Выбрать главу

Aĉa, aĉe naŭza estis ŝi. Al pura egoismo obeis ŝia ŝajna protektemo. En kian instrumenton do ŝi intencis transformi Nivaldan? En kunligilon inter ŝiaj disaj bonceloj kaj vanaj klopodoj, en ponton super la fosego, kiu ekzistis inter volo kaj praktiko en ŝia vivo... En redemptoron, ĉar ja la esperantigado, dank'al ŝia influo, de juna persono el malriĉa, popola medio reaĉetus ŝian memkulpigon pri ĝenerala fiasko, pri persona nenieco, pri senpovo. lel ŝi pravis: la destinitaĵo de Nivalda kaj de nekalkuleblaj virinoj kun senpatraj kaj senhejmaj idoj en la brakoj estis dumviva sortovipado, al kiu ili neniam subfalos, ĉar ili staris kun ambaŭ piedoj sur la mondo kaj sentis sin elprovitaj laŭ siaj fortoj. Nivalda nedubeble estis decidinta vivi la novan etapon de sia vivo ĉe parencoj en Alagoas. Ŝia Gustavo kune kun la mistika fido al favoro de la multobligitaj sep-literaj nomoj cedos la lokon al novaj, plu kuraĝigaj eltrovaĵoj...

Kaj ŝi, jes, ŝi, Natalia, estis la kompatindulino. La sonĝoj de la hieraŭa nokto aspektis nun kiel io plia ol koincido kun la drasta sciigo pri Nivalda kaj signis ion jam komenciĝantan sed ekster atingopovo de ŝia rego. La tuto koncentriĝis ĉe sufero. Sed kies sufero? Kiu, kiu detruiĝis pli ol la ceteraj en korŝiro?

Aĥ! Halt! El la tuta korpo kaj penso de Natalia torentis senmezura ŝmaco, ŝi klakis per la lango, pugnis en la femurojn, streĉigis el la haŭto ĉar ja, ja, subite ŝin sturmis evidentaĵo... Ŝi povis ĉesigi forŝoveladon kaj kaprompadon, kaj eki ian tipan, ridindan geston absolute taŭgan por ŝia hontemo kaj ŝia konsterno kaj ankaŭ por tiu ĉi sento pri... liberiĝo, malpeziĝo: ĉu ŝi frapu la kapon kontraŭ muron aŭ internen enŝoviĝu ĝis la dormoĉambro por tie bori ĉiujn kusenojn kaj ĝiskreve, feste penetri en ĉiun eron de ŝia malkovro...?

Kiu suferadis tiome? Sed ŝi, ŝi! Pro memvola malfeliĉo azene identigita al impulsodona esperofonto, pro malhelpa trabo pene lokita de ŝi mem! Ŝi lasis sin fali en juko-brakseĝon. Ve! Tiu ĉi klarvideco ne eskapu sen revenebleco el ŝia animo!

Senprudenta Natalia! Ŝi de sep jaroj lasis sin esti delogata de privilegia rajto je... imaga, aŭ maksimume probableca amo! Kaj aldone ŝi prepariĝis por trudi al si plian sep-jaran kromatendon kaj tiel plu — ĝis kiam do?! Al kio, al kiu utilus tia obsedo? Ŝi ne povis kredi al siaj okuloj: la fulmrapida desorĉado de ŝia pasio mirigis ŝin pli ol ĝia longa, delicoplena kaj kruela travivado. Kaj Gastono, ho! Gastono fremdiĝis al ŝi, iĝis... nomo. Nomo eĉ prononcebla, kvankam tutcerte por ĉiame rememorata kun la plej sincera tenereco...

"...Du semajnojn post mia reveno el Brazilio okazis la akcidento, pri kiu tro doloras al mi paroli eĉ nun, kiam la eksceso de absurdeco iom maldensiĝis dank'al kutimo, tiu aĉa speco de alkutimiĝo naskanta el pasiveco kaj senpovo. Mia nimfeto karega, komprenu min: mi ne longe tion pritraktos, eble mi neniam kapablos longe leteri al ci, almenaŭ tion mi sentas nuntempe. Mi estis stiranta la motorciklon, kaj laŭleĝe kulpis mi, kvankam mi ne povas racie akcepti ian ajn respondecon miaflanke. Ĉiel, la konsekvencoj trafis ĉefe Hildan. Espereble intensa fizioterapio redonos al ŝi senprobleman paŝokapablon... Bubineto staranta sur la trotuaro, al kiu mi devojiĝis por ne rekte kolizii kontraŭ kamionon, ankaŭ ricevis vundojn, tute supraĵajn feliĉe, sed la gepatroj min procesis.

Sciu, Natalia, mia milda Natalia, ke la belaj tagoj travivitaj de ni en la kongreso estas por mi io pli varmiga ol kredeble. Okazu kio okazos, ni estas ligitaj, ni partoprenos en la sekvo de tio, kio ekestis lastjare en niaj koroj, kaj ni ne laciĝos plu labori por dissemado de per-esperanta ĝojebleco por ĉiuj homoj.

Mi pensas pri ci, mi multe pensas pri ci, mia Natalia..."

