Выбрать главу

Ĉi-foje okazis la malo: li mutis de la komenco ĝis la fino, tom tedis lin mia parolemo. Ĉu ne, Gonsalo?

Li dramece rebatis sen forlasi la uzadon de esperanto:

Tute ne! Ha, inoj, inoj! Kiaj komplikaj estaĵoj, nepenetreblaj di-kreaĵoj - por ne diri fi-...!

Ne estas la unua fojo, ke mi aŭdas tiun ĉi esprimon.

Kaj kiu aŭdacis senhonte parodii min? Ĉu Zaza?

Verŝajne ankaŭ Sankta Lolozo. Sed krome Elcio, mia eksedzo.

Via eksedzo, ĉu?

Sinjorino Koralina hufobatis malpacience:

Ĉu almenaŭ ne eblus al vi paroli ian kompreneblan lingvon? Eble tiel mi povus juĝi ĉu la konversacio meritas, ke ni perdu pro ĝi nian reven-flugon. Gonsalo, Gonsalo, kiam vi estis pli juna, vi estis pli saĝa!

Ĵanaina tuj leviĝis kaj Gonsalo, intence kaj troige paŭtante, imitis ŝin. Ili direktiĝis al la liftoj ; Gonsalo paŝis meze de la du virinoj, kun la brakoj apogataj sur iliaj ŝultroj. Ĵanaina emis malice rimarkigi al li, ke ĉi tiu tutcerte estis lia preferata pozicio... Li petis la onklinon kuniĝi al ŝia fratino por inspekti lian ĉambron kaj certiĝi, ke li forgesis paki nenion, dum li batalos ĉe la kaso pro la pli ol probable salita fakturo, kiun oni prezentos al li.

Gonsalo, ĉu vi scias, ke via tembro ŝanĝiĝas laŭ la lingvo, kiun vi parolas?

Ĵanaina, ĉu vi scias, ke vi, male, tute ne ŝanĝiĝas kaj daŭre sekretumas, tiel ke mi scias proksimume nenion pri vi? Vi agas tre metode rilate al la faktoj de via vivo simile al... murdisto, kiu parton post parto dispecigas sian viktimon por ĝin enmeti en valizon!

Ĉu vi ne kunportas jam sufiĉe da partoj el mia vivo en via valizo?

Ili plu petolis, fine adiaŭis sin. Gonsalo anoncis, ke li baldaŭ revenos, li skribos intertempe, aŭ telefonos. Li devis malkovri la signifon de kelkaj misteroj pliaj en ŝia "Karuselo", inter kiuj la simbolo mem de la karuselo...

— Bone, bone, se vi volas, Gonsalo, se vi volas. Faru laŭ via plaĉo.

Ĵanaina, kun ioma tristo, plene divenis, ke li ne volos, ke li forgesos, tute simple.

"Gonsalo, mia plej kara,

Foje ŝajnas al mi, ke ne estus grave malobei nian nevortigitan silento-pakton, ke tio ne igus la aferojn esti pli... fuŝitaj — ne!! pli strange mirigaj ol ili de ĉiam estas. Pardonu min, se per reskribado mi okazigas implikaĵojn, sed ĝuste por forigi iomajn ĉe mi mi ree impertinente kaj trudeme leterumas al ci... ci, ĉiam ci. Kio pri ci? Ho, kio pri ci?...

Mi ĵus adiaŭis la gastaron de la karnavaltagoj, inter kiuj troviĝas knabeto samnoma kiel ci. Mi havas antaŭ mi desegnaĵojn, kiujn li kaj lia simiema fratino Koralina donacis al mi je la foriro. Gonsalo... desegnoj... — mi travivis la lastajn tagojn en oceanoj da rememoroj, ĉiusekunde mia kaprica imago bolis, kaj febris mia animo pro soifego senlima je... ci. Mi ja meritas ĉiun cian indignon, kara mia. Pardonu. Kaj kiel estas (ĉu "-is"?!) la kutimo inter ni, estu komprenema, mi petegas cin.

Vivaferoj havas nek komencon nek finon. Ŝanĝoj egalas re-komencojn, -venojn, -agojn. Ekzemple: ŝippereulo sukcesas naĝi ĝis sekura paradiza insulo, pene atingas la strandon, elĉerpite dormegas. Je la vekiĝo li trovas... vrakon! Restas al li ununura ebleco: ripari ĝin por ree iri riski sian vivon sur la maro.

Gonsalo, Gonsalo... Ĉian reziduon el tro posedprenema pasinteco mi provas eksudi, kiel certe ankaŭ ci ciaflanke faras, verŝajne pli rekte kaj simple ol mi. Sed, jen, Angelina, la patrino de la geknaboj, post promenado ĉe la best-rezervejo, longe babilis kun mi — dum martelis miajn ĉelojn nomo — ne tiu de ŝia filo, sed la cia —, la cia, la cia, plu kaj plu kaj plu... Ŝi menciis sian pasion por rajdbestoj: la ĉevaloj de la farmo de ŝia edzo, tiuj de Delacroix, de Degas... kaj tiuj, kies spektaklon ŝi frandis ĉe la "Spanische Reitschule": mia Vieno-karuselo!!!

