — konata. Kaj neniu sur la tero, eĉ ne li, priplukos ŝin pri tiu trivita vorto kun ĝiaj sennombraj metaforoj, kiu eksteriĝis formante vakuon anstataŭ universon pro tio, ke eĉ kiam ĝi emanis el sincereco, ĝi falsiĝis kaj malkomponiĝis en erajn signifojn ; ĉar ĝi estis karna sento kaj interna volupto kun ĉiuj animaj kaj korpaj sentoj kaj sentemoj rilatanta, ĉar ĝi emociigis ĝisoste la internaĵon kaj ĉie milforme speguliĝis, ĉar ĝi signis intiman kompletecon neniam satigitan ;
ĉar, unuvorte, sed flustre, flustre, elkore, kaj feliĉe, kaj time, ĉiam flustre kaj milde, ĝi nomiĝis... amo.
Amĝojoj. Amsuferoj. Pro li, ĉiam li, jaron post jaro. Kara Gastono. Gastono... fantoma.
http://somostodosum.ig.com.br/clube/artigos.asp?id=27692
"Oni plenigis ŝian ventron. Dek-kvar-jara! La patro ĉiam minacis meti ŝin kaj la bebon en la Fonduson por Forlasitaj Neplenaĝuloj se tio okazus, ĉu ne. De unu semajno ŝi malaperis. Oni aŭdis bruojn kaj kriojn, vi scias kiom brutala estas Celesteno. Nenia amo al Dio kaj al diaj kreaĵoj ĉefe. Nenia bona ekzemplo hejme, ebriiĝoj kaj batoj ĉiutage, kaj koleregoj, ĉu ne. Vi scias, Natalia, vi mem vidis. Kaj la tagon, do, kiam la etulino Nadia havis sangon sur la kapo pro violenta frapo, kaj mi devis kuri kun la povra Filomena al la hospitalo de la unua sektoro por flegigi ŝin! Ĉefe ne tiel oni havas dececon en sia familio, ĉu ne. Nun, vidu vi, ŝi forfuĝis, graveda kiel ŝi estis. Tiom bela knabino ĉefe, iom kapventa, nia Nivalda, sed en ŝia aĝo, tio estas sufiĉe tolerebla, ĉu ne. La problemo estas ĉefe la ekzemploj, kaj la rilatoj, ĉefe. Filomena avertis ŝin kontraŭ tiu masonisto ĵus alveninta el Rio laŭdire, sed mi dubas, ĉu ne, li verŝajne de longe loĝis en Santos. Mia filo, la plej aĝa, eĉ diris, ke..."
Grincado, longdaŭra, raspis ŝin komplete, kvazaŭ ŝi estus falanta en senfunda interkrutejo... lo fendetiĝis ene de ŝi, dum vokoj de rememoroj miksiĝis al sentoj pri la pasintnoktaj koŝmaroj. Tamen Natalia plu kapjesis dum ŝi adiaŭe kisis kvin gebubojn kaj karesis febran bebon.
Prema varmo kaj antaŭnoktiĝa movo, ambaŭ iomete kapturnigaj, iel reliefigis, en la stratoj 31 kaj 33 kiuj kondukis al la lasta Hejma Infan-Vartejo de la tria sektoro, la plej popolita kaj malfacile organizebla el Nova Kubatao, la ĝeneralan difetiĝstaton de la serie konstruitaj dometoj. Larĝaj pentraĵo-bendoj degluiĝis de la alumetskatol-ŝajnaj frontonoj ; multaj kromĉambroj el tabuloj surmetiĝis al la antaŭe unuetaĝaj loĝejoj "el materialo", kiel oni diras. Ferajn kradojn antaŭ ĝardenetoj formanĝis rusto, sovaĝaj herboj invadis la neniam cementitajn trotuarojn.
De la finlinia bushaltejo elfluis sendistinge amasoj da ŝvitaj homoj, ĉiuaĝaj, sed ĉiuj palaj, spite la diversgrade tankolorajn haŭtojn, kun siaj eluzitaj plastaj sakoj el Domoj Pernambukanaj aŭ aliaj grandmagazenoj, kiuj aspektis tiom pezaj — ĉu pro la enorma malpleneco de la ladaj skatoloj, kie matene ili estis kunportintaj la tagmezan manĝaĵon? Knabinoj nudpiedaj — longaj malgrasaj gamboj, kurtaj senkolorigitaj jupoj, ĉemizetoj tie kaj jene ettruitaj — saltis en sia paradizludo. Gestoj, ridoj, aplaŭdoj. Virino eliris el la flankkoridora kuirejpordo, flugis ĝis la strato, kaptis tri-jaran rondvizaĝan negridon je la mano, kies dikfingron li estis kviete suĉanta en kontemplado de la rulantaj globetoj ĉe la mezo de la sableca vojo, kaj, jen, ŝi lin ekskuegis, ŝiaj voĉkordoj ŝveliĝis sur ŝia kolo pro supermezura irito rilata al io, kion ŝi estis dirinta dekojn da fojoj al li, ĉu li ne komprenas, ĉu li estas surda, ĉu ŝi denove tanu al li la haŭton...
Je tiu horo restis nur tri el la ses infanetoj registritaj ĉe la Hejma Infan-Vartejo de S-ino Zulma. Natalia tiun tagon jam estis vizitinta la kvin aliajn de ĉi tiu sektoro kaj pli ol duon-dekduo en sektoroj unu kaj du. Ŝi ĉie ripetis la samajn amikajn frapetojn sur la vangoj de unu kaj la kapo de aliu, dum ŝi pridemandis vartistinojn kaj helpantinojn, centfoje klopodante preterlasigi etajn privatajn malbonfartojn aŭ novaĵojn pri familianoj de Bahia... Kiel ĉefagento de la Sociala Komunumo-Komisiono, ŝi devis skolti multe pli ol inspekti dum siaj surlokaj rundoj, intence neregulaj, tamen sufiĉe oftaj por ke tiuj dommastrinoj sentu sin malfremde antaŭ ŝi.