Alivorte: mi amas cin, Natalia mia, sed... Kaj ŝi unuafoje sukcesis reciti lian nuran kompletan leteron senditan al ŝi sen kapturniga trofeliĉo pro la amekzisto, pro la amdeklaro, kiu ĝis nun pardonigis senpene al ŝi la gravan restrikton de tiu ĉi "sed...", kie ŝi inkludis ĉiujn dolorojn kaj malhelpojn, la liajn, personajn, de ŝi divenatajn sen bezono pri detaligoj, la ŝiajn, de li nekonatajn, sed eble same kompatodonajn dank'al ilia mirinda reciproka simpatiego... Liaj sporadaj kartoj rolis kiel aŭtentika rekompenco kondiĉiganta ŝin kvazaŭ ŝi estus laboratoria hamstro en treto- rado, kiu tretis kaj pedalis kaj tretis ĉar iam ĝi ricevos la savan akvoguton, ankoraŭ nesatigan, do ĝi plu tretis kaj pedaladis ĉiam, por akiri plian guteton, sen eĉ revi pri plenplena pelvo, nur pri guteto post guteto. Tamen, post horoj aŭ tagoj, tiaj eksperimentoj finiĝas por hamstroj, same kiel ĉesis la imag-ludoj ŝiaj kaj de ŝiaj geavoj... Inter la manoj de Natalia nun kuŝis ebleco povi fine mergiĝi en delican kaj realan amon, kiu malsekigos ŝin komplete: kiom nepra la ŝultr-ĉe-ŝultra kunvivado, amoraj ŝvitoj kaj spermoj, palpeblaj signoj de ĉiumomente duigita estimo.. por la bono kaj por la malbono! Ŝi rifuzis plu gustumi salitajn larmojn — diri, ke iam ili reprezentis benon de sankta akvo! — kun nazofluo kaj milmilaj inventaĵoj pri la povra Gastono, kiu respondecis pri la malfeliĉo de la amindumantino Hilda, kiu devis edziĝi al ŝi, forlasi pentroartajn studojn por subteni la edzinon ekesperantiĝantan, sed kiu amis Natalian, kiu preparis aŭ atendis vivoturnon por ree veni ĝis ŝi kaj ŝin ami ene de kompleteco...

Vekis ŝin gluglanta tintado, kiu disfendis la profundan blunigron de la repacigita kaj dormema marborda nokto. La mondo portempe sekvis sian naturan ritmon kaj la sonoriletoj inundis la senfinon per unika melodio, miksaĵo de rido kaj ploro, de emocioj kaj saĝeco. Natalia prokrastis la momenton, kiam ŝi turnos la kapon dekstren, al la pordofenestro. Ŝin li estis rigardanta, tra la kurteno el silkaj fadenoj interplektitaj kun buntaj bidoj kaj perlamotaj argilaj steletoj, kaj petole ilin sonoriganta kontraŭ la vitron por kontroli la profundecon de ŝia laŭ li "okcident-somnambula meditado". Laŭŝajne li ne estis ekscitita hodiaŭ, se ne li ne estos ludanta tiom longe. Karulo! Kiom komprenema! Kaj pacienca rilate ŝin... Ili ja povis kalkuli unu je la alia. Kio, kio estas amo finfine?! Ŝi ja amegis lin. Bono, granda bono kaj belo invadis ŝin, kortuŝis ŝin kvazaŭ la tutan universon oni estus buĉoferanta al ŝi. Kial do grandiozo ĉe la sentoj ne apartiĝas de sango-elverŝado, de sufero?...

Kun la okuloj larme malsekataj ŝi aliris al la pordo kaj tuj amuziĝis antaŭ liaj gestoj ŝajnigantaj plej enuan atendegon, des pli ĝenan pro la tikladoj de la feliĉaj gekonuroj, kiuj flugetis kaj interbatalis ĉirkaŭ lia kapo kaj sur liaj ŝultroj.

Jen Natalia denove graveda je egaj pensoj...

Huŝ! Ne parolu al mi pri gravedeco, ne hodiaŭ!

Ho ho! Ĉu vi gravediĝis? Fek! Vi havas larmojn en la okuloj...

Ne, ne! Ne mi. Nivalda. Mi rakontos poste. Unue mi volas kison. Kaj tiam grandan glacian drinkaĵon.

Ili komencis per rapidludaj lip-kunpremoj. Sin ĉirkaŭprenis. Kunĝuis langan kison, kiu forlogis Natalian de la mondo.

Plinio, ĉu mi jam diris al vi, ke mi amas vin?

Hm, hodiaŭ ankoraŭ ne, kvankam mi alvenis de duon-horo almenaŭ, kaj tie staris almozpetante vian bonvolan atentemon pri mi.

Natalia ekridegis:

Vi estas nekuracebla!

Aĥ! Mi estas nekuracebla, ĉu? Kion diri pri vi... Dum mi preparos ian ebriigaĵon vi rajtas trarigardi viajn korespondaĵojn, kiujn vi eĉ forgesis preni ĉe la pordistejo. Mi konstatas, ke mi estos devigata rekomenci mian esperantaĉo-lernadon, se mi intencas iam havi decan poŝtmarko-kolekton. Viaj samideanoj plu afrankigas leterojn permaŝine.