m?Y
La silka lampŝirmilo salmokolorigis la vandojn. La siama kato kuŝanta meze de kusenoj turnis al ĝi la kapon kun siaj duonmalfermitaj nigre-maskitaj okuloj ; tiel, senmove kajdormeme, ĝi tenis sin du aŭ tri sekundojn, svingis unu fojon tre majeste la gantitan voston, tiam denove etendiĝis, glutbruis, streĉiĝetis, montris pinton de rozkolora lango meze de kat- muzela buŝdesegno, kaj profunde reendormiĝis. La mastrino karesis ĝin per unu mano, dum la alia malvigle viŝis ŝian facion, kie sekiĝis kaj ekgluis malpuraj, salgustaj vestiĝoj de la ĵusa suferegsputado.
"Mi envias cin, Katulo. Katula katulo mia, ĉio simpla por ci, ĉu ne? Pluvas ekstere, ci nestas interne, do ĉio iras bone. Dum mi saŭdadas..." Ŝi ĉesigis la penson antaŭ ol realigi la eron "cian mastron". Al tiu vorto, al la homo, kiun ĝi indikis, portis ŝin nura kutimo kuplita al ŝiaj interparoladoj kun la hejmbesto. Ŝiaj sopiroj celis aliun, pli funde, pli arde, pli pure ankrita en ŝi, pli longe, pli esperplene, supere, ekskluzivece, netuŝite, netuŝeble...
El la fundo de la noktotabla tirkesto, sub braceletoj kaj belŝmiraĵoj, ŝi deprenis feltizitan poŝeton. Rite ŝi promenigis siajn fingrojn laŭlonge de la tri kunkudritaj randoj ; tiam ŝi malnodis laĉon ĉe la kvara flanko kaj eltiris poŝtukon. Sub la fostoponto daŭre ruliĝis kaj lirlis la kristala rojo ; en la ĉielo senŝanĝe sterniĝis stratuso, kiu kaŝis la timigan senlimon ; sur la ŝtonparapeto, radiante de luma emocio, apogiĝis ŝultr-ĉe-ŝultre juna paro. La nigrinka desegnaĵo ĉarmis pro sia leĝereco kaj pimpeco, pro la interna pulsado tre persona. La batisto-tuko konserviĝis tiom blanka kiom en la tago, kiam ŝi ĝin ricevis, antaŭ ekzakte ok jaroj. Kaj tie, en la malsupra dekstra angulo, sub la dato — "80" —, staris la signaturo, la rokfirma litero, kiu fandigis ŝian animon, kiu perdigis al ŝi la dormemon, kiu provokis en ŝi dum tiu tuta tempo, spite ĉiujn okazaĵojn de ŝia vivo, blindiĝon, senrealeciĝon, febr-tremojn, takikardion, kaj nun ankaŭ koleron, furiozon, rankoron, mi-ze-ron... Ŝi longe kontempladis ĝin: "G."...
Tiam Silvana preskaŭ neaŭdeble murmuris: "Gasparo..."
mmm
La lastaj akordoj de la karusel-muziko kresĉende eĥiĝis por ree dampiĝi laŭ la progresiva endormiĝo de Natalia. Malnov-ora lumfasko flugetis ĉirkaŭ la serena fizionomio de la aktorino kaj balais la scenon por fine enfokusigi la kviete rebrilantan ludilon. Sur tiu stompita bildo sinsekve ekaperis la stabo-nomoj de "Karuselo" kun milda muzikfono: "Aj, la unua damo,
la unua dramo, la unua amo...
Karlo amis Doran, kiu amis Lean, kiu amis Lian, Kiu amis Paŭlon, kiu amis Ĵanon, kiu amis Doran... Kiu amis la tutan dancistaron, amis la tutan dancistaron, amis la tutan dancistaron..."([1])
Kiam la vorto "FINO" surekraniĝis, la ekstera voĉo de la rakontisto softe deklamis la verson pri amo de Vinicius: "Estu ĝi plen-eterna, dum ĝi daŭrados..." Silvana kun sento pri memkulpigo kaj hontemo viŝis al si du larmojn ĉe la palpebro- komisuroj. Kiom eble plej rapide kaj nerimarkeble, spite inklinon fordoniĝi al paroksisma malrepuŝado. Kiu perceptus ŝian emocion, ĉu por tiu evidentiĝus la elpurigebleco, kiun reprezentis por ŝi la centra persono de la filmo, ĉu elvidiĝus, ke ŝia identiĝado kun Natalia trapasis la sojlon de simpla teoria volo, sublimigis ŝiajn personajn konfuzojn per klopodo al tuthomara interfratiĝado dank'al... arto, sed ne transiris la limojn de individueco, de la ŝia, kies devizo daŭre estis kaj estos daŭre: "Ĉiu laŭ siaj fortoj"...? Kiaj, ŝiaj fortoj? Ŝiaj atingoj, objektive parolante? Sed ĝustatempe ŝi ŝajnnormaliĝis. La kinejo lumiĝis per ĉiuj siaj lumoj. Kaj ek la akutaj fajfoj, la aplaŭdoj, la gratuloj kaj manpremoj, brakumoj, kisoj, fotadoj, ridoj kaj ridetoj kaj komentarioj, demandoj post demandoj, bondeziroj. Kokteloj kaj kanapoj (marĉogustaj) en ĉies manoj. Flatadoj al kritikistoj, diplomatiaj steluligadoj kaj interkonatiĝoj. Zumoj.
