Выбрать главу

Klerigan kaj instruan rolon ĉe la loĝantaro oni rezervis al pastroj, pedagogoj, socialaj agentoj, en preskaŭ ĉiusemajnaj kunvenoj kun la komunumanoj. Natalia respondecis pri la kunordigado de la tuta reto de aktivecoj en la fako pri vartado kaj virina agado, ekde la liverado de proviantoj, medikamentoj kaj urĝaj bezonaĵoj, ĝis la orientado de gvidantoj kaj distribuado de ties taskoj. Ŝi preferis kontroli persone kiel statis en la praktiko la funkciado de la sistemo: ŝi ja tro nete konsciis pri la relativa valoro de raportoj ; ŝi mem iom post iom estis specialiĝinta pri raporto-redaktado: po unu ĉiumonate ŝi prezentis al ĉiuj ŝtataj kaj privataj instancoj, kiuj estis fulme konstruintaj la novan urbon kaj kiuj daŭre subtenis la Komisionon de post 1984, kiam eksplodis tra la mondo la skandalo pri la vivkondiĉoj en la superpoluciita Kubatao, la Kubatao de la infanoj, kiuj naskiĝis sen cerbo.

"Virgulino plejsankta! Vi ja venas en bona tago, Natalia. La bando denove pafadis en la drinkejo de mia Souza... Ha, vi jam scias. Mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn! Tiuj policistoj venas mem drinki ĉe ni, sed vaporiĝas ĉiufoje kiam oni riskas perdi sian vivon en la manoj de huliganoj!... Kion diras vi? Ha, jes, certe, la diareo malpligraviĝis, tiuj medikamentoj efikas bone sur niajn karajn idojn, ĉu ne, anĝeletoj? Vidu, Natalia, estas simple: se la stratoj estus pli lumitaj..."

Io en Natalia malpermesis al ŝia kutima sinpreteco pacience instigi S-inon Zulman proponi peticion por pliaj garantioj de sekureco dum la venonta ĝenerala komunumo-kunsido. Ĉi- matene ŝi estis varme gratulinta Salomean kaj Amelian, virinojn el la ŝtofo de la fratinoj Marilena kaj Madalena. Terurajn fatalo- batojn tiaj animoj preterlasis per elkora batalkrio: "La volo de Dio plenumiĝu!"; kaj en fiera neflankiĝemo jen ili denove ĉe la lavkubo, aŭ ĉe najbarino eĉ ne trione suferanta kiel ili mem, multobligante siajn zorgojn en memforgesa interhelpo. Sed nun, nun... Nun Natalia strange kaj triste kompatis tiujn homojn. Kaj naŭzis ŝin la pledado de tiu ĉi nervoza ino, kiu kraĉetis la tutan tempon dum ŝi parolis, tute kontraŭ ŝia vizaĝo, eble por transdoni al ŝi fizikajn erojn de persona timego. Tamen Natalia sentis la neceson ĝisfine elteni en sia rolo. Ĉiamaniere la plejmulto de la loĝantaro de Nova Kubatao, kiu prave konsideris sin kiel eternajn viktimojn neniam sufiĉe kompensitajn, agis laŭ tropostulemo tute simple nekonsekvenca. Tio ne estis novaĵo. Kial do ne ree klarigi al tiu ĉi Zulma Souza, kiu alparolis ŝin kvazaŭ ŝi respondecus pri ĉio aŭ estus la reprezentantino de la plejpotenca registaro, la personigado de la senkora ŝtato, ke la tuta komunumo kune strebis al konsciiĝo aktiva, aganta, ke ĉiu konis kaj devis uzi la procedurojn por laŭorde atingi la celojn, la solvojn...

Jes, mi scias kion signifas tiu sento via rilate Gustavon, Nivalda. Pensi pri lia nomo la tutan tagon, sonĝi, sonĝi ĝis freneziĝo, persisti, atendi, klopodi,

voli esti ĉiam bela, preta por la horo h, vidi ĉion

luma, ĉion brila, neniam lasi sin tristigi pro nenia

katastrofo...

Hej! Vi vidas Plinion preskaŭ ĉiutage, laŭ mia scio. Ĉu li fakte tiel obsedas vin? Ĉiamaniere estas strange por mi, ke vi ne loĝas kune, vi du. Vi havas rimedojn por geedziĝi en bela preĝejo eĉ. Kaj via apartamento estas granda kaj ĉio. Ne temas pri tio. Ĉio havas sian tempon... Sed, Nivalda, ĉu vi fakte definitive rezignas pri esperanto? Vi estas lerta kaj lernas facile. Eble mi povus pasi ĉi- tie pli frue, tiel ke vi vizitu la studgrupon de la dua posttagmeze. Ĉiusabate finvespere vi povus iri ĉasi Gustavon sen malhelpoj.

Aŭskultu, Natalia, mi neniam ŝatis tiujn aferojn pri studoj. Kion do mi faros per fremda lingvo? Fremda lingvo! Tiu dirmaniero falsas la koncepton pri esperanto. Vi bone memoras, ke ĝi estas lingvo internacia, kaj ke...

Ne, lasu! Ne ĉagreniĝu, sed mi eĉ ne bone regas la portugalan, ĉu ne? Ankaŭ Plinio forlasis la aferon, kaj li havas diplomon universitatan kaj ĉion. Ho, Plinio!...