http://www.tripadvisor.com/LocationPhotoDirectLink-g190454-d191361-i51073661- Spanish Riding School Spanische Reitschule-Vienna.html

La karuselo, kies imagbildoj akompanis min de la lulilo... Belegaj ĉevaloj, kiuj prancas, amblas, trotas, galopas, kaj saltas, kaj dancas kun miloble pli da perfekteco ol ĉiuj dresitaj cirkhundoj kunigitaj! Kaj iam mi estis vidonta ilin, jes, paĉjo garantiis al mi, ke se mi bone studos, kiam ni vojaĝos al Germanio, ni iros al Vieno speciale por spekti la karuselon! Imagu al ci la spektaklejon, luksan, tute blankan konstruaĵon, kaj la amfiteatron provizitan per ruĝveluraj seĝoj, kaj ĉefe la arenon, kie finfine ekaperos la bestoj, vivantaj, enormaj, kun sia fiera kaj glora pozo, siaj viglaj kaj lertaj kruroj, kaj saĝaj grandaj okuloj, kiuj ploris en la kulisoj pro la severeco de suferoplenaj trejnadoj, sed kiuj grandanime ridos dum la prezentado: mia porĉiama admiro kaj dankemo mildigos ilian malliberecon, miaj aplaŭdoj kompensos ilian sindediĉon kaj ili plene amos sian arton... La vojaĝo neniam efektiviĝis. Kiaj, la konsekvencoj de ĉi tiu frustracio?

Mi momenteton interrompis mian skribadon por traserĉi ciajn senditaĵojn ĝis mi trovis la bildkarton kun "La Blanka Ĉevalo" de Gauguin. Blanka, ĉu? Glaŭka! Dioj, glaŭka! En la profundeco de tropika arbaro, en la satiga freŝeco de la rivereto, kiu flegas ĝiajn hufojn, en la trankvilo sen embuskoj de laŭnatura kunvivado, tie ĝi staras, sovaĝe malkombita, forta, sperta, reĝa! Reĝaj la tri

Sed ĝi estas singarda, ĉiam preta por forkuri... Ek! )i sentis iun fremda en la proksimeco kaj fulme malaperis, la folioj kaj branĉoj malorde skuiĝas malantaŭ ĝi, la bruo de ĝiaj hufoj perdiĝas ĉe subarbara humo... Tiu, kiu ŝtelvidis ĝin, memoros tiun personigatan artaĵon, pulsantan, ravan, nepriskribeblan! Neforgesebla ĝi estas: rekrei ĝin, nepre, urĝe, per peniko kaj farbo! Blanka — jes, bluverda! Pulsanta — jes: senmova, provizore, provizorege! Preta por forkuri kaj ree integriĝi, ne nur per sia laŭplaĉa padelado, ne nur per la felkoloro, sed ĝiskore en la sinon de sia arbaro...

Ve! la pejzaĝo-pentraĵo, kiun ci lasis ĉe Donja Katalina... Gonsalo, ci amis la spektaĵon tuj liam ci ekvidis ĝin! Ci ja amas ĝin. Kaj mi, mi iel ĉeestis la karuselon de Vieno, same kiel mi iel ligiĝis al ci eĉ sen esti cin tuŝinta, eĉ sen esti de ci tuŝita... Mia strebado similas al tiu de Gauguin, al la cia, al tiu de aktoroj sur scenejo,... al tiu de la hispandevenaj ĉevaloj (ĝuste HISPANdevenaj... kiel ci!) el Aŭstrio, aŭ al tiu de Angelina en siaj entuziasmigitaj priskriboj: provi fiksi la brilon de aŭreoloj, tiel ke ili amplifiĝu kaj atingu aliulojn, kiuj mem ilin disvastigos al aliuloj, kiuj siavice... Tiel turnas la mondo, la rondo de la homoj, la arto, la amo... Tiel, kiel nehatigebla karuselo...

Kara, mi tremas per mia tuta animo. Mi konstatas, ke klopodoj ne satigas, kaj ke realigadoj estas mem nuraj klopodoj. Tiel ankaŭ rilate ĉi tiun leteron. Mi scias, ke ci kapablas esprimi, aŭ ke ci spertis ĉion ĉi tion multe pli trafe ol mi. Krome, plejversajne ci eĉ ne suspektas kial subite mi parolegas pri karuseloj...

Ne gravas. Tre, tre elkorajn kisojn!"

Ĵanaina rapide subsckribis. Tiam ŝi sentis sin mirakle senpezigita, kvankam nete ebrieta. Ŝi rigardis la kolore haĉitajn desegnaĵojn de la infanoj, la belformajn rondajn literojn en siaj frazoj... Ŝi decidis ne disŝiri la leteron, kaj kareseme faldis ĝin. Kiu scias? Eble iam, ie, ŝi havos la oportunon ĝin transdoni al... Gonsalo.

http://funtastique.fr/peintures-sur-mains-les-trompes-loeil-de-guido-daniele/ Manoj interplektitaj kaj pentritaj por krei vidiluzion de ĉeval-kapo.

Kaj nun, kaj nun...? Ĉu denove ŝi rekomencu por reveni je la sama punkto? Ŝi rigardis la zorge stapligitajn foliojn, kaj pugnis ŝin rekte en la animon konscio pri senutileco. Peza kiel respondeco. Kiel dolorego.