Ha, jes, iuj faras tion en Britio...
Ĉu ne, Arabela? Aŭ, kiel mi estis dirinta, vi simple turnu la pintojn de viaj pantofloj al la pordo. lam mi detaligos pli rafinitajn artifikojn, kvankam sincera bonkoreco rilate naturestaĵojn devus sufiĉi.
Ĵanaina gratulis Laŭretan:
Kiajn trezorojn vi kaŝposedas! Kial vi ne verkas pri ĉio ĉi? La esperantista raso frandas pitoreskaĵojn el ĉiuj nacioj.
Ho, mi preferas lasi prozaĵojn al la kompetenta triopo Ĵanaina-Arabela-Silvana...
La tri interŝanĝis senvoĉan, ege mirigitan rigardon, tiam simultane ekkriis:
Sed kiu diris al vi, ke mi...?
Kio do supozigas al vi, ke...?
Kiel eblas, ke vi konjektas...?
La sintenoj ne neis, la scivolemo ankoraŭ malpli. Laŭreta estis komplete trafita de kapturniĝo, la realo iĝis miraĝo, ŝi ne sukcesis plu kompreni kiu kreis kiun, kio estis fantaziaĵo kaj kio ne... Samtempe ĉio ŝajnis simpla, neta, eĉ tro reala. La vizaĝoj kiuj pendis al ŝiaj lipoj, la blankegaj muroj, la tarda horo, ŝia jam tridek-tri-printempa vivo, ŝia deĉiama amo al Fabio, la nedifinebla orvalora ligo inter ŝi kaj...li, la verko kiun ŝi estis skribinta ne por la amikinoj, sed — ŝi tion senerare komprenis nun — por ŝi kaj...
li, la simileco de ĝeneralaj trajtoj en multaj ekzistoj... Kun aplombo, do, sed kvazaŭ ne ŝi mem, sed unu el ŝiaj mioj estus gvidanta ŝin, ŝi kun supraĵindiferenta gajeco respondis:
Ve! oni ne bezonas esti sorĉistino por koni viajn kapablojn kaj projektojn. Eblas al mi tuŝi vin ĝisanime kvazaŭ per fingro. Ĉu interkompreno ne povas okazi preter formalaj deklaroj kaj raportoj? Verku, verku trankvile kaj sincere. Baldaŭ ni kune ĝuos viajn artaĵojn, aŭ diablaĵojn!... Kondiĉe, ke vi bonvolos ilin diskonigi. Mi postulas nenion.
Roksana ekskuetis ĉiujn tri unu post la alia:
http://www.booooooom.com/2012/09/26/artist-painter-samuel-rodriguez/#more-40492
https://www.etsy.com/listing/77339421/gold-feather-handheld-mask-handmade
Huŝ! Ej! Hu, hu! Vekiĝu, fulmotondre! Ĉu vi vidis fantomon? Laŭreta estas sagaca kaj akr-vida, kaj speciale sentema persono, tio ne estas novaĵo, ĉu? Hop! Jen kaptu tiujn ĉi littukojn: restas ankoraŭ la kuŝlokoj de Natalia kaj Plinio por pretigi. Aŭ ĉu vi intencas, ke ili pasigu la nokton en la hamako, statuoj? Poste mi provizos vin per ruĝaj rubandoj por gardi vin kontraŭ fein-atakoj — kvankam Laŭnjo ne enkalkuliĝas en la minacaj specimenoj, kredu min.
3
Arabela la unua restariĝis kaj ŝajnis amuzita:
Mi ĝoje akceptas vian desorĉilon! Ne ĉar mi timas Laŭretan, mi ja ĉiumomente malkovras, ke ŝi estas juvela homo, sed ĉar ja malplaĉus al mi havi la internajn kudraĵojn kaj etiketon de mia piĵamo larĝe kaj senhonte malkamuflitajn... Antaŭ kelkaj jaroj tio estis la lasta modo por T-ĉemizetoj, ĉu vi memoras? Ho, nun mi komprenas, verŝajne kiel taga desorĉaĵ- rimedo!
Natalia pelis la tri el la ĉambro. Laŭreta sincere dankis Roksanan pro ŝia helpo. Ŝi fakte ne sciis kiel rompi la iom streĉan situacion, kiun ŝi estis malgraŭvole estiginta.
Bah! Kia ideo! Ili estis ja ege surprizitaj, sed tute ne malbone. Sed, rilate min... kion do vi divenas pri mi? Mi krevas pro senpacienciĝo! Prognozu, rapide!
Ne piskvilu min, Roksana!
Ne, ne, mi parolas serioze. Kion predikas vi? Profesi-ŝango estus bonvena. Mi ne eltenas plu sekretarii ĉe konsulejoj. Ĉu mi vendu kokos-sukon sur la iam nekloakaj plaĝoj de Rio aŭ Salvador?
Kara, kial vi sisteme devojigas mian atenton de via centra zorgo? Ĉu vi unuafoje en via vivo draste malsekuras rilate... korsentojn?
Celumite, pafite, trafite! Mi demetus antaŭ vi mian ĉapelon se mi portus iun.
Mi ne ludas la divenistinon: sufiĉas kunligi la faktojn per fadeno de logikeco. Unue, vi insistas prezenti idilian interrilaton plej suspektindan. Poste, anstataŭ edziniĝi kaj lunmielumi, vi estas libertemponta sola eksterlande. Lucio kaj vi mencias la planojn eĉ tro nature kaj senzorge... kiel se temus pri fatalaĵo postulanta ununuran reagon: akcepton, adaptiĝon liaflanke, senspiran suspenson viaflanke.