Komence la esperantistaro invitita al la premiero videble estis perdinta la grundon sub la piedoj. Kelkaj eĉ tuj retiriĝis de la spektaklejo ofendiĝmiene, inter kiuj kvinopo da elstaraj gesamideanoj. La ceterajn iom post iom forlogis de necerteco rilate la ĝustan interpretadon de la filmo laŭ esperanta vidpunkto la etoso de sukceso-festado, al kiu ili ne estis familiariĝintaj kaj en kiu ili do ne kapablis rekoni kinematografi-median rutinon. Silvana en la fundo bedaŭris por ili ĉiuj, kaj malaprobis la diboĉan entuziasmon de junuloj, kiuj malice aligis al aplaŭdado ĉiujn verdajn trompeblulojn... En pasinteco ne tre fora, ankaŭ por ŝi la suno de tiaj rivaltoj brilis ne malestiminde, same kiel ĝi neniam subiros antaŭ la okuloj de "ordinaraj" homoj por ĉiam ignorontaj la putrostaton de tiomaj kulisoj... Aldone, ŝia konscienco riproĉis al ŝi dupigadojn ; parte por denunci kaj klerigi ekzistis ĉi tiu filmo, estu kiaj estos la konsekvencoj, la vunditaj orgojloj... kvankam ŝi plene agnoskis la maksimon, kiun Bia estis konfidinta al ŝi dum unu el la nervozaj tagoj de eksteraj filmadoj: "Manipulu por ne esti manipulata!", jen la principo adoptita de la kontinuistino "por ne freneziĝi antaŭ la ĝusta tempo", kiel ŝi diris.
Hazarda interkubutiĝo kun Kirino permesis al ili kelkvortan interŝanĝon:
Viaj multepromesaj reporteroj preterpasas ĉiujn imageblajn improvizeblecojn. La muntistoj devos pretigi la bendon en minutoj se ni intencas prezenti la debutadon de "Karuselo" ĉi-nokte kun la novaĵoj de la 10a, kiel planite. Kun tute neatendata materialo, mi demandas min ĉu... Ĉiel, se la aferoj pluos tiel, vi baldaŭ maldungigos vian povran scenaristinon.
Silvana, vi ĉiamaniere ekesploru serioze karieron, kie laŭŝajne vi havas ŝiujn ŝancojn famiĝi. La du plej varmaj laŭdoj, kiujn mi aŭdis ĉi-vespere, iris al la tradukistino! "Perfektaj, certe perfektaj la portugal- lingvaj subtitoloj!" (Kirino samtempe klinis la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj heziteme prononcis silabon post silabo ; tiam li mimis musan singultan rikanadon malantaŭ buŝeto kaŝita per ambaŭ manoj):
"La traduko bonege valorigas la riĉecon de la esperanto-uzado en la filmo!" Ĉu mi nomu la homojn?
Ilian duopan rideksplodon interrompis ĵurnalisto:
S-ro Kirino, kiel produktoro de sendependa kin- kaj televizi-entrepreno, ĉu vi konsideras, ke longdaŭra bendo en artefarita lingvo atingos sufiĉajn profitojn, estante ke viaj antaŭaj surmerkatigitaj produktaĵoj ĝenerale ne kovris la deficiton?
Irma voksignis al Silvana:
Pu! la kaculoj eĉ ne rompas al si la kapon por lanĉi iajn pli origanalajn demandkliŝojn. En la portugala estus tamen tute facile por ili trovi ion. Mi fekas montojn al ili! Pri mi oni scivolemis ĉiam same: ĉu mi lernis esperanton por ludi Nivaldan aŭ inverse?
Alceon oni tuj ĉesis bombardi kiam li uzis la artifikon sonoli(^). Jen nekredebla majstr-eltrovaĵo por ĝisosta krokodilo!
Sia tono enhavis tiun specon de forta gajeco grand-gestanta kaj grimacoplena, kiu provas adaptiĝi kiel amfibio al la nepraĵoj de la aktuala medio, sed sen sukcesi krei sincerecon por si mem. Verdire Silvana amare partoprenis en la evento. Kiom da okazaĵoj oni devas malgraŭvole travivi nur por doni al si la penon klopodi ilin forgesi poste! Kial ĉiam oni akceptas novajn alfrontojn? Kial silenti kiam oni afliktite retenas kriojn? Kial pacienciĝi anstataŭ postkuri tujan realigadon de la veroj postulataj de sia koro?...