Nivalda ĉesis sian gladadon kaj rigardis Natalian rekte en la okuloj en amuzita kaj samtempe provokema sinteno, kun tikla rideto kaj kun la manoj apogataj ambaŭflanke de ŝia gracia talio. Natalia fojon plian konstatis, ke Nivalda iĝis belforma mulatino.

— Natalia, mi tute ne komprenas vin! "Ho, Plinio!" tiom malestime dirite! Foje mi pensas, ke vi ne amas lin, kaj mi eĉ vetas, ke eble vi amas lin, sed ke vi amas alian viron multe pli ol lin! Ami, ami, ami... Kiom facile ĉi tiu juna knabino prononcis la vorton ami! Natalian tio ege ĝenis. Amo. Kion sciis ekzakte Nivalda pri... amo? Amo kiel emo al amindumadoj kaj flirtadoj, sume, tempopasigilo, kun nedubeble forta korpa scivolemo, plus granda espero grimpi sur altaron, havi hejmon, naski idojn, esti dommastrino laŭ la framtradicio de ŝablona feliĉo. Antaŭ preskaŭ dek-kvin jaroj ŝi samaĝis kiel Nivalda nun, sed plejverŝajne nenian plian komunan punkton ŝi havis kun ŝi — aŭ ĉu male, en la fundo, ĉiajn?...

Vivo, stranga realaĵo por la tiama adoleskantino Natalia. La memorataj faktoj pri tiu jam fora epoko estis borderitaj de multfalbalaj fantazioj, kiuj verdire strangolis la objektivaĵojn ĝis la aro da eksteraj malfacilaĵoj, normalaĵoj, akvitecoj iĝu simple fadenbobeno, kiu nevideble kunkudris la ĉiumomentajn imagfestonojn de la tri el ili. Natalia inklinis al natura revemo. Kaj ŝiaj geavoj, kiuj havis en ŝi sian solsolan konsolon kaj plej valoran vivocelon post la frua morto de ŝiaj gepatroj kiam ŝi ankoraŭ konis el la mondo maksimume siajn lulilon kaj cicumon, ambaŭ natur- kaj poezi-amantoj, de ĉiam inicis ŝin en la delikataĵojn ĉie troveblajn — aŭ kreeblajn. Eble ili tipe dorlotis ŝin pro akumulado de duobla — geava kaj gepatra — rolo rilate ŝin. Tamen grave estis, ke superregis inter tiu familia triopo reciproka kaĵolado, kiu permesis liberan flugon al ĉiu el iliaj privataj universoj. Senteblis magia etoso inter ili, kaj ofte dum tutaj tagoj ili serioze enscenigis la plej diversajn epok- aŭ eĉ folklor- situaciojn. Tute ne temis pri teatrecaj rolaĉoj, ne, ne. Natalia estis daŭre Natalia, avinjo ĝoje rolis kiel si mem, aveto eĉ se li volus ne sukcesus liberiĝi de sia soleneca, iom rigida tono kaj neŝanĝebla konduto. Post legado de historiaj dokumentoj, aŭ filmspektado, aŭ kiam ili estis diskutintaj pri ia envolviga romano, jen, ili ekis la ludon, ili kune trairis tempo- kaj spaco-tunelojn kaj simulis, ke ili troviĝis en tute alia medio kun alispeca vivsistemo.

Sed ĉiu el ili aparte ensekretiĝis en proprajn ravogirlandojn, kaj silenta akordo interkonsentigis ilin pri la neebleco priskribi aŭ

komentarii tiun ĉi plej intiman parton, la kernon, la esencon de ilia sentemo, la manieron kiel ilia esteco en si riveliĝis antaŭ iliaj okuloj, kaj spiris, kaj plu vivigis ilin. Kiu parolus, tiun la ceteraj ne komprenus, aŭ — ankoraŭ pli kruele, danĝere kaj triste — tiun la ceteraj miskomprenus. Ne ĉio povas esti dirita.

Tiel al Natalia oni montris la vojon de amoformoj, tiu de la ĉiutaga kunvivado, kaj tiu nenomebla, kvankam ankaŭ nedisigebla de kunestado. Princinoj kaj kavaliroj. Platona langvoro. Ardaj kisoj... Natalia revadis kaj atendis, sur iaj sonĝaj sablodunoj, aŭ en humidaj kastelublietoj el antikvaj epokoj, kaj ĉie, ĉiam, eĉ kiam ŝi atente solvis lernejan hejmtaskon aŭ afable babilis kun konatulo. Ĉiel, en ŝia duigema soleco, komfortigis ŝin kresĉenda certeco, nome, la konfido en tiu ĉi specialega vibranta forto ĉerpita el libraj veroteksaĵoj kaj kunknedita kun la nektarguteto el ŝiaj karno kaj ostoj, ĉiam inkandeska kiel ĉarmsonoj de nesilentebla fluto ; tiu forto estis ŝia sekreto, ŝia plej reala kaj nepra sekreto. )i rolis kiel eliksiro kaj esperofonto kaj... allogilo. Dank'al ĝi ŝi realigos sian vivon, ŝi faros ion, kion neniu estis farinta, ion por la tuta homaro, por ke ĉiuj kunĝuu ĝin, ĉar ja ekzistis en ŝi... amo. Amo por li, sennoma aŭ milnoma. Amo, kiu estos por ambaŭ, kiam ŝi ekestos por li.