Kaj laŭ vi...?
Laŭ mi, nenio. Antaŭen! Ĉiu estas reĝo ĉe siaj sentoj. Kaj kiam du volas, triuloj silentas. Aŭ murdas, sed nur ĉe malpli instruitaj medioj.
Emoci-vualo kovris la pupilojn de Roksana. La sama, kiu surmetiĝis al tiuj de Laŭreta... kiu rapide kisis ŝin kaj per strangolita voĉo aldonis:
Nu, kun la dua, kiu samvolos kiel vi, estu feliĉa.
Natalia la unua revenis kun Plinio por deziri bonan nokton.
Dum kvaron-horo, multaj ŝercoj:
En lokoj sen televidiloj la natalitato estas pli alta...
Silvana, tenu Alceon. Ebria kia li estas li kapablus eniri en eraran ĉambron kaj... liton!
Bonvolu ne fari stultaĵojn. Ĉi tiu estas respektata hejmo...
Iroj kaj venoj. lom post iom ĉio kvietiĝis.
Fabio apenaŭ havis tempon apogi sian kapon sur la kusenon antaŭ ol endormiĝi. Laŭreta plene komprenis lian lacon, hodiaŭ kaŭzitan multe pli de nerva streĉo ol de peza laborado. Sed ŝi trovis ĉe si nek kompatemon, nek tenerecon por li. Nur specon de strangeco, fremdeco... kiu cetere ne ĉagrenus lin. Antaŭ liaj okuloj estis normale, dezirinde, ke ĉiu havu propran, apartan vivon, eĉ en duigita ĉiutag-kunekzistado. Dum ŝin tio martirigis. Ĉar ŝajne ne estis motivo esenca por plu kunvivi kaj por... senigi sin je io, kio konsekvence malprave semadis konscienc-riproĉojn...
Ŝi iris al la fenestro, senbrue ĝin malfermis. Lumo filtriĝis ankoraŭ tra tiu de la saloneto, kiu servis kiel dormoĉambro por Arabela kaj Braŭlio. Kaj miriadoj da soliteroj flagris en la nokto, ŝajne jam ekheliĝanta. Ŝi devis nun urĝe serĉi dormon, spite sian ekscitiĝon pro la vivanta proksimeco de tiu aro da karaj homoj, kiuj ĉiuj, ope, estis ankaŭ, en la fundo, apartaj, strange kaj nekredeble fremdaj al ŝi... Kaj... li, kion estis faranta li nunnune, kie, kun kiu troviĝis li?! Ha! se anstataŭ sian limigitan kaj rudimentan psikologian flaron, ŝi posedus telepatiajn povojn! Folulino! Kiam do ŝi akceptos la fakton, ke li iam konsistis en multo plia ol fratanimo por ŝi, sed ke sen reciprokeco... Kaj reciprokeco lastatempe estis minimume... duba. Li rigardus ŝin kiel aĉan kibicinon... Ŝi fermis la klapojn. Kaj sentis sin hermetike riglita ene de ŝi mem. "Gervazo!" La krio embrie tiriĝis kiel tervermo, sed tuj kuntiriĝis, kaj senmoviĝis, senanimiĝis en truo nigra de ŝia menso. El lign-skatolego riĉe cizelita, kiun ŝi konservis en la lasta komodo-tirkesto, ŝi prenis aron da etformataj silkfolioj, kaj penseme ilin trafoliumis. La versoj regule sin sekvis en ŝia bela "rokokostila manskribo", kiel iam rimarkigis al ŝi Gervazo. "i kontemplis la finan tripunkton... emis aldoni tutan krom-verson da tripunktoj, ne, du, tri, dek versojn da! Kaj tiam, majuskle: "FINO, PUNKTO" — ŝi koleriĝis kontraŭ ŝia stulta nervoziĝo, ĉion rapide reordigis kaj relokis, kuris en la liton, estingis la lampon.
Ŝi provis hipnotiziĝi per la fosforeska irado de la tiktakantaj horloĝmontriloj... Lanta turniĝo el aparta esteco; sol-tangado tragika, tajdo teruriga, en la ekzistado tajlanta horojn, minutojn, sekundojn, sekundfrakciojn, minutfrakciojn, horfrakciojn, por- tempajn malestadojn, definitivajn formortojn, tra noktaj tuneloj al tiam kaj jene malturpaj momentoj... Mistero de l'tempo, enkarceriga, rondiranta, rondiranta, rondiranta kiel karuselo, en kiu eblas provizore partopreni, sed kiu plu rondirados, rondirados kun novaj partoprenantoj, poste aliaj, kaj aliaj, kaj aliaj plu... Ŝi dufoje vertiĝe revekiĝis, kvazaŭ ŝi estus tro konscie kontrolanta sian glitadon al dormstato, poste ne plu...
Ĉe la disvojiĝo ili disiĝis. Fabio kaj la ceteraj viroj, en vigla troto kiu levis ruĝan polvonubon, prenis la landvojon kondukantan al najbara farmego, kiun ili estis vizitontaj. Laŭreta sekvis la amikinojn maldekstren, en la Padon de la Krucifikso. Pimpan grupeton formis ili, buntan kaj pepantan... Natalia turniĝis al ŝi: