Выбрать главу

Ŝi ĉesigis la incensbruladon. Dum ŝi restapligis la disĵetitajn kajerojn kaj serĉis la deziratajn paĝojn en tiu de la 1985^ jaro, ŝi softe kantetis la iam de ŝi diligente tradukitajn versojn de Serĝo Rikardo... "Ankriĝis en mia ekzist' Pri eterna serĉo l'insist' Alvenojn kreas la trov' Sed ekas ree deirmov..."^)

Melankolio tiom similis al kortuŝiĝo ĉe ŝi! Ambaŭ estis mildaj kiel lulado...

13/VIII/85a. Mia tago hodiaŭ ne komenciĝis pli bone ol multaj el la stinkaj mardoj de mia vivo. Io en l'aero rememorigis al mi pri tiu de nia transloĝiĝo al San-Paŭlo, kiu preparis la grundon por la kresko de du aliaj el la plej vundaj... Se iam mi decidos ekfrekventi psikanaliston, mi nepre komencos la seancojn per pritraktado de miaj merdaj mardoj. Ĉar ja mardis kiam panjo, en la plej grava nervokrizo jam suferita de ordinara homo, panjo nerekonebla, ronĝita de senesperiĝ-sedimentiĝo, postulis la divorcon ; kaj mardis ankoraŭ kiam oni komisiis al simpla ŝoforo peli min en aviadilon por tutjara "vivosperto kaj angl-lingva perfektigo" en Britio, kiel veran orfinon, de neniu, de absolute neniu deziratan... Do, bone, la labor-sarabando preterpasis hodiaŭ sian normalan tumultan ritmon ; la fotisto malfruis, Maristela kaptis malvarmumon kaj sendis substitutinon, kiu ne plaĉis al Karlo... Estis iom antaŭ la 11a, kiam Marcia portis al mi la korespondaĵojn. Angulo de koverto borderita de verdaj kaj ruĝaj strekoj falis tuj al mi en la okulojn. Tuj. Sen ke mi havu eĉ oportunon por ĝin ekŝerĉi, por ektremi... Nekredeble: li estis skribinta! Mi enŝovis la leteron en la poŝon de mia jupo sen kuraĝi ĝin alrigardi. Sed mi konservis la fingrojn ĉirkaŭ ĝi en la poŝo, kaj inspektis ĝin per la tuŝo kvazaŭ la vortoj interne estus nervuroj en folio, kies signifo deĉifreblas eĉ sen konoj pri ĝia brajlo. Tamen, kurioze... la vibrado de G., de la skribaĵoj de G., de la tuta intimeco de G., kiu tiomajn fojojn estis parolinta per si mem, ŝajnis plene logogrifa... Ĉu kvarmonata intervalo estis kredebla kaŭzo por tia fremdiĝo? Mi ne volis akcepti tion! Sed ju pli mi provis konvinkiĝi, ke mi rajtis kiel kutime eksplodi pro ĝojo, des pli la ondoj, kiuj ligis min al G. karega, kun aŭ sen leter- interŝanĝo, dampiĝis draste, sensolve fadis... Mi emis supozi, ke mi lasis min kapti de absurda superstiĉo, ja estis la 13a de la monato, kaj aldone mardo. Ĉiel, ne eblis sen tempoperdo tralegi la leteron, Karlo histerie vokis min al la provado-ĉambro, poste Klelio perforte trudis al mi sian kompanion por la tagmanĝo kaj turmentis min per siaj petoj pri mia "definitiva difino rilate nian am-situacion"! Tiam mi devis akcepti du novajn klientinojn dum la tuta posttagmezo... Kiom pezis en mia poŝo la maldika koverto! Mi dufoje rifuĝis en la necesejo, sed estis ridinde... kaj terurige ĝin malfermi tie. Mi tamen liberiĝis pli frue, kuris hejmen... G. skribis al sia Belnjo ame kaj sincere, kiel ĉiam. Mi dankas lin, je la nomo de ĉio plej kara, mi dankas lin... G., mia G.... Se estas vero, ke vivo alportas po unu morteron en ĉiu tago, la mia hodiaŭ malavaris... Ci duonigis cin kun mi en cia letero, kvankam ci scias, ke mi ne plu reciprokos. Ci ne silentigas min, mi bone komprenis. Sed ne restas respondebleco. Kion ci faru, ekkrias ci. Daŭrigu, mia plejkara, daŭrigu. Eksterdube Elza iom post iom iĝos bona esperantistino... Edzinigu ŝin blanke vestitan en rava preĝejo, kaj fervore karesu ŝian ventron... Zorgu la idon ekde nun, por ke ĝi lernu ami siajn gepatrojn jam antaŭ la naskiĝo, tiel ke ĝi lernu ami ĉiujn homojn poste laŭ sama amo... Eble iam ci sendos novaĵojn pri cia familia vivo, ĉu ne, Gerardo? Mi ĝojos, ci bone scias, ke mi ĝojos, ĉu ne, mia Gerardo? Ĉu ci ne scias tion? Mi havas cian leteron fronte al mi, ĝi estas tro angora, preskaŭ konsternita — estu forta, karulo, ci kapablas, el ĉio, el la vivo, el cia arto, ĉerpi kuraĝon, ci estas teksita el delikateco de steloj kaj vigleco de centaŭro, ci brilas sub la suno, ci fajras en la koro. Antaŭen, Gerardo, antaŭen. Kaj ne atentu pri miaj larmoj, ili ne tristas, mi garantias al ci, ili ne tristas, ili simple fluas kviete, tenere, tiom tenere... Ci diras, ke ni nepre iam renkontiĝos. Jes, evidente, ni renkontiĝos. Mi konatiĝos kun cia familio... mi kisos cian idon... Elektu belan nomon por ĝi, ĉu bone, Gerardo? Belan esperantan nomon, kiel tiuj, pri kiuj mi pasintece revis por niaj denaskuletoj. Sed, se mi rajtas ion peti de ci, ne elektu sepliteran nomon, tiaj aŭguras multan bonon... sed ne finajn venkojn. Mi devas adiaŭi nun, mia Gerardo. Mi devas sekigi la plorojn, kaj reveni al miaj normalaĵoj. Ja mi sentas min iel ekstersezona... Mi ne ĝenu cin plu, mi nepre ne ĝenu cin. Cia porĉiame — Belnjo.

Estis makuloj sur la linioj, tie, kie gutetoj estis laŭplaĉe falintaj. La 14an de Aŭgusto ŝi estis desegninta tutpaĝan plorsalikon, kun longaj branĉoj larmantaj sennombrajn folietojn, sed la tuto elvokis ion plian per sia formo, la branĉoj sterniĝis foren sur la grundo... La arb-branĉaro rolis kiel nesuperebla fianĉina vualo... Arabela turnis plurajn virgajn paĝojn. La taglibro- tenado ekis ree je la 12a de Septembro. Mencioj al "G." fojfojis, kvazaŭ ili venus vole-nevole sub ŝia skribilo. Eventuale ŝi komencis per uzado de la portugala aŭ de la angla, sed ŝajne ĉiam mankis al ŝi taŭgajn vortojn en ĉi tiuj lingvoj, ĉar ŝi mezvoje rezignis kaj revenis al esperanto, tiel ke "G." Ne malofte reaperis... La 26a de Decembro finis la kajeron per ununura frazo: "Sinceran dankon al la tradicioj: mi ĵus ricevis bondezirojn de G.!"

Arabela relokigis la kajeraron sur ilian breton. De alia ŝi deprenis kartontekon. Ŝi konis parkere ĝian enhavon, sed ĝi nerezisteble logis ŝin. Ŝi ree trarigardis plurajn invitojn al ekspozici-inaŭguracioj singarde poŝtitajn kun almenaŭ unu granda monato da malfruo, kaj perplekse ekzamenis la kvinopon da bildkartoj, kiuj fronte brilis viglkolore kaj dorse milde recitis samajn malmultajn saŭdadesprimojn kaj feliĉdezirojn. La venonta ne tardos, ŝi povis ekde nun senerare antaŭvidi liajn vortojn... Tamen li certe plenŝvite turmentiĝis por ilin elekti, kaj kia vakuo se ili ne venus, eĉ gurditaj, kiaj ili iĝis! Rilate ŝiajn respondojn... Sian iel elrevigatan amuzon kaj ĉefe sian samtempan elkoran kontentecon ŝi sisteme strangolis je la laringo. Ĉio direbla jam estis dirita ; la cetero... La cetero superakviĝis en "Karuselo"-n...

Jes, ŝi finos la libron. Ŝi estis verkanta antaŭ ĉio por si mem... Sed ŝi devis prilabori siajn sentojn, ĝis ŝi konstatos, ke ŝi ne estis plu nutranta falsajn atendojn, ke ŝi estis liberiĝinta de ili por konservi ekskluzive... ion saman kiel la plej naturan karakterizon de sovaĝaj vegetaĵoj, kiuj sekiĝas sen pluvo kaj reverdiĝas post ĝi sen plendoj kaj harfendadoj, humile, sed senescepte kohere al la principo plenumi inde sian rolon, t.e. plene vivi dum estos vivebleco. Kion peti de la vivo pli ol sia vivo mem, kun nepraj malfacilaĵoj kaj baraktoj, el kiuj oni elfosu ne moralaĵojn, sed energion? Kion plian ŝi deziris do: li jam estis parto de ŝia vivo! Eksterordinara, admirinda, nekomparebla, definitiva parto de ŝia vivo...

Jes! ŝi finos la libron! Kial heziti, kulpigi sin? Aliaj ĝin legos, rekonos sin, malkovros, ke ili ne estas solaj en la korlabirintoj! Eĉ se ŝia verketo fiaskus komplete, ĉu ĝi riskus estigi konflagracion? Ĉu ĝi ne simple enskribiĝus en la longan liston da amatoraĵoj? Unu plia, ja, maksimume unu plia veniala peko en la povra Esperantio, kie atricioj nete preterpasis kontriciojn... Ĉiel, se ŝi persone ne kapablis senpartie taksi sin, aliaj jes, esperantistoj, apriore fidindaj homoj, inter kiuj eble troviĝis... ŝia fratanimo!...